Félicien Marceau
Félicien MARCEAU (n. la 16-an de septembro 1913 en Kortenberg, m. la 7-an de marto 2012, 98-jaraĝa) estis franca verkisto, kiu origine devenis de Belgio. Marceau apartenis al la literatura kaj ekstremdekstra movado Hussards, kiu estis proksima je la monarkista partio Action Française. Li ricevis la premion Goncourt por sia libro Creezy en 1969. Li eniris en la Francan Akademion la 27-an de novembro 1975, anstataŭigante Marcel Achard.
Félicien Marceau | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1913 en Kortenberg | |
Morto | 7-an de marto 2012 (98-jara) en Parizo | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Francio • Belgio [#] | |
Alma mater | Katolika universitato de Loveno [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Bianca Della Corte [#] | |
Profesio | ||
Profesio | verkisto • eseisto • dramaturgo • scenaristo • romanisto • ĵurnalisto [#] | |
Verkoj | Creezy [#] | |
Honorigoj | Komandoro de la Honora Legio • Oficiro de la Nacia Ordeno de Merito • Komandoro de la Artoj kaj la Leteroj • Premio Goncourt • Prince Pierre Award • Prix Interallié [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Pierre Emmanuel, alia akademiano, tiam demisiis kiel protesto kontraŭ tia elekto.