Polonezo estas pola popoldanco en 3/4-takto; ĝi originas el malrapida antaŭdanco al rapida postdanco, kiu poste iĝis la mazurko. Ĝi estis opiniata kiel plej poleca muzika motivo, esprimanta plej grandan celebron de la animo de la pola nacio (kiel priparolis ĝin ekzemple Cyprian Norwid).

Kornel Szlegel, Polonezo

La polonezo eniris ankaŭ la klasikan muzikon; ekde la malfrua mezepoko. Inter la plej grandaj komponistoj de polonezoj estis:

Dum la 19-a jarcento la polonezo estis tre populara danco en la salonoj eŭropaj. Ĝi estas trovebla en rusaj komponaĵoj (plejparte en operoj) kaj en opero de Jacques Offenbach ("Les contes d'Hoffman").