Ido

planlingvo, bazita sur Esperanto, kreita je 1907 far Louis Couturat kaj Louis de Beaufront

Ido[noto 1] estas internacia planlingvo kreita de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront en 1907 kiel reformita Esperanto. En Finnlando tri homoj parolas Idon denaske.[1]

Ido
Ido
konstruita lingvoInternacia planlingvoesperantidoplanlingvo
Parolantoj 150
Fremdlingvo / dua lingvo por taksoj 100–200
Skribo latina alfabeto
Kreinto Louis Couturat
Louis de Beaufront
Dato 1907
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nenie
Reguligita de Uniono di la Linguo Internaciona Ido
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 io
  ISO 639-2 ido
  ISO 639-3 ido
  Glottolog idoo1234
Angla nomo Ido
Franca nomo ido
Vikipedio
Emblemo de Vikipedio Vizitu vikipedion en Ido!
vdr

Por pli pri la komparo al Esperanto, vidu Esperanto kaj Ido komparataj

Historia evoluo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ido-movado.

La instigo por tiu ĉi lingvoprojekto estis emo de multaj esperantistoj al perfektigado de la Internacia Lingvo. Multaj homoj opiniis, ke nesufiĉa perfekteco de Esperanto bremsas ĝian progresadon. La lingvoprojekto Ido aperis kiel rezulto de laboro de la Komisiono pri elekto de la plej bona projekto de internacia lingvo. Post apero de Ido sekvis grava skismo en la internacia Esperanto-movado.

La nova projekto allogis precipe lingvistojn. La onidiro, ke Esperanto fariĝis lingvo sen gvidantoj, dum Ido lingvo sen popolo, estas iom troiga; laŭ Enciklopedio de E. transiris al Ido apenaŭ 20% da E-gvidantoj kaj nur 3-4% el la tuta esperantistaro.

La Idistoj daŭre emis al senĉesaj reformoj en la lingvo – temas pri la strukturo, gramatiko kaj vortprovizo. La reformoj sekvis unu post la alia, kaj rezulte la lingvo perdis multajn siajn adeptojn.

Post la dua mondmilito la lingvo stabiliĝis, sed ĝia movado grandparte forvelkis[2], kvankam ankoraŭ organizita Ido-movado ekzistas eĉ nun, plejparte danke al la Interreto kaj kelkaj entuziasmuloj. Ekzemplo estas la grupiĝo Ido-Societo Hispana, eldonanta la retbultenon Adavane.

Lingvaj strukturoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gramatiko de Ido.

La baza strukturo de Ido estas SVO. Ĝi estas aglutina lingvo, sed neperfekte, ĉar kelkaj finaĵoj suferas ŝanĝojn en kunigoj.

Pronomoj redakti

La pronomoj de Ido estis reviziitaj por fari ilin pli akustike apartaj ol tiuj de Esperanto, kiuj ĉiuj finiĝas per i. Precipe la unuopaj kaj pluralaj unua-personaj pronomoj mi kaj ni eble malfacile distingiĝas en brua medio, do Ido havas me kaj ni anstataŭe. Ido ankaŭ distingas inter intimaj (tu) kaj formalaj (vu) duapersonaj singularaj pronomoj same kiel plurala duapersona pronomo (vi) ne markita por intimeco. Cetere, Ido havas tut-genran triapersonan pronomon lu (ĝi povas signifi "li", "ŝi" aŭ "ĝi", depende de la kunteksto) aldone al ties vira (il), ina (el), kaj neŭtra (ol) triapersonaj pronomoj.

singularo pluralo refleksiva nedifinita
unua dua persono tria persono unua dua persono tria persono
familiara formala malina ina neŭtra ajnagenra malina ina neŭtra ajnagenra
Ido me tu vu il(u) el(u) ol(u)² lu³ ni vi ili eli oli li su on(u)
Angla I thou you he she it he/she/it we you they one
Esperanto mi ci¹ vi¹ li ŝi ĝi ni vi ili si oni
  1. ci, kvankam teknike la konata formo de la vorto "vi" en Esperanto, malofte estas uzata. Zamenhof mem ne enmetis tiun ĉi pronomon en la unuan libron pri Esperanto kaj nur poste kontraŭvole; poste li rekomendis ne uzi la formon "ci", ĉar malsamaj kulturoj havas konfliktantajn tradiciojn pri la uzo de la familiarecaj kaj formalaj formoj de "vi". [3]
  2. ol, kiel la angla it kaj Esperanta ĝi, ne limiĝas al senvivaj objektoj, sed uzeblas "por entoj kies sekso estas nedeterminita: beboj, infanoj, homoj, junuloj, pliaĝuloj, homoj, individuoj, ĉevaloj, [brutoj], katoj, ktp. "
  3. lu ofte estas erare etikedita epicena pronomo, tio estas pronomo, kiu rilatas al ambaŭ viraj kaj virinaj estaĵoj, sed fakte, lu estas pli ĝuste "tut-genra" pronomo, ĉar ĝi ankaŭ estas uzata por aludi al senvivaj objektoj. De la Kompleta Gramatiko Detaloza di la Linguo Internaciona Ido fare Beaufront:

    Lu (same kiel li) estas uzata por ĉiuj tri seksoj. Ke lu plenumas devon por la tri genroj laŭplaĉe en singularo, tio ne estas en si mem pli miriga ol vidi, ke li servas la tri genrojn laŭplaĉe en multnombro ... Per decido (numero 1558) la Idista Akademio malakceptis ĉiun limigon pri la uzo de lu. Oni povas tiel uzi tiun pronomon tute sammaniere por afero kaj persono kun evidenta sekso kiel por bestoj de nekonata sekso kaj homo, kiu havas sen aŭ nedifinitan seksan nomon, kiel bebo, infano, homo, ktp., Ĉi tiuj vere estante tiel viraj, kiel inaj.

La motivoj por ĉi tiu decido estis donitaj en "Mondo", XI, 68: Lu por la singularo estas ĝuste la sama kiel li por la pluralo. Logiko, simetrio kaj facileco postulas tion. Sekve, same kiel li povas esti uzata por homoj, bestoj kaj aferoj, kiam nenio devigas iun esprimi la sekson, tiel lu povas esti uzata por homoj, bestoj kaj aferoj en la sama kondiĉo. La proponita distingo estus ĝena subtileco ...

Vortprovizo redakti

Vortprovizo en Ido devenas de ses, deantaŭe definitaj, fontaj lingvoj: la franca, itala, hispana, angla, germana kaj rusa. La decido bazi la vortprovizon sur tiuj disvastigitaj lingvoj celis faciligi Ido kiel eble plej multe por la plej granda nombro da homoj. Dekomence oni analizis la unuajn 5.371 idovortajn radikojn kompare kun la vortprovizo de la ses fontlingvoj, kaj oni trovis la sekvan rezulton: [4]

  • 2024 radikoj (38%) apartenas al 6 lingvoj
  • 942 radikoj (17%) apartenas al 5 lingvoj
  • 1111 radikoj (21%) apartenas al 4 lingvoj
  • 585 radikoj (11%) apartenas al 3 lingvoj
  • 454 radikoj (8%) apartenas al 2 lingvoj
  • 255 radikoj (5%) apartenas al 1 lingvo

Alia analizo montris, ke:

  • 4 880 radikoj (91%) troviĝas en la franca
  • 4 454 radikoj (83%) troviĝas en la itala
  • 4 237 radikoj (79%) troviĝas en la hispana
  • 4 219 radikoj (79%) troviĝas en la angla
  • 3 302 radikoj (61%) troviĝas en la germana
  • 2 821 radikoj (52%) troviĝas en la rusa

Komparo de Ido-vortprovizo kun ĝiaj ses fontlingvoj

Ido franca itala hispana angla germana rusa
bona bon buono bueno good ("bonus") gut ("Bonus") khoroshiy (хороший)
donar donner dare ("donare") dar, donar give ("donate") geben dat (дать), darit (дарить)
filtrar filtrer filtrare filtrar filter filtern filtrovat (фильтровать)
gardeno jardin giardino jardín garden Garten sad (caд)
kavalo cheval cavallo caballo horse ("cavalry") Pferd ("Kavallerie") loshad, kobyla (лошадь, кобыла)
maro mer mare mar sea ("marine") Meer more (море)
naciono nation nazione nación nation Nation natsija (нация)
studiar étudier studiare estudiar study studieren izuchat, (изучать)
yuna jeune giovane joven young ("juvenile") jung yunyi, molodoy (юный, молодой)

Sekso redakti

Ido, male al Esperanto, ne supozas la viran sekson defaŭlte. Ekzemple, Ido ne derivas la vorton por "kelnerino" per aldono de ina sufikso al "kelnero", kiel faras Esperanto. Anstataŭe, Ido-vortoj estas difinitaj kiel seksneŭtralaj, kaj du malsamaj sufiksoj derivas virajn kaj virinajn vortojn de la radiko: Ekz. servisto por kelnero de ambaŭ seksoj, servistulo por vira kelnero, kaj servistino por kelnerino. Estas nur du esceptoj al ĉi tiu regulo: Unue, patro por "virpatro", matro por "patrino", kaj genitoro por "gepatro", kaj due, viro por "viro", muliero por "virino", kaj adulto por "plenkreskulo". [5]

Formalaj kritikoj pri Esperanto redakti

 
Ido-Kongreso en Dessau 1922.

La ĉefa kritiko de idistoj koncerne Esperanton estas pri morfologio. Aktivulo de la Delegitaro por Alpreno de Lingvo Internacia kaj membro de la Lingva Komitato, Wilhelm Ostwald, aludante al derivado, diris, ke en arta lingvo devas regi unusenceco. Regnar Ström en 1905 atentigis, ke pro diferencoj en vortaroj estas malklare, ĉu spiono estas homo aŭ ago. Louis Couturat surbaze de sia logiko, apriore kreis vortfaran sistemon, en kiu ĉefa karakterizo estis lia fama ”renverseblo”. Tiutempe, malforta punkto de Esperanto estis la manko de vortfarada teorio.

Ido estis multflanke reago al tia situacio: en sia studo pri la derivado en la Lingvo Internacia, kiu aperis 1907 en franca lingvo, Couturat vaste kaj funde kritikis la esperantan vortfaradon per sia ”principo de renversebleco” kaj metis samtempe la teorian fundamenton de Ido. René de Saussure kreis la formulon de neceso kaj sufiĉo akceptotan en 1913 de Lingva Komitato. La Saussure-studo ne estis nur defendo de la esperanta sistemo, sed samtempe klariga verko por la esperantistoj. Granda parto de la idista kritiko al esperanto hodiaŭ ne plu validas, simple pro la fakto, ke la Saussure-tezoj atentigis pri malkongruaĵoj kaj plibonigis per tio la lingvouzon.

Vortkategoriojn oni provadis difini en Eŭropa lingvistika tradicio, unue, ”semantike”, kiel supozeble plej larĝajn klasojn laŭ signifo, due, laŭ eblaj sintaksaj pozicioj de la supozataj vortkategorioj, trie laŭ la havataj duagradaj kategorioj (kazo, tenso, modo, nombro).

La unua aliro iom favoras, plifaciligas (ĉu prave, ĉu malprave) proksimigon aŭ identigon de vorto kaj morfemo. Tiaokaze ankaŭ vortkategorio kaj karaktero de radiko povas ne aŭ ne tre distingiĝi. La du aliaj aliroj necesigas distingon kaj diferencojn en la klasado de vortoj kaj vortelementoj, respektive.

Sekve, la kritikoj de unuaj idistoj estis bazita sur eŭropcentra vidpunkto, sed, en tiu tempo, eŭropcentrismo ne estis rigardata kiel problemo. Poste, dum jardekoj, eŭroklonoj forte kritikis Esperanton por ne esti sufiĉe ”eŭropa”, do, ne sufiĉe ”internacia”.

Influo al Esperanto redakti

Malgraŭ la iam akra polemiko inter anoj de la du lingvokomunumoj, Esperanto laŭ kelkaj profitis el impulsoj, kiujn donis Ido. Precipe en la literatura lingvo enuziĝis konsiderinda nombro da sinonimoj de ”pezaj morfem-kombinaĵoj, kies neoportunecon oni ekkonis en la praktiko”, kiel konstatis Detlev Blanke en sia verko Internationale Plansprachen.

Ekzemplojn de tiaj sinonimparoj oni trovas sube. Menciindas, ke la dua en ĉiu linio (kiu respondas al Ido-vorto) havas limigitan uzokampon kaj preskaŭ ne eniris la komunuzan lingvon.

malofta / rara
malfrua / tarda
maljuna / olda
supreniri / ascendi
malsupreniri / descendi

Tamen kelkaj (ekz-e Claude Piron en La Bona Lingvo) konsideras tiun influon de Ido malbona por Esperanto, ĉar ĝi kontraŭas la bazan ideon de Zamenhof malpliigi la kvanton de lernindaj radikoj per vasta uzado de kunmetaĵoj.

Al tio aldoniĝas la sekvaj vorteroj, el kiuj kelkaj trovis pli ĝeneralan uzon aŭ estas oficialigitaj en Esperanto:

mis- (miskompreno, miskonduto, mise...)
retro- (retroiri, retroveturi)
-end- (kiel en pagenda = deviga por pagi)
-iv- (kiel en pagiva = pagipova; -iv- estus ”internacia sufikso” laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko),
-oz- (kiel en montetoza pejzaĝo = pejzaĝo riĉa je montetoj)

El tiuj ĉi, mis- estis oficialigita de la Akademio en 1929 kaj -end- en 1953.[6] La aliaj tri estas malpli uzataj. La -iv- oni povas anstaŭigi per -pov-; pagiva → pagipova, kreivo → kreipovo, ktp.; la -oz- oni povas anstataŭigi per -plen--riĉ-; montetoza → montetplena, montetriĉa.

Ido en la Interreto redakti

Ekzistas Idlingva Vikipedio kaj podkasto, kiu nomiĝas Idala podkasto.

Specimenoj redakti

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj redakti

Ide:
Universal Deklaro di Homal Yuri:[7]
Omna homi naskas libera ed egala relate digneso e yuri.
Li es dotita per raciono e koncienco e devas agar vers l'una l'altra en spirito di frateso.
Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[8]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Patro nia redakti

 
Patro nia

Patro nia en Ido.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Ide:
Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez
quale en la cielo, tale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnadiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.
Amen.
Esperante:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.

El Enciklopedio de Esperanto redakti

Ido. La sistemo Ido aŭ Reformata-Esperanto estas publikigita de la t. n. ”Delegacio por alpreno de la lingvo internacia”, kiel ĝia kolektiva verko. Unu el la ĉefaj gvidantoj de la tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montriĝis ĝia ĉefaŭtoro, aŭ estis proklamita kiel tia. Fakte, la ĉefa aŭtoro de Ido estis Louis Couturat. Li kredis, ke la esperantistaro alprenos la reformojn, ”se ili estos subtenataj de konata esperantisto. De Beaufront havis personajn malamikecojn en la franca esperanto-movado kaj kunagis”[9].

La Ido-gvidantoj celis anstataŭigi la ”liberan”, tio estas kolektivan, ”popolan” kreadon de la internacia lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20 % da E-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la Esperantistaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3–4 %. La grandega plimulto de la Esperantistoj ĝuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj reguligi la lingvon desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapük kaj Idiom-Neutral). La ”desupra revolucio” fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de Esperanto. En ĝi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la Esperantistaro eliminas el si mem. Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastiĝon de Esperanto. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido-ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Zamenhof: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.

Notoj redakti

  1. La nomo de la lingvo, «Ido», samas kaj en Ido kaj en Esperanto.

Referencoj redakti

  1. https://www.kotus.fi/files/1783/mamu_sanakirjoja_2010_oph.pdf
  2. Bill Chapman, Kial fiaskis la Ido-movado ? (ĉefe pri Britio), Heroldo de Esperanto, aprilo 2018, nro 4 (2283) 94-a jarkolekto, p. 2
  3. Eventoj, no. 103, ISSN 1215-959X. Ci estas senvalora balasto. 1996. Available at https://www.eventoj.hu/arkivo/eve-103.htm
  4. Dyer, Luther H (1923). The Problem of an International Auxiliary Language and its Solution in Ido. pp. 101–121.
  5. ApGawain, Niklas; Hugon, P. D.; Moore, J. L.; De Beaufront, Louis (2008) [1st pub. 1999]. Muelver, Jerry (ed.). Ido for All (PDF) (1.6 ed.). North American Ido Society. pp. 42, 52, 70
  6. http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#datoj
  7. Homaj rajtoj Ide
  8. Homaj rajtoj Esperante
  9. Sikosek, Ziko Marcus. (2003) Esperanto sen mitoj, 2‑a eldono, Antverpeno: Flandra Esperanto‑Ligo, p. 192.

Literaturo redakti

  • Claude Gacond, Granda bibliografio de Ido, Literatura Foiro, n-ro 314, decembro 2021, paĝoj 369-375

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti