Nobel-premio pri literaturo

La Nobel-Premio pri Literaturo (svede Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".

Nobel-premio pri literaturo
literaturpremio
Branĉo de Nobel-premio vd
Nomita laŭ Alfred Nobel
Organizanto Sveda Akademio
Lando Svedio
Fondita en 1901
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo
Procento de ricevantoj de la Nobel-premio pri literaturo laŭ la lingvoj de iliaj ĉefaj eldonaĵoj kaj lingvaj grupoj, ĝis 2012. # Interna rondo: 92% de ĉiuj premiitoj verkis ĉefe en hindeŭropaj lingvoj, 5% en uralaltajaj lingvoj kaj 3% en aliaj familioj. # Meza rondo: El la hindeŭropaj lingvoj, tri subfamilioj estas la plej oftaj, ĝermanaj (49% de ĉiuj laŭreatoj), rumanaj (30% de ĉiuj laŭreatoj) kaj slavaj (9% de ĉiuj laŭreatoj). # Ekstera Rondo: La plej oftaj lingvoj estas inter la germana kaj la angla (23% de ĉiuj laŭreatoj), la germana (13%) kaj la sveda (6%). Inter la rumanoj estas la franca (13%) kaj la hispana (10%) kaj inter la slavaj lingvoj la rusa (4%) kaj la pola (4%).

La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.

Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.

La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.

La Nobel-premio pri literaturo estas donita ĉefe al verkistoj, kiuj verkas en iuj lingvoj kaj familioj de iuj lingvoj. Aktuale en 2021, 93% de premiitoj verkis en sia denaska kaj studata hindeŭropaj lingvoj, kaj la kvin plej oftaj lingvoj, en kiuj verkis la premiitoj, estas laŭ ordo de ofteco la angla (25%), la franca (14%), la germana (12%), la hispana (9%) kaj la sveda (6%). Ĝenerale 93% de la gajnintoj verkis en hindeŭropaj lingvoj, el kiuj nur unu verkis en lingvo el neeŭropa branĉo de ĉi tiuj lingvoj. Vidu la diagramon por pliaj detaloj.

Amerikaj kritikistoj rimarkis la fakton, ke famaj usonaj verkistoj kiel Philip Roth, Cormac McCarthyThomas Pinchon, aŭ latinamerikaj verkistoj kiel Jorge Luis Borges, Julio CortázarCarlos Puentes ne gajnis la premion, dum malpli konataj verkistoj kiel la germana verkistino Herta Müller, kiu apenaŭ estas rekonata ekster la landlimoj, venkis.

La premio estas kutime donita al la tuta verkaro de la gajnanta aŭtoro. Tamen, en ok kazoj la premio estis aljuĝita por speciala libro. Tiuj libroj estas la jenaj: Kronikoj de Romo (Mommsen, 1902), Olympischer Frühling (Spitteler, 1919), Kresko de la Grundo (Hamsun, 1920), "Kamparanoj" (Reymont, 1924), The Forsyte Saga (Gulsworthy, 1932) kaj "La oldulo kaj la maro" (Hemingway, 1954). La germana verkisto Thomas Mann gajnis la premion en 1929 pro sia libro Buddenbrooks verkita en 1901, en kio estis la plej longa periodo inter la kialo de venkado kaj gajnado de ĝi dum la historio de la premio. Aliflanke, la franca verkisto Roger Martin du Gard gajnis la premion en 1937 pro sia plurvoluma libro Les Thibault antaŭ fini la verkadon de la oka kaj lasta volumo publikigita en 1940.

Jenaj aŭtoroj ricevis la premion:

1901-1920

redakti

1921-1940

redakti

1941-1960

redakti

1961-1980

redakti

1981-2000

redakti

2001 - 2010

redakti

2011 - nun

redakti

Tradukoj en Esperanto

redakti

Ĉi-poste sekvas tradukoj aperintaj libroforme. Krom tiuj ĉi, aperis ankaŭ multaj tradukoj en revuoj.



Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti