La 20-a arondismento (france XXe arrondissement) estas la lasta el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de la Sejno, havas proksimume 185000 loĝantojn kaj kovras 5,98 km².
Tie situas la tre diverskolora kvartaloj Ménilmontant kaj Belleville, kiu gastigis plurajn alvenojn da enmigruloj depost la mezo de la 19-a jarcento. Hodiaŭ, Belleville fariĝas la dua plej grava ĉina kvartalo de Parizo.
Sed la 20-a arondismento estas ankaŭ internacie famkonata pro la tombejo Père-Lachaise, kie oni povas trovi la tombojn de multnombraj famuloj (komponistoj kiel Frédéric Chopin, verkistoj kiel Oscar Wilde, Marcel Proust, pentristoj kiel Pissarro, David, aŭ eĉ popularaj kantistoj kiel Jim Morrison).