Franca Akademio
La Franca Akademio (france Académie française) estas la plej supera lingva instanco en Francio. Ĝi estis fondita en 1635 dum la reĝado de Ludoviko la 13-a de Kardinalo de Richelieu kaj estas unu el la plej malnovaj institucioj de Francio. Ĝi konsistas el 40 membroj elektitaj de siaj samuloj.
Franca Akademio | |||||
---|---|---|---|---|---|
erudicia societo • nacia akademio • lingvoreguliganto | |||||
Komenco | 29-a de januaro 1635 vd | ||||
Geografia situo | 48° 51′ 27″ N, 2° 20′ 14″ O (mapo)48.857432.33712Koordinatoj: 48° 51′ 27″ N, 2° 20′ 14″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Parizo | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Fondinto(j) | Armand Jean du Plessis de Richelieu vd | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Amin Maalouf • Hélène Carrère d'Encausse • Maurice Druon • Jean Mistler • Maurice Genevoix vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | national public establishment of an administrative nature | ||||
Taskoj redakti
La Franca Akademio havas du taskojn : priatenti la francan lingvon, kaj mecenati.
Priatenti la francan lingvon redakti
Tiun taskon ĝi ricevis ekde sia fondiĝo en siaj statutoj. Por ĝin plenumi la Akademio laboradis por fiksi la lingvon por igi ĝin komuna posedaĵo de ĉiuj francoj kaj de ĉiuj francparolantoj.
Nun ĝi agadas por konservi ĝiajn ecojn kaj postsekvi ĝiajn necesajn evoluojn. Ĝi difinas la "bonan uzon". Ĝi tion plenumas verkadante la Dictionnaire de l'Académie française (Vortaro de la Franca Akademio) kiu fiksas la uzon de la lingvo, sed ankaŭ per siaj rekomendoj kaj partopreno en diversaj terminologiaj komisionoj.
Mecenato redakti
La dua tasko ne de komence antaŭvidita ekebliĝis dank'al ricevitaj donacoj kaj heredaĵoj. La Akademio ĉiujare disdonas ĉirkaŭ sesdek literaturajn premiojn.
Aparte menciinda estas la Grand prix de la Francophonie (Granda premio de la francparolantaro) donita ĉiujare ekde 1986, kio atestas la konstantan interesiĝon de la Akademio por la disvastiĝo de la franca lingvo en la mondo.
Nunaj membroj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala interretejo de la Franca Akademio france
- Franca lingvo
- Vortaro de la Franca Akademio
- La senmortuloj
- Listo de la membroj france
- "The French Academy.", Le Bars, Jean. (1907). The Catholic Encyclopedia, Volume I. New York: Robert Appleton Company
- Historio de la Vortaro de la Franca Akademio
- Frankreichs Sprachritter[rompita ligilo] (La lingvoleĝistoj de Francio) germane
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
Notoj redakti
- ↑ Seĝo vaka de la morto de René Girard la 4-an de novembro 2015
Referencoj redakti
- ↑ Hélène Carrère d'Encausse estis elektita dumviva sekretariino de la Akademio la 21-an de oktobro 1999.