Fiŝoj

speco de animalo, vertebrulo kiu vivas en akvo kaj (tipe) havas brankojn
(Alidirektita el Fiŝo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fiŝoj (apartigilo)

Fiŝoj (science: Pisces)[1] estas vertebruloj, ĝenerale ektotermaj, kiuj regulas sian temperaturan laŭ la medio, kiuj vivas en akvo, spiras per brankoj kaj naskas idojn per ovoj (diference de cetacoj, kiuj ankaŭ vivas en akvo, ankaŭ havas torpedosimilan korpon, sed spiras per pulmoj kaj naskas vivantajn idojn). Ilia korpo estas tegata per skvamoj, pli malpli evidentaj, kaj ili moviĝas per naĝiloj. Fiŝoj estas parafiletika grupo, do valida laŭ tradicia taksonomio kaj foje konsiderata kiel superklaso, sed nevalida laŭ kladistikaj principoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝoj

Biologia klasado
Regno: Bestoj
Subregno: Eŭmetazoa
Divizio: Duflankuloj
Filumo: Ĥorduloj
Subdivizio: Novbuŝuloj
Subfilumo: Vertebruloj
Infrafilumo: Makzeluloj
Superklaso: Fiŝoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Makzelaj fiŝoj: * Nerepisacanthus denisoni (Acanthodii), Bothriolepis canadensis (Placodermi); * Mobula alfredi, Carcharodon carcharias (Chondrichthyes); * Perca flavescens (Actinopterygii), Latimeria chalumnae (Sarcopterygii).

Fiŝoj estas abundaj kaj en marakvo kaj en nesala akvo, kaj troveblas specioj ekde la montorojoj (ekzemple, la gobio), ĝis la plej profundo oceanareo (ekzemple, la sakofaringoformaj).

Fiŝoj estas ĉasataj (kaptataj) por viando (estas eĉ dediĉo simila al brutobredado nome akvokulturo), kaptataj por hejmaj akvarioj kiel ornamo de ĉambroj kaj industrie estas uzata ankaŭ fiŝhaŭto. La fiŝoj ludis gravan rolon en multaj kulturoj laŭ la historio, ekde religiaj kredoj al temoj de libroj kaj filmoj.

La fako de la bestoscienco kiu okupiĝas specife de la fiŝoj nomiĝas iktiologio.

Taksonomio redakti

 
Fiŝoj montras tre diversajn formojn kaj grandojn. Tiu estas Algeca hipokampo, proksima parenco de la Hipokampoj. Ties foliecaj membroj permesas ilin ĉeesti kun la flosantaj algoj.

Nuntempa redakti

Laŭ plej kutima taksonomio, fiŝoj (Pisces) estas superklaso de vertebruloj, evolue starantaj inter senmakzeluloj kaj amfibioj. Tia grupo enhavas jenajn klasojn:

Multaj sciencistoj antaŭe donis la rangon de klaso al la ostaj fiŝoj, sed nuntempe oni rigardas ĝin kiel la grandklaso, al kiu apartenas du klasoj: aktinopterigoj kaj sarkopterigoj.

La elasmobrankoj havas ordojn plagiostomoj kaj holocefaloj.

La aktinopterigoj havas subklasojn ĥondrosteoj, holosteoj, teleosteoj kaj ordojn acipenseroformaj, ciprinoformaj, klupeoformaj, ezokoformaj, angiloformaj, sinbrankoformaj, gasterosteoformaj, notakantoformaj, mugiloformaj, akantopterigoj, gadoformaj, ktp.

Jean-Baptiste Lamarck redakti

 
Gadus morhua

Jean-Baptiste Lamarck konsideris la fiŝojn kiel dekunuan klason de organizo de animaloj el la plej simplaj (senvertebruloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la fiŝojn kiel la unuan grupon kun spinon kaj skizo de skeleto kaj nerva sistemo kun mjelo kaj kranio enhavanta cerbon; tiu estus la ligaĵo inter senvertebruloj kaj vertebruloj, jam ene de ĉi-lastaj[2]. Ili havas malvarman sangon kiel la plej proksima grupo la reptiliojn, sed diference de tiuj, la fiŝoj ankoraŭ spiras per brankoj kaj ne per pulmoj. Kompare kun la senvertebruloj, la fiŝoj ankoraŭ havas nek voĉon nek palpebrojn.

Anatomio redakti

La akva medio trudis al fiŝoj sian ĝenran formon, spirmanieron, movsistemon kaj reproduktadan kutimaron.

Spira sistemo redakti

 
Vido malantaŭa de la brankoj de tinuso.

La fiŝoj faras plej parton de la gasa interŝanĝo pere de la uzado de brankoj, kiuj troviĝas ambaŭflanke de la faringo. La brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj. Ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido. Tiu interŝanĝo okazas kiam la fiŝo enspiras akvon, kiu pasas tra la brankoj.

Estas fiŝoj, kiaj ŝarkoj kaj petromizoj, kiuj posedas brankajn malfermaĵojn multoblajn. Tamen majoritato de fiŝoj posedas brankojn protektitajn de osteca ŝirmaĵo nome operkuloj.

Kapabli spiri rekte aeron estas rezulto de la adaptado ĉe fiŝoj kiuj loĝas en akvo malmulte profunda, kie ties niveloj varias aŭ kie la koncentro de oksigeno en akvo povas malpliiĝi je iuj jarepokoj. La meĥanismoj por tio estas variaj. La maldika haŭto de la elektrangiloj permesas el ili ian gradon de sorbo de oksigeno. Ili povas spiri aeron ankaŭ per rekta engluto el la surfaco. Katfiŝoj de la familioj Lorikariedoj, Kaliĥtiedoj kaj Skoloplacedoj kapablas sorbi aeron tra sia digesta aparto.[3]

Ĉe la Pulmofiŝoj kaj Polipteredoj, oni priskribis pulmojn similajn al tiuj de la tetrapodoj, pro kio ili devas supreniri al la akvosurfaco por engluti freŝan aeron tra la buŝo por ke ĝi pasu tra la brankoj aŭ tra la brankaj filamentoj.

Digesta sistemo redakti

Kvankam ĉiuj specoj de fiŝoj posedas buŝon, ne ĉiuj disvolvigis mandiblojn (ekzemplo de tio estas la Senmakzeluloj). Ĉe la specioj kiu ja disvolvigis mandiblojn, tio permesis al ili aliri al vario multe pli ampleksa de nutraĵoj, inklude plantojn kaj aliajn organismojn.

Ĉe fiŝoj, post englutado de la manĝo tra la buŝo, ĝi estis diserigita en la stomako. Organoj kiaj la hepato kaj la pankreato aldonas digestajn enzimojn. La absorbado de nutraĵoj okazas pere, tra kaj laŭlonge de la intesto.

Movosistemo redakti

 
Anatomio ekstera de osteiktio
(1) - Operkulo, (2) - flanka linio, (3) - dorsa naĝilo, (4) - grasa naĝilo, (5) - vosta linio, (6) - vosta naĝilo, (7) - anusa naĝilo, (8) - fotoforo, (9) - ventra naĝilo, (10) - brusta naĝilo

Ĉe la fiŝoj ekzistas naĝiloj (lepidotrichia) kun molaj kaj malmolaj naĝilaj aristoj (naĝilostrioj) (nomataj en naciaj lingvoj radioj). Malmolajn naĝilajn aristojn havas la perkoformaj. Tiuj aristoj ne disbranĉiĝas, ne montras artikiĝon.

La molaj naĝilaj aristoj estas flekseblaj, montras artikiĝon, disbranĉiĝon ĉefine kaj staras el du flankaj partoj (karpoformaj). Okazas, ke la malmola aristo modifiĝas al pinta, dura aristo, kiel la unuaj aristoj ĉe dorsa kaj anusa naĝilo de karpo. Ĉiokaze la plej forte modifiĝinta nomiĝas dornego.

La formo, longo, situo de la naĝilo estas grava speciokarakteriza propreco.

Ĝi dividiĝas jene (numeroj montras la bildajn numerojn)

  • brusta naĝilo (10) (pinna pectorales) helpas en la malrapidaj movoj, sed ankaŭ helpas la antaŭennaĝadon kontraŭ la akvofluo. Ĝi troviĝas post la operkulo.
  • dorsa naĝilo, (4) (pinna dorsales): ĝi troviĝas sur la dorso kaj servas primare por la stabiligo ĉe movoj, kurbiĝo de fiŝoj, same kiel en cetacoj. Famas la triangula dorsa naĝilo de la ŝarkoj.
  • ventra (9) (abdomena) naĝilo (pinna ventrales) malhelpas la subiĝon de la korpo, gravas en la ekvilibrigo, kaj malakcelon.
  • anusa naĝilo (8) (pinna analis) servas en la ekvilibrigo, sed formas generan organon (gonopodium) ĉe la vivonaskaj fiŝaj familioj Poeciliidae kaj Goodeidae.
  • vosta naĝilo (5) (pinna caudalis) kun la vosta muskolaro estas la plej grava mov- kaj direkt-organo de la fiŝoj kaj cetacoj. Ĝi estas horizontala ĉe cetacoj kaj vertikala ĉe fiŝoj.
  • grasa naĝilo (6) sen aristo troviĝas ĉe siluroformaj (Siluriformes), karacoformaj, salmoformaj (Salmoniformes) kaj kelkaj aliaj grupoj aŭ specioj inter la dorsa kaj la vosta naĝilo.

Multaj ostaj fiŝoj havas internan organon nomitan naĝo-veziko, kiu ĝustigas ilian denson, laŭ la profundo kie ili evoluas, per adaptado enen de la gasvolumenon.

Cirkula sistemo redakti

 
Skemo de la kardiovaskula sistemo de fiŝo.

La fiŝoj havas fermitan kardiovaskulan sistemon kun koro, kiu pumpas la sangon laŭ unika cirkvito tra la tuta korpo. La sango iras el la koro al la brankoj, el tiuj al la cetero de la korpo, kaj fine ĝi revenas al la koro. En la majoritato de fiŝoj la koro havas kvar partojn: la vejna ujo, la aŭriklo, la ventriklo kaj la arterio bulbo. Kvankam ĝi konsistas el kvar partoj, la koro de la fiŝoj estas konstituita de du kavoj situantaj serie, nome aŭriklo kaj ventriklo.[4] La vejna ujo estas ĉambro el maldikaj muroj kiuj ricevas la sangon el la vejnoj de la fiŝo antaŭ permesi ĝin flui al aŭriklo, granda muskola ĉambro kiu utilas kiel ujo de unika direkto kiu direktas la sangon al la ventriklo. Tiu estas muskola sako de dikaj muroj kiu pumpas la sangon al la koro. La ventriklo kuntiriĝas kaj pelas la sangon al ampleksa nome arteria bulbo. Fine de la kontraŭa parto, la arteria bulbo kuniĝas kun granda sangujo nome aorto, tra kiu la sango fluas al la brankoj de la fiŝo.

Ekskrecia sistemo redakti

Same kiel multaj akvaj animaloj, plejparte la fiŝoj ekskrecias nitrogenajn forĵetaĵojn kiel amoniako.[5] Parto el ties ekscrecioj difuziĝas tra la brankoj en la ĉirkaŭa akvo. La resto estas elpelita de la renoj, nome ekskreciaj organoj kiuj filtras la rubon de la sango. La renoj helpas la fiŝojn kontroli la kvanton de amoniako en ties korpoj. La fiŝoj de marakvo tendencas perdi akvon pro osmozo. Ĉe la salakvaj fiŝoj, la renoj koncentras la rubon kaj elpelas el la korpo tiom malmultan akvon kiom eblas. Ĉe la fiŝoj de nesala akvo, la situacio estas mala kaj tendencas akiri akvon kontinue. La renoj de la nesalakvaj fiŝoj estas speciale adaptitaj por elpeli grandajn kvantojn de urino disa (tio estas, kun multa akvo).[6] Kelkaj fiŝoj disvolvigis renojn speciale adaptitaj kiuj ŝanĝis sian funkcion, permesante translokiĝi el nesala akvo al sala akvo.

Nervosistemo redakti

 
Dorsa vido de la cerbo de Ĉielarka truto (Oncorhynchus mykiss).

Centra nervosistemo redakti

Kompare kun aliaj vertebruloj, la fiŝoj havas ĝenerale malgrandan cerbon rilate al grando de ties korpo, nome ĉirkaŭ dekkvinono de la cerba amaso de birdojmamuloj de simila grando.[7] Tamen kelkaj fiŝoj havas cerbon relative grandan, kiaj tiuj de la familio Mormiredoj kaj ŝarkoj, kies cerbo havas proporcion inter cerba kaj korpa amasoj similaj al tiuj de la birdoj kaj de la marsupiuloj.[8]

Sensa sistemo redakti

 
Gustopapiloj de katfiŝo

Multaj fiŝoj posedas sensorganojn tre disvolvigitajn. Preskaŭ ĉiuj tagaj fiŝoj havas okulojn tre bone disvolvigitajn kiuj kaptas la koloron same kiel la homaj estaĵoj. Multaj fiŝoj havas ankaŭ specialajn ĉelojn konatajn kiel kemiriceviloj kiuj estas responsaj de la sentoj de gusto kaj flaro. Kvankam disponas el oreloj en siaj kapoj, multaj fiŝoj ne perceptas bone la sonojn. Tamen, la plej parto de fiŝoj havas sensajn ricevilojn kiuj formas la flankolinion. La flankolinio permesas multajn fiŝojn detekti mildajn fluojn kaj vibraĵojn, same kiel senti la movadon de iliaj eventualaj predoj aŭ de aliaj proksimaj fiŝoj.[9] Kelkaj fiŝoj, kiaj ŝarkoj aŭ siluroj, havas organojn kiuj perceptas malaltajn nivelojn de elektro.[10] Aliaj kiaj la elektrangilo, povas produkti sian propran elektron.

Reproduktado redakti

Frajo estas ovaro de diversaj animaloj, ekz. fiŝoj, kaj ankaŭ de ranoj. Ĝi evoluas en la inseksaj animaloj (femaloj), en la ovario el praovoloj (oogonium), dum kvarparta oogenezo. Tio daŭras en fiŝoj ĉe kontinenta klimato 12 monatojn, ĉe junbestoj ĝis la unua reproduktiĝo.

 
Salma frajo en japana bazaro.

Strukturo de frajo

  • ekstera ŝelmembrano
  • interna ŝelmembrano
  • vitelo (nutra rezervo de ovo)
  • ovolo (ovoĉelo)

La frajo fekundiĝas per spermatozoo (spermatocito), penetranta inter la du ŝelmembranojn tra la ĝermopordo (mikropile). Tra la ekstera membrano difuziĝas akvo inter la du membranojn kaj estiĝas t.n. ekstervitela areo tre ŝveliĝanta. La ŝveliĝo karakterizas la speciojn, 3-30obla. La frajoformo estas ĝenerale globa aŭ kokovoforma, sed ĉe kelkaj maraj fiŝospecioj ĝi estas kvadrata. La ŝveliĝinta frajo grandas ĉe ornamfiŝoj 0,2 mm, karpo 1,5–2 mm, truto 4–6 mm. La frajo de kelkaj specioj ŝvebas (herbokarpo (Ctenopharyngodon idella), glavbramo (Pelecus cultratus), sed ĉe la plimulto ties ekstera membrano sekrecias gluaĵon, kiu adherigas la frajon al la grundo (al ŝtono, herbo) (ekz. karpo, siluro, sandro). Laktumo estas la semo de masklaj fiŝoj. Ĝi estas likva kaj lakteca substanco. Dum la tempo de frajado ĝi estas ŝprucata sur la frajon de la fiŝinoj, por fekundigi la ovojn. Vidu ankaŭ artikolon kaviaro.

Haŭto redakti

La haŭto konsistas el plurtavola epidermo kun glandaj mukozaj ĉeloj kaj el dermo konsistanta el tavoloj de kolagenaj kaj elastaj fibroj.

Evoluo redakti

 
Plakodermo, formortinta klaso de fiŝoj.

La fiŝoj originiĝis el aliaj korduloj ĉirkaŭ la komenco de la Kambrio. Oni ne scias certe kie fiksigi ilian originon; la plej praa grupo de fiŝoj konataj el fosilioj korespondas al ostrakodermoj, el kiu descendas la nuntempaj senmakzeluloj (grupo kiu enhavas la petromizojn kaj la mukofiŝojn).

Unu el la plej gravaj atingoj en la evoluo estis la disvolvigo de mandibloj el la brankaj arkoj, ĉar tio ebligis ke la prafiŝoj nutru sin el pli grandaj pecoj, kapti predojn, maĉi ktp. Inter tiuj prafiŝoj kun mandibloj troviĝis la plakodermoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la Silurio.

La surteraj vertebruloj diferenciĝis el la fiŝoj de lobohavaj naĝiloj, parencaj de la celakanto kaj de la dipnooj.[11]

Konduto redakti

Kognado redakti

La fiŝoj orientiĝas uzante punktojn de referenco kaj povas uzi mensajn mapojn de rilatoj geometriaj baze sur multopaj signaloj aŭ simboloj. En studoj faritaj al fiŝoj en labirintoj, oni konstatis, ke fiŝoj uzas rutine la spacan memoron kaj la vidan difinigon.[12]

Nova esplorado faligis antaŭkonceptojn pri la kognaj kapabloj de fiŝoj. Por ekzemplo, mantarajoj montris kutimojn ligitajn al la memkonscio en eksperimentoj per speguloj. Metitaj antaŭ spegulo, individuaj rajoj engaĝiĝis en memkonsciaj situacioj, tio estas, ripeta kondutaro cele al konstato pri sia reflekto pere de korpa movado.[13] Ankaŭ Labredoj aprobiĝis laŭ la spegula ekzameno en scienca studo de 2018.[14][15]

Foje oni notis uzadon de iloj, rimarkinde inter la genro "Choerodon", en la toksotedoj kaj en la moruo.[16]

Komunikado redakti

Fiŝoj ofte komunikas per sonaj signaloj, ĉefe dum manĝado, agresado, aŭ amindumado.[17] La sonoj varias laŭ specio kaj celo. Fiŝoj povas fari sonojn interfrotante iujn ostojn aŭ per aliaj specialaj organoj, ekzemple la naĝoveziko.[18]

Iuj fiŝoj komunikas per malfortaj elektrofluoj.

Migrado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fiŝmigrado.

Multaj tipoj de fiŝoj okazigas migradon regule, en gamoj el ĉiutagaj al ĉiujaraj, kaj kun distancoj kiuj same gamas el malmultaj metroj ĝis miloj da kilometroj. La celo ĝenerale rilatas al la manĝado aŭ al la reproduktado; en kelkaj okazoj la tialo por la migrado restas ankoraŭ nekonata.

Klasigo de la migrantaj fiŝoj redakti

 
Salmoj migrosaltantaj akvofalon.
  • Diadromoj, veturas inter salaj kaj nesalaj akvoj (en greka: día signifas inter).
    • Anadromoj, vivas precipe en mara akvo sed pariĝas en nesalaj akvoj (en greka: ana signifas supre).
    • Katadromoj, vivas en nesalaj akvoj sed pariĝas en salaj akvoj (en greka: cata signifas malsupre).
    • Amfidromoj, moviĝas inter salaj kaj nesalaj akvoj dum sia vivociklo, sed ne por pariĝado (en greka: amfi signifas ambaŭ).
  • Potadromoj, migras nur en nesalaj akvoj (en greka: potamos signifas riveron).
  • Oceanodromoj, migras nur en salaj akvoj (en greka: océanos signifas oceanon, maron).

La fiŝoj anadromoj plej konataj estas la salmoj (Salmo salar), kiuj eloviĝas en malgrandaj nesalaj riveretoj, malsupreniras al maro kie ili vivas kelkajn jarojn; poste revenas al la samaj riveroj kie ili eloviĝis, ovodemetas kaj tuj poste mortas, dum kelkaj revenas al maro kaj revenas al la rivero ĉu la venontan jaron ĉu post kelkaj jaroj; kiel specio ili estas iterparaj, sed ties mortindico dum la migrado estas tiom alta ke pro tio oni supozis erare, ke ili estas semelparaj, tio estas ke ili reproduktiĝas kaj tuj mortas.

La plej elstaraj fiŝoj ene de la katadromoj estas la nesalakva angilo, kies larvoj flosas drive en malferma oceano foje dum monatoj aŭ jaroj, antaŭ reveturi milojn da kilometroj al siaj originaj riveretoj, kie ili disvolviĝas ĝis atingi sian plenkreskan staton, kaj poste revenas al oceano por eloviĝi.

La vertikala ĉiutaga migrado estas ofta konduto; multaj maraj specioj iras al la surfaco nokte por manĝi; poste ili revenas al la profundeco dum la tago.

Granda nombro de maraj fiŝoj, kiel la tinuso, migras el nordo suden ĉiujare, sekvante la variadon de temperaturo en la oceano. Tio estas ege grava por la fiŝkaptado.

La migrado de nemaraj fiŝoj estas kutime pli mallongaj, ĝenerale ekde lago al rivero aŭ inverse, por eloviĝo.

La fiŝoj, same kiel aliaj akvaj organismoj, povas esti klasitaj ekologie peo sia tolero al diferencaj salecoj, en eŭrihalinoj aŭ stenohalinoj, same kiel pro aliaj aspektoj de sia adaptado al la medioj.

Fiŝoj kaj homoj redakti

 
Ekzemplo de komerca fiŝkaptado.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komerca fiŝkaptado.

Komerca fiŝkaptado estas la agado de kaptado de fiŝoj kaj alia marmanĝaĵo por komerca profito, plejparte farita ĉe naturaj fiŝejoj. Ĝi disponigas grandan kvanton de manĝaĵo al multaj landoj ĉirkaŭ la mondo, sed tiuj kiuj praktikas ĝin kiel industrio ofte devas persekuti fiŝojn longe en la oceanon sub malfacilaj kondiĉoj.

Troa fiŝkaptado tro ofte elĉerpis la kvanton de fiŝoj en la oceano, kaj same okazis pri cetacoj. Tiel oni devis internacie organizi kampanjojn por haltigi, minimumi la kaptadojn kaj permesi la rekuperadojn de la populacioj. Pri balenoj eĉ oni devis rekte malpermesi ties ĉasadon, kvankam kelkaj landoj evitas obeon al tiuj internaciaj malpermesoj, kiel Japanio kaj Norvegio. Revenante al fiŝoj, ne nur troa fiŝkaptado endanĝerigas la populaciojn, sed ankaŭ la poluo (plasto ĝenerale kaj industriaj kaj agrikulturaj forĵetaĵoj en riveroj, lagoj ktp.

Inter plej ŝatataj pladoj de la loĝantoj de Siberio kaj Norda Rusio estas fiŝrabotaĵo, preparata el kruda rabotita fiŝo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fiŝbredado.

Konservado redakti

La Ruĝa Listo de la IUKN de 2006 listigas 1,173 fiŝospeciojn kiuj estas minacataj de formorto.[19] Inklude estas specioj kiel la moruo,[20] la diabla ciprinodonto,[21] Celakantoformaj,[22] kaj la Blanka ŝarko.[23] Ĉar fiŝoj vivas subakve, ili estas tre malfacile studeblaj ol surteraj animaloj kaj plantoj, kaj la informaro pri la populacioj de fiŝoj estas ofte mankohava. Tamen, la fiŝoj de nesalaj akvoj ŝajnas partikulare minacataj ĉar ili ofte loĝas en relative malgrandaj akvejoj. Por ekzemplo, la diabla ciprinodonto okupas nur unusolan akvejojn de 3 per 6 metroj.[24]

Troa fiŝkaptado redakti

 
Blanka ŝarko, la plej granda specio de fiŝo, estas klasita kiel vundebla.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Troa fiŝkaptado.

Troa fiŝkaptado estas unu el la plej gravaj minacoj al manĝeblaj fiŝoj kiel moruo kaj tinuso.[25][26] Troa fiŝkaptado finfine okazigas populacimalpliigon (populacifalon) ĉar la survivantoj ne povas produkti sufiĉe junulojn por anstataŭigi la forigitojn. Tia komerca formorto ne supozigas, ke la specio estas formortinta, sed nur le ĝi ne plu pvoas elteni fiŝkaptadon.

Bone studita ekzemplo de populacifalo estas tiu de la Pacifika sardino Sadinops sagax caerulues fiŝkaptita ĉe la marbordo de Kalifornio. Ekde 1937 pinto de ĝis 800,000 tunoj kaptitaj tuj falis al nur 24,000 t en 1968, post kio la tiea fiŝkaptado ne plu estis ekonomie eltenebla.[27]

La ĉefa konflikto inter la fiŝkapta scienco kaj la fiŝkapta industrio estas ke ambaŭ grupoj havas diferencajn vidpunktojn pri la adaptokapablo de la fiŝkaptejoj al la intensiva fiŝkaptado. En lokoj kie Skotlando, Novtero kaj Alasko la fiŝkaptada industrio estas grava dunganto, kaj tiel la registaroj pretas subteni ĝin.[28][29] Aliflanke, sciencistoj kaj konservistoj premas al pli forta protektotendenco, avertante ke multaj fiŝostokejoj povos esti forbalaitaj post kvindek jaroj.[30][31]

Habitatodetruo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Habitatodetruo.

Grava danĝero kaj por nesalakvaj kaj por maraj ekosistemoj estas la habitata degradado inklude akvopoluadon, la konstruadon de akvobaraĵoj, la forigo de akvo por uzado de homoj kaj finfine la enkondukon de ekzotaj specioj.[32] Ekzemplo de fiŝo kiu estas endanĝerita pro habitatoŝanĝo estas la blanka acipensero, nome Nordamerika nesalakva fiŝo kiu loĝas en riveroj damaĝitaj de homa agado.[33]

Formorto de la Elefanta fiŝo redakti

 

En la komenco de 2020 oni konfirmis la jaman supozon de la formorto de tiu specio: nome "Psephurus gladius", kiu vivís en la rivero Jangzio, nome la tria plej longa de la mondo kun pli ol 6300 kilometroj kaj hejmo de pli ol 400 diversaj specioj. Ekde 2009, tiu fiŝo ne estis plu vidata, sed la sciencistoj atendis ĉar ne estis certigaj pruvoj de ties formorto. Ĵusa studo publikigita en la revuo Science of the Total Environment montris la malpliigon de la specio ekde 1970 kiel rezulto de troa fiŝkaptado kaj de la habitatofragmentado. Krome, en 1981, oni konstruis la Akvobaraĵon Geĵuba kiu blokis la migradon de la fiŝo necesa por ties reproduktado. Inter 1981 kaj 2003, la specio estis vidata nur 201 fojojn — kaj 95,2% antaŭ 1995— kaj ekde 1996 oni deklaris ĝin endanĝerigita, laŭ la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En 2003, oni konstruis la Baraĵon de la Tri Gorĝoj, kaj tio malbonigis la situacion de la specio kiu jam ne trovis frajejojn. En tiu jaro oni konfirmis la lastan vidon de tiu specio. La esplorado de la ĉinaj sciencistoj konfirmis, ke la specio komplete malaperis kaj probable inter 2005 kaj 2010. Dum lasta detala esplorado tra la tuta regiono, oni identigis 322 fiŝospeciojn, kaj eĉ ne unusolan specimenon de elefanta fiŝo.[34]

Ekzotaj specioj redakti

Enkonduko de ne-indiĝenaj specioj okazis en multaj habitatoj. Unu el la plej bone studitaj ekzemploj estas la enkonduko de la Nila perko en la Lago Viktoria en la 1960-aj jaroj. La Nila perko iom post iom formortigis la 500 endemiajn cikledajn speciojn de la lago. Kelkaj el ili survivas nune en kaptitecreproduktaj programoj, sed aliaj estas jam probable formortintaj.[35] Karpoj, serpentokapuloj,[36] tilapioj, Eŭropa perko, bruna truto, ĉielarka truto, kaj marpetromizoj estas aliaj ekzemploj de fiŝoj kiuj estis okazigintaj problemojn post ties enkonduko en fremdajn mediojn.

Fiŝoj en kulturo kaj arto redakti

 
"La fiŝkaptisto kaj sia edzino" ilustraĵo de Alexander Zick.
 
"La fiŝkaptisto kaj la fiŝo" en sovetunia poŝtmarko.

La vorto Iĥtis - laŭ la Greka alfabeto: ἰχθύς - estas la antikva kaj klasika vorto de la greka lingvo por "fiŝo". Ekster la greka lingvo la vorto estas la nomo de simbolo el du kruciĝantaj arkoj, kiuj simboligas la silueton de fiŝo. Tiu signo estis uzita kiel sekreta simbolo de Kristanismo fare de la unuaj kristanoj. La literoj IĤTIS, per grekaj literoj ΙΧΘΥΣ, estas akronimo por "Jesuo Kristo, Dia Filo, Savanto" (greke Ἰησοῦς Χριστὸς Θεοῦ Υἱὸς Σωτήρ). Antaŭ ol ekaperis la kredo kristanisma, la fiŝa simbolo tutmonde estis uzita kiel simbolo de la "granda patrina diino". Ĝi havas ligojn al la Hinduisma dio Viŝnuo, sed ankaŭ Dagon, la fiŝa dio de la Filistoj. Ankaŭ en la antikva asiria urbo Ninevo arkeologie troviĝis skulptaĵoj de fiŝo-dio. Ankaŭ en la Torao aŭ la Malnova Testamento de la Biblio (Juĝistoj 16:23-24; 1-a libro de Samuel 5:2-5) la dio Dagon menciiĝas. En ambaŭ lokoj de la Torao temas pri transcendenta, nevidebla Dio kiu superas la idolojn. Ĉar la fiŝo jam estis komuna religia simbolo en la antikva mondo, estis relative sendanĝere uzi ĝin fare de la sekretaj kristanismaj komunumoj sen timo pro tio altigi la danĝeron de persekuto.

"La fabelo de la fiŝkaptisto kaj la fiŝo" (en rusa: «Сказка о рыбаке и рыбке», angligita: Skazka o rybake i rybke) estas ferakonto en verso de Aleksander Puŝkin. Puŝkin verkis la fabelon en aŭtuno 1833 kaj estis publikigita en la gazeto "Biblioteka dlja ĉtenija" maje de 1835. Temas pri fiŝkaptisto kiu sukcesas kapti "Oran Fiŝon" kiu promesas plenumi ĉiun deziron ŝanĝe al sia libero. La intrigo estas simila al la rusa ferakonto "La avara maljuna edzino" (laŭ Vladimir Propp) kaj al "La fiŝkaptisto kaj sia edzino" de la Fratoj Grimm. Aliaj verkistoj bazis siajn historiojn sur tiu populara rakonto: En To the Lighthouse de Virginia Woolf la rolulo Mrs. Ramsey rakontas al sia filo James version de la rakonto. La romano Der Butt de Günter Grass de 1977 estas iel bazita sur la rakonto, same kiel la versio de Emanuele Luzzati, nome "Punch kaj la magia fiŝo", kaj la romano de Ursula LeGuin nome "The Lathe of Heaven".

La oldulo kaj la maro (angle: The Old Man and the Sea) estas novelo de Ernest Hemingway verkita en Kubo en 1951 kaj eldonita en 1952. Ĝi estis la lasta ĉefa fikciaĵo verkita de Hemingway kaj eldonita dum lia vivo. Ĝi temas pri maljuniĝinta kuba fiŝkaptisto kiu luktas tritage baraktade kontraŭ giganta makajro (Makaira nigricans) (angle: marlin) fore en la Golfa Marfluo, onidire la plej granda kaptaĵo de lia vivo. Sed jam je nokto la ŝarkoj jam formanĝis la tutan korpon de la makajro, lasante nur ties skeleton.

Rumble Fish (angle: Luktofiŝoj) estas filmo de Francis Ford Coppola pri la romano samnoma de Susan E. Hinton. En la filmo oni rakontas la realon de du fratoj krimetemaj per senkoloraj nuancoj; la nura koloro de la filmo estas la siamaj luktofiŝoj (Betta splendens), por fokusigi la kontraston de ambaŭ realoj en la verko.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri fiŝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[37]:

  •  
     Al la fiŝo ne instruu naĝarton. 
  •  
     Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. 
  •  
     Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. 

Referencoj redakti

  1. fiŝoj en vortaro.net
  2. Jean-Baptiste Lamarck, Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. (paĝo 126)
  3. Armbruster, J. W, 1998, Modifications of the digestive tract for holding air in loricariid and scoloplacid catfishes, Copeia, paĝoj 663-675 http://www.auburn.edu/academic/science_math/res_area/loricariid/fish_key/Air.pdf Alirita la 22an de septembro de 2009, angla.
  4. Setaro, John F., 1999, Circulatory System, Microsoft Encarta 99.
  5. Pokniak R, José, Nutrición de peces, TecnoVet, numero 2, aŭgusto de 1997, http://www.tecnovet.uchile.cl/CDA/tecnovet_articulo/0,1409,SCID%253D9163%2526ISID%253D448,00.html Arkivigite je 2007-11-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de septembro de 2009
  6. Sistema excretor, Arkivigite je 2009-04-18 per la retarkivo Wayback Machine FisioNet, alirita la 22an de septembro de 2009
  7. Helfman G., Collette B. kaj Facey D., The Diversity of Fishes, Blackwell Publishing, pagoj 48-49, 1997 isbn=0-86542-256-7 angla
  8. Helfman G., Collette B. kaj Facey D., The Diversity of Fishes, Blackwell Publishing, paĝo 191, 1997 isbn=0-86542-256-7 anglas.
  9. Orr, James, 1999, Fish, Microsoft Encarta 99
  10. Albert, J.S. kaj W.G.R. Crampton, 2006, Electroreception and electrogenesis, paĝoj 431-472, The Physiology of Fishes, 3a eldono D.H. Evans kaj J.B. Claiborne, CRC Press isbn=0849320224 angla.
  11. Ommanney, F.D. (1971). Los Peces. Time Inc.
  12. https://web.archive.org/web/20110706211428/http://juls.sa.utoronto.ca/Issues/JULS-Vol2Iss1/JULS-Vol2Iss1-Review3.pdf Appropriate maze methodology to study learning in fish, PDF, Journal of Undergraduate Life Sciences, alirita la 25an de septembro de 2009, angla.
  13. Contingency checking and self-directed behaviors in giant manta rays: Do elasmobranchs have self-awareness? - article at Springer
  14. Cleaner wrasse pass the mark test. What are the implications for consciousness and self-awareness testing in animals? - artikolo en BiorXiv Arkivigite je 2021-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Scientists find some fish can recognise themselves in mirror - artikolo en The Guardian
  16. Fishes Use Problem-Solving and Invent Tools- artikolo en Scientific American
  17. (Februaro 2017) “Territorial vocalization in sympatric damselfish: acoustic characteristics and intruder discrimination”, Bioacoustics 27 (1), p. 87–102. doi:10.1080/09524622.2017.1286263. 
  18. (29-an de oktobro 2014) “New Insights into the Role of the Pharyngeal Jaw Apparatus in the Sound-Producing Mechanism of Haemulon Flavolineatum (Haemulidae).”, Journal of Experimental Biology 217 (21), p. 3862–3869. doi:10.1242/jeb.109025. 
  19. Table 1: Numbers of threatened species by major groups of organisms (1996–2004). iucnredlist.org. Arkivita el la originalo je 30a de junio 2006. Alirita 18a de januaro 2006.
  20. Gadus morhua (Atlantic Cod)”, IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 21a de majo 2011.. 
  21. Cyprinodon diabolis (Devils Hole Pupfish)”, IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 21a de majo 2011.. 
  22. Latimeria chalumnae (Coelacanth, Gombessa)”, IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 21a de majo 2011.. 
  23. (2019) “Carcharodon carcharias”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T3855A2878674. Alirita 19a de decembro 2019.. 
  24. Helfman, Collette & Facey 1997, paĝoj 449–450
  25. "Call to halt cod 'over-fishing'", BBC News, 5a de januaro 2007. Kontrolita 18a de januaro 2006.
  26. "Tuna groups tackle overfishing", BBC News, 26-a de januaro 2007. Kontrolita 18a de januaro 2006.
  27. Helfman, Collette & Facey 1997, p. 462
  28. "UK 'must shield fishing industry'", BBC News, 3a de novembro 2006. Kontrolita 18a de januaro 2006.
  29. "EU fish quota deal hammered out", BBC News, 21a de decembro 2006. Kontrolita 18a de januaro 2006.
  30. Ocean study predicts the collapse of all seafood fisheries by 2050. Arkivita el la originalo je 15a de marto 2007. Alirita 13a de januaro 2006.
  31. Atlantic bluefin tuna could soon be commercially extinct. Arkivita el la originalo je 30a de aprilo 2007. Alirita 18a de januaro 2006.
  32. Helfman, Collette & Facey 1997, p. 463
  33. Threatened and Endangered Species: Pallid Sturgeon Scaphirhynchus Fact Sheet. Arkivita el la originalo je 26a de novembro 2005. Alirita 18a de marto 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-11-26. Alirita 2020-01-06.
  34. Agathe Cortes, La primera especie extinguida de 2020: un pez de hasta siete metros de largo, El País, 8a de januaro 2020 - 09:14 CET Alirita la 8an de januaro 2020.
  35. Spinney, Laura, "The little fish fight back", The Guardian, 4a de aŭgusto 2005. Kontrolita 18a de januaro 2006.
  36. "Stop That Fish!", The Washington Post, 3a de julio 2002. Kontrolita 26a de aŭgusto 2007.
  37. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14.

Literaturo en Esperanto redakti

  • Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 6. ISBN 978-5-7161-0138-8.
  • Jean-Baptiste Lamarck, Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Bibliografio redakti

  • Francesco Costa, Atlante dei pesci dei mari italiani, Mursia, 2004, ISBN 88-425-3188-X.
  • Ch. M. Danoff, J. Wiesner, J. E. Skydsgaard: Fische. In: Lexikon der Alten Welt. 1990, Band 1, Sp. 971–977.
  • Dudich, E., Loksa, I. (1987): Állatrendszertan – Tankönyvkiadó, Budapest ISBN 963-18-0543-3
  • Eschmeyer, William N.; Fong, Jon David (2013). "Catalog of Fishes". California Academy of Sciences.
  • Kurt Fiedler: Lehrbuch der Speziellen Zoologie (2. Band, 2. Teil: Fische). Gustav Fischer Verlag., Jena 1991, ISBN 3-334-00339-6.
  • Harald Gebhardt, Andreas Ness: Fische. Die heimischen Süßwasserfische sowie Arten der Nord- und Ostsee. 7. Aufl., BLV Verlag, München 2005, ISBN 3-405-15106-6.
  • Géczy, B. (1989): Őslénytan – Tankönyvkiadó, Budapest ISBN 963-17-6674-8
  • Helfman, G.; Collette, B.; Facey, D. (1997). The Diversity of Fishes (1st ed.). Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-86542-256-8.
  • Patrick Louisy, Guida all'identificazione dei pesci marini d'Europa e del Mediterraneo, a cura di Trainito, Egidio, Milano, Il Castello, 2006, ISBN 88-8039-472-X.
  • Moyle, Peter B.; Cech, Joseph J. (2003). Fishes, An Introduction to Ichthyology (5a eld.). Benjamin Cummings. ISBN 978-0-13-100847-2.
  • Nelson, Joseph S. (2006). Fishes of the World (PDF) (4a eld.). John Wiley & Sons. ISBN 978-0-471-75644-6. Arkivita el la originalo (PDF) la 5an de marto 2013.
  • Karel Pivnicka kaj Karel Cerny, Poissons, Nathan, 1987 (ISBN 2-7000-1518-5)
  • Scales, Helen (2018) Eye of the shoal: A Fishwatcher's Guide to Life, the Ocean and Everything. Bloomsbury Sigma ISBN 978-1-4729-3684-4
  • Sergio Zerunian, Condannati all'estinzione? Biodiversità, biologia, minacce e strategie di conservazione dei pesci d'acqua dolce indigeni in Italia, Il Sole 24 Ore Edagricole, 2002, ISBN 88-506-4778-6.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti