Nunavuto

teritorio de Kanado

Nunavuto (inuite ᓄᓇᕗᑦ, angle Nunavut, france le Nunavut) estas teritorio en la plej norda parto de Kanado. Nunavuto estas nova kanada teritorio, kiu etendiĝas norden de Manitobo kaj Kebekio en la Arkton ĝis la Norda Poluso. Laŭ la stato de 2021 en la teritorio vivis 36 858 loĝantoj sur areo de 2 038 722 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².

Nunavuto
Alternativa nomo Nunavut / ᓄᓇᕗᑦ
Plena nomo ᓄᓇᕗᑦ
 Flago de Nunavuto  Blazono de Nunavuto 
Devizo: Nunavut Sannginivut
(inuite: Nunavut nia forto aŭ Nia lando nia forto)
Mapo de Kanado kun Nunavuto ruĝa
Oficialaj lingvoj inuita (en du variaĵoj: Inuktituto kaj Inuinaktuno), angla, franca
Floro Purpura saksifrago
Arbo -
Birdo Monta lagopo
Ĉefurbo Ikaluito
Plej granda urbo Ikaluito
Komisiito Eva Aariak (en 2024)
Ĉefministro P.J. (Pauloosie Jamesie) Akeeagok (en 2024)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

1
1
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
1-a rango
2 038 722 km²
1 936 113 km²
157 077 km² ({7,5%)
Loĝantaro
 - Tuto (2021)
 - Loĝdenso
13-a rango
36 858
0 po km² (13-a)
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$1,101 milardoj (13-a)
$36 400 (8-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de aprilo 1999 (13-a)
Tempozono UTC-5, -6, -7
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NU (provizore estis NT)
CA-NU
X0A, X0B, X0C
Retejo www.gov.nu.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La nomo "Nunavuto" devenas de la inuita lingvo, kaj signifas "nia lando". Nunavuto apartiĝis de la Nordokcidentaj Teritorioj je aprilo 1999, pro la konkludo inter la inuitoj kaj la federala registaro de la plej granda interkonsento pri teritoriaj rajtoj en Kanado. Do la teritorio estis kreita kiel aparta hejmlando de la inuita popolo.

La ĉefurbo estas Ikaluito (7 429 loĝantoj en 2021).

La nuna ĉefministro de Nunavuto ekde la 19-a de novembro 2021 estas P.J. (Pauloosie Jamesie) Akeeagok. La komisiito (inuktitute ᑲᒥᓯᓇ ᓄᓇᕗᒧᑦ; inuinaktune kamisinauyuq Nunavunmut; france commissaire du Nunavut, angle commissioner of Nunavut), kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Eva Aariak.

Historio redakti

 
Plejaĝula Inuito el Nunavuto (Photo: Patrick André Perron) Nunavuto

La regiono nun konata kiel Nunavut subtenas loĝantaron jam de 4000 jaroj. Multaj historiistoj identigas la marbordon de Bafina Insulo kun la Helluland priskribita en la Vikingaj sagaoj, do eblas ke la loĝantoj de ĉi tiu regiono havis kontaktojn kun la maristoj de Skandinavio.

Por trovi pliajn informojn pri la plej fruaj loĝantoj kaj esploristoj de Nunavuto, vidu Paleoeskimo, Neoeskimo kaj Helluland.

La skribita historio de Nunavuto komenciĝis en la jaro 1576. Martin Frobisher, gvidante ekspedicion por trovi la Nordokcidentan Pasejon, venis en tiu jaro al la Bafina Insulo kaj opiniis ke li trovis oron tie ĉe Golfeto Frobisher. La trovita erco montriĝis senvalora, sed Frobisher faris la unuan atestitan kontakton de eŭropanoj kun la inuitoj: li kaptis kvar inuitojn kaj portis ilin al Anglio, kie ili rapide pereis.

Inter aliaj fruaj eŭropaj vizitantoj de Nunavuto estis Henry Hudson, kiu esploris la Hudsonan Golfon kaj mortis tie en 1610.

Geografio redakti

 

Nunavuto kovras 1,9 milionojn da kvadratkilometroj (tero kaj akvo kune), inkluzive parton de la ĉef-tero, la pli grandan parton de la Kanada Arkta Insularo, kaj ĉiujn insulojn en la Hudsona Golfo, la Golfo de James kaj la Ungava Golfo (inkluzive la Insularon Belcher), kiuj antaŭe apartenis al la Nordokcidentaj Teritorioj. Tiel Nunavuto estas la kvare plej granda subnacia estaĵo de la mondo.

Setlejoj redakti

Geografiaj elementoj redakti