Esplanade de la Défense (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Esplanade de la Défense [ɛsplanad də la defɑ̃s] (esperante Esplanado de la Defendo) estas stacio de la linio 1 de la Metroo de Parizo; ĝi situas ĉe la ekstremo de la aferkvartalo de La Défense, inter la komunumoj de Courbevoie kaj Puteaux.

Esplanade de la Défense
Stacio Esplanade de la Défense sur linio 1 de la metroo de Parizo
Stacio Esplanade de la Défense sur linio 1 de la metroo de Parizo
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Courbevoie, Puteaux
Geografia situo 48° 53′ 16″ N, 2° 15′ 2″ O (mapo)48.8878431221382.2504423247186Koordinatoj: 48° 53′ 16″ N, 2° 15′ 2″ O (mapo)
Esplanade de la Défense (La Défense)
Esplanade de la Défense (La Défense)
DEC
Esplanade de la Défense
Esplanade de la Défense
Esplanade de la Défense
Situo sur mapo de Francio La Défense
Map
Esplanade de la Défense
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 1
Tarifa zono 3→2
Jara trafiko 4 708 183 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 1-a de aprilo 1992
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 2910
Metro-linio M01
vdr

Situo redakti

La stacio situas ĉe la orienta ekstremo de la esplanado de la kvartalo La Défense, de kie venas ĝia nomo. Ĝi estas kovrita de granda planko ĉefe konsistanta el baseno, verko de greka artisto Takis. Tiu baseno estas akva surfaco kun malalta profundo en kiu staras 49 multkoloraj lumoj kun malsamaj altecoj (inter 3,50 kaj 9 metroj).

Ĝi havas insulan kajon pro la malgranda larĝo de la stacio, kiu estis konstruita tie, kie origine devus esti unu el la du tuneloj de la franca aŭtovojo A14 (kiu trapasas en tunelo sub La Défense). Konsekvence, vojaĝantoj eliras maldekstren anstataŭ dekstren.

La stacio havas du enirejojn:

  • la okcidenta elirejo ebligas aliron al kvartaloj Vosges, Alsace, Corolles, Reflets kaj Iris de la sektoro « Esplanade Nord » kaj al kvartaloj Michelet kaj Villon de la sektoro « Esplanade Sud »;
  • la orienta elirejo ebligas aliron al kvartalo Saisons de la sektoro « Esplanade Nord » kaj al kvartalo Bellini de la sektoro « Esplanade Sud ».

Historio redakti

La stacio estis malfermita la 1-a de aprilo 1992 dum la okcidenta plilongigo inter Pont de Neuilly kaj La Défense.

La RATP preferinte trapason sur Ponto de Neuilly surtere, malpli multekostan, ol trapaso sub la Sejno, la stacio La Défense - Michelet, antaŭvidita ekde la 1970-aj jaroj de EPAD restis senutila.

En la kadro de laboroj por aŭtomatigo de la linio 1, la stacio Esplanade de la Défense estis ekipita de vitraj ŝirmiloj kaj pordoj inter kajo kaj trako dum la monato de oktobro 2009.

Interkonektoj redakti

  •   RATP 73, 157, 158, 174,175, 176
  •   N24

Proksime redakti

En la enirkorto al tiu stacio kaj en ties koridoroj, statuoj estis starigitaj.

Ĉe la ekstremo de la kajo, direkte al Parizo, la stacio estas preskaŭ subĉiela. Ĝi ebligas vidi la Triumfan Arkon de Parizo kaj ĝi estas videbla de la aŭta stacidomo de la stacio Pont de Neuilly.

La kultura spaco kaj ekspozicioj « Defacto la Gallery », malfermita en septembro 2008, troviĝas ĉe la orienta elirejo de la stacio.

La stacio ebligas aliron al turo "First", kaj al turoj "CB21" (eks-"GAN") kaj al turo "PB 25" (eks "AGF - Athéna").

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti