Görlitz

komunumo de Saksio en Germanio

Görlitz (pole Zgorzelec [zgɔˈʒɛlɛʦ], sorabe Zhorjelc)[1] estas la plej orienta urbo de Germanio. Ĝi situas en la germania federacia lando Saksio kaj post Leipzig, Dresden, Chemnitz, Zwickau kaj Plauen Görlitz estas la sesa plej granda inter la urboj de la federacia lando. La orienta, ege pli malgranda parto de la urbo - dividita per la rivero Neiße - laŭ kontrakto pri la limo post la Dua Mondmilito apartenas al Pollando. Ĝi nun estas la memstara pola urbo Zgorzelec. En la suda parto de la urba teritorio mape videblas la lago Berzdorfer.

Görlitz
Blazono
Görlitz (Germanio)
Görlitz (Germanio)
DEC

Map

Flago
granda distrikturbo • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio • limurbo • urbo dividita de landlimo • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto distrikto Görlitz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03581, 035822 (Hagenwerder, Tauchritz)
Poŝtkodo 02826–02828
Aŭtomobila kodo GR
Oficiala Municipokodo 14626110
NUTS DED22
Politiko
Komunumestro Siegfried Deinege
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Untermarkt 6/8
02826 Görlitz
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 14° 59′ O (mapo)51.15277777777814.987222222222Koordinatoj: 51° 9′ N, 14° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 201 m
Areo 67 km²
Oficiala retejo https://www.goerlitz.de/
vdr

Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi estis administre memstara eksterdistrikta urbo. En tiu tago ĝi kun la antaŭe memstaraj distriktoj Niederschlesische Oberlausitz kaj Löbau-Zittau kunfandiĝis al nova distrikto Görlitz kaj iĝis la administra centro de la nova distrikto.

Historie, inter la jaroj 1479 kaj 1490 la urbo estis posedaĵo de la hungara reĝo Matiaso la 1-a.

Görlitz estas ĝemelita kun la franca urbo Amiens.

ponto por piedirantoj inter Görlitz kaj Zgorzelec
la historiaj konstruaĵoj Hotherturm, Vogtshof kaj la turoj de la Petra preĝejo

Esperanto en Görlitz redakti

Fondiĝis tie Esperanto-grupo en 1907. La 27-an de januaro 1909 vespere en la bierĝardeno „Englischer Garten” okazis propaganda kunveno bone vizitata. Komercisto Ferdinand Maly faris efikan paroladon. Oni sukcesis aranĝi en la komercista unuiĝo kurson, gvidatan de s-ro Mally, kun 26 partoprenantoj. Mally ankaŭ gvidis kurson por la oficistaro de la firmao Otto Strassburg kaj fondis komercistan Esperanto-oficejon.

La 15-an de decembro 1910 unuiĝis tie societo de esperantistaj gekomercistoj por festo je la honoro de d-ro Zamenhof. Post parolado de Ferdinand Mally la ĉeestantoj konsentis pri fondo de nova grupo, kiu nomiĝis „Esperanta Societo Zamenhof”. Estas jam la tria grupo fondita de Mally. Anstataŭ s-ro Seidel, kiu eksiĝis el sia ofico, d-ro Giebel, Elisabethstr. 43, estas elektita prezidanto. La societo „Zamenhof” decidis aliĝi al GEA. La societo „Zamenhof” festis la unuan datrevenon de sia fondiĝo. Al aŭskultantaro de preskaŭ 500 personoj estis prezentata bonega parolado de d-ro Cornelius Göbel, teatraĵo, deklamoj kaj kantoj. Kvankam la festo ne estis aranĝita por propaganda celo, tamen aliĝis al la grupo kelkaj novaj membroj kaj anonciĝis 36 kursontoj. Komenciĝis du novaj kursoj.

La Esperanto-Societo Zamenhof festis la 7-an de februaro 1911 sian unuan vintrofeston en bele ornamita salono. La anoj vestis sin per diversaj naciaj kostumoj, multaj gastoj ĉeestis kaj partoprenis en nova kurso. S-ro Bräuer, instruisto en la reallernejo, paroladis pri Esperanto en la ĉefkunveno de la instruista unuiĝo kaj akiris multan aplaŭdon per siaj interesaj pritraktoj. Efika propagando estis prezentado de fratoj Schwarz kaj aliaj membroj de „Varietea Esperantista Ligo” en „Reichshallentheater”, kiu estis ekstere kaj interne ornamita per esperantaj flagoj kaj insignoj; ĉeestis multaj gesamideanoj.

Ankoraŭ en 1911 S-ro Nather fondis novan grupon kun kunvenoj merkrede kaj dimanĉe en la gastejo „Goldner Krug”, Langenstrasse. Esperanto-Societo Zamenhof aranĝis la 14-an de decembro 1912 efikan kaj bone vizitatan feston. D-ro Cornelius Göbel faris festparoladon; kantoj, deklamoj ktp. helpis plibeligi la feston.

En kunveno de la 15-a de aprilo 1913 estis elektata prezidanto Rudolf v. Lidl, vicprezidanto s-ro Pokorny, sekretariino f-ino Wagner kaj kasistino f-ino Julie Schindler. La 3-an de septembro Ferdinand Mally parolis en bone vizitata propaganda kunveno pri la temo „Germanujo ─ la koro de la mondo per Esperanto”. La sukceso estis tre bona; oni povis malfermi du kursojn por komencantoj.

Okazis tie kurso por geinstruistoj; ĝi komenciĝis en 1924, havis 18 partoprenantojn kaj gvidiĝis de Albert Dettloff.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. La soraba nomo estas simple nomigo kaj ne signifas, ke la suprasoraba en Görlitz estus signife parolata - almenaŭ laŭ la lingvomapo Sorbisches Siedlungsgebiet en la vikimedia komunejo ne.