En la tradicia organizo de metiartaj korporacioj, la metioj lernatis tute ĉe metiomajstro, de la infanaĝo, kie la metilernanto estis samtempe kiel servanto, lernato, kaj ano de la familio. Poste post iĝinta metia kumpano, li iris (piede!) sur la vojoj por fari ĉirkaŭiron de-laborejo-al-laborejon cele perfektigi sin.

En modernaj socioj, metilernanto estas lernanto ĉe mezgrada faka lernejo, instruata kaj trejnata en iu metio. Kutime temas pri adoleskanto post fino de mezlernejo.

Metilernanto pasigas parton de la instruhoroj en lernejo, kie estas instruataj teorio kaj ĝenerala klereco, kaj la alian kaj pli grandan parton de la horoj en laborejo ĉe metiisto entrepreno, kie estas trejnata kaj praktikata la metio mem (lernado per praktika aplikado). Kelkaj metilernejoj proponas ankaŭ abiturientan ekzamenon aŭ kompletigan lernadon kun abiturientiĝo, por ke la lernantoj povu daŭrigi sian studadon ĉe altlernejoj.

Metilernantoj en populara kulturo redakti