Château de Vincennes (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Château de Vincennes [ʃɑto də vɛ̃sɛn] estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 12-a arondismento de Parizo (Bosko de Vincennes) kaj la komunumo Vincennes.

Château de Vincennes
Stacio Château de Vincennes
Stacio Château de Vincennes
metrostacio • subtera stacio • fina stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Vincennes, Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O (mapo)48.844536311652.4395097054567Koordinatoj: 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O (mapo)
Château de Vincennes (Bosko de Vincennes)
Château de Vincennes (Bosko de Vincennes)
DEC
Château de Vincennes
Château de Vincennes
Château de Vincennes
Situo sur mapo de Francio Bosko de Vincennes
Map
Château de Vincennes
Ecoj
Trakoj 4
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 3 617 738 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 24-a de marto 1934
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 2511
Metro-linio M01
vdr

Stacio redakti

La stacio estas la orienta finstacio de la linio. Ĝi estas proksima al stacidomo Vincennes, sur linio A de RER.

La stacio havas du kajojn kun po du vojoj. Ambaŭ kajoj ne estas sub la sama volbo. La unua kajo servas al alveno de vagonaroj sur la unua vojo, la dua vojo ĝenerale servas por staciado de vagonaro. La dua kajo estas elir-kajo en direkto al La Défense.

Interkonektoj redakti

  •   46 56 112 114 115 118 124 210 318 325
  •   N11 N33

Proksime redakti

La stacio eltiras sian nomon de Kastelo de Vincennes, reĝa kastelo. La granda korto estas malfermita al publiko kaj ebligas facile aliri al Bosko de Vincennes tra Esplanado Saint Louis. La kastelo estas posedaĵo de Ministerio pri defendo kiu ebligas aliron al:

  • loĝejturo kiu superas la regionon;
  • biblioteko, militaj arĥivoj kaj historiaj servoj de tri armeoj;
  • konstruaĵoj de diversaj epokoj, de Mezepoko al klasika epoko: preĝejo, pavilonoj de la Reĝo kaj Reĝino, parko ĉirkaŭita de statuoj, ktp.

Ĉirkaŭ la kastelo, troviĝas kazernoj de la ter-armeo.

En la Bosko de Vincennes estas "Parc floral de Paris" (Flora parko de Parizo), kiu servas kiel parko de ekspozicioj, kaj ankaŭ "Instituto Nacia de Sporto, Ekspertizo kaj Performo" (INSEP).

Referencoj redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti