Louvre - Rivoli (pariza metrostacio)
Louvre - Rivoli estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo, situanta en la 1-a arondismento de Parizo.
Louvre - Rivoli | |||
---|---|---|---|
![]() MP 89 eniras la stacion
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 1-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 40″ N, 2° 20′ 25″ O (mapo)48.861082.340283Koordinatoj: 48° 51′ 40″ N, 2° 20′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 2 558 502 vojaĝantoj (2017) | ||
Historio | |||
Malfermo | 13-a de aŭgusto 1900 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 0112 | ||
Metro-linio | ![]() | ||
StacioRedakti
La stacio estis malfermita en 1900. Ĝi troviĝas sub Strato Rivoli.
Komence, la stacio estis nomita Louvre pro ĝia proksimeco kun Strato du Louvre kaj la eniro de la Luvra Palaco kiu efektiviĝis tra kolonaro Mansart ĝis 1990. Specifa dekoracio estis farita fine de la 1960-aj jaroj. Tamen, la renovigo de la muzeo farita en 1989 kaj ĝia enirejo nun situanta sub la Honor-korto tra Piramido kondukis al transloko de aliro per metroo al stacio Palais Royal, alinomita en 1989 Palais Royal - Musée du Louvre dum samtempe Louvre fariĝis Louvre - Rivoli.
AlirejojRedakti
Ĝia ununura enirejo situas ĉe la kruciĝejo de Strato du Louvre kaj Strato Rivoli, fronte al fasado de Luvro.
- Ŝtuparo ĉe n-ro 8, Strato de l'Amiral-de-Coligny
InterkonektojRedakti
- RATP 21 27 29 72 74 76 81 85
- N11 N15 N16 N24
ProksimeRedakti
- Ponto des Arts
- Centra poŝtoficejo de Louvre
- Urbodomo de la 1-a arondismento
- Preĝejo Saint-Germain-l'Auxerrois