Ŝnuro estas farita el kuntorditaj malpli dikaj fadenoj. La fadenoj povas esti vegetaĵaj, metalajplastaj.

Ŝnuristo el la 16-a jarcento

Ŝnurego estas forta, dika ŝnuro, kun diametro de pli ol 4 mm, servanta por streĉi maston, pendigi ŝarĝon, tiri veturilon, treni barĝon. Oni uzas ĝin por kunligi aĵojn ekzemple sur velŝipoj.

Ŝnuro povas esti ankaŭ:

Laŭ Francisko Azorín ŝnuro estas Kunplektitaj linaj, kotonaj, kanabaj, metalaj fadenoj, uzata por ligi aŭ pendigi objektojn.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita snasa (nervo), kaj de tie la greka neuron kaj gota snorjo, snuor.[2]

Esprimoj redakti

  • tordi ŝnurojn el sablo (vane peni)
  • trostreĉi la ŝnuron (tro ofte uzi unu saman rimedon)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 193.
  2. Azorín, samloke.