Frédéric Chopin

komponisto kaj pianisto

Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: ŜOPENO; naskiĝis la 1-an de marto 1810 en Żelazowa Wola en Pollando,[1] mortis la 17-an de oktobro 1849 en Parizo en Francio) estis pola komponisto kaj pianisto, mirinfano.

Frédéric Chopin
Persona informo
Fryderyk Franciszek Szopen
Naskonomo Fryderyk Franciszek Chopin
Naskiĝo 1-an de marto 1810 (1810-03-01)
en Żelazowa Wola,  Duklando Varsovio
Morto 17-an de oktobro 1849 (1849-10-17) (39-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Tombo de Frederiko Ŝopen vd
Lingvoj francapola vd
Loĝloko VarsovioVienoParizoŻelazowa Wola • Szafarnia, Masovian Voivodeship • Poturzyn • Duszniki-ZdrójBerlinoDresdenoKaliszVroclavoToruńGdańskPoznanoKrakovoLondonoManĉestroGlasgovoEdinburgo • Valldemossa Charterhouse • Valldemossa • Nohant-Vic vd
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioDuklando VarsovioKongresa PollandoDua Respubliko de FrancioPollando vd
Alma mater Muzika Universitato Frederiko ŜopenoUniversitato de Varsovio vd
Subskribo Frédéric Chopin
Memorigilo Frédéric Chopin
Familio
Patro Nicolas Chopin vd
Patrino Justyna Krzyzanowska vd
Gefratoj Ludwika Jędrzejewicz Chopin • Emilia Chopin • Izabela Barcińska vd
Edz(in)o
Amkunulo Maria WodzińskaGeorge Sand vd
Profesio
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto • virtuozomuzikisto vd
Laborkampo altkultura muzikoromantikisma muzikonokturnobaladostudaĵomazurko • valso • PolonezoImpromptuopreludovalsoklasika muziko vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1817– vd
Verkado
Verkoj Studaĵoj (Chopin) ❦
Polonaise in A-flat major "Heroic", Op. 53 ❦
Nokturnoj (Chopin) ❦
Baladoj (Chopin) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem.[2] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto esperantigis la nomon Ŝopeno[3].

Vivo redakti

Infantempo redakti

 
Żelazowa Wola, la domo de Chopin
 
Monumento de Fryderyk Chopin en Żelazowa Wola (projektita de J. Gosławski)

Lia patro, Nicolas Chopin (17711844) estis francdevena, venigita al Pollando de Marainville-sur-Madon en Loreno (nune Vogezoj). Laŭ kelkaj indikoj polaj historiistoj opinias, ke li eskapis el Francio pro la partoprenado en la fuŝa afero de la kolĉeno de la reĝino. Junaĝe li venis al Pollando dum la regado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski. Li batalis por la sendependeco de la nova patrujo en la Insurekcio de Kościuszko. Ĝis la morto li nomiĝis polo poligante sian nomon al Mikołaj Choppen, aŭ Szopen. Li ne kontaktis plu kun sia familio en Francio. Li estis malpopulara pro sia malamo al la persono de Napoleono Bonaparte. Kune kun sia edzino, polino Justyna Tekla Krzyżanowska, siajn gefilojn li edukis kiel polojn. Unue li estis prizorganto de infanoj en la domo de familio Łączyńscy, loĝante en Żelazowa Wola, kie naskiĝis Fryderyk. Nicolas Chopin transloĝiĝis al Varsovio, kie li instruis en Liceo de Varsovio la francan lingvon kaj francan kulturon.

La patrino de Fryderyk Chopin, Justyna Tekla Krzyżanowska, devenis de malriĉiĝinta nobla familio el Kujavio. Ŝi fasciniĝis pri muziko, precipe popola, kaj ludis la fortepianon. Krom Fryderyk ŝi naskis tri pliajn infanojn – la filinojn Ludwika Jędrzejewiczowa, Izabela Barcińska kaj Emilia.

Laŭ legendo Fryderyk Chopin naskiĝis, dum Nicolas Chopin ludis je violono. Povas esti, ke nur post kelkaj semajnoj oni anoncis pri la naskiĝo al la pastro kaj oni baptigis la infanon. Laŭ dokumento trovita en 1892 en paroĥejo de Brochów, Fryderyk Franciszek Chopin naskiĝis la 22-an de februaro. Laŭ postaj informoj de Fryderyk kaj lia patrino Justyna la tago de naskiĝo estis la 1-a de marto. La nomo devenas de sankta Frederiko, kies memorigo estas la 1-an de marto. La dua nomo Franciszek estis la nomo de lia franca avo. Józef Sikorski, la muzikisto kaj amiko de Chopin, memorigas en sia «Wspomnienie Szopena» (Memoro pri Chopin) ke Frederiko ploris multe infantempe, kiam lia patrino ludis je fortepiano. Alia anekdoto priparolas, ke kutime Chopin ludis kiel infano la aŭditajn melodiojn. Ĝuste tial gepatroj dungis la instruiston Wojciech Żywny, ĉeĥon. Post mallonga tempo tamen Fryderyk superregis la kapablojn de la instruisto. Li tre amikiĝis kun li kaj post multaj jaroj li dediĉis al li faman Polonezon A bemolan maĵoran (Polonezo As-dur «Heroa»). Sekvanta instruisto de Chopin estis Wilhelm Wacław Würfel, ankaŭ devenanta de Ĉeĥio.

Edukado kaj unuaj sukcesoj redakti

 
La Miodowa strato en Varsovio – pentraĵo de Bernardo Bellotto.

En la jaro 1817 en la aĝo de sep jaroj Chopin komencis komponi pli serioze. De tiu tempo devenas la nenumeritaj du polonezoj g-minora kaj B-maĵora dediĉitaj al Wiktoria Skarbek. La unua koncerto okazis en 1818 en la palaco de Radziwiłł. Revuoj kiel Kurier Warszawski priskribis lin kiel «mały Chopinek» (malgranda Ŝopeneto), «mirakla infano» kaj la «dua Mozart». La 20-an de septembro 1818 Varsovion vizitis carino Maria Fjodorovna. Chopin oferis al ŝi siajn polajn dancojn. A. Wójcicki memoras, ke juna Chopin ludis multe ĉe princo Konstantin Pavloviĉ, la guberniestro de Varsovio. Dum la milita marŝo malgranda Chopin rigardis alten, ke la guberniestro demandis: «Kial vi rigardas alten, eta? Ĉu vi legas notojn en plafono?». Chopin ricevis de carino medalon kaj de guberniestro Konstantin brilan ringon. Poste, en Parizo oni proponis lin fariĝi la ĉefa imperia komponisto. Chopin vendis la medalon kaj ringon, forĵetante la proponon.

Dum la jaroj 18231826 Chopin edukiĝis en la Liceo de Varsovio, kie laboris lia patro. En tiu tempo li vizitis grandan parton de Pollando. La feriojn li pasigis en la kortegoj de princo Antoni Radziwiłł en Szafarnia (proksime de Golub-Dobrzyń). Li vizitis ankaŭ tre distajn terenojn de Pollando. De Szafarnia Chopin skribadis la famegajn en Pollando leterojn, kiuj estis parodioj de la fama gazeto Kurier Warszawski (Kuriero Varsovia). Kurier Szafarski (Kurier de Szafarnia) informis la gepatrojn pri la ludoj en Szafarnia. Maurycy Karasowski, la infana amiko de Chopin, memoris, ke Fryderyk helpis foje al la guvernisto de Szafarnia trankviligi la bruantajn infanojn. Chopin improvizis rakonton ludante je fortepiano. Kiam li komencis ludi sian lulkanton, la infanoj dormis. Chopin montris la dormantojn al la patrino kaj siaj fratinoj kaj ĝoje frapis al la fortepiano teruran akordon. Kune kun sia fratino, Emilia, li kreis ludojn, poemojn kaj komediojn. Eĉ poste en Parizo Honoré de Balzac skribis, ke Chopin havas la teruran kapablon imiti ĉiujn, kiujn li volas.

Biografiistoj (Jeżewska, Iwaszkiewicz, Willemetz) agnoskas, ke Chopin estis universala geniulo, ĉar li havis ankaŭ grandan literaturan talenton, kiun li malkaŝis en siaj leteroj, kaj ankaŭ la talentojn pentrartan kaj aktoran.

En la jaroj 1826–1829 Chopin studis en la varsovia Ĉefa Lernejo de Muziko, kiu estis parto de la Konservatorio, kunigita kun Universitato de Varsovio. La profesoro Józef Elsner permesis, ke Chopin ne lernu plu la ludon je instrumento. Chopin studis nur la harmonion kaj kontrapunkton. Dum tiu periodo Chopin komponis Sonaton c-minoran op. 4, Variaciojn B-maĵorajn sur «Là ci darem la mano» de Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart, Trion g-minoran kaj unuajn mazurkojn (op. 6 kaj 7). En la raporto post la tria jaro de studado Elsner skribis: Trijara Szopen Fryderyk- speciala kapablo, muzika genio.

En 1826 Chopin vojaĝis al Berlino. En 1826 li estis ankaŭ en Bad Reinerz (hodiaŭ Duszniki-Zdrój en Pollando).

La jaroj 1829–1831 estas por Chopin la periodo de la unua amo, nome al la kantistino Konstancja Gładkowska, kaj la unuaj grandaj sukcesoj en muziko. Tiam li komponis siajn grandajn konĉertojn por fortepiano kaj orkestro: f-minora op. 21 kaj e-minora op.11.

 
Novembra ribelo.

En julio de 1829, tuj post la fino de siaj studoj, Chopin vojaĝis kun amikoj al Vieno. Danke al Würfel, Chopin konatiĝis kun muzikistoj de tiu urbo. Dufoje li koncertis en Kärntnerthortheater. Liaj variacioj kaj Rondo à la Krakowiak fariĝis granda sukceso. La kritikistoj agnoskis la komponaĵojn kiel tre novigantajn. Tial en aprilo 1830 tiuj komponaĵoj estis eldonitaj, unue eksterlande. La patro kaj la amikoj persvadis Chopin, ke li vojaĝu tra Eŭropo.

La 5-an de novembro 1830 Chopin forlasis Pollandon veturante al Berlino kaj Dresdeno. Dum la vojaĝo al Parizo Chopin skribis la taglibron nomatan «Dziennik stuttgarcki» (La Stutgarta taglibro). En la taglibro li esprimis tristegon pro ĵus komencita Novembra ribelo. Chopin volis reveni al Pollando, sed Tytus Wojciechowski ne permesis al li. Jen Chopin komponis Etudon Revolucian op. 10, n. 12 pri la novembra ribelo.


La matura periodo redakti

 
Portreto de Chopin fare de Franz Xaver Winterhalter.

Fine li venis al Parizo. Tuj li donis la unuan el siaj 19 koncertoj en Parizo, kie li vivis dum 18 jaroj. Tiam li prezentis la konĉerton e-minoran kaj variaciojn. La publiko estis ege mirigita. La kritikisto François Fétis proklamis, ke Chopin revivigis la fortepianan muzikon. La sekvantan tagon eldonistoj sendis al Chopin proponojn aĉeti liajn komponaĵojn.

Chopin komencis koncerti en salonoj amikiĝante kun Franz Liszt, Vincenzo Bellini kaj Hector Berlioz. Oni invitis lin kutime eĉ al Versajlo. Rapide li transloĝiĝis al Chaussée d'Antin, en riĉa arondismento de Parizo. Amikoj nomis tiun lokon la Olimpo, ĉar ĝi estas sur tre alta etaĝo kaj oni povis aŭskulti de tie la «dian muzikon». Pro financaj problemoj Chopin instruis ludi fortepianon. Li instruis interalie al la princino de Noailles, princino Chimay kaj de Beauvau, baronino Rothschild, grafino Peruzzi kaj Delfina Potocka. Tre gravaj talentoj estis ankaŭ liaj disĉiploj Karolina Hartmann, Karol Filtsch kaj Adolf Gutmann. Chopin estis konata pro sia nervozeco kaj postulemeco.

En 1835 li finis koncerti en salonoj komencante helpi al elmigrintaj Poloj fuĝintaj post la falo de la novembra ribelo. Li konis bone Adam Mickiewicz, Julian Ursyn Niemcewicz kaj Cyprian Kamil Norwid. Mickiewicz persvadis lin ke li verku operon. Poste Norwid skribos la faman Fortepianon de Ŝopen' pri la lastaj tagoj de la komponisto kaj la januara ribelo; tiam Rusoj elĵetos el la palaco de Potocky la varsovian fortepianon de Fryderyk por venĝi.

Chopin estis amiko de generalo Józef Bem, al kiu li donis multe da mono por fondi la Polan Asocion Politeknikan. Chopin-on vizitis cetere Jan Matuszyński, amiko el infantempo, kiu mortis pro tuberkulozo. Tuberkulozo estis malsano, kiun Chopin havis jam infantempe, kaj pro kiu li eĉ estis perdinta la fratinon Emilia.

 
La Polonezo de Ŝopeno ĉe la balo de princo Adam Jerzy Czartoryski en Hotelo Lambert – pentraĵo de Teofil Kwiatkowski.
 
[[Media:|Polonezo A bemola maĵora]] ([[:Dosiero:|informo]])
Polonezo Heroa


En 1836 Chopin ekkonis Maria Wodzińska, kun kiu li volis edzigi. Ŝi havis talentojn muzikan kaj pentrartan. Kiam la familio sciiĝis, ke Chopin malsanas je tuberkulozo, la kontakto estis rompita. Chopin dediĉis al Maria sian Valson A-bemolan maĵoran kaj kantojn.

Deprimita Chopin ekkonis en 1837 la verkistinon George Sand. Post unu el la koncertoj de Chopin en Parizo, ŝi parolis al li, ke ĉiuj ŝiaj romanoj ne indas eĉ por unu frazo de lia muziko. Kvankam Chopin unue dubis pri ŝia virineco (ŝi portis pantalonojn kaj fumis), li kredeble enamigis en ŝi. La naŭ jarojn, dum kiam ili konis unu la alian, Sand nomis tamen la kolostra tempo de celibato. En letero al la patrino Justyna Tekla Chopin, Sand nomiĝis la dua patrino.

Fuĝante de la malamo de antaŭa amanto, Sand vojaĝis kun Chopin al Majorko. La malbona vetero kaj milito en Hispanio malbonigis la vojaĝon. Sand kunprenis cetere siajn malsanajn infanojn. Nervozigita Chopin komponis tie siajn Preludojn. Iam dum promeno de Chopin komenciĝis tempesto. Chopin provis kuri al la domo, tamen li komencis tusi kaj unue li eltusis sangon. Pri tiu ago li komponis la Preludon D-bemolan maĵoran (des-dur simila al pola vorto «deszcz» – pluvo). Nur tiun komponaĵon malaprobis Sand, kiu tiam ne povis helpi lin.

Tuj ili revenis al Francio. Oni venigis tiam la korpon de sinmortigita Adolphe Nourrit, kantisto. En Marsejlo Chopin ludis ĉe lia funebro – je preĝeja orgeno. Malgraŭ la malbona kvalito de la orgeno Chopin mirigis la publikon per kanto de Franz Schubert.

En 1839 Chopin loĝis ĉe Sand en Nohant, elsputante grandajn kvantojn de sango. Sand skribis tiam la romanon, pro kiu oni ŝin malamis: La romanon «Lucrézia Floriani», en kiu viro, simila al Chopin havanta grandan talenton, mortas pro tuberkulozo. Franz Liszt priskribis la romanon kiel perfidaĵon kaj rompis la kontakton kun George Sand. Chopin venis al Parizo kaj ne reagis, tamen kun Sand ne amikiĝis plu. Sed li helpis al la filino de Sand, Solange, edziĝi kun skulptisto Auguste Clésinger. Sand malamis Chopin, kiu estis pli kaj pli malsana.

La lasta periodo redakti

 
1849
 
La koro de Chopin en Varsovio.

Chopin lastfoje koncertis en Parizo. Oni nomis lin la Arielo de fortepiano. Post la eksplodo de revolucio en Parizo en 1848, Chopin iris al Britio kaj Skotio kun Jane Stirling, nomata la vidvino post Chopin. Tie li pli malsanis koncertante ĉe la aristokratuloj, eĉ antaŭ reĝino Viktoria. Li donis la lastan koncerton al polaj elmigrintoj en Londono.

Ĉiam pli malsana Chopin komponis la lastajn mazurkojn, kiujn oni eldonos nur jam en la 20-a jarcento. Vizitis lin Adolf Gutmann kaj amika pentristo Eugene Delacroix, princino Marcelina Czartoryska, Józef Cichowski, amiko Wojciech Grzymała. Vizitis lin ankaŭ Hector Berlioz kaj poste Cyprian Kamil Norwid. Tiuj «tagoj antaŭlastaj» fariĝis legendo en la pola kulturo.

Fryderyk Chopin mortis en la dua horo nokte, la 17-an de oktobro 1849. Pastro Aleksander Jełowicki skribis, ke Chopin antaŭ la morto elparolis la nomojn de Jesuo, Mario kaj Jozefo kaj aldonis: Mi estas ĉe la fonto de feliĉo (pole: «Jestem już u źródła szczęścia»). La entombiga meso okazis en la preĝejo de sankta Magdalena (Église de la Madeleine), dum kiu, laŭ deziro de Chopin, estis prezentita la Rekviemo de Mozart. Chopin estis entombigita en la tombejo Père Lachaise en Parizo. Jane Stirling fondis tie tradician ĉiujaran pilgrimon, kiun la franca muzikologo Édouard Ganche revivigis en 1911 kadre de la Société Chopin. Konforme al la lasta volo, la fratino Ludwika prenis la koron de Chopin kaj venigis ĝin al la preĝejo de la Sankta Kruco (Kościół świętego Krzyża) en Varsovio.

 
La tombo de Chopin en Parizo, monumento farita de Auguste Clesinger.

La Tombo de Frederiko Ŝopen – tombo kune kun troviĝanta sur ĝi monumento-tomboŝtono de la pola pianisto kaj komponisto Ŝopeno (1810-1849) estas en la tombejo Père-Lachaise en Parizo. La tombo estis malkovrita la 17-an de oktobro 1850 (en la unua datreveno de la morto de la artisto) kaj ĝia aŭtoro estas Auguste Clésinger (edzo de Solange Dupin, filino de la amatino de Ŝopeno George Sand). Ĝi konsistas el soklo kun marmora figuro de la muzo Eŭterpo klinita super rompita liro. Sur la fronta flanko de la soklo troviĝas ornamaĵo kun similaĵo de la muzikisto laŭ la maldekstra ĉefaspekto. Sur la tombo estas surskriboj: sub la ornamaĵo A Fréd. Chopin Ses Amis (de la franca "Al Frederiko Ŝopen liaj amikoj"); sur la flanka maldekstra muro Frédéric Chopin, né de Pologne, à Zelazowa Wola prés de Varsovie. Flis d'un émigré français, marié à Mlle Krzyżanowska, fille d'un gentilhomme polonais (en la franca "Frederiko Ŝopen, naskiĝinta en Pollando, en Żelazowa Wola apud Varsovio. Filo de franca enmigrinto edziĝinta al Sinjorino Krzyżanowska, filino de pola nobelo"); post la dua flanko J. Clésinger 1850.

 
Funebra marŝo (informo)
Funebra marŝo, Sonato b minora


La verko kaj stilo redakti

 
Chopin en sia mortolito, de Teofil Kwiatkowski, 1849, mendita de Jane Stirling. Chopin kuŝas surlite, kaj (el maldekstre) Aleksander Jełowicki, la fratino de Chopin nome Ludwika, Marcelina Czartoryska, Wojciech Grzymała kaj Kwiatkowski.

Chopin estas hodiaŭe taksata kiel la plej eminenta pola komponisto. Li tamen ne komprenis sian popularecon eĉ kiam la revuoj skribis, ke li estos al Pollando kiel Mozart al Germanio. Laŭ li, la plej grandaj komponistoj estis Mozart kaj Johann Sebastian Bach. La originaleco de Chopin faras grandan problemon por prezenti liajn komponaĵojn. La baladoj F-maĵora kaj g-minora estas komponitaj sur poemoj de Adam Mickiewicz – «Świtezianka» kaj «Jezioro Świteź», la polaj popolaj legendoj. Plejparto de komponaĵoj de Chopin estas inspiritaj per la pola popola muziko kaj eĉ universalaj aĵoj kiel etudoj kaj preludoj ampleksas la elementojn de la pola specifiko. Li mem kreis la plej artan formon de la polonezo, mazurko, kujawiak, krakowiak, oberek – polaj dancoj. Pro ili li kreis la nekonatan en romantisma epoko melodikon. Plej nekomprenebla al nuntempuloj de Chopin kaj malfacila al nuntempa prezenta arto estas la tempo rubato, per kiu li priskribis ĉiujn mazurkojn. La komponaĵoj estis tiel problemaj al prezentado, ke nur Harry Neuhaus en la 20-a jarcento proponis la unuan ideon kompreni Chopin-on.

Ignacy Jan Paderewski diris dum la centa datreveno de la naskiĝo de Chopin: «Oni malpermesis al ni Słowacki, Krasiński kaj Mickiewicz. Oni ne forprenis de ni Chopin-on. Tamen ĝuste en Chopin ekzistas ĉio, kion oni al ni malpermesis: koloraj kontuŝoj, zonoj per oro fanditaj, krakovaj rogatywki, la tinto de nobelaj sabroj, la brilo de popolaj falĉiloj, la ĝemo de la vundita mamo, la ribelo de la katenita spirito, la krucoj de mortintejo, la preĝejoj ĉe la vilaĝaj vojoj, la preĝoj de zorgigitaj koroj, la sufero de la mallibereco, domaĝa sento pri la libereco, sakro kontraŭ tiranoj kaj la ĝoja kanto de venko(…)». George Sand skribis tamen, ke Chopin estas nenio krom polo.

 
La monumento de Fryderyk Chopin en Łazienki, Varsovio.
 
La monumento de Fryderyk Chopin en Bydgoszcz (Pollando) antaŭ la Pomeria Filharmonio de Ignacy Jan Paderewski.
 
La monumento de Fryderyk Chopin en Vroclavo (Pollando).
 
La monumento (brusto) de Fryderyk Chopin en Poznano (Pollando).
 
La monumento (brusto) de Fryderyk Chopin en la vilaĝo Szafarnia en (Pollando).
 
La monumento de Fryderyk Chopin (Frederiko Ŝopeno) en la ĉemara parko en la kuracloko Ustka, ĉe la Balta Maro en Pollando.
 
La busto de Chopin ĉe la Universitato de Varsovio.
 
Mortomasko de Fryderyk Chopin, en la Pola Muzeo en Rapperswil.

Chopin estas ankaŭ opiniata kiel la kreinto de la romantika etudo. Liaj nokturnoj, preludoj kaj eĉ mazurkoj inspiris tiel gravajn komponistojn kiel Claude Debussy, Edvard Grieg, Arnold Schönberg, Karol Szymanowski kaj aliaj.

La sekvo redakti

Rareco de la fontoj redakti

Restas nuntempe tre malmulto de la aŭtenta korespondado de Chopin. Granda parto de tiu estis perdita pro neglektado, sed historia okazaĵo aldonas al tiuj perdoj alian trajton pli draman. Okaze de veturo en Pollandon printempe de 1851, Alexandre Dumas filo estus trovinta kompletan kolekton de la leteroj senditaj de George Sand al Chopin. Reveninta en Francion, post li estis redonintaj ilin al la romanistino, tiu ĉi relegis ĉiujn kaj poste detruis ilin fajre.

Okaze de la insurekcio de 1863, rusaj soldatoj bruligis la palacon Zamojski en Varsovio, kie loĝis Izabela[4], la plej juna fratino de Chopin, detruante aliajn valorajn relikvojn, kiel la pianon de la komponisto. Tiu okazaĵo estis malmortigita de Cyprian Norwid (1821-1883), poeto kaj filozofo, proksima amiko de la muzikisto, per sia fama poeziaĵo Le Piano de Chopin (1865).

Sekve, la unikaj atestaĵoj de Chopin, nome liaj leteroj, malfeliĉe suferis ŝanĝojn fare de ties unua eldonisto, nome Maurice Karasowski, al kiu ĉiuokaze oni devas atribui la meriton esti kolektinta, ĉirkaŭ 1860, la ateston de la fratinoj de Chopin kaj la parolan tradicion de la familio.

Finfine, multaj manuskriptoj de la leteroj de Chopin estis detruitaj aŭ perditaj dum la Dua Mondmilito.

Chopin nuntempe redakti

Chopin estas agnoskita kiel unu de la plej grandaj komponistoj de muziko de la romantisma periodo kaj unu de la plej famaj[5] pianistoj de la 19a jarcento. Lia muziko estas ankoraŭ nuntempe unu el la plej ludataj kaj restas nepra ero por la kompreno de la tutmonda repertorio por piano. Kun Franz Liszt, li estas la patro de la moderna tekniko de sia instrumento kaj lia influo estas ĉe la komenco de kompleta stirpo de komponistoj kiaj Gabriel Fauré, Maurice Ravel, Claude Debussy, Sergej Raĥmaninov, Aleksandr Skrjabin, Henri Kowalski[5].

Laŭ aserto de Unesko antaŭ kelkaj jaroj: «La muzika produktado de Chopin estas de tia gravo ke UNESCO decidis deklari la jaron 1999 kiel «internacia jaro Frédéric Chopin» dum kiu la tuta mondo celebros la 150an jariĝon de la morto de Chopin[6]

La societoj Chopin redakti

Ekzistas «Societo Frédéric Chopin» (TIFC) kiu prezidas Internacian Federacion de Asocioj Frédéric Chopin (el kiuj ekzistas ĉirkaŭ kvardeko). Ĝia socia sidejo estas la kastelo Ostrogski en Varsovio. Rilate al Francio, ĝi enhavas almenaŭ tri asociojn kiuj honoras la muzikiston:

  • Société Chopin en Parizo;
  • Les Amis du Nohant Festival Chopin en La Châtre;
  • Association Lyonnaise F. Chopin.

La Société Chopin en Parizo organizas ĉiujare, ekde 1983, Festivalon Chopin ĉe la Oranĝerio de la parko de Bagatelle de la mezo de junio al la mezo de julio. En 2004, ĝi organizis la rekonstituon de la lasta koncerto de Chopin en Parizo. La pianisto Maciej Pikulski estis elektita por ludi la ĉefan rolon[7].

La konkursoj redakti

Ekde 1927 oni organizas ĉiun kvinan jaron la Internacian Pianan Konkurson Fryderyk Chopin en Varsovio (vidu ekzemple artikolon 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin) – la plej malnova en la mondo monografia konkurso muzika. La kreinto de konkurso estis Jerzy Żurawlew. La konkurso propagis la plej grandajn pianistojn en la 20-a jarcento kaj fariĝis unu el plej arte altaj muzikaj kunigoj en la mondo. Gravajn festivalojn de muziko de Chopin oni organizas ankaŭ en Varsovio, Valldemossa, Ĝenevo, Duszniki-Zdrój, Parizo kaj Gento.

La muzeoj redakti

Ekzistas nombraj muzeoj en Eŭropo dediĉitaj al Chopin. La plej grava, malfermita en 2010, troviĝas en la palaco Ostrogski en Varsovio, antaŭ la Nacia Instituto Frederiko Ŝopen. En Francio, la sidejo de la Pola Biblioteko de Parizo gastigas alian[8]. Ankaŭ en Parizo, la Musée de la vie romantique dediĉita al la memoro de George Sand ankaŭ rememorigas pri la muzikisto[9].

Estas aliaj muzeoj nome la jenaj:

  • en Majorko ekzistas la muzeo Frédéric Chopin kaj George Sand en Valldemossa en la monaĥejaj ĉeloj nº 2a kaj n° 4a;
  • en Marienbad en Ĉeĥio, okazas ĉiujara festivalo fine de Aŭgusto[10];
  • en Varsovio troviĝas multaj elementoj omaĝe al la muzikisto. La preĝejo de la Sankta Kruco gastigas la koron de Frédéric Chopin. En la palaco de Czapski, oni povas vidi la salonon de la familio Chopin kaj la naskodomo de Chopin estas vizitebla[11].

Ducentjariĝo redakti

2010 estis la ducentjariĝo de lia naskiĝo. Tiukadre oni organizis nombrajn eventojn[12], kaj en Francio kaj en Pollando.

  • En Francio
    • La plej parto de eventoj estis organizitaj laŭ la kunpatroneco de la ministerioj de kulturo kaj franca kaj pola[13]. Alain Duault, nomita ĝenerala komisaro de la jaro Chopin, postulis la translokigon de la restaĵoj de la muzikisto al la Panteono de Parizo:
       
       Ce serait un beau geste culturel (ce serait le premier musicien admis au Panthéon) et politique (ce serait un signe européen fort, au moment où la Pologne vient de ratifier le traité européen) (Estus bela kultura detalo (estus la unua muzikisto akceptita en la Panteono) kaj politika movo (estus forta eŭropa signo, en la momento kiam Pollando ĵus ratifis la eŭropan traktaĵon))[14]
    • Chopin à Paris: l'atelier du compositeur (Chopin en Parizo: la ateliero de la komponisto), ekspozicio akompanata de nombraj koncertoj, en la Cité de la musique (Muzikurbo), Parizo, 9a de Marto - 6a de Junio, komisaroj: Jean-Jacques Eigeldinger, Thierry Maniguet kaj Cécile Reynaud[15].
    • Eldono 2010 de la festivalo La Folle Journée de Nantes dediĉita al la komponisto[16].
    • Frédéric Chopin La Note bleue, Ekspozicio de la Ducentjariĝo, Musée de la vie romantique, hôtel Scheffer-Renan, Paris, 2a de Marto - 11a de Julio, Solange Thierry & Jérôme Godeau, invititaj komisaroj.
  • En Pollando
    • En Varsovie, «maratonkoncerto» de 171 horoj inter la du datoj supozitaj kiel de lia naskiĝo (nome la 22an de Februaro kaj la 1a de marto) komencinta la 22an de Februaro 2010, kun la partopreno de Ivo Pogoreliĉ, Murray Perahia, Daniel Barenboim, Jevgeni Kisin inter aliaj ĉirkaŭ 250 muzikistoj programitaj[17].

Verkoj redakti

Interesaĵoj redakti

Pola poetoCyprian Norwid sekvatage post la morto skribis nekrologon: Gente Varsoviano, kore polo, kaj talente - Civitano de la mondo, Frederiko Chopin, foriris de ĉi tiu mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Eble erara bapta registrado, 22-an de februaro
  2. Reta Lingva Konsultejo de Pola Scienca Eldonejo [1] Arkivigite je 2014-06-06 per la retarkivo Wayback Machine Fama poemo de Cyprian Kamil Norwid, skribita 1865-1866, portas la titolon Fortepian Szopena (La fortepiano de Szopen)
  3. Ŝopeno en vortaro.net
  4. Izabela, kiu estis jam Sinjorino Barcinska
  5. 5,0 5,1 Dictionnaire de la Musique, p. 245, Marc Honneger, eldonejo Bordas.
  6. Retejo de Unesko
  7. Koncerto rekonstituanta la lastan publikan koncerton de Frédéric Chopin en Parizo. Arkivita el la originalo je 2008-06-14. Alirita 2015-10-17.
  8. Société littéraire et historique polonaise, 6, quai d'Orléans, quatrième arrondissement, Paris
  9. Retejo de la Musée de la Vie romantique. Arkivita el la originalo je 2010-05-24. Alirita 2015-10-17.
  10. [2] Společnost Fryderyka Chopina
  11. Naskodomo de Chopin, Zelazowa Wola, Pollando
  12. Site Chopin2010. Arkivita el la originalo je 2010-03-01. Alirita 2015-10-17.
  13. Chopin2010 ĉe la retejo de la franca ministerio de la kulturo. Arkivita el la originalo je 2010-03-01. Alirita 2015-10-17.
  14. Intervjuo de Alain Duault fare de Michèle Worms, ĉefredaktoro de La Lettre du musicien (nº 382, januaro 2010, p. 7)
  15. Retejo de la ekspozicio Chopin à Paris: l'atelier du compositeur, Cité de la musique. Arkivita el la originalo je 2010-03-23. Alirita 2015-10-17.
  16. La Folle Journée de Nantes 2010 Édition 2010, spéciale bicentenaire de la naissance de Chopin
  17. Le Parisien 22/02/2010

Literaturo redakti

Referencverkoj redakti

  • Franz Liszt, Chopin, Paris, Nouvel Office d'édition, coll. « Poche Club », 1963, 189 p.
  • Bernard Gavoty, Frédéric Chopin, Paris, 1974, Grasset (ISBN 2-246-00015-7)
  • Adam Zamoyski, Chopin. Paris, Librairie Académique Perrin, 1986.
  • Jean-Jacques Eigeldinger, Chopin vu par ses élèves, Fayard,‎ 1988 (ISBN 978-2-213-62916-2)
  • Jean-Jacques Eigeldinger, L'Univers musical de Chopin, Fayard,‎ 2000 (ISBN 2-213-60751-6)
  • Tadeusz A. Zieliński, Frédéric Chopin, Fayard,‎ 1995 (ISBN 2-213-59352-3)
  • André Boucourechliev, Regard sur Chopin, Fayard,‎ 1996 (ISBN 978-2-213-59729-4)
  • Charles Rosen, La génération romantique, Gallimard - NRF,‎ 2002 (ISBN 2-07-075162-7)
  • Marie-Paule Rambeau, Chopin l'enchanteur autoritaire, L'Harmattan,‎ 2005 (ISBN 2-7475-8788-6)
  • Solange Thierry, Jérôme Godeau et al., Frédéric Chopin, La Note bleue, catalogue de l'exposition du bicentenaire, Musée de la vie romantique, Paris, 2010. (ISBN 978-2-7596-0120-2)
  • Jean-Jacques Eigeldinger, Chopin, âme des salons parisiens, 1830-1848, Fayard, Paris, 2013

Tezo redakti

  • Gabriel Ladaique, Les Ancêtres paternels de Frédéric Chopin, thèse d'État sous la direction de Danièle Pistone (Université Paris IV, 1986), Lille, Atelier national Reproduction des thèses, 1987 (ISBN 2-905053-41-0)

Moderna bibliografio redakti

  • Alfred Cortot, Aspects de Chopin, Paris, Albin Michel, 1949 [reeldono 2010, (ISBN 978-2-226-19590-6)]
  • Danièle Pistone (eld.), Sur les traces de Frédéric Chopin, Librairie Honoré Champion, Paris, 1984 (Actes du colloque Chopin, Université Paris I, Majo 1983)
  • Marie-Paule Rambeau, Chopin dans la vie et l'œuvre de George Sand, Les Belles Lettres, 1985 (dua eldono: 2004, (ISBN 2-251-36526-5))
  • Sylvie Delaigue-Moins, Chopin chez George Sand. Chronique de sept étés, Éditions Les Amis de Nohant 3 rue Albert-Ier 36000 - Châteauroux,‎ 1986.
  • Michel Pazdro, Chapeau bas, Messieurs, un génie… Frédéric Chopin, Gallimard, coll. « Découvertes Gallimard / Musique », 1989 (ISBN 2-07-053080-9)
  • Danièle Pistone (eld.), L'Interprétation de Chopin en France, Librairie Honoré Champion, Paris, 1990
  • Gabriel Ladaique, Les origines lorraines de Frédéric Chopin, Pierre Éditions,‎ 1999 (ISBN 2-7085-0208-5)
  • Pierre Brunel, Aimer Chopin, Presses universitaires de France - coll. musique et musiciens,‎ 1999 (ISBN 2-13-049799-3), rééd. Symétrie, coll. Perpetuum mobile, 2010 (ISBN 978-2-914373-75-3)
  • Claude Dufresne, Frédéric Chopin, Éditions Perrin,‎ 1999 (ISBN 2-262-01465-5)
  • Les promenades de Frédéric Chopin, Éditions du Chêne - Hachette livre,‎ 1999 (ISBN 2-84277-171-0)
  • Gilles Laporte, Frédéric, le Roman de Chopin, Éditions ESKA,‎ 2000 (ISBN 2-86911-985-2)
  • Irena Poniatowska (eld.), Chopin and his work in the context of culture, Actes du IIe Congrès international Chopin à Varsovie (octobre 1999), Vol. 1-2, Varsovie, 2003 (ISBN 83-7099-127-0)

Eksteraj ligiloj redakti

Partituroj redakti