Dresdeno
ĉefurbo de Saksio
(Alidirektita el Dresden)
Dresdeno (germane Dresden, suprasorabe Drježdźany) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio kaj la ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio. Ĝi situas apud la rivero Elbo kaj estas la politika, scienca kaj kultura centro de la regiono.
Dresdeno | ||
germane Dresden | ||
Ĉefurbo de germana federacia lando Saksio | ||
Vido al la urbo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Dresden | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Federacia lando | Saksio | |
Distrikto | Eksterdistrikta urbo | |
Administra divido | 10 lokaj partoj (Stadtteile) | |
Historiaj regionoj | Margraflando Brandenburgio, Reĝlando Prusio, GDR | |
Eŭropa ŝoseo | E 55 | |
- aŭtostradoj | A4, A13, A14, A17 | |
Rivero | Elbo | |
Situo | Dresdeno | |
- alteco | 113 m s. m. | |
- koordinatoj | 51° 3′ N 13° 44′ O / 51.050 °N, 13.733 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | Triebenberg | |
- alteco | 384 m s. m. | |
- koordinatoj | 51° 1′ 35″ N 13° 55′ 23″ O / 51.02639 °N, 13.92306 °O (mapo) | |
Areo | 328,31 km² (32 831 ha) | |
Loĝantaro | 548,800 (31.12.2015) | |
Denseco | 1,67 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1206 | |
Estro | Dirk Hilbert (FDP) | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 01001–01328 | |
Telefona aŭtaŭkodo | small>+49(0)351 | |
Kodo | 14 6 12 000 | |
Aŭtokodoj | DD | |
Situo enkadre de Germanio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.dresden.de | ||
![]() |
FaktojRedakti
VidindaĵojRedakti
ServojRedakti
FamulojRedakti
- Aŭgusto (Saksio-Weißenfels)
- Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier
- Artisto Wilhelm Lachnit
- Rudolf Mauersberger, ĥordirigento kaj komponisto ekzemple de la himno Wie lieght die Stadt so wüst ("Kiel senkonsole kuŝas la urbo"), skribita post la detruo de Dresdeno pro bombado je februaro de 1945 mortis la 22-an de februaro 1971 en Dresdeno.
- Christian Juncker, historiisto kaj pedagogo
- Gottfried Heinrich Krohne, arĥitekto
- Geografo Ernst Neef
- Paula Modersohn-Becker, pentristino
- Lipót Auer, hungara-usona violonisto mortis en kvartalo Loschwitz
- Ádám Mányoki, hungara pentristo ĉi tie mortis
- Johann Gottfried Borlach, inĝeniero kaj salekspluatisto
Esperanto en DresdenoRedakti
La urbo ankoraŭ nun havas aktivan esperantistaron. Ĝi disponas pri vigla movada historio:
- En la jaro 1908 Dresdeno estis gastiganto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto. En ĝi estis 1368 kongresanoj el 40 landoj. Okazis la unua kunveno de UEA kaj Esperanto-teatraĵo kun famaj aktoroj.
- En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresden.
- En 1927 Karl Wallon, en Dresden eldonigis lernolibron de sia alfaro pri Esperanta steno „Rapido“.
- Ekde 2001 Dresdeno havas Esperanto-Bibliotekon. Pli da informoj troveblas ĉe: http://www.esperanto-dresden.de
En la sudorienta urboparto Leuben estas strato nomata "Zamenhofstraße".
Gravaj geesperantistoj rilataj al DresdenoRedakti
- Dresdeno estas naskiĝloko de Elisabeth Wunderlich;
- Tie mortis Karl Wallon