Pronomo

(Alidirektita el Pronomoj)

Pronomoj estas vortoj, kiuj ĝenerale anstataŭas la nomon de aferopersono aliloke menciita, aŭ de afero/persono komprenebla el la kunteksto. (Se la afero jam menciiĝis, la pronomo estas anaforo; se ĝi nomiĝos nur poste en la frazo, la pronomo estas kataforo.)

Vortospecoj

Demonstrativoj redakti

Demonstrativoj, aŭ montraj pronomoj, estas pronomoj kiujn oni uzas por indiki entojn kiuj povas esti distingitaj disde aliaj. Ili ofte estas deiktaj kaj iliaj signifoj dependas de certa punkto de referenco.

Jen la demonstrativoj en Esperanto: [1]

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo tiu — tio tiuj
Akuzativo tiun — tion tiujn
Genitivo ties ties
Prepozitivo je tiu — je tio je tiuj

Indefinitoj redakti

Indefinitoj, aŭ nedifinaj pronomoj, estas pronomoj kiuj anstataŭas nespecifajn entojn.

Jen la indefinitoj en Esperanto: [2]

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo iu — io iuj
Akuzativo iun — ion iujn
Genitivo ies ies
Prepozitivo je iu — je io je iuj

Interogativoj redakti

Interogativoj, aŭ demandpronomoj, estas pronomoj kiujn oni uzas por enkonduki demandon aŭ rektan aŭ nerektan. En pluraj lingvoj, la interogativo formiĝas ne per pronomo, sed partikulo. En Esperanto, la interogativoj estas forme identaj al la rilativoj. Esperanto jes havas apartan interogativan partukulon, nome ĉu.

Kolektivoj redakti

Kolektivoj, aŭ sumigpronomoj, estas pronomoj kiuj anstataŭas kolekton de entoj konsideritaj kiel unu tuto. Tiu kolekto mem, kontraste, estas nomita kolektiva substantivo.

Jen la kolektivoj en Esperanto: [3]

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo ĉiu — ĉio ĉiuj
Akuzativo ĉiun — ĉion ĉiujn
Genitivo ĉies ĉies
Prepozitivo je ĉiu — je ĉio je ĉiuj

Negativoj redakti

Negativoj, aŭ neaj pronomoj, estas pronomoj kiuj indikas mankon aŭ neekziston de ento kiel subjekton. Iuj lingvoj kategorias la negativojn kiel subspecon de la rilativo.

Jen la negativoj en Esperanto:[4]

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo neniu — nenio neniuj
Akuzativo neniun — nenion neniujn
Genitivo nenies nenies
Prepozitivo je neniu — je nenio je neniuj

Nulsubjekta pronomo redakti

Kiam predikato ne havas propran subjekton, diversaj lingvoj havas deversajn pronomojn por anstataŭi tiun mankon, sed ne ĉiam. En Esperanto, iuj uzas interalie oniĝi kiel pronomon de nula subjekto, sed tia uzado estas ĝenerale pleonasma. Adjektoj de predikato kun nula subjekto fleksias al adverbo.

Personaloj redakti

Personaloj, aŭ personpronomoj, estas pronomoj kiuj anstataŭas personon.

En gramatika analizo de majoritato de lingvoj, oni dividas la personalojn en tri personojn:

  • La unua persono estas la parolanto(j) mem.
  • la dua persono estas tiu(j), al kiu(j) oni parolas.
  • La tria persono estas iu(j) ajn alia(j), pri kiu(j) oni parolas.

Praktike la pluralo de la unua persono en pluralo signifas plejfoje ne plurajn parolantojn, sed la parolanton kun aliaj (fojkaze eĉ la alparolato[j], vidu suben). Same la dua persono en pluralo povas signifi la alparolato(j)n kun aliaj.

Krome, oni dividas ilin - kiel ankaŭ substantivojn - laŭ nombro, ofte - sed ne ĉiam - tiel kiel en Esperanto:

  • La singularo estas uzata, kiam temas pri precize unu afero aŭ persono.
  • La pluralo estas uzata, kiam temas pri pli ol unu afero aŭ persono (en lingvoj kun dualo kutime pri pli ol du).
  • La dualo - ne ekzistanta en Esperanto, sed ekz-e en la aŭstroneziaj lingvoj kaj en la slovena - estas uzata, kiam temas pri du aferoj aŭ personoj. (En tre malmultaj lingvoj kiel la papua lingvo avao eĉ ekzistas trialo por tri aferoj aŭ personoj.)

En multaj lingvoj ankaŭ ekzistas malsameco inter inkluziva kaj malinkluziva unua persono de la pluralo (kaj dualo): La inkluziva inkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n, la malinkluziva malinkluzivas la alparolata(j)n persono(j)n. Tia divido ekzistas ekzemple en la polineziaj lingvoj, en Tok Pisin kaj en iuj dialektoj de la Ĉina. En la portugala lingvo oni havas nedevigan inkluzivan/malinkluzivan malsamecon. Oni povas uzi 'nós' (inkluziva) kaj 'nós outros' (malinkluziva) dependante de neceso de klareco, aŭ simple nós (inkluziva/malinkluziva). La hispana lingvo havis tian malsamecon, sed perdis ĝin, kaj hodiaŭe uzas nur "nosotros", antaŭe malinkluziva, simple kiel la "ni" esperanta. La portugala havas ankaŭ la "a gente", "nepersona" pronomo de plurala unua persono.

Jen la personaloj de Esperanto: [5]

Persono Singularo
baza — refleksiva
Pluralo
1-a mi ni
2-a vi (ci) vi
3-a maskla
femala
neŭtra
li
ŝi
ĝi
ili
3-a nedifinita oni

Vi kaj ci redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ci-vi-distingo.

La duapersona pronomo vi estas uzata kaj en la singularo kaj en la pluralo. La pronomo "vi", si mem, ne necese esprimas nombron, nek ĝentilecon. La pronomon ci proponis Zamenhof en la Dua Libro, ĉar ĝi tute ne aperis en la Unua Libro. Prezento de ci en la Fundamento aspektas jene:

 
 Mi legas. ― Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”). ― Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. ― La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. ― Ni estas homoj. ― Vi estas infanoj. ― Ili estas rusoj. 

Zamenhof enkondukis la pronomon ci kiel rimedon traduki diversajn singularajn duapersonajn pronomojn el aliaj lingvoj. Nuntempe, en iuj rondoj (precipe iam en la organizo SAT), oni tamen praktike uzis ci kiel duapersonan singularan pronomon neformalan aŭ intimrilatan, spegule al kutima uzado en laborista kaj sindikatista movadoj en landoj kies lingvoj havas ekvivalenton al ci. Ekster tiuj rondoj oni apenaŭ uzas la pronomon ci.

Posesivoj redakti

Posesivoj, aŭ posedpronomoj, estas pronomoj kiuj por indiki posedon aŭ ĝenerale ian abstraktan rilaton inter la persono kaj alia substantivo. Oni distingas posesivajn pronomojn disde posesivaj determinantoj, kiuj estas epitetoj. En Esperanto, posesivaj determinantoj havas la formon de la posesiva pronomo antaŭita de la artikolo.

Jen la posesivoj de Esperanto:[6]

Persono Singularo
baza — refleksiva
Pluralo
1-a [la] mia [la] nia
2-a [la] via ([la] cia) [la] via
3-a vira
ina
neŭtra
[la] lia
[la] ŝia
[la] ĝia
[la] ilia
3-a nedifinita [la] onia

Refleksivoj redakti

Refleksivoj, aŭ refleksivaj pronomoj, estas pronomoj anaforaj kiuj devas kunreferenci precedencan pronomon.

Jen la refleksivoj de Esperanto:

Persono Singularo
baza — refleksiva
Pluralo
1-a [je] mi [je] ni
2-a [je] vi ([je] ci) [je] vi
3-a [je] si [je] si

La franca kaj pluraj aliaj lingvoj uzas similan refleksivan pronomon, sed aliaj lingvoj male uzas apartajn refleksivajn formojn de la verbo. En la franca kaj la rusa, refleksiva pronomo ĉe certaj verboj povas doni al ili tute alian sencon kompare kun ilia baza signifo.

Rilativoj redakti

Rilatpronomoj.

Jen la rilativoj en Esperanto: [7]

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo kiu — kio kiuj
Akuzativo kiun — kion kiujn
Genitivo kies kies
Prepozitivo je kiu — je kio je kiuj

En aliaj lingvoj redakti

  • Thou en la angla iel simila al la esperanta ci.

Notoj redakti

  1. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 77
  2. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 86
  3. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 84
  4. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 88
  5. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 71
  6. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 76
  7. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG) p. 81

Vidu ankaŭ redakti