Henry HUDSON (nask. ĉirkaŭ 1560-1570, mortis verŝajne en 1611) - angla esploristo, maristo kaj navigisto, esploranto de Arkto. Komence, nome de anglaj komercistoj, Hudson esploris la nordorientan pasejon al Hindio. Sekve, laborante por Nederlanda Orienthinda Kompanio, li esploris la regionon ĉirkaŭ la nuntempa Novjorko, serĉante la eblecon veturi al Azio okcidentdirekten. Tiam li esploris la riveron Hudson kaj donis certan bazon al nederlanda koloniigo de tiu regiono.

Henry
angla esploristo, navigisto kaj velŝipisto
angla esploristo, navigisto kaj velŝipisto
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1560-1570
en urbo nekonata, Anglio
Morto 9-an de marto 1611 (1611-03-09)
en verŝajne Hudsona Golfo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo esploristo • seafarer
vdr

En sia lasta ekspedicio Hudson serĉis la nordokcidentan pasejon. Tiam li malkovris Hudsonan Markolon kaj Hudsonan Golfon. En 1611, post vintro pasigita en la Golfo de James, Hudson decidis pluiri okcidenten, sed plejparto de lia ŝipanaro ribelis. La ribelantoj situigis Hudsonon, lian filon kaj kelkajn aliajn maristojn en boaton kaj forlasis ilin. Neniam plu Henry Hudson kaj liaj akompanantoj estis vidataj.