Afero laŭ PIV estas

  1. ĉio, kio estas en la mondo, konkreta aŭ abstrakta, montrata en nedifinita maniero,
  2. tio, pri kio oni okupiĝas, kion oni faras aŭ intencas fari,
  3. tio, kio koncernas la privatajn aŭ publikajn interesojn,
  4. tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j),
  5. tio, kio estas diskutata inter proponanto kaj postulanto,
  6. la Esperanto-movado.

Kelkaj aferoj laŭ la tria aŭ kvara vortosignifo redakti

Kelkaj aferoj laŭ la tria aŭ/kaj kvara vortosignifo havas apartajn vikipediajn artikolojn. Inter ili, ekzemple, estas:

  • La Beilis-afero (ankaŭ Bejlis) baziĝis je murdproceso de 1911 ĝis 1913, okazinta en Kievo, Ukrainio.
  • La Afero Sokal estis ŝerca trompo pretigita de la fizikisto Alan Sokal, kiu prezentis artikolon por publikigo en la revuo pri postmodernaj kulturaj studoj Social Text (eldonita de la Universitato de Duke) en 1996.

Vidu ankaŭ redakti