Aristo nomiĝas rigida harforma plilongigaĵo aŭ alpendaĵo ĉe la pinto aŭ dorso de brakteo (subflora folieto de spiketo), precipe ĉe la ekstera paleo de poacoj. La aristo kelkfoje estas pli longa ol la spiko mem.

spiko kun aristoj

La plibonigo de specioj rezultigis multajn formojn de tritiko ekz. ankaŭ formojn de senaristaj kaj aristaj tritikoj.


Aristo nomiĝas ankaŭ la longaj kaj pintaj ostoj de kelkaj fiŝoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.