Eskimoj
Eskimoj estas kolektnomo por la arktaj popoloj de la norda polusregiono. Oni taksas, ke ili nombras je ĉirkaŭ 180 000 homoj (2021).[1]
La inuktituta lingvo en Kanado
Skulptarto en Nunavuto, Kanado
Skulptarto en Nunavuto, Kanado
Pratempa loĝloko de inuitoj, nome iglo
NomojRedakti
Laŭ ilia propra nomado oni devas distingi almenaŭ kvin grupojn, kiuj parolas malsamajn, tamen proksime parencajn lingvojn:
- la jupikoj en sudokcidenta Alasko (ĉ. 30 000) kaj en la plej nordorienta parto de Siberio (plejparte sur la ĉukĉo-duoninsulo) (ĉ. 15 000),
- la inupiatoj en nordokcidenta Alasko (ĉ. 10 000),
- la inuvialuitoj en nordokcidenta Kanado (ĉ. 30 000),
- la inuitoj en nordcentra kaj nordorienta Kanado (ĉ. 30 000),
- la kalaallitoj sur Gronlando (ĉ. 50 000).
"Eskimo" laŭ la hodiaŭa maĵoria opinio de lingvistoj venas el la lingvo de najbaraj Kri- kaj Algonkin-indianoj. R. H. Ives Goddard de la institucio Smithsonian'a derivis la vorton de formo "ajaskimeŭ", t.s. "faranto de neĝŝuoj". La antaŭa klarigo de "eskimo" kiel "viandomanĝanto" aŭ "nekuirita-fiŝomanĝanto" hodiaŭ ne plu estas akceptita, tamen tiu misa interpretado kaŭzis intertempan malakcepton de la vorto "eskimo" inter politike-ĝustemaj persongrupoj. La proponita anstataŭiga nomado "inuito" ne taŭgas por ĉiuj eskimoj ĉar temas pri nur unu grupo el pluraj. La internacie konata kooperativo de Kabo Dorset en la Nunavut-teritorio ekde sia fondiĝo ĝis hodiaŭ senŝanĝe nomas sin "West Baffin Eskimo Cooperative (WBEC)“, t.e. Okcidenta Baffin Eskimo-Kooperativo.
Eskimoj en EsperantoRedakti
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 15an ĉapitron "Fabeloj de la Eskimoj" al komentoj pri tiu popolo; poste ŝi rakontas interesan fabelon pri virino kiu adoptas urson; dua fabelo temas pri kiel korvo estas nigra en konflikto kun ansero.[2]
NotojRedakti
- ↑ Inuitoj prezentataj. (2021). Inuit Circumpolar Council (ICC). https://www.inuitcircumpolar.com/
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 127-132.