Popido
Popido (la "Popola Idiomo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo, Kamiel Vanhulle), kun kromnomo Manuel Popido, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Gavaro (do entute, tri "sociolektoj"). Halvelik ne vere volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto la "esprimeblecon de iu dialekto", t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.
Popido | |
idiomo | |
---|---|
Esperanto | |
Denaskaj parolantoj | verŝajne neniu |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata sed verŝajne ege malmulte |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | neniu |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Popido |
Specimeno | |
Ni sjus naskiĵit liberas. Ni sjus vat nas propras pensês ed ides. Oni devat traktaj same ni sjus.
| |
La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj.
Diferencoj inter Esperanto kaj Popido
redaktiLiterumado
redakti- Popido konservas la saman alfabeton krom "w", kiu anstataŭas "ŭ". Nova litero "ê" /ə/ (ŝvao) estas enkondukita.
- Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (akwê, egzempl, apsolute). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.
Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj
redakti1-regulo
redaktiArtikolo "la" fariĝas lo kaj plurale los (ne deklinaciebla).
2-regulo
redaktiSubstantivoj perdas la finaĵon "o" sen apostrofado. Por belsoneco kiam estas vorto-fina konsonanto-sinsekvo malfacile prononcebla, oni povas aldoni "ê" ("patro" fariĝas patrê aŭ patêr). Por formado de la multenombro oni aldonas "s". Akuzativo "n" ekzistas sed estas ne deviga ĉar la vortordo estas SVO (subjekto - verbo - objekto). Kiam vorto estas plurala kaj akuzativa, la akuzativa "n" antaŭeniras la pluralon (los ĉevalêns).
3-a regulo
redaktiAdjektivoj finiĝas per "a" (senŝanĝe). Multenombron kaj akuzativon oni formas kiel por substantivoj.
4-a regulo
redaktiSenŝanĝe krom unu, dek, cent, mil kaj miliono kiuj fariĝas respektive won, diks, ĉend, milje, miljun. Estas ne klare ĉu "miljun" estas nedeklinaciebla numeralo aŭ ĉu ĝi povas ricevi pluralon kaj/aŭ akuzativon.
5-a regulo
redaktiPronomoj restas senŝanĝe krom "ili", kiu fariĝas zi (verŝajne el la angla "they" aŭ la germana "sie"). La duapersona singulara pronomo estas ĉiam ci; vi estas uzata sole plurale. La posesivaj adjektivoj estas jenaj: ma, ca, la, ŝa, ĝa, ona, na, va, za, sa.
6-a regulo
redaktiLa verbaj finaĵoj estas aj, at, it, ot, ut, u (anstataŭ respektive "i", "as", "is", "os", "us", "u"). La participaj finaĵoj fariĝas and, ind, ond, ad, id, od.
- Ekzemple: li manĝat (li manĝas); ni venot (ni venos); zi sit trinkandas (ili estis trinkantaj; vidu sube koncerne la ŝanĝon de la verbo esti)
11-a regulo
redaktiKunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "ê".
Senŝanĝaj reguloj
redakti- 7, 8, 9, 10, 12, 13, 14, 15
- La 16-a regulon oni ne vere bezonas ĉar plejparto el la substantivoj estas skribitaj senpere de finaĵo.
Aliaj gramatikaj diferencoj
redakti- Verboj "esti" kaj "havi" fariĝas pli mallongaj: saj kaj vaj.
- Ekzemple: mi sat (mi estas); zi vut (ili havus)
- Tabelvortoj iĝas jenaj:
- "ki-" iĝas k
- "ti-" iĝas t
- "i-" iĝas hi
- "nen-" iĝas ni
- "ĉi-" iĝas sj
- alj- estas enkondukita kiel plenrajta kaj respondas al la neoficiala "ali"-serio de Esperanto.
- Finaĵoj ("-u", "-el", "-al","-es" ktp) restas senŝanĝaj.
- Ekzemple: tu vir (tiu viro); sjes propraĵ (ĉies propraĵo); kus vars vendat-ci? (kiujn varojn vi vendas?)
- Aŭ-vortoj malaperas: "antaŭ" fariĝas ante, "hieraŭ" farigas hiere ktp. Sed "aŭ" fariĝas o.
- Por ne okazigi konfuzon, kelkaj sufiksoj estas modifitaj: -adz ("-ad"), -idj ("-id"), -iĵ ("-iĝ"), -indz ("-ind") kaj -ĉ ("-ĉj").
- Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mava prefere ol malbona).
- Oni uzu ĉu malpli ofte. Anstataŭe, oni kunligu verbon kun ĝia subjekto per streketo.
- Ekzemple: sciat-ci? (ĉu vi scias?)
- Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (vivêsciencist anstataŭ "biologisto").
- Propraj nomoj, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.
Aliaj vortaj ŝanĝoj
redaktiKrom la ĉi-supre menciitaj ŝanĝoj, la jenaj vortoj ŝanĝiĝas:
- bonvolu - mi petas: ples
- ĉar: bikos
- Fraŭlo - Fraŭlino: Mastrê - Mamzel
- ĝis: til
- jam: ŝon
- jes: da
- kaj: ed
- ke: as
- multe: muĉe
- ne: nej
- rapide: preste
- sata: sjata (por ne konfuzi kun la verbo saj)
- sed: mo
- Sinjoro - Sinjorino: Sir - Sirin
- tamen: toĥ
- tre: muj
- ve: laz
- voto: vjoto (por ne konfuzi kun la verbo "vaj")
Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanĝa, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.
Specimenoj
redakti- Lo esper
- Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Popido
- En lo mondên venit nova sent,
- Tra lo mond irat forta vok;
- Per flugils de facila vent
- Nun de lok flugu ĝi al lok.
- Nej al glav sangên soifanda
- Ĝi tirat lo homa famili:
- Al lo mond eterne militanda
- Ĝi promesat sankta harmoni.
- Sub lo sankta signê de lo esper
- Kolektiĵat pacas batalandês,
- Ed preste kreskat lo afer
- Per labor de los esperandês.
- Forte starat murs de jarmiljes (aŭ jarmiljeês)
- Inter los popols divididas;
- Mo dissaltot los opstinas bars, (PS anstataŭ BS)
- Per lo sankta am disbatidas.
- Sur newtrala lingva fundament,
- Komprenande won lo alia,
- Los popols farot en konsent
- Won granda rond familia.
- Na diligenta kolegar
- En labor paca nej laciĵot,
- Til lo bela sonĝ de lo homar
- Por eterna ben efektiviĵot.
- Na Patr, ku sat en lo ĉiel,
- sankta su Ca nom,
- venu Ca reĝec, su Ca vol,
- kel en lo ĉiel, tel anke sur lo ter.
- Donu al ni hodie na sjutaga pan
- ed pardonu al ni nas ŝuldês
- kel ni anke pardonat al nas ŝuldandês;
- nej konduku ni en tentên,
- mo liberigu ni el mav.
- Amen
Ceteraĵoj
redaktiEn la libro pri Popido, estas kelkaj eraroj fare de la aŭtoro mem pri sia propra lingvo.
Li ankaŭ proponis Normlingva Esperanto, kio rilatus al la neceso realproprigi al Esperanto la literojn kiuj al ĝi "mankas" (y, w, x, q), celante plibone reprezenti la terminologion sciencan de deveno greko-latina. Per tiuj projektoj, li provis disigi la ĉiutagan Esperanton (Popidon) de la scienca Esperanto.
Referencoj
redakti- Halvelik, Manuel; Popido, la verda dialekto. (Normlingva serio, 5). Brugge: Eldonejo-librejo Sonorilo, 1973 54 paĝoj.
- Halvelik, Manuel, Popido, la verda dialekto, Serio "La sociolekta triopo", Eldonejo-librejo Sonorilo, 2-a versio, 2009, 167 paĝoj. elŝutebla el lia retejo 3,33 MiB