La Svedan Akademion (Svenska Akademien [svénska akademíjn]) fondis en 1786 la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio. Ĝi sekvis la modelon de la Franca Akademio, kaj havas 18 membrojn. Ĝia devizo estas "Talento kaj Gusto" aŭ Snille och Smak svedlingve. La unua celo de la Akademio estas progresigi la "purecon, viglecon kaj majeston de la Sveda lingvo". Tiucele la Akademio publikigas vortarojn.

Sveda Akademio
reĝa akademio de Svedio • nacia akademio • retejo
moto Snille och smak
Informoj
fondodato 1786
fondinto(j) Gustavo la 3-a vd
Situo
Geografia situo 59° 19′ 31″ N, 18° 4′ 14″ O (mapo)59.32527777777818.070555555556Koordinatoj: 59° 19′ 31″ N, 18° 4′ 14″ O (mapo)
lando Svedio
urbo Stockholm Stock Exchange Building
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Sveda Akademio (Svedio)
Sveda Akademio (Svedio)
DEC
Sveda Akademio
Sveda Akademio
Map
Sveda Akademio
vdr

Ekde 1791 la Sveda Akademio eldonas la gazeton Post- och Inrikes Tidningar.

La Akademio publikigas unuvoluman vortaron nomatan Svenska Akademiens ordlista (SAOL) kaj multvoluman vortaron similan al Oxford English Dictionary nomatan Svenska Akademiens ordbok (SAOB). SAOL atingis sian 12-an eldonon. La unua volumo de SAOB estis publikigita en 1898, kaj nun (en 2003) la laboro progresis ĝis vortoj komenciĝantaj per la litero T.

La nuna permanenta sekretario de la Sveda Akademio estas ekde la 1-a de junio 2009 Peter Englund, kiun antaŭis Horace Engdahl, kiun antaŭis Sture Allén. De 1901 la Akademio decidas ĉiujare, kiu ricevu la Nobel-premion pri literaturo, donata laŭ la testamento de la granda donacinto Alfred Nobel.

Listo de membroj ekde la fondo ĝis julio 2004:

Seĝo 1 redakti

Seĝo 2 redakti

Seĝo 3 redakti

Seĝo 4 redakti

Seĝo 5 redakti

Seĝo 6 redakti

Seĝo 7 redakti

Seĝo 8 redakti

Seĝo 9 redakti

Seĝo 10 redakti

Seĝo 11 redakti

Seĝo 12 redakti

Seĝo 13 redakti

Seĝo 14 redakti

Seĝo 15 redakti

Seĝo 16 redakti

Seĝo 17 redakti

Seĝo 18 redakti

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti