Animo (greke: ψυχή psihi, latine anima, hebree נשמה neŝome) laŭ iuj religiojfilozofioj, estas la supozita substanco kiu pluvivas kiam ĉesas procezoj de la materia korpo, kaj produktas la psikan aktivojn kaj estigas la vivajn movojn de la organismo.

Bildo de animo eliranta el la mortinta korpo en la verko Rosarium philosophorum.
Siddhashila aŭ ejo de la liberigita animo.

Kutime oni en animo distingas tri gradojn de vivo: animo vegeta (principo de la fizika vivo), animo sensa (principo de sentebleco kaj senseco), kaj animo racia aŭ spirita (principo de la penso kaj volo kaj de la ceteraj raciaj potencoj).

Ankaŭ rilate la postmortan supervivon de la animo, la opinioj varias kaj, kvankam la religioj kun diversaj kulturoj kutime insistas pri ĝia senmorteco, iuj, precipe modernaj, filozofioj pri tio aŭ dubas aŭ neas. Tradicie avantaĝe de senmorteco oni utiligas argumentojn diversajn kiel la jenon: la animo havas la saman esencan strukturon kaj sorton de la objektoj de sia pensado: ĝi pensas ideojn neŝanĝiĝantajn space kaj tempe: do ĝi similas al ili. Tial, se koncepto (2 + 2 =4) estas ĉiutempa, ankaŭ animo vivdaŭras ĉiutempe.

La nuntempa interkonsento de moderna scienco estas ke ne estas pruvaro kiu subtenu la ekziston de la animo tradicie difinita kiel la spirita spiro de la korpo. En metafiziko, la koncepto de "animo" povas esti egaligita al tiu de "menso" por referenci al la konscio kaj al la intelekto de individuo.

Sinonimoj redakti

 
Anĝeloj akompanas animojn al la ĉielo de Hieronymus Bosch (m. 1516), Palazzo Ducale, Venecio.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spirito.

La kojnegreka Septuaginto uzas ψυχή (psiĥe) por traduki hebrean נפש (nefeŝ), signife "vivo, vitala spiro", kaj specife aludas al mortonta, fizika vivo, sed en en diversaj lingvoj ĝi estas varie tradukita kiel "animo, memo, vivo, kreitaĵo persono, apetito, menso, vivanta estaĵo, deziro, emocio, pasio"; ekzemplo troveblas en Genezo 1:21:

Hebrea – וַיִּבְרָא אֱלֹהִים, אֶת-הַתַּנִּינִם הַגְּדֹלִים; וְאֵת כָּל-נֶפֶשׁ הַחַיָּה הָרֹמֶשֶׂת
Septuaginto – καὶ ἐποίησεν ὁ θεὸς τὰ κήτη τὰ μεγάλα καὶ πᾶσαν ψυχὴν ζῴων ἑρπετῶν.
VulgatoCreavitque Deus cete grandia, et omnem animam viventem atque motabilem.
Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo – "And God created great whales, and every living creature that moveth."

La kojnegreka vorto ψυχή (psiĥe), "vivo, spirito, konscio", estas derivita el verbo kiu signifas "refreŝigi, blovi", kaj de tie aludas al spiro, male al σῶμα (soma), kiu signifas "korpo". Psychē estas apudigita al σῶμα, kiel en Mateo 10:28:

Greka – καὶ μὴ φοβεῖσθε ἀπὸ τῶν ἀποκτεννόντων τὸ σῶμα, τὴν δὲ ψυχὴν μὴ δυναμένων ἀποκτεῖναι· φοβεῖσθε δὲ μᾶλλον τὸν δυνάμενον καὶ ψυχὴν καὶ σῶμα ἀπολέσαι ἐν γεέννῃ.
Vulgato – et nolite timere eos qui occidunt corpus animam autem non possunt occidere sed potius eum timete qui potest et animam et corpus perdere in gehennam.
Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo (RRJ) – "And fear not them which kill the body, but are not able to kill the soul: but rather fear him which is able to destroy both soul and body in hell."

Paŭlo de Tarso uzis ψυχή (psychē) kaj πνεῦμα (pneuma) specife por distingi inter la judaj nocioj de נפש (nefeŝ) kaj רוח ruaĉ (spirito) (ankaŭ en Septuaginto, ekz. Genezo 1:2 רוּחַ אֱלֹהִים = πνεῦμα θεοῦ = spiritus Dei = "la Spirito de Dio").

Signifoj kaj simboloj de animo redakti

 
Egipta ibisa statuo, Kopenhaga Muzeo.

La simboloj, reprezentantaj la nevideblan animon, estas dependaj de la aspekto konsiderata. Kiel kapablo de videbla memmovo, la plej ofta simbolo de la animo estas spiro, blovo aŭ vento; pro tio, la nomoj de spiro, blovo aŭ vento servis, en diversaj kulturoj, por la kreo de la nomo mem de animo.

Enkadre de la dualisma interpreto, laŭ kiu oni imagas, ke la animo post la morto elmigras al alia loko, facile formiĝas la popoleca bildo de forfluganta birdo; ekzemple, kiel kolombo, la animo supreniras la ĉielon, nome alia simbolo de transmondo.

Egiptanoj, kiuj kredis, ke la eliranta animo restas fluganta proksime de la mortinta korpo sed nevidita, ĝin reprezentis per birdo kun homa kapo. La sankta Ibiso (cikoniforma birdo, kun longa kaj kurba beko kaj senplumaj kapo kaj kolo), tre ofta en egipta arto, reprezentas la ĉielan senmortan principon (), komuna naturo de la dioj kaj homoj.

Animo estas eksperimente ne perceptebla principo (aŭ kaŭzo) de la tiel nomataj psikaj fenomenoj, aparte de tiuj raciaj kaj spiritaj. Samvaloras diri, ke la animo estas kaŭzo de la psikaj kaj raciaj fenomenoj menciitaj kaj distingiĝas el ili, sed tamen igante sin per ili sense perceptebla.

En la ordinara semantiko de la vorto, animo estas nocio dependa de la dualisma interpreto, laŭ kiu tiusenca animo estas substance, sed ne age, sendependa de la korpo.

Similaj nocioj redakti

 
'La mita Psiĥo malfermanta la pordon en la ĝardenon de Kupido', pentraĵo de John William Waterhouse.

'Psiko', 'Vivo' kaj 'Vitala Principo': tiuj preskaŭ samsignifaj vortoj, ofte (sed ne ĉiam) estas uzataj enkadre de adoptita interpreto (tio estas, enkadre de iu elektita ideologio). Oni estu do ĉiam atenta pri la subkuŝanta kunteksto de tiuj vortoj.

Psiko, laŭ la greka lingvo (= blovo de la vivo, animo) signifas la tuton de la animo kun ĉiuj ĝiaj fenomenoj. Pro kroma semantika evoluo de la vorto, psiko substrekas la konscian aspekton, dum animo la kapablon de la spontanea movo. Sekve eblas paroli pri la vegeta animo kaj psika animo.

Vivo - koresponda al la greka (= bio), ambaŭ el la sama hindeŭropa radiko, - rilatas al la sinmova aktiveco, kontraste kun la inerteco de la materia postmorta korpo. Tiu aktiva spontaneeco rilatas antaŭĉio al la biologia vivo, kaj tiusence oni diras, ke plantoj, animaloj, homoj havas animon. Kiel spontanea aktivo, vivo rilatas pli al la nocio de animo ol al tiu de psiko kaj spirito, kiuj tamen estas spontaneaj kaj pro tio ankaŭ diriĝas vivaj.

Vitala Principo signifas, fortigite de la adjektivo, animon. Vitala, el la latinlingva vitalis, siavice el vita (= vivo) kun la tipe latina sufikso -alis, signifas tion, kio havas la kvaliton esti viva.

En antikveco redakti

Fedono estas unu el la plej bone konataj dialogoj de la meza periodo de Platono, kun Respubliko kaj Simpozio (La bankedo). La filozofia temo de la dialogo estas la senmorteco de la animo. Ĝia agado okazas en la lastaj horoj antaŭ la morto de Sokrato, kaj estis la kvara kaj lasta dialogo de Platono, kiu detaligas la finajn tagojn de la filozofo. Unu el la ĉefaj temoj en Fedono estas la ideo ke la animo esta senmorta. En la dialogo, Sokrato studas la naturon de la postmorto en sia lasta tago antaŭ esti ekzekutita per trinkado de cikuto. Sokrato estis enprizonigita kaj mortokondamnita fare de atena tribunalo pro manko de kredo en la dioj de la ŝtato (kvankam kelkaj fakuloj pensas, ke plie temas pri lia apogo al la "filozofiaj reĝoj" anstataŭ al demokratio)[1] kaj pri koruptado al la junularo de la urbo. Engaĝiĝante en dialektiko kun grupo de amikoj de Sokrato, kiel la du Tebanoj, Cebes, kaj Simmias, Sokrato esploras kelkajn argumentojn por konfirmi la senmortecon de la animo por montri, ke estas postmorto en kiu la animo falos post la morto.

Kristana vidpunkto redakti

 
Anĝelo kaj diablo klopodas kapti la animon kiu eliras el ĵus mortinta episkopo. Kataluna tempero - 15a jarcento.

Post la konsidero kaj konstato, ke animo estas multsenca koncepto kaj ke la nocio havas originon el spertoj pri la naturaj fenomenoj, kaj estas esprimata per metaforaj priskriboj, kaj do ne per intrinsekaj difinoj, kristanismo rezignas ĝin difini se ne per ĝia destino kaj funkcio. Fakte, kristanaj teologoj vidas en la animo nur kapablon krei rilatojn kun aliaj homoj kaj kun Dio (kio implicas konsciencon pri bono/malbono, kaj kapablon libere decidi kaj sin juĝi ktp); kaj pere de la naturo de tiuj rilatoj, aparte tiu kun Dio, ili deduktas ankaŭ la naturon de la animo. Helpas tiun konkludon la jena rezonado: la animo havas la saman naturon de tio kion ĝi pensas: ĝi pensas, fakte, ideojn kiuj neniam ŝanĝiĝas same kiel, se ekzempli, tiuj de bono kaj justo kaj vero ktp, do ĝi havas ties sorton, do la saman daŭrigon kaj senmortecon. Kaj el tio jen nova nocio: spirita! Animo estas spirita. Kaj se spirita, ĝi ne estas dividebla aŭ koruptebla: kiel jam diris Aristotelo.

Pri kio el la mortinta korpo restas en la animo kaj kio formas la unuopan homan individuecon, kristanaj teologioj ne scias kaj kristanaj dogmoj ne eksplikas. Estas nur dogme instruate, ke la individua animo rilatas, senmiksiĝi kun li, kun Dio el kiu ĝi ricevas aprobon aŭ malaprobon pri sia pasinta morala agado. Pri la senmorteco de la animo, ĉe la kristanaj eklezioj, pli ol el la racio kaj komuna kredo de ĉiuj religioj, ĝi ricevas konfirmon el Kristo resurektinta kiu juĝos vivantojn kaj mortintojn: el la evangelioj estas multfoje asertata la senmorteco de la animo. Jam en la antikva hebrea literaturo (precipe eksterbiblia) la nocio pri nemorteco de la animo iom post iom fariĝis komuna konvinko, kvankam ne multe emfazita pro timo imiti la egiptajn kultojn kiuj diigis kaj preĝis al la animoj de mortintoj. En la Talmudo estas dirita, ke la animo vagas laŭ kelkaj tagoj, ĉirkaŭ la tombo.

La kristanaj kredo-scienco-esplorantoj ricevas diversajn utilajn sugestojn el la modernaj psikologiaj kaj antropologiaj sciencoj, traktitaj de kristanaj aŭ nekristanaj fakuloj, kvankam foje ili obĵetas kontraŭ la redukto de la animo al la psikologiaj fenomenoj kaj la redukto de tiuj ĉi al cerebraj fenomenoj. Laŭ kristanaj teologoj tia redukto estas pli sciencisma pretendo ol scienca konstato.

Laŭ kelkaj kristanaj pensuloj la homa animo estus unu el la tri flankoj (eroj) de homa persono: korpo - animo - spirito. Animo inkluzivas, ja jes, psikon, racion, menson kaj sentojn (emociojn) sed similas al tiu de bestoj. Tamen, malsame ol ĉe bestoj, en la homon "Dio inspiris spiritecon" kaj homo "iĝis animo spirita". La homa animo, do, estus el si mem morteca ĉar apartenanta al la fizika naturo de homo kaj nur pro la dia decido ĝi fariĝas senmortema.

Islama vidpunkto redakti

Laŭ Islamo la animo, kiu estus kunigita al la korpo kvar monatjn post la korpa koncipiĝo,[2] estas spirita kaj senmorta; kaj ĉar estas spirita kaj senmorta, postmorte ĝi renkontos la dian juĝon, sed dum la atendo de la resurekto de sia korpo por la juĝa tago, ĝi kuŝas, kvazaŭdorme (Korano 66:8, 39:20,), en intertempa stato konata per la nomo de Barzaĥ [2]

Hebrea vidpunkto redakti

 
La tombo de Ludoviko Zamenhof dum omaĝo al 100a datreveno de lia morto. Iel oni konsideris de multaj kulturoj kaj religioj ke la tombo estas la sidejo de la animo aŭ almenaŭ la referencpunkto.

Ke animo estas komponaĵo de la homa estulo estas evidentigita jam de la Genezo per la vorto nefeŝ (נפש) kiu indikas la homon kiel vivantan estulon. En la hebrea kanono, la vorto nefeŝ ripetiĝas 724 fojojn; en ĝi troviĝas krome preskaŭ samsignifa ruaĉ, greke pneuma, latine spirito. “Kaj Dio la Eternulo (YHWH) kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo (nèfesh hachaiyàh; latine anima vivenda; greke psychè ton zòion. Gn 2,7)”.[3]

Se tiu “blovo” estas nur ilo kiu igas vivanta la homon, kaj ne la dia vivo mem kiu estus el si mem senmorta, tamen la senmorta sorto de la animo ekaperas inter la hebrea kulturo, kvankam iom malfrue, eble dum kaj post la babilona ekzilo. La senmorteco estas certe asertata ankaŭ de la farisea movado ekde la tria jarcento antaŭ Kristo kaj en la raportintaj evangelioj kaj en Filo de Aleksandrio. Ĉiukaze la senmorteco de la animo estas brile asertata en la literaturo paralela al la Biblio.

Antaŭe, pri senmorteco de la animo, precipis, se resti al la literoj de la libroj, skeptikeco kiel aperas en dua Ĉapitro de la Predikanto: “19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?”

En juda postkrista diaspora epoko, Maimonido [3] Arkivigite je 2008-10-22 per la retarkivo Wayback Machine igas senmorta nur la Intelekton Agantan al kiu kunfluas ĉiuj animoj, en kiu la senmorteco estos rekompenco nur por tiuj kiuj tion meritis.

Eĉ la animoj en transtombo (ŝeolo) ĝuas okazon sin purigi per puna repagado. Laŭonidire, la animo vagas ĉirkaŭ sia korpo ĝis kiam tiu ĉi estos definitive entombigita. Talmudo opinias, ke Dio kunigas la animon al la embrio post kvardek tagoj el la koncipiĝo.

Laŭ Kabalo la animo dividiĝas laŭ diversaj tavoloj: la plej nobla el ili povas sperti la senfinan ĝuadon. En la Zoharo estas skribite ke Nefeŝ postmorte malfariĝas, sed Ruach transdoniĝas “en provizoran paradizon” kie ĝi atendas la unuiĝon de animo kaj spirito (ĉu nefeŝ kun ruaĉ?).

Laŭ Atestantoj de Jehovo redakti

 
Atestantoj de Jehovo predikante iras de domo al domo en Lisbono, Portugalujo.

Kiam la Atestantoj de Jehovo legas en la hebrea Biblio la vortojn nefeŝ kaj ruaĉ, ili pensas pri persono kaj besto aŭ pri la vivo de homo kaj besto: do por ili “animo” estas la persono mem, aŭ la besto mem, aŭ la vivo mem. Ne temas, pri principo senmorta, sed pri morteca elemento ĉar oni konstatas ke la vivo ĉesas post la morto.

Okazis, laŭ Jehovistoj, ke en la historio de kristanismo kaj de aliaj kulturoj dependantaj de la Biblio, la legado, kiu interpretas nefeŝon io malsama ol la vivo mem, plenumigis fatalan eraron atribuante al la animo karakterizon de senmorteco kiun, eventuale donos al ĝi nur Dio. Subtene al sia tezo, Jehovistoj citas diversajn bibliajn erojn, kiuj ŝajne aludas morton de la animo (Gn 17:14; El 12:15; Lev 7:20; 23:29; Jos 10:28-39; Psa 78:50; Jeĥ 13:19; 22:27; 1Reĝ 8:9; 16:3).

Jehovistoj rezistas al jenaj obĵektoj: tuta la paralela hebrea literaturo, rabena kaj ne, hebrelingva kaj alilingva, interpretis nefeŝon kiel dian blovon kiu pereas ja jes, antaŭ niaj okuloj, sed kiu permesis al hebreaj saĝuloj kaj al pensfluoj ĉeestaj jam en la tria jarcento antaŭ Kristo, kiel la fariseoj, atingi la konvinkon pri la senmorteco de la animo.

Plue, ŝeolo, pri kiu parolas plurfoje la Biblio kiel loko kie loĝas la mortintoj (Ijb 33:22; Psa 89:48; Psa 16:10; 30:3; 49:15; Pr 23:14), la jehovistoj interpretas kiel tombo, do ne loko de la pluvivantaj animoj. Sed tia interpreto kornobatas kontraŭ la ĉiutempa interpreto de kaj judoj kaj kristanoj. Oni vidu Talmudon [4].

Krome, la jehovisma interpreto (precipe rilate la esprimojn neklare montrantajn la senmortecon de la animo) ne konsideras la strebon de psalmistoj kaj profetoj por eviti ke la hebrea popolo akiru la paganajn kultojn pri animo (egiptoj, kanaanoj ktp diigantaj animojn).

Vidpunkto prahoma kaj ŝamana redakti

 
Tipa portreto de ŝamano. Por ŝamanismo la koncepto de animo ege gravas. Tiel oni parolas ankaŭ pri animismo.

Laŭ antropologoj, la prahomoj lasis spurojn de kredo je estaĵoj superaj kiujn ĝenerale oni nomas spiritoj, kiuj poste evoluis kaj konceptiĝis dioj. Ofte, tiuj spiritoj identiĝas kun la animoj de la prauloj. Ankoraŭ hodiaŭ, laŭ ŝamanismo, estas la spiritoj kiuj movas la mondon kaj ili ofte estas la animoj de la forpasintoj: la spiritoj ĉeestas en ĉiuj vivantaĵoj, ilia rango estas proporcia al la graveco de la estaĵo animita. Prahomoj, do, kredis ke la postmorta homo eniras la dimension de la spiritoj, superan al tiu de la homo surtene vivanta: el tio la neceso honori la animon-spiriton de la forpasinto, ne nur pro senta ligo al li, sed precipe pro tio ke li, potencigita, povas beni kaj bonfari al la vivantoj. El tio ankaŭ la timo pri la mortintoj, pri ilia eventuala venĝemo se malprave humiligitaj ĉe ĉiteraj vivantoj. Kaj ankaŭ estas timo al la perdo de la animo, pro kio la persono devas entrepreni riskan veturadon.[4]

Animo universala redakti

“Anima mundi” (animo de la mondo). Temas pri koncepto subtenata de iuj filozofoj, laŭ kiuj la individuaj animoj kuniĝas kaj iusence kolektive konsistas, kaj fine ili revenas el individueco al unueco en kiu malaperas individueco. Ankaŭ tiuj pensaj kaj mitaj pensfluoj kredas je io, de la homo, postmorta daŭranta.

Tiu koncepto originis el oriento kie nomiĝas Atman kaj, eble, tra Orfeismo kaj Pitagorismo, atingis Platonon kiu en Timeo (34 b) ĝin nomas megàle psyché (=granda animo), enmetita de la Demiurgo: Platono ĝin imagas distinkta el la homa animo. La ideo tiom plaĉis ke ĝi estis simpatie reellaborita de novplatonismo kaj ŝatita de iuj pensuloj de la itala Renesanco kaj proklamita de, se ekzempli, Giordano Bruno, kaj emfazita de la magia kaj mistika pensado, kaj ne disdegnita de famaj filozofoj kiel Schelling.

Kutime, en tiuj vidpunktoj, la individua animo estas opiniata senmorta, sed riskas malaperi en la granda kosma vivanto.

Animismo redakti

 
Animisma altaro, Bozoa vilaĝo, Mopti, Bandiagara, Malio, en 1972.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Animismo.

Animismo estas la kredo pri ekzisto de animoj kaj spiritoj, precipe ke, krom vivaĵoj, movaj malvivantaj objektoj aŭ naturaj fortoj havas animojn. Ties nomo venas el la latina anima, kiu havas variajn signifojn, inkluzive de vento, aero, spiro, vivo, animo, menso, fantomo, kaj spirito.

Laŭ la pli specifa signifo, animismo estas la kredo, ke animojn enhavas ĉiuj aŭ multaj objektoj. Tiel, animojn havas bestoj, plantoj, kaj mineraloj, kaj la materialo de la objekto determinas tian, kian animon ĝi havas. Ĉi tiaj religioj ofte ne precize distingas inter spirito kaj materio, kaj ĝenerale supozas, ke ĉi tiu unuigado de materio kaj spirito ludas gravan rolon en ĉiutaga vivo.

Krom la animoj de estaĵoj aŭ objektoj, ekzistas personiĝintaj animoj, dotitaj de intelekto, volo kaj emocioj similaj al tiuj de la homoj. Pratempaj eskimoj kredis, ke nomoj kaj la variaj nomoj de ĉiu persono havas siajn proprajn animojn. Kelkaj japanoj kredas, ke eĉ vortoj havas animojn, kaj kiam oni prononcas specifajn frazojn, ekzistas magia povo. Eble animo kvazaŭegalas nekonata energio.

Laŭ praegipta religio redakti

Animo animigas la homan vivon kaj pluekzistas postmorte. La animoj de la forpasintoj foje ricevas kultojn kaj ritajn donacojn.

Pli specife, laŭ Christian Jacq: “En la faraona epoka inicito prenis konscion pri naŭ esencaj elementoj de la ekzistanto: “1. La korpo, materia bildo de la granda ĉiela korpo; 2. ka, la dinamismo kreanta; 3. ba (animo), eblo korpe esprimi la dian enkarniĝantecon sur la tero; 4. ŝut, ombro, reflekso de la vero; 5. , lumo de la spirito; 6. ab, la koro kiel sidejo de la konscienco; 7. seĥem, potenco efektiviga; 8. ren, nomo vera de la tuta realo; 9. saĥ, korpo spiritigita".

Modernaj vidpunktoj redakti

 
Per sciencaj teknikoj ne eblas percepti la animon.

Certe, granda parto de homaro insistas en la konvinko ke la homa animo estas spirita kaj senmorta, kaj tiaj asertantoj apartenas ĉu al la nefakula popolzono ĉu al la fakula kaj sciencula randoj. Tamen, pro la fakto ke la homa animo ne estas kaptebla per sciencaj kaj eksperimentaj vojoj, kaj pro la fakto ke ĝia ĉeesto separebla el la korpo favorus al la kredo je iu supernatura estaĵo, do je io dia, nenecesa por ekspliki la mondon laŭ scienca vidpunkto, kelkaj scienculoj kaj filozofoj emis rifuzi la koncepton mem de anino separebla el la korpo, kie, male, biologiaj kaj cerbaj strukturoj sufiĉas por ekspliki ĉiujn “animajn” fenomenojn. Ĉirkaŭ tiuj vidpunktoj rondas ateistoj, skeptikemuloj, materialistoj. Tiaj sektoroj pli kaj pli gajnas terenon en iamaj religiaj socioj.

Al tiuj rebatas la "animemuloj” ke vere la sciencaj teknikoj ne povas atingi la animon; kaj ke ĝi atingeblas nur per rezonado kaj interpreto de la fenomenoj kiel la libera volo kaj la elekto de la bono kaj malbono ktp.

Plua sploro pri la animo redakti

Ĉu demisio pri animo? redakti

Ĉu utilas kaj eblas esploro pri tio kio estas nuntempe preskaŭ demisiata, laŭ antropologoj?

Parolas pri demisio pri animo precipe kulturaj antropologoj. Laŭ ili, malaperis, aparte en Okcidento, la koncepto pri animo, kiu ĝuste en okcidento, kaj eble en ĉiuj kulturoj, kontribuis al la kreiĝo de la civilizo, kvazaŭ praa heredaĵo. Eble la kulturo malpli influita de tiu koncepto estis tiu juda, almenaŭ nivele de la bibliaj tekstoj.[5]

Tio aperis konsentita ĝis kiam kelkaj sentis la bezonon pruvi la ekziston de la animo per racia rezonado, trans do la tradicio kaj instinkta konsento. En Okcidento komencis tion Platono [6]

Origino de la koncepto pri animo redakti

 
Platono (maldekstre) kaj Aristotelo (dekstre), detalo de La Lernejo de Ateno, nome fresko de Rafaelo. Ambaŭ teoriis pri la animo. Platono pri la triparta teorio de animo.

Tio kion tia konvinko estis kuntreninta de la koncepto pri postmorta supervivo estas objekto de ĉiamdaŭra esploro de antropologio kaj filozofio. Certe, ĉar, spite de aserto pri la supervivo postmorte, oni konstatis, ke la korpo de la supervivanto estis kuŝanta antaŭ la okuloj de ĉiuj kaj survoje al la ekputriĝo. Devis esti senpena kaj senaplomba, indukto, aŭ multe spontana, la konvinkiĝo ke la supervivo estas elemento nevidebla, nekaptebla, almenaŭ ĝis ioma punkto, escepte en okazo de iluzioj.

El la bezono de supervivo, do, ŝajnas esti naskita la koncepto pri animo. Sed kio ĝi estas? el kio ĝi estas farita? kiel ĝi kunflikiĝas al la korpo? Ĉu la homo senkorpa estas ankoraŭ homo? Oni diris, ke la kulturo malpli furioza en la konfesado pri la ekzisto de la animo estis tiu hebrea. Pene, fakte, oni eltiras tiun koncepton, kiel supre dirite. Oni devas atingi la koinean epokon por renkonti en hebreaj verkoj eksplicitajn aludojn. Eble por eviti la kulton de la animoj, kio ĉe paganaj egiptoj estis kulto diiganta la animon aŭ ĝin ekzaltanta kiel tute memstaran el Dio.

Tiam la homo estas dupece farita: Kaj kiel ili estas kunigitaj? Kaj kiel ili pluekzistas post la disiĝo? La greka spekulativado, specife kun Platono, enmerĝiĝis tra tiuj problemoj. Oni haltu ĉe Platono. Laŭ li, la animo estas apudmetita al la korpo, estas entenata en ĝi kiel en kaĝo aŭ kiel ŝipo entenas navigiston. Sed la sorto de la animo estas priskribita tiom klare kaj bone ke diversaj liaj esprimoj finiĝis por esti akceptitaj en la kristana lingvaĵo, kvankam tio ne okazas rilate la apudmeton de la animo en la korpo. Fakte, ĵus kiam la kristanoj trafis en Aristotelon kiu parolas pri animo. Ankaŭ ĉe kristanoj, kiel ceteraj religioj, la bezono allasi la ekziston substanca formo de la korpo, kiu donas al la korpo ion kiu ĝin konstituas kaj ricevas ion kio al ĝi donas formon kaj ĝin igas individuo, ili trovis la novan lingvaĵon kiu kontentigis siajn ideojn. Sed la problemoj ne plimultiĝas. Kio estas la animo? Kie ĝi lokiĝas en la korpo?

 
Animo portata al la ĉielo fare de du anĝeloj. Reprezento tipa en la kristisma tradicio.

Al la problemo pri la animo kunligiĝas tiu pri la supervivo kaj de la konvinko de transtempa kompensa sorto. Sed se pasintaĝe oni limiĝis, almenaŭ en la instruado al la popolo, konfirmi la ekziston kaj allasis al la filozofoj kaj teologoj la taskon elpensi konsenteblajn difinojn kiuj akordiĝu iele tiele kun la duboj, ne tamen rilate ĝian ekziston, sed rilate la manieron ekzisti kaj resti kunigita kun la korpo. Lastatempe oni preferas realkroĉiĝi al la praaj bibliaj konceptoj, kie, ankaŭ pro la pensmaniero kiu reĵetas la spekulativadon, pri la homo oni parolas kiel pri unuo sen distingo de elementoj kaj kiel pri pluekzisto de la tuta homo, kaj pri pluekzisto tute mallonge.

Hodiaŭ, kiel oni konvinkiĝas pri la ĉeesto de la animo? Certe per la religia fido (per la fido kiun la evoluinta kredanto pruvas fundamentita en la revelacia parolo) aŭ pere de la racio. La evoluinta kredanto, tamen, hastas diri ke temas pri spirito, pri io nome pri kio ne eblas havi sperton. Se mankas la sperto, memkompreneblas ke mankus ankaŭ iu ajn priskribo. Kiu riskis “fizikan” priskribon, finiĝis por ridindigi la animon; kiu kredas ĝin sperti, en si mem aŭ en aliaj, ekmarŝas al iluzioj. Aŭ envojaĝas al konkludoj kontraŭdiraj kaj dementeblaj.

La scienco antaŭ la problemo de la animo ne troviĝas en malfacilaĵoj, ĝi troviĝas tute forlokita ĉar ĝi ne havas instrumentojn taŭgajn por la esploro. Tiujn instrumentojn posedas ĉiu ulo ne kiel scienculo sed kiel homo: homo kiu esploras pri sia esenco profitante kaj de la racio kaj de la revelacio se tiu lasta havas ĝin taksi fundamentita kaj historie kaj racie.

Tiuj instrumentoj-argumentoj, konscie aŭ ne, kuntrenas tion: Se konsideri la transvivon de la animo kaj la finan juĝon ekstere de la tempo, evidentas ke la homo daŭrigos vivi en ne priskribebla dimensio kun tuta sia esto transformita sed konservanta sian identecon. Kaj ĉio tio esprimiĝas per la koncepto pri animo, kiu tial pli ol priskribo pri fakto estas konscio pri rilato al neceso kaj nepriskribleco, kiu tamen allasas indiferenta nur tiun kiu perfortas sin mem.

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri animo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  •  
     Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. 
  •  
     Fremda animo estas abismo sen limo. 
  •  
     Lia animo forkuris en la pinton de la piedo. 

Referencoj redakti

  1. I. F. Stone estas inter tiuj kiuj adoptas politikan vidon de la juĝo. Vidu la transkribon de intervjuo farita al Stone tie: [1] Por antikva aŭtoritato, Stone citas Esĥines (Kontraŭ Timarĥo, 173).
  2. Dariusch Atighetchi, Islam e bioetica, p. 99, Roma, Armando editore, 2009.
  3. Bibbia ebraica interlineare -Libro de Genezo, ĉapitro 2a, verso 7a, ĉe biblehub.com.
  4. Sandra Ingerman, Il viaggio sciamanico: una guida introduttiva, Crisalide, 2016.
  5. Tamen, nivele de popolo, la ideo pri animo estas konfesata laŭ la doktrino de fariseoj (vidu la evangelian epizodon de Luko 22, 27-42 kie la resurekto implicas la ekziston de la animo). Cetere profetoj kiel Elija kaj Elizeo revenigas la animon en infanon. En 1Reĝoj (17, 21) Elija preĝas: “Dio mia, revenigu en tiun infanon lian animon". Hoŝea parolas pri supervivo de la membroj de la elektita popolo.
  6. Vidu: Fedono.

Literaturo redakti

En angla redakti

  • Batchelor, Stephen. (1998). Buddhism Without Beliefs. Bloomsbury Publishing.
  • Chalmers, David. J. (1996). The Conscious Mind: In Search of a Fundamental Theory, New York and Oxford: Oxford University Press.
  • Christopher, Milbourne. (1979). Search For The Soul: An Insider's Report On The Continuing Quest By Psychics & Scientists For Evidence Of Life After Death. Thomas Y. Crowell, Publishers.
  • Clarke, Peter (2014). "Neuroscience, Quantum Indeterminism and the Cartesian Soul". Brain and Cognition. 84: 109–117. doi:10.1016/j.bandc.2013.11.008. PMID 24355546.
  • Hood, Bruce. (2009). Supersense: From Superstition to Religion - The Brain Science of Belief. Constable. ISBN 978-1-84901-030-6
  • McGraw, John J. (2004). Brain & Belief: An Exploration of the Human Soul. Aegis Press.
  • Ryle, Gilbert. (1949) The Concept of Mind, London: Hutchinson.
  • Swinburne, Richard. (1997). The Evolution of the Soul. Oxford: Oxford University Press.
  • Leibowitz, Aryeh. (2018). The Neshama: A Study of the Human Soul. Feldheim Publishers. ISBN 1680253387

En hispana redakti

  • Sacramentum Mundi, Tomo 1, paĝo 100; Karl Rahner, Barcelona, Editorial Herder, 1972.
  • Vocabulario de teología bíblica, paĝo 68; X. Léon Dufour, Barcelona, Editorial Herder, 1972.
  • Ausejo, Serafín de; Haag, Herbert; van den Born, Adrianus (2005). Diccionario de la Biblia. Barcelona: Herder. ISBN 978-84-254-0077-3.
  • Denzinger, Enrique (1963). Enchiridion symbolorum, definitionum et declarationum de rebus fidei et morum.
  • Magisterio de la Iglesia (31a eldono). Friburgo de Brisgovia - Barcelona: Herder. pp. 618+[99].
  • Bossi, Laura (2008). Historia natural del alma. Antonio Machado Libros. ISBN 978-84-7774-685-0.
  • Puente Ojea, Gonzalo (2000). El mito del alma. Madrid: Siglo XXI de España Editores. ISBN 978-84-323-1038-6.

F. W. Zeylmans v. Emmichoven- El alma humana . Madrid, 1996.

En itala redakti

  • Il destino dell'anima. Elementi per una teologia, Morcelliana, Brescia, 1009.
  • Rosemary Altea, I segni dell'anima, Sperling & Kupfer, 2004 ISBN 88-8274-648-8
  • Marco Bertali, Psichiatria come "medicina dell'anima", Macro Edizioni, 2006
  • C. Casagrande, S. Vecchio, Anima e corpo nella cultura medievale. Atti del V Convegno di studi della Società Italiana per lo Studio del Pensiero Medievale, Firenze, SISMEL, Edizioni del Galluzzo, 1999
  • James Hillman, Anima. Anatomia di una nozione personificata, Adelphi, 1989-2002
  • James Hillman, Intervista su amore, anima e psiche Laterza, 1984
  • Vito Mancuso, L'anima e il suo destino, Raffaello Cortina Editore, 2007
  • Francesco Sarri, Socrate e la nascita del concetto occidentale di anima, introduzione di Giovanni Reale, Vita e Pensiero, Milano 1997 ISBN 88-343-0866-2
  • Nicola D’Onghia, Il concetto di anima tra neuroscienze e teologia (La koncepto pri animo inter neŭrosciencoj kaj teologio), Lateran University Press, 2011, Roma. (Ekzaltita de la filozofio kaj de la teologio kristanaj, la animo fariĝis poste “menso” kaj, finfine, ĝi estis reduktita al “cerbo”, pro elkursigo kiu kompleziĝis esti materiisma kaj reduktivisma, Tamen, subtenas la aŭtoro, ĝuste la neŭrosciencoj povus riveliĝi altvalora vojaĝokompanulo sur la vojo de la rekupero de koncepto pri la homa animo kiu remalfemu la personon al la transcendo).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti