Laĉo

Laĉo estas ŝnureto el kotono, silko, ledo ktp., kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi kaj kunligi la du partojn de la vestoj, korseto, ŝuoj.

Dukolora ŝu-laĉo, kruce laĉita, finiĝanta per banto

Laĉoj krome havas ornaman funkcion, aparte en korsetoj de virina tradicia vesto. La la vasta uzado de laĉoŝuoj, ŝuo fiksita per laĉo, finiĝis kun la inventado de la lapfermilo.

Laŭ Francisko Azorín laĉo estas Kunplektita rubando aŭ ŝnuro el kotono, ledo. silko, k. c.[1] Sed li aldonas la signifon en arkitekturo, nome Arabesko, kies centra motivo estas poligoneto; tre uzata ĉe la araba k. la mudeĥara arto, kun tipoj: elkvarpinta, elsespinta kaj eldekpinta. Li indikas etimologion el la latina laqueus (laĉo), el lacio.[2]

Historio redakti

 
Ŝuo de la glaĉera mumio

Ne estas sciata, kiam la laĉoj inventiĝis.

Supozeble ili estis konataj kaj uzataj jam en la ŝtonepoko, sed pro la delikateco de la materialo, ni nur tre rare vidos arkeologian laĉon.

Tamen: la glaĉera homo Ötzi, vivinta antaŭ 5000 jaroj, jam portis ŝuojn, bindigitaj per ledaj laĉoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 124.
  2. Azorín, samloke.