Tokpisino (Tok-Pisino aŭ longe Tokpisina lingvo) estas kreola lingvo kun anglalingva vort-bazo, parolata de ĉirkaŭ tri ĝis kvar milionoj da homoj, 120.000[1] el ili denaskaj.

Tokpisino
Tok Pisin
lingvo • kreola lingvomoderna lingvo
kreola lingvo bazita de angla lingvo
Parolata en Papuo-Nov-Gvineo
Parolantoj 122 000
Denaskaj parolantoj 120.000[1]
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 3-4 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Kreola lingvo
Angle bazita kreola lingvo
Tok-Pisino

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Papuo-Nov-Gvineo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tpi
  ISO 639-3 tpi
  SIL tpi
  Glottolog tokp1240
Angla nomo Tok Pisin
Franca nomo tok pisin
Specimeno
Patro Nia

Papa bilong mipela
yu stap long heven.
Mekim nem bilong yu i kamap bikpela.
Mekim kingdom bilong yu i kam.
Strongim mipela long bihainim laik bilong yu long graun,
olsem ol i bihainim long heven.
Givim mipela kaikai inap long tude.
Pogivim rong bilong mipela,
olsem mipela i pogivim ol arapela i mekim rong long mipela.
Sambai long mipela long taim bilong traim.
Na rausim olgeta samting nogut long mipela.

Amen.
Vikipedio
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = tpi

Ekde 1975 ĝi estas unu el la tri oficialaj lingvoj de Papua-Novgvineo. La du aliaj estas la angla kaj la hirimotua.

Krome ĝi estas simila al aliaj kreolaj lingvoj, kiel ekz. Bislama sur Vanuatuo, Pijin sur la Salomonoj kaj Toresa kreola lingvo sur Toresa Markolo (Aŭstralio), kiuj estiĝis el la melanezia piĝino.

Nomo de la lingvo redakti

La vorto Tokpisino estiĝis el tok kaj pisin. Ĉe tio tok venas de la angla talk, signife "parolado", sed ankaŭ "vorto", "mesaĝo" aŭ "lingvo". Pisin signifas "piĝino" kaj origine venis de la angla business (sed influate ankaŭ de pigeon, "birdo"). Male al la sugesto de la nomo, Tokpisino ne estas piĝino, sed kreola lingvo.

Antaŭe la lingvo havis aliajn nomojn, nome Melanezia Piĝino (angle Melanesian Pidgin), Novmelanezia (angle Neo-Melanesian), Piĝina Angla (angle Pidgin English) kaj 'Tok Boi'. Sed nun 'Tok Pisin' estas la ĝenerale akceptita nomo de la lingvo.

Oficialeco kaj parencaj lingvoj redakti

Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo, kun la angla kaj la hirimotua), kaj la plej parolata lingvo en la loko. Oni uzas ĝin en la komunikiloj kaj la regado de Papuo-Nov-Gvineo, kvankam malpli ol la anglan. Certaj bazaj lernejoj instruas per Tok-Pisino.

Oni ne uzu Bislamon kiel nomon por Tok-Pisino. Ili estas du malsamaj lingvoj, kiuj tamen estas proksime parencaj.

Ĝenerale redakti

La lingvo servas antaŭ ĉio al la komunikado inter anoj de diversaj lingvaj komunumoj, sed havas - alie ol plej grandaj Piĝinaj lingvoj - ankaŭ pligrandiĝantan nombron de gepatraj parolantoj.

85% de la vortotrezoro baziĝas sur la angla lingvo, dum ke la resto konsistas el melaneziaj vortoj, sed eĉ vortoj el germana ekzistas. La lingvo havas multajn dialektojn, kiel ekz. pli forte de la angla influitan Waigani-Pidgin ĉirkaŭ Port Moresby. Tokpisino evoluis el piĝina lingvo, sed ĉiu tiu evoluo ankoraŭ daŭradas, ĉar gepatraj parolantoj el ĉiuj parolantoj ankoraŭ estas minoritato. Sed ĉi tiu grupo ege kreskas, dum ke multaj lingvoj kun nur malgrandaj nombroj de parolantoj formortas.

Ekzemploj:

  • apinun "posttagmezo; vespero; bonan posttagmezon"
  • misis "blanka virino, blankulino; edzino"
  • sik "malsana; malsano, malsaneco; malsani, esti malsana"
    • haus sik "malsanulejo"
  • gude "bonan tagon"
  • kaikai "manĝo, manĝaĵo; manĝi"
  • bulut, blut "sango" (el la germana Blut)
  • tenkyu "dankon"

Fonetiko redakti

La fonetiko de Tokpisino estas pli simpla ol tiu de la angla lingvo. Ekzistas nur 16 konsonantoj kaj 5 vokaloj.

Konsonantoj redakti

Labialoj Koronaloj Palataloj Velaroj Glotaloj
Kluziloj p b t d k g
Frikativaj (f) v s h
Nazaloj m n ŋ
Lateralo l
Aproksimantoj w j
Vibranto r
  • Kie montriĝas du simboloj, la maldekstra reprezentas la senvoĉan konsonanton.
  • t, d, kaj l povas esti aŭ dentalaj aŭ alveolaraj konsonantoj, dum ke n estas nur alveolara.
  • b, d, kaj g povas esti en kelkaj dialektoj prenazalaj: mb, nd kaj ŋg.[1]
  • f v estas bilabiale prononcataj de pli aĝaj parolantoj: ɸ β, sed f ofte ne estas distingata de p.[1]
  • En la plej multaj dialektoj de Tokpisino, r estas bateto (angle tap) aŭ frapeto (angle flap).

Pli anglece redakti

En prononco, kiu estas pli simila al la angla lingvo, ekzistas pliaj fonemoj, nome: ʃ, ʘ, ʒ, , ð, z kaj .[1]

Fonemo Ekzemplo Ekzemplo kun aldona fonemo[1] Senco
vilis, viles vilidj vilaĝo
ʃ, f pis fish fiŝo
f lip lif folio
ð klos kloudhz vestaĵo
tisim tichim instrui
senis cheinj ŝanĝo; ŝanĝi

Vokaloj redakti

Tok Pisin havas kvin vokalojn, kiuj similas al la vokaloj en la hispana, japana kaj pliaj kvinvokalaj lingvoj:

Antaŭa Centra Malantaŭa
Ferma i u
Meza e o
Malferma a

Krome ekzistas tri diftongoj, nome ai, au kaj oi.

kaikai "manĝo, manĝaĵo; manĝi"
haus "domo"
boi "servisto; knabo"

Apartaĵoj kompare al la angla redakti

Vortofine ne estas voĉaj konsonantoj, tiel ke el la konsonantoj b/v, d, g, ĝ/dz fariĝas la konsonantoj p, t, k, s. Nur la vorto god ŝajnas esti escepto, sed ĝi estas prononcata kun fina t.

Tokpisino Etimo Senco
bak, bek angle bag poŝo
bet angle bed lito
bilip angle believe kredi
bis angle beads kolĉeno; perloj
bris angle bridge ponto
hait angle hide sekreta
jas angle judge juĝo
rot angle road kurso; pado

Vortofinaj konsonantosekvoj ankaŭ malaperas. Ĉi tie eblas du variantoj:

  • forfalo
  • interŝovo de vokalo.
Tokpisino Etimo Senco
akis angle axe adzo
amaun angle amount
danis angle dance danco
das angle dust polvo
gip germane Gift veneno
sikis angle six ses

Gramatiko redakti

Kiel aliaj kreolaj lingvoj tokpisino havas relative facilan gramatikon. Ne ekzistas konjugacio nek deklinacio.

Verboj redakti

En tokpisino ekzistas tri verbaj klasoj.

  • Verboj kun la sufikso (-im, el la angla him), kiuj estas transitivaj, kiel ekz. giv "doni", givim "(kion/kiun) doni".
    • Sed kelkaj verboj povas esti transitivaj sen la sufikso, kiel ekz. gat "havi", kaikai "manĝi; manĝo" (La verbo kaikaim havas alian signifon, nome "mordi").
    • Multaj verboj ĉiam devas uzi la finaĵon -im, ekz. abusim "miksi", ainim "gladi", askim "demandi; demando", baim "aĉeti", bihainim "sekvi", harim "aŭdi", larim "permesi".
    • Kelkaj verboj povas esti transitivaj kun sed ankaŭ sen la finaĵo, ekz. bilip, bilipim "kredi", dring, dringim "trinki", lain, lainim "lerni". La formoj sen la finaĵo -im postulas la prepozicion long.
    • Kelkaj verboj estas kun la finaĵo -im transitivaj, sed sen la finaĵo estas netransitivaj, ekz. boil "boli", boilim "boligi"; op, opim "malfermi", pait, paitim "bati".
  • Verboj en origina formo, do sen -im, kiuj estas netransitivaj.
    • Kelkaj verboj aperas nur sen finaĵo, ekz. beten "preĝi", dai "morti", go "iri", kam "veni", krai "krii", ran "kuri" (La transitiva verbo ranim havas alian signifon, nome "ĉasi").
    • Multaj verboj povas aperi ankaŭ kun la finaĵo -im kaj tiam estas transitivaj, ekz. bruk "rompiĝi", brukim "rompi"; hait "kaŝiĝi", haitim "kaŝi".
  • Helpaj verboj.

Ĉe kelkaj verboj la netransitiva formo duobligas silabon, dum ke ĉi tiu duobligo ĉe devena formo je -im ne estiĝas. Ekz.

  • lukluk "rigardi"; lukim "vidi",
  • toktok "paroli kun iu"; tokim "rakonti ion al iu / iun pri io".

Multaj verbaj radikoj povas esti uzataj kun sufikso aŭ sen sufikso.

Netransitiva Traduko Transitiva Traduko
Mi save rait.
Mi inap rait.
Mi povas skribi. Mi save raitim pas.
Mi inap raitim pas.
Mi povas skribi leteron.
Em i rit. Li/Ŝi legas. Em i ritim buk. Li/Ŝi legas libron.
Wara i boil pinis. (La) akvo bolis. Meri i boilim wara pinis. (La) virino boligis la akvon.
Mi lukluk. Mi rigardas. Mi lukim yu. // Mi lukim bikpela man. Mi vidas vin. // Mi vidas grandan viron.
Mi giv. Mi donas. Mi givim kaikai long meri. Mi donas al (la) virino manĝ(aĵ)on.
Mi kat. Mi tranĉas. Mi katim prut. Mi tranĉas frukton.

Multaj verboj havas nur la transitivan formon kun la finaĵo -im.

Transitiva Traduko Komento
askim demandi; demando Ĝi ankaŭ povas estis substantivo.
kisim preni; ricevi; akiri
pilim senti; tuŝi
putim meti
salim vendi // sendi Por la traduko sendi estas alternative uzata la varianto salim i go.
yusim uzi

Kelkaj transitivaj verboj je -im baziĝas sur aliaj vortospecoj, kiel ekz. substantivo, adverbo, adjektivo.

Vortospeco Baza formo Traduko Transitiva verbo Traduko
adverbo bek reen bekim rekompenci;
redoni
adverbo bihain post, malantaŭ bihainim sekvi; imiti
substantivo bilip kredo bilipim kredi
substantivo brum balailo brumim purigi
adjektivo daun profunda daunim venki, gajni; malsupren lasi
substantivo kom kombilo komim kombi
substantivo kot kortumo; juĝo kotim akuzi; plendi; kondamni
substantivo lait lumo laitim bruligi
substantivo win spiro; aero; vento winim blovi
substantivo win venko winim gajni; superi

Kelkfoje la finaĵo -im ebligas distingi inter vortoj, kiuj alikaze estus homonimoj.

Vortospeco Baza formo Traduko Transitiva verbo Traduko
substantivo het kapo; ĉefa hetim malami; malestimi // kapumi (piedpilkon)
adjektivo holi sankta holim teni
substantivo kari // kar kareo // aŭto karim alteni; naski;
porti
adjektivo kol malvarma kolim voki

Partiklo i redakti

Post pronomoj por la 3a persono en la singularo, ĉiuj personoj en pluralo kaj post substantivoj kiel subjekto devas stari la partiklo i. En la unua kaj dua personoj de la singularo ĝi estas neniam uzata. En la angla lingvo ĝi nomiĝas predicate marker.

Post la sekvaj vortoj la partiklo i povas ellasiĝi: mipela, yupela, ken, laik. La partiklo staras antaŭ la partiklo no, kiu markas la negacion.

Kelkfoje la partiklo i tradukiĝas kiel formo de la verbo "esti" .

Sen partiklo i Traduko Kun partiklo i Traduko
Pozitivaj frazoj
Mi kam. // Yu kam. Mi venas. // Vi (ci) venas. Em i kam. Li/Ŝi venas.
Mi kaikai. // Yu kaikai. Mi manĝas. // Vi (ci) manĝas. Ol i kaikai. Ili manĝas.
Mi wok. // Yu wok. Mi laboras. // Vi laboras. Tom i wok. Tom laboras.
Mipela go. // Yupela go. Ni iras. // Vi iras. Mipela i go. // Yupela i go. Ni iras. // Vi iras.
Sip i longpela. (la) ŝipo estas longa.
Negativaj frazoj
Mi no kam. // Yu no kam. Mi ne venas. // Vi ne venas. Em i no kam. Li/Ŝi ne venas.
Mi no kaikai. // Yu no kaikai. Mi ne manĝas. // Vi ne manĝas. Ol i no kaikai. Ili ne manĝas.
Mi no wok. // Yu no wok. Mi ne laboras. // Vi ne laboras. Tom i no wok. Tom ne laboras.
Mipela no go. // Yupela no go. Ni ne iras. // Vi ne iras. Mipela i no go. // Yupela i no go. Ni ne iras. // Vi ne iras.
Sip i no longpela. La ŝipo ne estas longa.

Partikloj por tempoj redakti

Ĉar konjugacio mankas, por tempoj estas uzataj partikloj. La pozicio de la partiklo i dependas de la uzata partiklo por la tempo. Ĝi staras do antaŭ bin, sed post bai.

Tempo Partiklo Ekzemplo Traduko
preterito bin Mi bin go. Mi iris.
Em i bin slip. Li/Ŝi dormis.
perfekto pinis Mi go pinis. Mi venis.
Ol i slip pinis. Ili dormis.
futuro bai Mi bai go. Mi venos.
Man bai i wok tumora. (la) viro morgaŭ laboros.

Bai (aŭ la longa varianto baimbai) ofte eĉ staras antaŭ la subjekto, kiel ekz.

  • Bai mi save. "Mi scios."
  • Baimbai em i kaikai kek. "Li/ŝi manĝos kukon."

Progresa formo redakti

Por la progresa formo de prezenco ekzistas kvar eblecoj:[2]

  • per postmetita vorto i stap.
    • Pikinini i kaikai i stap. "La infano estas manĝanta."
  • per antaŭmetita vorto stap.
    • Mi stap kaikai kek. "Mi estas manĝanta kukon."
    • Pikinini i stap kaikai kiau. "Infano estas manĝanta ovon."
  • per sekva nau.
    • Papa i slip nau. "Patro dormas nun."
  • per antaŭmetita wok long.[1]
    • Mi wok long drilim hul bilong skru i go insait bihain. "Mi estas boranta truon por ŝraŭbo enmetata poste."

Eĉ eblas kombinoj, kiel ekzemple el i stap kaj nau.

  • Jon i wok i stap nau. "Jon estas laboranta." (Ĉi tie stap sekvas al la ĉefa verbo.)

La postmetita i stap povas esti kombinata kun esprimoj de la estinteco.[2]

  • Asde pikinini i rait i stap. "Hieraŭ la infano skribis."
  • Mi bin slip i stap. "Mi estis dormanta."

Modalaj verboj redakti

Tokpisino havas kelkajn modalajn verbojn.

Verbo Senco Etimologio Ekzemplo Traduko
laik[1][3] ŝati angle like Man i laik wok. (la) viro ŝatas labori.
save[1][4] kutimo portugale saber Wokboi i save wok long fonde. (la) laboristo kutime laboras ĵaŭde.
ken[3] rajti angle can[1] Meri i ken wok. (la) virino rajtas labori.
mas[1][3] devi angle must Em i mas wok. Li/Ŝi devas labori.
inap1[5] povas angle enough[1] Jon inap wok. Jon povas labori.

1 Staras eble pro fonologiaj formoj (i + inap > inap) sen la partiklo i. Sed ĉe negacio la partiklo i estas uzata.[1]

Kopulo redakti

Ekzistas tri eblecoj traduki la verbon esti en tokpisinon.

  • Se substantivo estu difinata, la partiklo i estas uzata. Ekz. Ol pik i enimal. "Porkoj estas bestoj."
  • Se temas pri momenta stato, tiam la vorto stap estas uzata. ekz. Mi stap we? "Kie mi estas?", Yu stap long haus. "Vi estas en (la) domo.", Mi stap gut. "Mi fartas bone."
  • Se temas pri ĉeesto aŭ ekzisto de io (germane da ist; es gibt), tiam la verbo gat esta uzata. Ekz. I gat wanpela pukpuk long riva. "Ekzistas/Estas krokodilo en la rivero."

Adverbaj sufiksoj redakti

Kelkaj adverbaj afiksoj povas esti uzataj, por krei pliajn verbojn.[6]

  • an (angle on), ekz. goan "kontinui; plu iri"
  • ap (angle up), ekz. kamap "alveni; leviĝi (suno); komenci; aperi; kreski"; goap "grimpi"
  • aut (angle out), ekz. kamaut "elveni"
  • daun (angle down), ekz. sindaun "sidi; resti; loĝi; ĉeesti"
  • awe, ewe, owe (angle away), ekz. tekewe "forpreni; forigi"; ranawe, ranowe, ronowe "fuĝi; forkuri"

Kelkaj verboj kun la sufikso -ap, -aut-ewe povas ankaŭ havi la sufikson -im.[7]

Kelkaj verboj enhavas la sufikson -im dufoje.

  • litimapim (angle to lift) "levi"
  • pulimapim "verŝi"

La majoritato de verboj kun tia sufikso nur unufoje uzas la finaĵon -im.

  • bagarapim "neniigi; detrui"
  • goapim "grimpi"
  • pulapim "plenigi"

Pronomoj redakti

Personaj pronomoj

Tokpisino havas tri personojn, kiuj ne distingas genrojn.

Gramatika apartaĵo de tokpisino estas du formoj ĉe la personaj pronomoj de la 1-a persono en dualo kaj pluralo, nome ekskluziva kaj inkluziva formoj.

  • ekskluziva formo: Mipela i save (Ni scias. - Sed nur grupo, por kiu la parolanto parolas, tion scias.)
  • inkluziva formo: Yumi save (Ni scias. - Kaj grupo, por kiu la parolanto parolas, kaj ankaŭ tiu, al kiu li parolas, tion scias.)

Paradigmo varias depende de surlokaj lingvoj; dualo estas kutima, trialo ja malpli. Plej granda inventaro de pronomoj de tokpisino estas:[8][9]

Singularo Dualo Trialo Pluralo
1-a ekskluziva mi
(mi)
mitupela
(li/ŝi kaj mi)
mitripela
(ambaŭ kaj mi)
mipela
(ili kaj mi)
1-a inkluziva - yumitupela
(vi/ci kaj mi)
yumitripela
(ni ambaŭ kaj mi)
yumipela / yumi
(vi (ĉiuj) kaj mi)
2-a yu
(ci)
yutupela
(vi ambaŭ)
yutripela
(vi tri)
yupela
(vi kvar aŭ pli)
3-a em
(li/ŝi)
tupela
(ili ambaŭ)
tripela
(ili tri)
ol
(ili kvar aŭ pli)
Posesivaj pronomoj

La posesivaj pronomoj estas esprimataj per la antaŭtmetita vorto bilong laŭ la sekva maniero:[8][10]

  • haus bilong mi "mia domo"
  • dok bilong em "lia hundo"
Demonstrativaj pronomoj

Kiel demonstrativaj pronomoj estas uzataj la sekvaj vortoj, se temas pri proksimeco:

  • hia[11] "ĉi tiu"
    • Pukpuk hia i gat bikpela tit.[12][13][14] "Ĉi tiu krokodilo havas grandajn dentojn."
  • em hia[11][15] "ĉi tiu"
    • em pusi hia i gat pikinini. "ĉi tiu kato havas idon."
  • dispela[11][15] "ĉi tiu"
    • dispela dok i gat longpela ia. "ĉi tiu hundo havas longajn orelojn."

Ĉe malproksimeco estas uzata:

  • em ... long hap "tio, tiu"[11]
    • Em pusi long hap kaikai liklik rat. "Tiu kato manĝas muson."

Se la distanco malgravas, estas uzata:

En la pluralo ja estas uzataj la sekvaj formoj:

  • ol ... hia "ĉi tiuj"[11]
    • Ol dok hia i kraim, ol dok long hap i slip. "Ĉi tiuj hundoj bojas, tiuj hundoj dormas."
  • ol ... long hap "tiuj"[11]
  • em ol[15] "(ĉi) tiuj"

Krome ekzistas la jenaj pronomoj:

  • em tasol[15] "tiu ĉi ulo, tiu ĉi aĵo"
  • diskain[15], dispela kain[16] "tia"
Refleksiva pronomo

Vera refleksiva pronomo ne ekzistas. Anstataŭ tio estas uzata yet post la persona pronomo.[1][17]

  • mi yet, yu yet ktp.[17]
  • Yu mas lukautim em olsem yu save lukautim yu yet. "Vi devas atenti lin, kiel vi atentas vin mem."[1]

Ĉe kelkaj verboj estas uzata la duobligo de la verbo.

  • Ol i mas waswas gut wantaim wara na sop. "Ili devas bone lavi sin per akvo kaj sapo."

En kelkaj regionoj estas uzata bilong kun persona pronomo.[17]

  • Mi no katim yu, bilong yu katim yu. "Mi ne tranĉis vin, vi tranĉis vin."
Reciproka pronomo

En Tokpisino estas diversaj eblecoj traduki "unu la alian/al la alia" ktp.

Unu varianto estas la duobligo de la verbo.[18]

  • Tupela i paitim-paitim. "Ili ambaŭ batas unu la alian."

Dua varianto estas la kombino de la personaj pronomoj kun la vorto "yet".[14]

  • tupela yet
  • yumi yet
  • mi(tu)pela yet

Ekz. mitupela i lukim mitupela yet "ni ambaŭ vidas unu la alian"

Demandaj vortoj redakti

En Tokpisino estas nur kelkaj demandaj vortoj, el kiuj kelkaj estas pronomoj, kelkaj adjektivoj aŭ adverboj.

  • husat; wanem man "kiu(n)"
    • husat man[1] "kiu"
    • husat ol man[1] "kiuj"
    • bilong husat "kies"
  • wanem "kio; kiu ..."
    • wanem samting "kio"
    • wanem kain[1] "kia"
    • bilong wanem, watpo, wai, hausat "kial"
    • long wanem hap[1] "kie"
    • long wanem as[1] "pro kiu kaŭzo"
    • olsem wanem, hau "kiel"
  • wataim, wanem taim "kiam"
    • long wanem taim[1] "je kiu tempo?"
  • we "kie"
  • hamas, haumas, hamani "kiom da"
    • hamas taim "kiom ofte"

Substantivoj redakti

Substantivoj ne havas kazojn nek genrojn. Por la pluralo staras la vorto ol antaŭe, se tie ne staras numeralo.

Singularo Traduko Pluralo Traduko
Mi lukim dok. Mi vidas hundon. Mi lukim ol dok. // Mi lukim foapela dok. Mi vidas hundojn. // Mi vidas kvar hundojn.
Wanpela meri Unu virino Tupela meri Du virinoj

Se vi volas distingi substantivon laŭ sekso, vi povas uzi por la vira estaĵo la vorton man kaj por inaj estaĵoj la vorton meri. Ambaŭ vortoj ĉiam sekvas kaj formas nominalan frazon.

Pukpuk meri i kaikai wanpela dok man. "Krokodilino manĝis virhundon."
pikinini man "filo"
pikinini meri "filino"
paul man "virkoko"
paul meri "kokino"

Kunmetado redakti

Ekzistas du specoj de kunmetataj substantivoj.

Dise skribataj estas

Laŭ Mihalic tio ne estas veraj kunmetaĵoj, sed nominalaj frazoj.

Substantivo Laŭvorte Laŭsence
skin diwai haŭto/ŝelo arbo arboŝelo
masta kot sinjoro juro advokato
kot ren mantelo pluvo pluvomantelo
bokis diwai[1] kesto ligno lignokesto
dua ain[1] pordo fero feropordo
haus kapa[1] domo lado domo kun lada tegmento
mit sol[1] viando salo salita viando
rum slip ĉambro dormi/dorm(ad)o dormejo, dormĉambro
haus lotu domo religio; preĝi preĝejo
haus pepa domo papero; dokumento oficejo
Kune skribataj estas

Laŭ Mihalic nur tio estas veraj kunmetaĵoj. La dua parto tiam estas substantivo, dum ke la unua povas aparteni al diversaj vortospecoj.

Substantivo Laŭvorte Unua parto Laŭsence
sikman malsana viro adjektivo malsanulo; paciento
skulboi lernejo knabo substantivo lernanto
skulrum lernejo ĉambro substantivo lerneja ĉambro
wokboi laboro, labori knabo substantivo, verbo laboristo

Kelkfoje la rezultanta vorto eĉ ne plu estas substantivo.

Substantivo Laŭvorte Unua parto Laŭsence
kwiktaim rapida tempo adjektivo baldaŭ

Adjektivoj redakti

Adjektivoj ofte havas la sufikson -pela (el la angla "fellow"), kiam ili modifas substantivojn; escepto estas liklik "malgranda". Liklik estas ankaŭ uzebla kiel adverbo kun la senco "iom", kiel ekz. dispela bikpela liklik ston, "ĉi tiu iom granda ŝtono".

Adjektivoj kun unusilaba radiko, kiel ekz. gut, bik, nais, grandparte aperas kun la finaĵo -pela kaj staras antaŭ la substantivo, kiun ili priskribu.[19]

bikpela haus "granda domo" (sed bikpela bilong haus "grandeco de domo"[1])
naispela meri "bela virino"
strongpela man "forta viro"

Se ili estas uzataj predikate, eblas formoj kun aŭ sen la sufikso -pela.[19]

Dispela rot i sot. "Ĉi tiu strato estas mallonga."
Dispela rot i sotpela.

Nur kelkaj neregulaj unusilabaj adjektivoj estas uzataj sen la finaĵo -pela. Dek el ili estas tradukataj per participoj de pasinteco, dum ke 17 estas kutimaj adjektivoj. Se ili estas uzataj atribute, ili sekvas la rilatan substantivon.[20]

ples hait "kaŝita loko"
han kais "maldekstra mano"

Adjektivoj kun plursilaba radiko, kiel ekz. nogut "malbona", redi "preta" ĉiam aperas sen la finaĵo -pela kaj kutime staras post la substantivo, kiun ili priskribu.[21]

taim nogut "malbona vetero"
skulboi orait "kontenta lernanto"

Nur kelkaj adjektivoj, kiel ekzemple liklik "malgranda" staras antaŭ la substantivo.[21]

liklik haus "malgranda domo"
lapun papa "maljuneta viro"
Komparacio

Por la komparacio estas uzataj la vortoj moa (por komparativo) kaj long ol (por superlativo), kiuj sekvas la adjektivon.

liklik "malgranda"
liklik moa "pli malgranda"
liklik long ol "plej malgranda"

Sed ekzistas du esceptoj, nome la vortoj planti "multaj" kaj hanggre "malsata", kiuj uzas por la superlativo la vorton tumas (ĝi alie signifas "tre", kiel ekz. liklik tumas "tre malgranda").

hanggre "malsata"
hanggre moa "pli malsata"
hanggre tumas "plej malsata"
Komparo

Por la komparo estas uzata la vorto olsem.

Ples hia na ples long hap olsem i nogut. "Ĉi tiu vilaĝo kaj tiu vilaĝo estas same malbonaj."
Mi gat bigpela moa pik olsem yu gat. "Mi havas pli grandan porkon ol vi (havas)."

Adverboj redakti

Adverboj estas distingataj de la adjektivoj per tio, ke la finaĵo -pela mankas. Krome ili staras post la verbo.

Em i strongpela man, em i wok strong. "Li estas forta viro, li forte laboras."
Gutpela buk hia. Em i peim gut. "Tio estas bona libro. Ĝi bone vendiĝas."

Prepozicioj redakti

Ekzistas nur du veraj prepozicioj: bilong (el "belong"), kiu signifas "de" aŭ "por" (do parenceco, posedo, proprieto), kaj long, kiu signifas ĉion restantan. Kelkaj frazoj estas uzataj kiel prepozicioj, kiel ekz. long namel (bilong), "meze de".

long
Ekzemplo Esperanto-prepozicio Traduko
i siutim long spia kun, per pafi per sago
i go long rot sur; laŭ iri sur strato; iri laŭ strato
i stap long tebol sur esti sur tablo
i kam long Siamani el veni el Germanio

Ili povas ankaŭ esti kombinata kun substantivoj.[1]

Ekzemplo Traduko Kompleksa prepozicio Traduko
aninit long taunam sub reto kontraŭ moskitoj, sub moskita reto aninit long sub
antap long paia super fajro antap long super
gaden arere long haus agro/kampo apud domo arere long apud; laŭ (direkte)[13]
arere long rot apud strato
ausait long penalti eria ekster sesdekmetra punejo autsait long ekster
rum baksait long bikpela laplap spaco malantaŭ kurteno baksait long malantaŭ
bihain long malantaŭ; post
i stap insait long haus esti ene de domo, esti en domo insait long ene de, en
graun insait long mak areo ene de palisaro
bus klostu long nambis arbaro proskime al (mar)bordo klostu long proksime al; laŭ (direkte)[13]
banis namel long tupela rum muroj inter du ĉambroj namel long inter; meze de
namel long gaden meze de ĝardeno
namel long 6 mun na 12 mun inter ses kaj dek du monatoj
paslain long bal i kamap antaŭ venanta pilko, antaŭ pilko, kiu venas paslain long antaŭ
raun long haus sel ĉirkaŭ tendo raun long ĉirkaŭ
bilong
Ekzemplo Esperanto-prepozicio Traduko
Brata bilong mi i lukim bilong kaikai. -1 ; por Mia frato serĉas manĝon.
Em i brata bilong mi. -1 Li estas mia frato.
Ĝi ankaŭ povas havi funkcion de unu el la konjunkcioj "por (ke)"; "ĉar".
Em i kam bilong lukim yupela. por (ke) Li/Ŝi venas, por vidi vin.
Liklik pikinini i krai bilong no gat kaikai. ĉar Malgranda infano krias, ĉar ĝi ne havas manĝon.

1 Tio estas ekvivalento de la esperanta posesiva pronomo.

Konjunkcioj redakti

Ekzistas la konjunkcioj na "kaj", o "aŭ", sapos "se" kaj tasol "sed; nur; se".

na
wanpela meri na tupela pikinini "unu virino kaj du infanoj"
o
tupela man o tripela man "du viroj aŭ tri viroj"
sapos
Sapos mi hanggre, mi mas kaikai. "Se mi estas malsata, mi devas manĝi."
tasol

Se ĝi staras je la komenco de la frazo, ĝi signifas "sed; se", dum ke je la fino de frazo aŭ post iu ajn vorto tasol signifas "nur".

Tasol tupela pikinin i no laik kaikai. "Sed du infanoj ne volas manĝi."
Mi save tok Pisin liklik tasol. "Mi povas nur malmulte paroli piĝinon."

Komparu ankaŭ

Mipela tasol i kaikai mango. "Nur ni manĝas mangojn."
Mipela i kaikai mango tasol. "Ni manĝas nur mangojn."

Numeraloj redakti

Tokpisino havas numeralojn el la angla lingvo, sed ofte uzas la finaĵon -pela.

Cifro Tokpisino Ekzemplo Traduko 11-20 11-20 el la angla 10-100 10-100 el la angla
1 wan, wanpela wanpela pikinini unu infano wanpela ten wan ileven wanpela ten
2 tu, tupela tupela buk du libroj wanpela ten tu twelve, twelpela tupela ten twenti, twentipela
3 tri, tripela tripela meri tri virinoj wanpela ten tri tetin, tetinpela tripela ten teti
4 foa, fopela fopela pusi kvar katoj wanpela ten foa fotin fopela ten foti
5 faiv, faivpela faivpela dok kvin hundoj wanpela ten faiv fiftin faivpela ten fifti
6 sikis, sikispela sikispela fail ses dosieroj wanpela ten sikis sikistin sikispela ten sikisti
7 seven, sevenpela sevenpela de sep tagoj wanpela ten seven seventin sevenpela ten seventi
8 et, etpela etpela man ok viroj wanpela ten et etin etpela ten eti
9 nain, nainpela nainpela diwai naŭ arboj wanpela ten nain naintin nainpela ten nainti
10 ten, tenpela tenpela yia dek jaroj tupela ten twenti, twentipela wan handet

Pliaj numeraloj estas: tausen "mil" (ekz. tu tausen "du mil", tu tausen wanpela ten wan "2011") kaj milien "miliono" (ekz. tu milien "du milionoj").[14][22]

Pliaj trajtoj redakti

Duobligo estas tre kutima en tokpisino, dum ke ĝi povas havi malsamajn funkciojn. Laŭ Nose, Masahiko ĝi nur malofte indikas pluralon kaj variecon.[23] Diversaj verboj povas duobliĝi por esprimi ripeton, daŭrigon aŭ ion similan, sed ne ĉiuj.[23]

Semantikaj efikoj de duobligo, laŭ Nose, Masahiko[23]
Unusilaba vorto Senco Etimo Dusilaba vorto Senco
montras pluralon
kain[23] speco angle kind kainkain[23] diversaj specoj de
wil[23] rado angle wheel wil-wil[23] biciklo
varieco
kala[23] koloro angle color kala-kala[23] multekolora, bunta"
mak[23] signo, marko angle mark mak-mak[23] bunta
intensivoiterativo
(Nose, Masahiko nomas tion angle repetitive and continuous aspect[23])
danis[23] danci angle dance danis-danis[23] daŭrigi dancadon
luk rigardi angle look lukluk rigardi, vidi
oltaim[23] ĉiam angle all the time oltaim-oltaim[23] ĉiam, eterne; permanente
paitim[23] bati angle fight pait-paitim[23] batadi
tok mesaĝo, vorto; rakonti, diri, paroli angle talk toktok diskuto, lingvo
hazardeco kaj reciprokeco
hait[23] kaŝi angle hide hait-hait[23] kaŝi je diversaj lokoj
pilai[23] ludi angle play pilai-pilai[23] ludadi
was[23] lavi angle wash waswas[23] lavi sin
Unusilaba vorto Senco Etimo Dusilaba vorto Senco Etimo
kus tuso; malvarmumo; muko angle kuskus sekretario, sekretariino
// arba kanguruo
malaje kuskus
lap rido; ridi angle laugh laplap materialo por vestaĵo
lik liko; liki angle leak liklik malgranda; iom aŭstronezie ikilik
mat mato angle mat matmat tombo aŭstronezie
pis fiŝo angle fish pispis pisi angle piss
sip ŝipo angle ship sipsip ŝafo angle sheep
  • Ŝanĝo de la vortospeco:
Ŝanĝo de la vortospecoj per duobligo, laŭ Nose, Masahiko[23]
Unusilaba vorto Senco Etimo Dusilaba vorto Senco
sing[23] kanti angle sing sing-sing[23] tradicia festivalo
ting[23] ideo, opinio angle think ting-ting[23] pensi

Kelkaj el ĉi tiuj trajtoj devenas el komunaj gramatikaj normoj de la Aŭstroneziaj lingvoj - kvankam plej ofte en simpligita formo. Aliaj trajtoj, kiel ekz. la vortordo, estas pli similaj al la angla lingvo.

Vortotrezoro redakti

La vortotrezoro enhavas vortojn de malsama deveno, nome ĉirkaŭ 85 % el la angla, kaj la resto el melaneziaj lingvoj, la malaja, la portugala kaj la germana lingvoj.

Informoj pri la vorta deveno
Vorto Senco Etimo Komento
El la angla
ai okulo eye Diference al la angla havas
ankaŭ pliajn signifojn.
ain fero, ŝtalo iron
ainim gladi + sufikso -im
ais glacio ice
bagarapim dolori; neniigi, detrui" bugger up + him
bata butero butter
bruk rompi; rompiĝi broken
kisim ricevi; preni; alpreni catch him
meri virino Mary (ofta virina nomo)
mi mi me
sapos se suppose
yu vi you Diference al la angla ĝi estas
uzata nur en la singularo.
El malaja lingvo
binatang insekto; viruso binatang 'Tier, Vieh'[24][25] El la malaja
sayor vegetaĵo sayur[24]
susu lakto; mamo susu[24]
El melaneziaj lingvoj
balus kolombo; aviadilo balus 'airplane'[26](flugmaŝino),
balu 'pigeon'[27] (kolombo)
El Tolai
bung kunveno; merkato; kunveni bung 'market'[26] (merkato)
diwai arbo; ligno davai 'wood, tree'[26] (ligno, arbo)
kiau[28] ovo; bulbo; testiko kiau 'egg'[26] (ovo)
kumul[28] paradiza birdo kumul 'bird of paradise'[29]
(paradiza birdo)
lapun[28] maljuna; aĝa
liklik malgranda; iom ikilik 'little'[26] (malgranda)
palai[28] lacerto
dinau ŝuldo; lupreni monon dinau 'debt'[30] (ŝuldo) El la fiĝia
El la germana
bang benko Bank
beten[28][29] preĝi beten
binen abelo Bienen Apud bi
bogen arko Bogen
boksen boksi; batali per pugnoj boxen
bros[28][29] brusto Brust
gip veneno Gift
gumi[28][29] gumo; guma bendo; skrapgumo; ... Gummi
raus[28][29] foriri raus
rausim forigi; ellasi[31]" + sufikso -im
supka unurada puŝĉaro Schubkarre(n)
El la portugala
pikinini[28][29] bebo; infano, filo, filino; ido; semo pequeninho "tre malgranda"
save[28][29] koni; povi; scii; senti; kono, scio saber

Kunmetado redakti

Multaj vortoj estas formataj per kunmetado, ĉe kio kelkaj vortoj ĉefe nur aperas en kumetaĵoj. Ĉe tio ekzistas diversaj variantoj, nome la jenaj: kune kaj dise skribataj kunmetaĵoj.

Kune skribataj

Laŭ Krifka tio estas kunmetaĵoj kun modifikatoroj (germane Kompositionen mit Modifikatoren)[1], dum ke Mihalic nomas tion kunmetaĵoj (angle Compounding).

  • ara- (el la angla other. Nur estas uzata en kunmetaĵoj aŭ kun la sufikso -pela.)
    • arakain "malsama"
    • arasait "aliflanke"
  • bik- (el la angla big. Ĝi ĉefe estas uzata en kunmetaĵoj.)[14]
    • bikbel "bubalo; grasa viro" (dua parto estas bel)
    • bikbrata "pli aĝa frato" (dua parto estas brata)
    • bikbus "sovaĝa arbaro" (dua parto estas bus)
    • bikman "gvidanto; ĉefo" (dua parto estas man)
    • bikmaus "laŭte kriegi" (dua parto estas maus)
    • biknait "noktomezo" (dua parto estas nait "nokto")
    • biknem "famo, reputacio; fama" (dua parto estas nem "nomo")
    • biksan "tagmezo" (dua parto estas san "suno")
  • mausgras "barbo" (el la vortoj maus "buŝo", gras "herbo; hararo; lano")
  • wan- (el la angla one. Ĝi ĉefe estas uzata en kunmetaĵoj.)[14]
    • wanbel "konsento; paco" (dua parto estas bel)
    • wanblut "sange parenca ulo" (dua parto estas blut)
    • wande "unufoje; foje; iam" (dua parto estas de)
    • wanhaus "homoj, kiuj loĝas en la sama domo" (dua parto estas haus)
    • wanpela "unu; sola" (dua parto estas la sufikso -pela)
    • wanples "persono el la sama vilaĝo" (dua parto estas ples)
    • wanskul "samlernejano; samklasano" (dua parto estas skul)
    • wantok "samlingvano; sametnano; amiko" (dua parto estas tok)
    • wanwok "kolego" (dua parto estas wok)
Dise skribataj

Tokpisino ofte uzas kunmetojn de diversaj vortoj, dum ke la angla uzas apartajn radikojn. La ĉitieaj tabeloj enhavas formojn kun kaj sen la vorto "bilong". Laŭ Krifka la varianto sen "bilong" estas kunmetaĵo kun nomenoj (germane Kompositionen mit Nomina)[1], dum ke Mihalic nomas tion nominalaj frazoj (angle noun phrases).

Tokpisina Angla Esperanto
bel stomach; pregnancy;
heart (emotions)
stomako; ventro;
gravedeco; koro (emocioj)"
belhat, bel i hat angry; impatient ĉagrena, kolera; malpacienca
bel hevi, bel i hevi sad, worried malgaja
bel isi, bel i isi calm trankvila
bel kirap, bel i kirap aroused, excited ekscitita
bel kol, bel i kol at ease, reconciled (inter)konsoliĝinta
bel kros, bel i kros angry ĉagrena, kolera
bel pas, bel i pas sad malgaja
haus house dom
haus ais walk-in freezer industria fridujo, friduja ĉambro,
glaciĉambro
haus balus hangar hangaro
haus buk library biblioteko
haus kar garage garaĝo
haus skul school building lerneja konstruaĵo
ples place loko; placo
ples pilai playground ludejo
ples singsing dancing ground dancejo
Tokpisina Angla Esperanto
gras grass herbo, ...
gras bilong fes beard barbo
gras bilong het hair hararo (sur la kapo)
gras bilong pisin feather pulmaro
gras antap long ai eyebrow brovo
gras nogut weed trudherbo
bilum net bag retsako
bilum bilong pikinini placenta, uterus placento,
utero

Krome eblas priskribaj variantoj:

  • pikinini i dring susu yet "bebo" (laŭvorte "infano, kiu ankoraŭ trinkas lakton")


Afiksoj redakti

Tokpisino havas nur malmulte da afiksoj, kiuj eĉ nur estas sufiksoj[28].

  • -pela - ĝi estas uzata ĉe adjektivoj, kelkaj pronomoj kaj numeraloj.
    • bikpela "granda; grava"
    • dispela "ĉi tiu; ĉi tio"
    • tripela "tri"
  • -im - ĝi formas transitivajn verbojn el diversaj vortospecoj. Kelkaj verboj ekzistas eĉ nur kun ĉi tiu sufikso.
    • ritim (el rit) "legi"
    • raitim (el rait) "skribi"
    • helpim "helpi" (Ne estas formo sen sufikso.)
    • bihaimim "sekvi; obei; kopii" (el bihain "post; malantaŭ")

Varia ortografio redakti

Ĉe kelkaj vortoj la ortografio povas varii depende de la dialekto aŭ fonto.

  • aitingk[13], aiting[32], ating[14] "mi pensas, mi kredas, mi supozas; verŝajne; eble"
  • bilong, bolong[32], blong, blo "de, el"
    • bilong wanem, bolong wonem[32] "kial?"
  • dispela, disla "ĉi tiu, ĉi tio"[1]
  • em, en (ofte post la vortoj bilong kaj long, do: bilong en, long en) "li, ŝi, ĝi"[1]
  • halivim, halvim, helvim, helpim "helpi"
  • long, lo "sur, ĉe, ..."[1]
  • -pela, -pla sufikso ĉe numeraloj, adjektivoj kaj pronomoj[1]
  • popaia, popai "maltrafi; gliti"
  • sisa, susa "fratino; (en kelkaj areoj) gefrato aŭ proksima amiko de la kontraŭa sekso"
  • wanem, wonem "kio"

Sencaj diferencoj redakti

Diference al la anglalingvaj etimoj vortoj ofte havas malsamajn resp. aldonajn sencojn.

Vorto Angla etimo Senco laŭ la angla lingvo Aldonaj sencoj
antap on top supre supren; surfaco; pli forta, pli bona, pli prudenta
gras[32][33] grass herbo har(ar)o[33]; plumo[33]
karim carry (+ him) porti naski
inap enough sufiĉe kapabla
laik like deziro, deziri; volo, voli; ŝato, ŝati[34] esti -onta
sapim sharpen (+him) akrigi skulpti

Homonimio redakti

Ĉar Tokpisino havas malpli da sonoj ol la angla lingvo, ofte ekzistas homonimoj, kiuj havas malsamajn etimojn.

Estiĝo de homonimoj
Vorto Senco Etimo
bek poŝo, teko; sako angle bag
reen angle back
bekim pago; redoni; respondi angle back + him
baki angle bake + him
bin fazelo; fabo angle bean
-is angle been
hat malmola angle hard
koro angle heart
ĉapelo; ĉapo angle hat
varmega, varma angle hot
sel ŝelo; ... angle shell
velo; veli angle sail; to sail
ĉelo (biologio) angle cell

Ofte estas uzataj aldonaj elementoj aŭ alternativaj formoj, por eviti homonimojn.

Sen aldona elemento Senco Etimo Kun aldona elemento Senco Etimo
nil najlo; pinglo angle nail nildaun genui angle kneel + down
ol ili angle all olpela malnova, maljuna angle old + fellow
wok labori angle work wokabaut migri angle walk + about

Sed ankaŭ reduplikacio povas esti uzata por tio.

Kiel ekz. el la anglaj vortoj ship kaj sheep estiĝis la vortoj sip „ŝipo“ kaj sipsip „ŝafo“.

Notoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 1,30 1,31 1,32 La artikolo "Tok Pisin, die Verkehrsprache Melanesiens", sur la paĝoj 16 ("-pela"), 29 ("long", substantivoj), 33 (progresa formo, modala inap) kaj 39 ("long")
  2. 2,0 2,1 Mihalic, paĝo 29
  3. 3,0 3,1 3,2 Mihalic, paĝo 33
  4. Mihalic, paĝo 32
  5. Mihalic, paĝo 34
  6. Mihalic, paĝo 22
  7. Mihalic, paĝo 24
  8. 8,0 8,1 Mihalic, paĝoj 13-14
  9. Ĉapitro pri pronomoj en kurso de Unilang pri Tokpisino[rompita ligilo]
  10. Ĉapitro pri posesivaj pronomoj en kurso de Unilang pri Tokpisino[rompita ligilo]
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Laŭ Kauderwelsch, paĝoj 55-56
  12. Enhavas la tutan frazon en iomete alia formo, nome Pukpuk hia i gat bikpela tis.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Vidu Kauderwelsch 18, sur paĝoj 156 (arere long), 161 (klostu long), 170 (tit)
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 "TOK PISIN ENGLISH Dictionary" sur la paĝoj 109 (tit), 191 (yet sub la kapvorto each other), 9 ĝis 11 (bik-), 117 ĝis 119 (wan-)
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 Mihalic, paĝoj 15-16
  16. Mihalic, paĝo 81
  17. 17,0 17,1 17,2 Mihalic, paĝo 15
  18. Artikolo pri la reciprokeco en la lingvo. Ekzemplo en Tokpisino estas sur la paĝo 13.[rompita ligilo] angle
  19. 19,0 19,1 Mihalic, paĝoj 17-18
  20. Mihalic, paĝo 18
  21. 21,0 21,1 Mihalic, paĝo 19
  22. Paĝo pri numeraloj en Tokpisino angle
  23. 23,00 23,01 23,02 23,03 23,04 23,05 23,06 23,07 23,08 23,09 23,10 23,11 23,12 23,13 23,14 23,15 23,16 23,17 23,18 23,19 23,20 23,21 23,22 23,23 23,24 23,25 23,26 23,27 23,28 Laŭ Nose, Masahiko: Reduplication in Tok Pisin Arkivigite je 2014-03-08 per la retarkivo Wayback Machine angle
  24. 24,0 24,1 24,2 Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Indonesisch-Deutsch, 4a eldono, 1995, ISBN 3-324-00470-5, sur la paĝoj 61 (binatang); 399 (sayur); 434 (susu)
  25. Adolf Heuken: Wörterbuch Deutsch-Indonesisch, 2a eldono, 1994, ISBN 3-324-00609-0, sur la paĝoj 506, 577
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 Kurso pri Tolai-lingvo Alia versio de la kurso
  27. Pri la fonologio de Tolai
  28. 28,00 28,01 28,02 28,03 28,04 28,05 28,06 28,07 28,08 28,09 28,10 Paĝo pri lingvaj varietoj angle
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 29,6 Dua parto de kurso[rompita ligilo] angle
  30. Diskuto pri aŭstronezaj vortoj en Tokpisino angle
  31. germane entlassen
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 Kenneth G. Linton: Kanako el Kananam, 1960
  33. 33,0 33,1 33,2 En gras bolong em i dai pinis „lia hararo jam griziĝis“, sur la paĝo 71, kaj en gras bolong kokoruk „herbaĵo de koko“, sur la paĝo 72, de Kanako el Kananam
  34. Laŭ la vortaroj kaj Kauderwelsch

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti