Adolphe Nourrit

Adolphe Nourrit (3a de Marto 1802 – 8a de Marto 1839) estis franca opera tenoro, libretisto, kaj komponisto. Li estis unu el la plej estimitaj operkantistoj de la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj, kaj li estis partikulare asociata kun la verkoj de Gioachino Rossini kaj Giacomo Meyerbeer.

Adolphe Nourrit
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1802 (1802-03-03)
en Monpeljero
Morto 7-an de marto 1839 (1839-03-07) (37-jaraĝa)
en Napolo
Mortokialo suicido per falo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Louis Nourrit
Frat(in)o Auguste Nourrit
Infanoj Louise Boutet de Monvel • Robert Nourrit
Okupo
Okupo operkantisto • koreografo • komponisto • muzikinstruisto • libretisto
vdr

Kiam li estis ankoraŭ apenaŭ 20jaraĝa, Adolphe Nourrit faris sian profesian operan debuton en 1821 kiel Pylades en la verko de Gluck nome Iphigénie en Tauride. En 1826, li sukcedis sian patron kiel la ĉefa tenoro en la Pariza Operejo, posteno kiun li tenis ĝis 1836.