Courbevoie

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courbevoie (stacidomo).

Courbevoie [kuʁbəvwa] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine, prononco laŭ sistemo IFA [odsɛn], kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo, kaj en la regiono Francilio, france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 81 945 loĝantoj sur areo de 4,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 651 loĝantoj/km². Sekve la loko estas unu el la plej dense loĝataj urboj en Eŭropo. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nanterre kaj al la kantono Courbevoie-1. La teritorio havas komunan limon kun Asnières-sur-Seine, Levallois-Perret, Neuilly-sur-Seine, Puteaux, Nanterre, La Garenne-Colombes, Bois-Colombes kaj Colombes. Ĝi situas 8,2 kilometrojn de la centro de Parizo.

Courbevoie
la publika biblioteko de Courbevoie
la publika biblioteko de Courbevoie
la publika biblioteko de Courbevoie
komunumo en Francio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio (Pariza Regiono)
Departemento Hauts-de-Seine
Arondismento Nanterre
Kantono Courbevoie-1
INSEE kodo 92026 [+]
Poŝtkodo 92400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81 945  (2022) [+]
Loĝdenso 19 651 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 2° 15′ O (mapo)48.8972222222222.2522222222222Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 15′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 4,17 km² ( 417 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Courbevoie (Hauts-de-Seine)
Courbevoie (Hauts-de-Seine)
DEC
Situo de Courbevoie
Courbevoie (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Courbevoie (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Situo de Courbevoie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Courbevoie [+]
vdr
Strato je la limo inter Courbevoie kaj Asnières-sur-Seine.

La fama pariza afera kvartalo La Défense, kiu entenas la plej altajn konstruaĵojn de la Pariza Regiono, situas parte sur la teritorio de Courbevoie. La loĝloko situas borde de la rivero Seine, en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter Courbevoie kaj la najbara komunumo Asnières-sur-Seine. En la urbo, borde de la rivero Seine, ankaŭ situas unu el la tradicie gvidaj remaj kluboj de Francio, Société Nautique de la Basse Seine (SNBS), el kiu inter 1900 kaj 1948 fontis 14 olimpianoj[1].

Historio

redakti

La nomo Courbevoie devenas de la latina Curva Via, tio estas "Kurba Vojo", verŝajne pro la ĉeesto de romia vojo el Lutetia al Normandio.

Famuloj

redakti
  • Arletty (1898-1992), aktorino kaj kantistino, naskiĝis en Courbevoie.
  • Michel Delpech (1946-2016), kantisto, naskiĝis en Courbevoie. La kafejo de la kanzono Chez Laurette situis sur Strato de l'Alma.
  • Michel Blanc (1952-2024), aktoro, reĝisoro kaj scenaristo, naskiĝis en Courbevoie.
  • En Courbevoie sinmortigis hungara politikisto Béla Grünwald.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
Ponto de Courbevoie
Georges Seurat (1886-1887)

Referencoj

redakti