La termino papua lingvaro aludas al aro de lingvoj de la okcidenta Pacifiko kiuj estas nek aŭstroneziaj nek parolataj de aŭstraliaj praloĝantoj. La plimulto de la lingvoj estas parolataj en la insulo de Nova Gvineo (dividita inter Papuo-Nov-Gvineo kaj Indonezio), kun iuj malmultaj parolataj en la insuloj Salomonoj, Halmahero, Timoro, Aloro kaj Pantaro, plus alia izolita en Aŭstralio, oriente de la Toresa Markolo.

Areo kie estas parolataj papuaj lingvoj.

La papuaj lingvoj estas relative malmulte konataj, pro la malmulta laboro kiun oni realigis sur ili, komparite kun la kvanto de laboro farita super aliaj lingvoj de la regiono kiel la aŭstraliaj lingvoj aŭ la aŭstronezia lingvaro. Fakte, en la aktuala stato de kono, la papuaj lingvoj ne formas lingve establitan unuiĝon, kaj ene de la lingvoj oni identigis plurajn familiojn kaj makrofamiliojn sendependajn inter kiuj oni ne povis provi genetikan rilaton, kvankam ekzistas iuj eksterlingvaj argumentoj por antaŭsupozi ke inter ili ekzistas rilatoj pli aŭ malpli malproksimaj.

La familio nuntempe estas dividita unuavice en la Trans-novgvinea, Okcidentpapua, Orientpapua kaj Orienta Birdokapa lingvaroj, lingvaro de Golfo Sarera, lingvaroj Araja kaj Toriĉelia, Skoa kaj Sepik-Ramua, kun ankoraŭ iuj pliaj izolitaj lingvaroj kiuj unuope havas malpli ol 1000 parolantojn.

Alia, pli frua disdivido apartigas ilin al la Madanga, Okcidentpapua, Okcident-Nov-Gvinea, Orientpapua, Orient-Nov-Gvinea kaj Sepika familioj.

La suma kvanto de parolantoj estas iom pli ol 4,6 milionoj.

La plej multnombraj papuaj popoloj estas: Ĉimbuoj - 250 mil, Aloro-Pantanoj - 170 mil, Abelamoj - 70 mil, Benabenoj - 30 mil, Foreoj - 20 mil.

Vidu ankaŭ redakti