Alfo (botaniko)
Alfo [1] aŭ alfogreso (Stipa tenacissima), estas specio el la familio de la poacoj, kiu estas enlanda en la okcidenta parto de la Mediteranea regiono. Kutime oni reciproke konfuzas la alfon kaj la espartan ligeon.
Alfo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alfo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Stipa tenacissima L. | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
Macrochloa tenacissima Kunth | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa staŭda greso konstituas herbotufojn kiuj altas 60 ĝis 150 centimetrojn. La folioj nur dum la kreskada sezono estas malfalditaj kaj verdaj. Dum trosekecoj ili estas rulvolvitaj kaj ŝajnas grizaj. La supra flanko de la folioj dense harkovriĝas. La ligulo estas mallonga kaj okulharita.
La floroj grupiĝas je panikloj, kiuj longas 25 ĝis 35 centimetrojn. La unufloraj spiketoj dense staras. La glumoj estas haŭtecaj kaj longe pintaj. Ilia longeco estas 2,5 ĝis 3 centimetroj. La ekstera glumo ankaŭ estas haŭteca. Je la pinto ĝi fendiĝas duen. Ĉe la ĉirkaŭ unu centimetro longa ekstera glumo sidas unu kvar ĝis ses centimetroj longa aristo. Tiu ĉi estas harkovrita sur la suba flanko.
Disvastiĝo
redaktiTiu palearktisa specio estas hejma en la suda Iberia duoninsulo, en nordokcidenta Afriko kaj en Balearoj. Ĝi kreskas en la stepoj, herbejoj kaj en duonarbaroj.
Uzado
redaktiLa foliofibroj de la alfo, same kiel tiuj de la esparta ligeo (Lygeum spartum), estas uzataj por la fabrikado de espartaĵoj (ŝnuroj, matoj, korboj, ĉapeloj k.t.p.) kaj de altvalora alfa papero.
Sistematiko
redaktiScienca sinonimo por Stipa tenacissima estas Macrochloa tenacissima (L.) Kunth.
Referencoj
redakti- ↑ Plena Vortaro (1909) p. 14
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- france Beaucorps G. de & Marion J. 1956 : Contribution à l'étude des repiquages et semis d'alfa, Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 4, fascicule I, 129-149.
- france Boudy P. 1950 : Economie forestière nord-africaine. Tome deuxième. Monographies et traitements des essences forestières. Editions Larose, Paris, 777-818.
- france Boudy P. 1958 : Economie forestière nord-africaine. Description forestière du Maroc. Tome troisième. 2me édition. Editions Larose, Paris, 375 p.
- france Marion J. 1952 : Objectifs et premières leçons de l'expérimentation alfatière, notamment au Maroc, Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 2, 51-162.
- france Marion J. 1956 : Remarques sur le classement et la mise en valeur des nappes alfatières, Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 4, fascicule I, 105-127.
- germane Schönfelder, Ingrid & Schönfelder, Peter 1990 : Die Kosmos-Mittelmeerflora, Franckh, Stuttgart, ISBN 3-440-05300-8
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Planta datumbenko Arkivigite je 2010-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle GrassBase - The Online World Grass Flora - alŝutita 2007-10-27 -