Metio

Metio estas manlabora profesio, precipe hejme aŭ et-industrie praktikata[1], kutime rilatanta al unu speciala fako (metio de ĉarpentado, de ŝufarado, de buĉisto, de meblisto).

Ŝuoj estas riparitaj de lerta ŝuisto, ĉi tie li taksas paron de ŝuoj kun kliento rigardanta

Metiisto laboras en sia metiejo, havas siajn meti-lernantojn kaj estas membro de metiaj korporacioj (en la mezepoko nomataj gildoj).

Metiejo estas eduka agado interalie por lerni tute aŭ parte metion en kiu aktiva partopreno de partoprenantoj ludas gravan rolon. Metiejo povas esti kelkhora ĝis kelktaga.

Laŭ Francisko Azorín metio estas simple Manlabora profesio.[2] Li indikas etimologion el la latina ministerium (metio, profesio, verko). Kaj li aldonas la terminojn metiisto, metiejo.[3]

Vidilaj ludoj Redakti

 

En vidilaj ludoj, metio formas ebleco de ludaj roluloj pro faronta portaĵojn. Ludaj reguloj mezuras eɔerojn do malŝlosas kapablon aŭ kreskas nivelo en ebleco.





Bildaro Redakti

 
Japana ceramikisto ĉe sia rado (1914)
 
Bagh Printo. Tradicia manobloka presilo en Barato
 
Strata artmetio: ĉi tie lerta metalforĝisto en Agra, Barato sidas inter skoteroj en komerca areo farante zorgajn observojn pri la praktikado de sia metio.

Vidu ankaŭ Redakti

Proverbo Redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri metio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  •  
     Al posedanto de metio mankas nenio. 
  •  
     Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio. 
  •  
     Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas. 

Referencoj Redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 138.
  3. Azorín, samloke.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Eksteraj ligiloj Redakti