Maristo

laboristo sur ŝipo

Maristo estas homo, kiu havas sian laborlokon sur ŝipo, kiu transportas pasaĝerojn kaj / aŭ varojn trans akvaj surfacoj de unu loko al alia.

Kristina Regina wheelhouse.jpg
Ŝipskipo sur la ŝipa ponto dum enirado kaj forlasado de haveno: la kapitano, la juniora ŝipmaristo (tria oficiro) kaj la sperta maristo - la piloto
Maristoj manovrantaj la velojn de velŝipo
Maristo sur ferdeka deĵoro

Profesiaj rangoj redakti

La plej altranga maristo sur ŝipo estas la kapitano, navigisto, kiu havas la rajton ordoni laborojn al la aliaj ŝipaj maristoj. La dua plej altranga maristo estas la gvida ŝipa inĝeniero (angle Chief Engineer, germane MaschineningenieurLeitender Ingenieur): Li aŭ ŝi respondecas por la motoroj kaj ĉiuj teknikaĵoj de la ŝipo. Maato estas ŝipano de rango varianta laŭ la epokoj kaj ŝtatoj, de ŝipsubestro ĝis ĉefmaristo.

La navigista oficiro (germane Nautischer Offizier) per ŝtata ekzameno atikis patenton pri la navigado de mara ŝipo. Dum la tempo, kiam li/ŝi stiras la ŝipon, li/ŝi respondecas pri la sekureco de la ŝipo kaj de la ĉirkaŭa mara trafiko.

La maŝinistoj de la ŝipo estas

  • inĝenieroj, kiuj rekte respondecas al la gvida inĝeniero
  • elektrikistoj, kiuj zorgas pri la ŝipaj elektraĵoj
  • ŝipaj mekanikistoj, kiuj zorgas pri la mekanikaj partoj de la ŝipaj maŝinoj, kaj
  • oleistoj, kiuj respondecas pri la oleumado kaj purigado de la ŝipaj maŝinoj, helpas inspekti kaj ripari ilin.

Krome ekzistas simplaj maristoj, kiuj ne (jam) atingis pli altan rangon, faras la bazajn laborojn surŝipe kaj parte ankoraŭ estas metilernantoj.

Kromaj maristoj kun specifaj taskoj estas ekzemple

  • matrosoj (laboras ĉefe sur la ferdeko, germane Matrose, nederlande matroos, france matelot)
  • radikomunikistoj
  • ŝipaj kuiristoj (germane Smutje)
  • ŝipaj servistoj (angle kaj germane Steward)
  • ŝipaj lavistoj kaj
  • maristlernantoj, knabaj metilernantoj de 12 ĝis 17 jaroj, kiuj faras ĉiujn kromajn simplajn laborojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti