Ruĝa Kruco

tutmonda humaneca movado

Oni ofte uzas la esprimojn Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento kiel mallongigojn por la "Internacia Movado de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento".


Ruĝa Kruco
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo • organizaĵo por helpado
Komenco 17-a de februaro 1863 vd
Geografia situo CH1903: 499576 / 120397 (mapo)46.22756.1369444444444Koordinatoj: 46° 13′ 39″ N, 6° 8′ 13″ O; CH1903: 499576 / 120397 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Situo Ĝenevo
Ruĝa Kruco (Kantono Ĝenevo)
Ruĝa Kruco (Kantono Ĝenevo)
DEC
Ruĝa Kruco
Ruĝa Kruco
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Ruĝa Kruco
Agareo

Humanitara helpo

Moto The power of humanity
Le pouvoir de l'humanité
O poder da humanidade
Fondinto(j) Henri Dunant • Théodore Maunoir • Gustave MoynierGuillaume-Henri Dufour • Louis Appia vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Movement-6-4.jpg
Internacia Movado 6-4.
Enirejo al la Muzeo de la Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento en Ĝenevo.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la Ruĝa kruco.

Laŭ la konvencioj de Ĝenevo (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. Necesis organizaĵoj, kiuj zorgu pri tiaj aferoj.

La Ruĝa Kruco estas internacia humaneca movado kun ĉirkaŭ 97 milionoj da volontuloj, membroj kaj kunlaborantaro tutmondaj[1] kiu estis fondita por protekti homan vivon kaj sanon, por certigi respekton por ĉiuj homoj, kaj por malhelpi kaj mildigi homan suferon.

La movado konsistas el pluraj apartaj organizaĵoj kiuj estas laŭleĝe sendependaj unu disde la alia, sed estas unuiĝintaj ene de la movado tra oftaj fundamentaj principoj, celoj, simboloj, statutoj kaj regantaj organizaĵoj. La partoj de la movado estas:

  • La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) estas privata humaneca institucio fondita en 1863 en Ĝenevo, Svislando, fare de Henri Dunant kaj Gustave Moynier. Ĝia 25-membra komisiono havas unikan aŭtoritaton sub internacia humaneca juro por protekti la vivon kaj dignon de la viktimoj de internaciaj kaj internaj armitaj konfliktoj. La IKRK estis premiita per la nobela pacpremio en tri okazoj (en 1917, 1944 kaj 1963).[2]
  • La Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento (IFRK) estis fondita en 1919 kaj hodiaŭ ĝi kunordigas agadojn inter la 188 Landaj Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ene de la Movado. Je internacia nivelo, la federacio plugvidas kaj organizas, en proksima kunlaboro kun la Landaj Societoj, krizhelpajn asistadomisiojn reagante al grandskalaj krizoj. La Sekretariejo de la Internacia Federacio estas bazita en Ĝenevo, Svislando. En 1963, la federacio (tiam konata kiel la Ligo de Societoj de Ruĝa Kruco) estis premiita per la nobela pacpremio komune kun la IKRK.[2]
  • Landaj Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ekzistas en preskaŭ ĉiu lando en la mondo. Nuntempe 188 Landaj Societoj estas rekonitaj fare de la IKRK kaj agnoskitaj kiel plenaj membroj de la federacio. Ĉiu unuo laboras en sia hejmlando laŭ la principoj de internacia humaneca juro kaj la statutoj de la internacia movado. Depende de iliaj specifaj cirkonstancoj kaj kapacitoj, la Landaj Societoj povas akcepti kromajn humanecajn taskojn kiuj ne estas rekte difinitaj per internacia humanitara juro aŭ la mandatoj de la internacia movado. En multaj landoj, ili estas forte ligitaj al la respektiva landa sansistemo disponigante taŭgajn urĝajn kuracservojn.

Historio redakti

Fondo redakti

 
La Ruĝa Kruco, post la Batalo de Gravelotte en 1870.
 
Henry Dunant, aŭtoro de Memoro de Solferino.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento, ne estis organizita aŭ bone establita sistemo por armekuracado ĉe vundoj, kaj ankaŭ ne sekuraj aŭ protektitaj tiucelaj institucioj, por kolekti kaj traktadi tiuj kiuj estis vunditaj en la batalkampo. Pia kalvinisto, la svisa negocisto Jean-Henri Dunant veturis al Italio por kunsidi kun la tiam franca imperiestro Napoleono la 3-a en Junio 1859 kun la intenco studi malfacilaĵojn realigi negocojn en Alĝerio, kiu tiam estis okupita de Francio.[3] Li alvenis al la urbeto Solferino vespere de la 24a de Junio post la Batalo de Solferino, nome milita konflikto de la Aŭstri-Sardinia Milito. En ununura tago, ĉirkaŭ 40 000 soldatoj de ambaŭ flakoj mortis aŭ estis lasitaj vunditoj sur la batalkampo. Dunant estis frapita de la terura sekvo de la batalo, la suferado de la vunditaj soldatoj, kaj de la preskaŭ totala manko de medicina traktado kaj de baza zorgado. Li komplete abandonis la originan intencon de sia vojaĝo kaj dum kelkaj tagoj li dediĉis sin al helpado en la traktado kaj zorgado de vunditoj. Li baraktis por organizi urĝegan nivelon de helpo kun la lokanoj por zorgadi sen diskriminacio.

 
Originala dokumento de la Unua Ĝeneva Konvencio, 1864.

Reen hejme en Ĝenevo, li decidis verki libron titolitan Memoro de Solferino, kiun li publikigis uzante sian propran monon en 1862. Li sendis ekzemplerojn de la libro al gravaj politikistoj kaj militistoj tra tuta Eŭropo, kaj al homoj kiuj laŭ li povus helpi lin fari demarŝojn. Lia libro enhavis fortajn priskribojn de liaj spertoj en Solferino en 1859, kaj li malferme defendis la formadon de naciaj organizaĵoj de helpaj volontuloj por asistado en la zorgado de vunditaj soldatoj okaze de milito, inspirita de kristana instruado rilate al la socia respondeco kaj al sia sperto ĉe la batalkampo de Solferino.[4] Li alvokis al la disvolvigo de internacia traktato por garantii la protektadon de kuracistoj kaj de kampohospitaloj por soldatoj vunditaj en la batalkampo.

 
Kruco de la Serbia Ruĝkruca Societo.

En 1863, Gustave Moynier, Ĝeneva advokato kaj prezidanto de la Ĝeneva Societo por Publika Bonfaro, ricevis ekzempleron de la libro de Dunant kaj enkonduksi ĝin por studo en kunsido de tiu societo. Kiel rezulto de tiu dekomenca studado, la societo establis esploran komisionon por ekzameni la eblecon de la sugestoj de Dunant kaj finfine organizi internacian konferencon pri ilia ebla realigo. La membroj de tiu komitato, kiu poste estis referencata kiel la "Kvinopa Kommitato", kie anis krom Dunant kaj Moynier kuracisto Louis Appia, kiu havis gravan sperton laborante kiel kampokirurgo; la amiko kaj kolego de Appia nome Théodore Maunoir, el la Ĝeneva Higiena kaj Sana Komisiono; kaj Guillaume-Henri Dufour, nome generalo de la Svisa Armeo ege fama. Ok tagojn poste, la kvinopo decidis alinomi la komitaton kiel "Internacia Komitato por Helpo al Vunditoj".

Internacia Konferenco redakti

El la 26a ĝis 29a de Oktobro 1863,[5] la internacia konferenco organizita de la komitato okazis en Ĝenevo por disvolvigi eblajn politikojn por realigi medicinajn servojn en batalkampoj. En la konferenco partoprenis 36 individuoj: nome dek ok oficialaj delegitoj el ŝtataj registaroj, ses delegitoj el neregistaraj organizaĵoj, sep neoficialaj eksterlandaj delegitoj, kaj la kvin membroj de la Internacia Komitato. La ŝtatoj kaj regnoj reprezentitaj de oficialaj delegitoj estis jenaj: Aŭstria Imperio, Grandduklando Badeno, Reĝlando Bavario, Franca Imperio, Reĝlando Hanovro, Hesio-Darmstadt, Itala Reĝlando, Reĝlando de Nederlando, Reĝlando Prusio, Rusia Imperio, Reĝlando Saksio, Reĝlando Hispanio, Svedio-Norvegio, kaj Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando.[6]

 
"Kvinopa Komitato": Gustave Moynier, Guillaume-Henri Dufour, Henry Dunant, Louis Appia, Théodore Maunoir.

Inter la proponoj redaktitaj en la finaj rezolucioj de la konferenco, adoptitaj la 29an de Oktobro 1863,[7] were:

  • La fondo de ŝtataj societoj por helpo al vunditaj soldatoj;
  • Neŭtraleco kaj protektado por vunditaj soldatoj;
  • La uzado de volontulaj fortoj por helpa asistado en batalkampoj;
  • La organizado de aldonaj konferencoj por plenumi tiujn konceptojn;
  • La enkonduko de komuna distingiga protektosimbolo por la medicina personaro en la kampo, nome blanka brakbendo kun ruĝa kruco.
 
Memormonumento memoranta la unuan uzon de la Ruĝkruca simbolo en armita konflikto dum la Batalo de Dybbøl (Danio) en 1864; kune starigita en 1989 de la naciaj Ruĝkrucaj societoj de Danio kaj Germanio.

Ĝeneva Konvencio, naciaj societoj kaj IKRK redakti

Nur unu jaron poste, la svisa registaro invitis la registarojn de ĉiuj eŭropaj landoj, plus tiuj de Usono, de la Brazila Imperio kaj de la Meksika Imperio partopreni en oficiala diplomatia konferenco. Dek ses landoj sendis totalon de 26 delegitoj al Ĝenevo. La 22an de Aŭgusto 1864, la konferenco adoptis la unuan Ĝenevan Konvencion "por la Plibonigo de la Kondiĉo de Vunditoj en Armeoj en Batalkampo". Reprezentantoj de 12 ŝtatoj kaj reĝlandoj subskribis la konvencion:[8]

  1. Grandduklando Badeno (nuntempe Germanio)
  2. Reĝlando Belgio
  3. Danio
  4. Franca Imperio
  5. Hesio-Darmstadt (nuntempe Germanio)
  6. Reĝlando Italio
  7. Reĝlando Nederlando
  8. Reĝlando Portugalio
  9. Reĝlando Prusio (nuntempe Germanio)
  10. Reĝlando Hispanio
  11. Svisio
  12. Virtembergo (nuntempe Germanio)

La konvencio enhavis dek artikolojn, kiuj establis por la unua fojo jure ligantajn regulojn garantiiantajn neŭtralecon kaj protektadon por vunditaj soldatoj, kampomedicinan personaron, kaj specifajn humanajn instituciojn en armita konflikto.[9]

Rekte sekvante la establadon de la Ĝeneva Konvencio, la unuaj naciaj societoj estis fonditaj en Belgio, Danio, Francio, Granda Duklando de Oldenburgo, Prusio, Hispanio, kaj Virtembergo. Ankaŭ en 1864, Louis Appia kaj Charles van de Velde, kapitano de la Nederlanda Armeo, iĝis la unuaj sendependaj kaj neŭtralaj delegitoj por labori sub la simbolo de la Ruĝa Kruco en armita konflikto.

La otomana registaro ratifis tiun traktaton la 5an de Julio 1865. La organizaĵo de la Turkia Ruĝa Krescento estis fondita en la Otomana Imperio en 1868, parte reage al la sperto de la Krimea milito (1853-1856), en kiu malsanoj superis bataladon kiel ĉefa kaŭzo de morto kaj sufero inter turkaj soldatoj. Ĝi estis la unua societo de Ruĝa Krescento de tiu tipo kaj unu el la plej gravaj bonfaraj organizaĵoj en la Islama Mondo.

En 1867, kunsidis la unua Internacia Konferenco de Naciaj Helposocietoj por la Zorgado de la Militvunditoj. Ankaŭ en 1867, Jean-Henri Dunant estis devigita deklari bankroton pro negocaj malsukcesoj en Alĝerio, parte ĉar li estis neglektinta siajn negocajn interesojn dum sia senlacaj aktivecoj por la Internacia Komitato. La polemiko pri la negocfarado de Dunant kaj la rezultinta negativa publika opinio, kombinita kun pliiĝanta konflikto kun Gustave Moynier, kondukis al la forpelo de Dunant el lia posteno kiel membro kaj sekretario. Li estis akuzita je fraŭda bankroto kaj oni elsendis averton por lia aresto. Tiel, li estis devigita foriri el Ĝenevo kaj neniam revenis al sia hejmurbo.

En la sekvaj jaroj, oni fondis naciajn societojn en preskaŭ ĉiu lando en Eŭropo. La projekto famis per patriotaj sentoj kiuj estis modaj fine de la 19-a jarcento, kaj la naciaj societoj estis ofte kuraĝigitaj kiel simboloj de la nacia morala supereco.[10] En 1876, la komitato adoptis la nomon "Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco" (IKRK), kiu estas ankoraŭ ĝia oficiala nomo nuntempe. Kvin jarojn poste, la Usona Ruĝa Kruco estis fondita pere de la klopodoj de Clara Barton.[11] Pliaj landoj subskribis la Ĝenevan Konvencion kaj komencis respekti ĝin praktike dum armitaj konfliktoj. En pli mallonga tempoperiodo, la Ruĝa Kruco atingis grandan momenton kiel internacie respektita movado, kaj la nacia societoj iĝis pli kaj pli popularaj kiel oportunoj por volontula laboro.

 
Ruĝkruca flago de Gōtarō Mikami per kiu en 1905 li haltigis el sia kampohospitalo en Manĉurio la avancon de la Rusia armeo.

Kiam la unua Nobel-premio pri paco estis atribuita en 1901, la Norvega Nobel-Komitato decidis doni ĝin kune al Jean-Henri Dunant kaj Frédéric Passy, grava internacia pacisto. Pli grave ol la propra honoro de la premio mem, tiu premio markis la tamen malfruan rehabilitadon de Jean-Henri Dunant kaj reprezentis omaĝon al lia ŝlosila rolo en la formado de la Ruĝa Kruco. Dunant mortis naŭ jarojn poste en la malgranda svisa sanulejo de Heiden AR. Nur du monatojn antaŭe ankaŭ lia longdaŭra rivalo Gustave Moynier mortis, lasante markon en la historio de la komitato kiel ĝia plej longdaŭre servinta prezidanto.

En 1906, la Ĝeneva Konvencio de 1864 estis reviziita por la unua fojo. Unu jaron poste, la Haga 10-a Konvencio, adoptita en la Dua Internacia Packonferenco en Hago, etendis la atingon de la Ĝeneva Konvencio al la marmilito. Tuj antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito en 1914, 50 jarojn post la fondo de la IKRK kaj de la adoptado de la unua Ĝeneva Konvencio, estis jam 45 naciaj helposocietoj tra la tuta mondo. La movado estis etendiĝinta trans Eŭropo kaj Nordameriko al Centra kaj Suda Ameriko (Argentina Respubliko, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo, Respubliko Ĉilio, Respubliko Kubo, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Meksiko, Respubliko Peruo, Respubliko Salvadoro, Orienta Respubliko Urugvajo, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Venezuelo), Azio (Respubliko Ĉinio, Imperio de Japanio kaj Reĝlando Siamo), kaj Afriko (Unio de Sudafriko).

Unua Mondmilito redakti

 
Milito 1914–1918. Ĝenevo, Muzeo Rath. Internacia Agentejo pri Militprizonuloj. Esplordepartemento. Germana sekcio. Mesaĝoj kaj komunikoj al familioj.

Je la starto de la Unua Mondmilito, la IKRK troviĝis fronte al enormaj defioj kiujn ĝi povus aliri nur laborante kune kun la naciaj Ruĝkrucaj societoj. Flegistinoj de la Ruĝa Kruco el la tuta mondo, inklude de Usono kaj de Japanio, venis helpi la medicinajn servojn de la armitaj fortoj de la eŭropaj landoj implikitaj en la milito. La 15an de Aŭgusto 1914, tuj post la starto de la milito, la IKRK kreis la Internacian Agentejon pri Militprizonuloj (IAM) por serĉi militprizonulojn kaj re-establi komunikadon kun iliaj respektivaj familioj. La aŭstria verkisto kaj pacisto Stefan Zweig priskribis la situacio en la ĝeneva sidejo de IKRK:

 
 Apenaŭ estis pafitaj la unuaj pafoj kiam angoraj ploroj ekestis aŭditaj en Svisio. Miloj kiuj estis sen novaĵoj pri patroj, edzoj kaj filoj en la batalkampoj, etendis desperajn brakojn al vakuo. Laŭ centoj, laŭ miloj, laŭ dekoj da miloj, leteroj kaj telegramoj amasiĝis en la dometo de la Ruĝa Kruco en Ĝenevo, la nura internacia rifuĝa loko kiu ankoraŭ restis. Izole, kiel ŝtormopetreloj, venis la unuaj petoj pri malaperintaj parencoj; poste tiuj petoj mem iĝis ŝtormoj. La leteroj alvenis en plenaj sakoj. Nenio estis preparita por fronti tian inundon de mizero. La Ruĝa Kruco ne havis spacon, nek organizon, nek sistemon, kaj super ĉio tio nek helpantojn.[12] 
 
Grupa foto de volontuloj – ĉefe virinoj – antaŭ la Muzeo Rath en 1914,

Tamen, ĉirkaŭ la fino de la jaro, la Agentejo jam havis ĉirkaŭ 1 200 volontulojn kiuj laboris en la Muzeo Rath de Ĝenevo, inter kiuj la franca verkisto kaj pacisto Romain Rolland. Kiam li ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1915, li donacis duonon de la premimono al la Agentejo.[13] Plej granda parto de la anaro estis virinoj,[12] kelkaj el kiuj – kiel Marguerite van Berchem, Marguerite Cramer kaj Suzanne Ferrière – servis en altaj postenoj kiel pioniroj de seksa egaleco en organizaĵo dominata de virinoj.

Je la fino de la milito, la Agentejo estis transigintaj ĉirkaŭ 20 milionojn da leteroj kaj mesaĝoj, 1.9 milionojn da pakaĵoj, kaj ĉirkaŭ 18 milionojn da svisaj frankoj en mondonacoj al militprizonuloj de ĉiuj implikitaj landoj. Krome, pro la interveno de la Agentejo, ĉirkaŭ 200 000 prizonuloj estis interŝanĝitaj inter la batalintaj partioj, liberigitaj el kaptiveco kaj revenigitaj al siaj hejmlandoj. La organiza ŝliparo de la Agentejo akumulis ĉirkaŭ 7 milionojn da registroj el 1914 ĝis 1923. LA ŝliparo kondukis al la identigo de ĉirkaŭ 2 milionoj da militprizonuloj kaj al la kapablo kontakti kun iliaj familioj. La kompleta ŝliparo estis pruntedonita el la IKRK al la Muzeo de la Internaciaj Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento en Ĝenevo. La rajto aliri al la ŝliparo estas ankoraŭ strikte restriktita al la IKRK.

 
Ruĝkruca ambulanco de 1917.

Dum la tuta milito, la IKRK inspektis ĉe la militantaj partioj ties plenumon de la revizio de la Konvencioj de Ĝenevo de 1907 kaj elsendis plendojn pri malobeoj al la respektiva lando. Kiam oni uzis kemiajn armilojn en tiu milito por la unua fojo en la historio, la IKRK distrumpetis viglan proteston kontraŭ ties uzado. Eĉ sen havi mandaton el la Ĝenevaj Konvencioj, la IKRK klopodis mildigi la suferadon de la civilaj loĝantaroj. En teritorioj kiuj estis oficiale deklaritaj "okupaciitaj teritorioj", la IKRK povis helpi la civilajn loĝantarojn sur la bazo de la "Leĝoj kaj Kutimoj de Surtera Milito" de la Haga Konvencio de 1907.[14] Tiu konvencio estis ankaŭ la jura bazo por la laboro de la IKRJ ĉe la militprizonuloj. Aldone al la laboro de la Internacia Agentejo pri Militprizonuloj jam priskribita, tio inkludis inspektajn vizitojn al la malliberejoj de militprizonuloj. Totalo de 524 malliberejoj tra tura Eŭropo estis vizititaj de 41 delegitoj el la IKRK ĝis la fino de la milito.

 
La ŝipo MV Red Cross en la novjorka haveno ĉirkaŭ 1915.

Inter 1916 kaj 1918, la IKRK publikigis nombrajn poŝtkartojn kun scenoj de la malliberejoj de militprizonuloj. La fotoj montris la prizonulojn en ĉiutagaj aktivecoj kiel la distribuado de leteroj el hejmo. La intenco de la IKRK estis havigi al la familioj de la prizonuloj iom da espero kaj trankvileco por mildigi iliajn nesciarojn pri la sorto de iliaj amataj samfamilianoj. Je la militfino, nome inter 1920 kaj 1922, la IKRK organizis la revenon de ĉirkaŭ 500 000 prizonuloj al siaj hejmlandoj. En 1920, la tasko de repatriigo estis transdonita al la ĵus fondita Ligo de Nacioj, kiu nomumis la norvegan diplomaton kaj scienciston Fridtjof Nansen kiel ĝia "Alta Komisionano por Repatriigo de Militprizonuloj". Lia jura mandato estis poste etendita por subteni kaj zorgi militrifuĝintojn kaj ellokigitaj personoj kiam lia posteno iĝis "Alta Komisionano por Rifuĝintoj" de la Ligo de Nacioj. Nansen, kiu kreis la Nansen pasporton por senŝtataj rifuĝintoj kaj ricevis la Nobel Pac-Premion en 1922, nomumis du delegitojn el la IKRK kiel siaj delegitoj.

Unu jaron antaŭ la militfino, la IKRK ricevis en 1917 la Nobel Pac-premion pro sia elstara milittempa laboro. Ĝi estis la nura Nobel Pac-premio atribuita en la milita periodo el 1914 ĝis 1918. En 1923, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco adoptis ŝanĝon en sia regularo pri la elekto de novaj membroj. Ĝis tiam, nur civitanoj el la urbo Ĝenevo povis servi en la komitato. Tiu limigo estis etendita por inkludi ĉiujn svisajn civitanojn. Rekta sekvo de la Unua Mondmilito, oni adoptis traktaton en 1925 kiu eksterleĝigis la uzadon de sufokigaj aŭ venenaj gasoj kaj biologiaj agentoj kiel armiloj. Kvar jarojn poste, la origina Konvencio estis reviziita kaj oni establis duan Ĝenevan Konvencion "rilata al la Plibonigo de la Stato de Vunditoj, Malsanuloj kaj Ŝiprompuloj Membroj de Armitaj Fortoj Mare". La okazaĵoj de la Unua Mondmilito kaj la respektivaj aktivecoj de la IKRK ege pliigis la bonan reputacion kaj aŭtoritaton de la Komitato inter la internacia komunumo kaj kondukis al etendo de ĝiaj agadoj.

Jam en 1934, skiza propono por aldona konvencio por la protektado de la civilaj loĝantaro en okupaciitaj teritorioj dum armita konflikto estis adoptita de la Internacia Ruĝkruca Konferenco. Bedaŭrinde, plej granda parto de registaroj havis malmultan intereson en la plenumo de tiu konvencio, kaj tio malhelpis ĝian validigon antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito.

Dua Mondmilito redakti

 
Milito 1939–1945. Ĝenevo, Centra Agentejo pri Militprizonuloj, Balotejo / Palaco de la Ĝenerala Konsilio.

La reago de la Ruĝa Kruco al la Holokaŭsto estis celo de grava polemiko kaj kritikaro. Jam en Majo 1944, la IKRK estis kritikita pro sia indiferento al suferado kaj mortoj de Judoj — kritikoj kiuj intensiĝis post la militfino, kiam la tuta etendo de la Holokaŭsto iĝis nedisputebla. Unu defendo kontraŭ tiuj akuzoj estas ke la Ruĝa Kruco estis klopodante konservi sian reputacion kiel neŭtrala kaj senpartia organizaĵo ne intermetante sin en tio kio estis vidita kiel germana interna afero. La Ruĝa Kruco ankaŭ konsideris sia unua celo la militprizonulojn kies landoj estis subskribintaj la Ĝenevan Konvencion.[15]

Dosiero:Children playing at Theresienstadt during the Red Cross visit.jpg
Foto farita de Rossel en koncentrejo de Theresienstadt. Plej granda parto de la infanoj (en la foto) estis mortigitaj en Auschwitz aŭtune de 1944.[16]

La Ĝenevaj Konvencioj en sia revizio de 1929 formis la legalan bazon de la laboro de la IKRK dum la Dua Mondmilito. La aktivecoj de la komitato estis similaj al tiuj dum la Unua Mondmilito: viziti kaj inspekti malliberejojn de militprizonuloj, organizi helpan asistadon al la civilaj loĝantaroj, kaj administri la interŝanĝoj de mesaĝoj rilate al prizonulaj kaj malaperintaj personoj. Ĉirkaŭ la militfino, 179 delegitoj estis farintaj 12 750 vizitojn al malliberejoj de militprizonuloj en 41 landoj. La Centra Informagentejo pri Militprizonuloj (Agence centrale des prisonniers de guerre) havis 3 000 anojn, la ŝliparo de traserĉitaj prizonuloj enhavis 45 milionoj da kartoj, kaj la Agentejo estis interŝanĝinta 120 milionojn da mesaĝoj. Grava baro estis ke la Nazi-kontrolita Germana Ruĝa Kruco malakceptis kunlabori kun la Ĝenevaj statutoj rilate al la evidentaj malobeoj kiel la deportado de judoj el Germanio kaj la amasmurdoj faritaj en la Naziaj koncentrejoj. Krome, du aliaj gravaj partoj en la konflikto, nome Sovetunio kaj Japanio, ne estis parto de la Ĝenevaj Konvencioj de 1929 kaj ne estis jure devigitaj sekvi la regulojn de la konvencioj.

Dum la milito, la IKRK estis malkapabla atingi interkonsenton kun Nazia Germanio pri la traktado de arestitoj en koncentrejoj, kaj finfine ĝi ĉesis meti premon por eviti interrompon de sia laboro ĉe la militprizonuloj. La IKRK estis malkapabla ankaŭ atingi respondon al fidinda informado pri la ekstermejoj kaj la amasmurdado de eŭropaj judoj, ciganoj, kaj aliaj grupoj de persekutitoj. Post Novembro 1943, la IKRK atingis permeson sendi paketojn (kun manĝaĵoj, tabako kaj higienaĵoj) al malliberejoj ĉe koncentrejoj kun konataj nomoj kaj lokoj. Ĉar la ricevoj de tiuj paketoj estis ofte subskribitaj de aliaj kolegoj, la IKRK sukcesis registri la identecojn de ĉirkaŭ 105 000 arestitoj el la koncentrejoj kaj liveris ĉirkaŭ 1.1 milionojn da paketoj, ĉefe al la koncentrejoj Dachau, Buchenwald, Ravensbrück, kaj Sachsenhausen.

 
Marcel Junod, delegito de la IKRK, vizitanta militprizonulojn en Germanio.

Maurice Rossel estis sendita al Berlino kiel delegito de la Internacia Ruĝa Kruco; li vizitis la getoon de Theresienstadt en 1944. La elekto de la nesperta Rossel por tiu misio estis interpretita kiel indikilo de la indiferento de sia organizaĵo por la "Juda problemo", dum lia informo estis priskribita kiel "simbola de malsukceso de la IKRK" defendi judojn dum la Holokaŭsto.[17] La informo de Rossel montris sian nekritikan akceptadon de la Naziisma propagando.[18][19] Li erare asertis, ke oni ne deportis judojn el Theresienstadt.[18] Claude Lanzmann registris siajn spertojn en 1979, produktante dokumentan filmeton titolitan A Visitor from the Living (en franca: Un vivant qui passe).[20]

 
Telegramo de delegito de IKRK nome Fritz Bilfinger el Hiroŝimo tri semanojn post la atoma bombado.

La 12an de Marto 1945, la prezidanto de IKRK nome Jacob Burckhardt ricevis mesaĝon el SS Generalo Ernst Kaltenbrunner rajtigantan delegitojn de IKRK viziti la koncentrejojn. Tiu interkonsento estis ligita al kondiĉo ke tiuj delegitoj devas resti en la koncentrejoj ĝis la fino de la milito. Dek delegitoj, inter kiuj Louis Haefliger (Mauthausen-Gusen), Paul Dunant (Theresienstadt) kaj Victor Maurer (Dachau), akceptis la proponon kaj vizitis la koncentrejojn. Louis Haefliger evitis devigan malplenigon aŭ detruon de Mauthausen-Gusen alertante usonajn trupojn.

Friedrich Born (1903–1963), delegito de IKRK en Budapesto savis la vivojn de ĉirkaŭ 11 000 ĝis 15 000 judoj en Hungario. Marcel Junod (1904–1961), kuracisto el Ĝenevo estis unu el la unuaj eksterlandanoj kiuj vizitis Hiroŝimon post la faligo de la atombombo.

En 1944, la IKRK ricevis sian duan Nobel Pac-premion. Kiel en la Unua Mondmilito, ĝi ricevis la nuran Nobel Pac-premion atribuitan dum la ĉefa periodo de milito, nome el 1939 ĝis 1945. Je la militfino, la IKRK laboris kun naciaj Ruĝkrucaj societoj por organizi helpan asistadon por tiuj landoj plej akre damaĝitaj. En 1948, la Komitato publikigis informon reviziante siajn milittempajn aktivecojn el la 1a de Septembro 1939 ĝis la 30a de Junio 1947. La IKRK malfermis siajn arkivojn el la Dua Mondmilito en 1996.

Post la Dua Mondmilito redakti

 
Budapesto 1945. Repatriigo de 2 000 italaj militprizonuloj.

La 12an de Aŭgusto 1949, oni adoptis pluajn reviziojn de la jam ekzistintaj du Ĝenevaj Konvencioj. Aldona konvencio "por la Plibonigo de la Stato de Vunditoj, Malsanuloj kaj Ŝiprompuloj Membroj de Armitaj Fortoj Mare", nune nomita dua Ĝeneva Konvencio, estis metita sub la ombrelo de la Ĝeneva Konvencio kiel posteaĵo de la Deka Haga Konvencio de 1907. La Ĝeneva Konvencio de 1929 "rilata al la Traktado de Militprizonuloj" povus esti la dua Ĝeneva Konvencio el historia vidpunkto (ĉar ĝi fakte formuliĝis en Ĝenevo), sed post 1949 ĝi estis nomita la tria Konvencio ĉar ĝi venis kronologie pli malfrue ol la Haga Konvencio. Reage al la sperto de la Dua Mondmilito, oni establis la Kvaran Ĝenevan Konvencion, nome nova konvencio "rilata al la Protektado de Civiluloj en Milittempo". Ankaŭ, aldonaj protokoloj de la 8a de Junio 1977 intencis, ke la konvencioj estus aplikataj al internaj konfliktoj kiel ĉe la enlandaj militoj. Nuntempe, la kvar konvencioj kaj iliaj aldonitaj protokoloj enhavas pli ol 600 artikoloj, rimarkinda ekspansio ĉefe kompare al la nuraj 10 artikoloj en la unua konvencio de 1864.

 
Sidejo de IKRK en Ĝenevo.

En la celebrado de sia centjariĝo en 1963, la IKRK, kune kun la Ligo de Ruĝkrucaj Societoj, ricevis sian trian Nobel Pac-premion. Ekde 1993, ne-svisaj individuoj rajtis servi kiel delegitoj de la Komitato eksterlande, tasko kiu estis antaŭe restriktita al svisaj civitanoj. Fakte, ekde tiam, la proporcio de membroj sen svisa ŝtataneco pliiĝis ĝis ĉirkaŭ 35%.

La 16an de Oktobro 1990, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decidis garantii al la IKRK statuson de observantoj por siaj asembleaj sesioj kaj subkomitataj kunsidoj, nome la unua statuso de observanto havigita al privata organizaĵo. La rezolucio estis kune proponita de 138 membraj ŝtatoj kaj enkondukita de la itala ambasadoro, Vieri Traxler, memore al la deveno de la organizaĵo el la Batalo de Solferino. Interkonsento kun la svisa registaro subskribita en la 19a de Marto 1993, firmigis la jam longdaŭran politikon de tuta sendependeco de la komitato el ajna ebla interfero fare de Svisio. Tiu interkonsento protektas la tutan netuŝeblecon de ĉiuj propraĵoj de la IKRK en Svisio inklude ĝian sidejon kaj arkivon, garantias al membroj kaj dungitoj juran imunecon, liberigas la IKRK el ĉiuj impostoj kaj pagendaĵoj, garantias la protektitan kaj donganliberigitan transigon de havaĵoj, servoj kaj mono, havigas al la IKRK sekurajn komunikprivilegion je la sama nivelo kiel ĉe eksterlandaj ambasadejoj, kaj simpligas la komitatan veturadon en kaj el Svisio.

Je la fino de la Malvarma Milito, la laboro de la IKRK fakte iĝis eĉ pli danĝera. En la 1990-aj jaroj, mortis pli da delegitoj ol en iu ajna momento de ĝia historio, speciale ĉe lokaj kaj enlandaj armitaj konfliktoj. Tiuj okazaĵoj ofte montis mankon de respekto por la reguloj de la Ĝenevaj Konvencioj kaj por iliaj protektosimboloj.

Simboloj redakti

 
Ruĝa Kruco
 
Ruĝa Krescento
 
Ruĝa Kristalo

La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la flago de Svisio invers-kolora, la ruĝa kruco. Iom post iom en la tuta mondo fondiĝis Ruĝ-Krucaj societoj kaj funkcias ankaŭ internacia organizaĵo de la Ruĝa Kruco. La simbolo de la ruĝa kruco estas metenda sur homamaj kaj kuracdonaj veturiloj kaj konstruaĵoj laŭ la konvencioj de Ĝenevo, por ke ili protektiĝu de milita atako.

Oni ne konfuzu la Ruĝan Krucon kun la kruco de Sankta Georgo, kiu estas la flago de Anglio, Barcelono, Freiburg kaj multaj aliaj lokoj. La kruco de Sankta Georgo etendiĝas ĝis la rando de la flago, sed tiu de la flago de la Ruĝa Kruco ne etendiĝas tiel.

Origine nur la Ruĝan Krucon oni uzis kiel simbolon de la Konvencioj de Ĝenevo, sed kelkaj islamaj nacioj (ĉefe la otomana imperio, nun nomata Turkio) kontraŭstaris tion, kaj rezulte oni ebligis la uzadon de kroma simbolo (la Ruĝa Krescento). Poste, Persio (nun Irano) sukcese aldonigis ruĝan leonon kun suno – la leono kun suno estis simbolo de Persio – al la listo de uzeblaj simboloj; kvankam Irano ne plu uzas tiun simbolon preferante la simbolon de la Ruĝa Krescento, Irano pasintece rezervis la rajton ekreuzi ĝin iam ajn laŭ sia volo. Ekde 2005 validas por ne kristanaj landoj kaj ne islamaj landoj la simbolo de la Ruĝa Kristalo.

La israela sekcio kaj registaro tiam petis aldonon de Ruĝa Stelo de Davido, rezonante ke oni agnosku judan simbolon krom la kristana kaj islama. Tiun ĉi simbolon uzas la Israela Ruĝa Kruco, sed oni oficiale ne agnoskas ĝin sub internaciaj homamaj leĝoj. La Movado de la Ruĝa Kruco neis la peton rezonante ke, se oni donus alian simbolon al la judoj (aŭ alia grupo), nenombreble da grupoj petos proprajn simbolojn por si, ĉu religiecaj, ĉu ne. Tio malpliigus la originan celon de la simbolo de la Ruĝa Kruco: krei unu simbolon por indiki veturilojn kaj konstruaĵojn protektatajn pro homamo. Responde, la Movado de la Ruĝa Kruco nun prilaboras novan simbolon nereligiecan, kiu estu facile agnoskebla sur la batalkampo; kiam jam la Movado ekuzos la simbolon, oni prezentos ĝin al la Ŝtataj Partioj de la Konvencioj de Ĝenevo por amendi la traktatojn.

El la mondmilita agado redakti

  • 21.08.1940: En Nov-Jorko pollingva revuo "Nowy Świat" (Nova Mondo) informis, ke la Usona Ruĝa Kruco ricevis 40 mil demandojn pri sortoj de parencoj kaj amikoj en okupata de germanoj Pollando;
  • 11.01.1940: en Londono bulteno "News from Poland" informis ke en 1939 la Usona Ruĝa Kruco transdonis 850 mil dolarojn por helpo al viktimoj de la milito, el tio 300 mil por Pollando kaj 140 mil por Finnlando

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco redakti

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[21]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

 
esperantlingva afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo 1986

Ekzemple en 1907 en la urbodomo de Antverpeno Van der Biest legis referaton pri Esperanto por anoj de Belga Ruĝa Kruco. Samjare en la franca societo de Ruĝa Kruco oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. En 1909 administracio de la Germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. En 1911 por ruĝkrucanoj estis aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresdeno; same en Kaŭnaso zorge de Devjatnin.

Dum la 4-a UK en Dresdeno dum somero 1908, por la unua fojo reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco. La sama estis ripetata dum la 5-a UK en Barcelono 1909. Ankaŭ dum la 7-a UK en Antverpeno, 1911 okazis ekzercoj; poste pri tio estis eldonita serio de poŝtkartoj. En 1916 Justin GODART, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de kapitano Georges Bayol.

 
esperantlingva broŝuro "Protektu vian vivon..." pri sangodonacado (Ruĝa Kruco de Makedonio, Skopje, 1976)

Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj tiucele skribis proksimume 180 000 leterojn.

Post la milito la 10-a Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco 1921, kiun prezidis Gustave Ador kaj en kiu partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ Esperanto havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de Esperanto ĉe Ruĝa Kruco, kapitano Bayol, estis prezentata al la delegitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7-an de aprilo la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion:

Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacileco multmaniere malhelpas la realigon de l' internacia idealo de la Ruĝa Kruco, ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la Ruĝa Kruco, la konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo Esperanto inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al internacia kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la Ruĝa Kruco.

Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana Ruĝa Kruco, adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon en kiu ĝi rekomendis, ke ĉiuj Landaj Societoj de la Ruĝa Kruco kuraĝigu siajn membrojn lerni Esperanton[22].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Usona Ruĝa Kruco: "Understanding the Movement" Arkivigite je 2010-06-26 per la retarkivo Wayback Machine (angle: "komprenante la movadon", arkivigite)
  2. 2,0 2,1 faktoj pri Nobel-laŭreatoj — organizaĵoj (angle). Nobel-Fondaĵo. Alirita 2009-10-13.
  3. Young & Hoyland 2016, p. 354.
  4. Sending, Pouliot & Neumann 2015, p. 181; Stefon 2011, p. 221
  5. Dunant 1863, p. 2.
  6. Bennett 2006.
  7. Resoluciones y votos de la Conferencia Internacional de Ginebra, 26-29 de octubre de 1863 - CICR (hispane) (29a de Oktobro 1863).
  8. Convention for the Amelioration of the Condition of the Wounded in Armies in the Field. Geneva, 22 August 1864. International Committee of the Red Cross ICRC. Alirita 2017-06-11.
  9. Telò 2014.
  10. Dromi 2016, pp. 79–97.
  11. The Story of My Childhood (1907). Alirita 2013-10-09.
  12. 12,0 12,1 Zweig 1921, p. 268.
  13. Schazmann 1955, pp. 140–43.
  14. Understanding the Hague Convention. Alirita 2020-01-19.
  15. Farré & Schubert 2009, p. 72.
  16. Schur, Herbert. Review of Karny, Miroslav, ed., Terezinska pametni kniha (1997). Alirita 16a de Septembro 2018.
  17. Farré & Schubert 2009, p. abstract.
  18. 18,0 18,1 Rothkirchen 2006, p. 258.
  19. Dawidowicz 1975, p. 138.
  20. Un Vivant Qui Passe. Auschwitz 1943 - Theresienstadt 1944.. Fritz Bauer Institut (2005). Arkivita el la originalo je 2007-02-19. Alirita 2009-04-14. Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 2023-02-11.
  21. Esperanto kaj la Ruĝa Kruco, Monato, nro 10, oktobro 2018
  22. (en) Esperanto - more than a language, SwissInfo, la 27-an de novembro 2002.

Bibliografio redakti

  • Bennett, Angela. The Geneva Convention: The Hidden Origins of the Red Cross. Sutton Publishing, Gloucestershire, England, 2005. ISBN 0-7509-4147-2
  • Bennett, Angela (2006). The Geneva Convention. The Hidden Origins of the Red Cross. Gloucestershire: The History Press. ISBN 978-0752495828.
  • Boissier, Pierre. History of the International Committee of the Red Cross. Volume I: From Solferino to Tsushima. Henry Dunant Institute, Geneva, 1985. ISBN 2-88044-012-2
  • Bugnion, François. The International Committee of the Red Cross and the Protection of War Victims. ICRC & Macmillan (ref. 0503), Geneva, 2003. ISBN 0-333-74771-2
  • Dawidowicz, Lucy S. (1975). "Bleaching the Black Lie: The Case of Theresienstadt". Salmagundi (29): 125–140. JSTOR 40546857.
  • Dromi, Shai M. (2016). "For good and country: nationalism and the diffusion of humanitarianism in the late nineteenth century". The Sociological Review. 64 (2): 79–97. doi:10.1002/2059-7932.12003.
  • Dunant, Jean-Henri (1863). Compte rendu de la Conférence internationale réunie à Genève les 26, 27, 28 et 29 octobre 1863 pour étudier les moyens de pourvoir à l'insuffisance du service sanitaire dans les armées en campagne [Report of the International Conference meeting in Geneva on 26, 27, 28 and 29 October 1863 to study the means of providing for the insufficiency of the medical service in the Armies in the field] (PDF) (france). Ĝenevo: Jules-Guillaume Fick.
  • Dunant, Henry. A Memory of Solferino. ICRC, Geneva 1986. ISBN 2-88145-006-7
  • Durand, André. History of the International Committee of the Red Cross. Volume II: From Sarajevo to Hiroshima. Henry Dunant Institute, Geneva, 1984. ISBN 2-88044-009-2
  • Farmborough, Florence. With the Armies of the Tsar: A Nurse at the Russian Front 1914-1918. Stein and Day, New York, 1975. ISBN 0-8128-1793-1
  • Farré, Sébastien; Schubert, Yan (2009). "L'illusion de l'objectif" [The Illusion of the Objective (La iluzio de la celo)]. Le Mouvement Social (france). 227 (2): 65–83. doi:10.3917/lms.227.0065. S2CID 144792195.
  • Favez, Jean-Claude. The Red Cross and the Holocaust, Cambridge University Press, 1999.
  • Forsythe, David P. Humanitarian Politics: The International Committee of the Red Cross. Johns Hopkins University Press, Baltimore 1978. ISBN 0-8018-1983-0
  • Forsythe, David P. The Humanitarians: The International Committee of the Red Cross. Cambridge University Press, Cambridge 2005. ISBN 0-521-61281-0
  • Haug, Hans. Humanity for All: The International Red Cross and Red Crescent Movement. Henry Dunant Institute, Geneva in association with Paul Haupt Publishers, Bern, 1993. ISBN 3-258-04719-7
  • Handbook of the International Red Cross and Red Crescent Movement. 13th edition, International Committee of the Red Cross, Geneva, 1994. ISBN 2-88145-074-1
  • Hutchinson, John F. Champions of Charity: War and the Rise of the Red Cross. Westview Press, Boulder, Colorado, 1997. ISBN 0-8133-3367-9
  • Moorehead, Caroline. Dunant's Dream: War, Switzerland and the History of the Red Cross. HarperCollins, London, 1998. ISBN 0-00-255141-1 (Hardcover edition); HarperCollins, London 1999, ISBN 0-00-638883-3 (Paperback edition)
  • Rothkirchen, Livia (2006). The Jews of Bohemia and Moravia: Facing the Holocaust. Lincoln: University of Nebraska Press. ISBN 978-0-8032-0502-4.
  • Schazmann, Paul-Emile (1955). "Romain Rolland et la Croix-Rouge: Romain Rolland, Collaborateur de l'Agence internationale des prisonniers de guerre" (PDF). International Review of the Red Cross (france). 37 (434): 140. doi:10.1017/S1026881200125735. S2CID 144703916.
  • Sending, Ole Jacob; Pouliot, Vincent; Neumann, Iver B. (20a de Aŭgusto 2015). Diplomacy and the Making of World Politics. Cambridge University Press. ISBN 978-1-316-36878-7.
  • Stefon, Matt (2011). Christianity: History, Belief, and Practice. The Rosen Publishing Group. ISBN 978-1-61530-493-6.
  • Telò, Mario (2014). Globalisation, Multilateralism, Europe: Towards a Better Global Governance?. London: Routledge. ISBN 978-1-4094-6449-5.
  • Willemin, Georges; Heacock, Roger. International Organization and the Evolution of World Society. Volume 2: The International Committee of the Red Cross. Martinus Nijhoff Publishers, Boston, 1984. ISBN 90-247-3064-3
  • Young, John; Hoyland, Greg (14a de Julio 2016). Christianity: A Complete Introduction. Hodder & Stoughton. ISBN 978-1-4736-1577-9.
  • Zweig, Stefan (1921). Romain Rolland; the man and his work. Tradukita de Eden, Paul; Cedar, Paul. New York: T. Seltzer.

Eksteraj ligiloj redakti

kaj jen kiel ekzemploj la retejoj de la naciaj membroasocioj en
  Aŭstralio,   Barato,   Brazilo,   Ĉinio,   Francio,   Germanio,
  Japanio,   Kanado,   Meksiko,   Rusio,   Svedio kaj en   Usono

46° 13′ 40″ N 6° 8′ 14″ O / 46.22778 °N, 6.13722 °O / 46.22778; 6.13722 (mapo)