Frapeto

speco de konsonanto

En fonetiko, frapetobateto estas tipo de konsonanta sono, kiun produktas unuopa kuntiriĝo de la muskoloj tiel ke unu artikulaciilo (kia la lango) ĵetiĝas kontraŭ alian.

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Kontrastoj kun plozivoj kaj triloj redakti

La precipa diferenco inter frapeto kaj plozivo estas ke en frapeto, mankas pliiĝo de aera premo malantaŭ la loko de artikulacio, kaj sekve mankas ellasa krevo (ekblovo). Alie frapeto similas mallongdaŭran plozivo.

Frapetoj kontrastas ankaŭ kun triloj, en kiuj la aerfluo igas la artikulaciilon vibri. Triloj realigeblas kiel unuopa kontakto, kiel frapeto, sed povas estas varii, dumke frapetoj limiĝas al unuopa kontakto.

Frapeto kontraŭ "bateto" redakti

Multaj lingvistoj uzas la terminojn bateto kaj frapeto sendistinge. Peter Ladefoged dumiomeproponis ke eble estus utila fari distingon inter ili. Tamen, lia uzado estadis nekonsekvenca, sinkontraŭdira eĉ inter malsamaj eldonoj de la sama verko. La laste proponita distingo estis ke bateto batas sian punkton de kontakto rekte, kiel tre mallongdaŭra plozivo, dumke frapeto batas la punkton de kontakto: "Frapetoj estas plej tipe faritaj per retiro de la langa pinto malantaŭ la alveolaran kreston kaj movo de ĝi antaŭen tiel ke ĝi batas la kreston ĝin pasante." Tamen, li ne plu sentas utile fari tian distingon, kaj preferas uzi la vorton frapeto por ĉiaj kazoj. Por lingvistoj kiuj ja faras la distingon, la koronala bateto estas transskribata kiel fiŝ-hoka ro, [ɾ], dumke la frapeto estas transskribata kiel minuskla do, [ᴅ], kio ne estas agnoskita de la IFA. Alie, alveolaroj estas tipe nomataj batetoj, kaj aliaj artikulacioj frapetoj.

Neniu lingvo faras kontraston inter bateto kaj frapeto ĉe la sama loko de artikulacio.

Simboloj en la IFA redakti

La frapetaj kaj batetaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFA Priskribo Ekzamplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
ɾ alveolara bateto Nordamerika angla latter /læɾɚ/ "la posta"
ɺ alveolara laterala frapeto japana ラーメン /ɺaːmeɴ/ "ramen" (nudelo)
ɽ retrofleksa frapeto Warlpiri-a (wbp)
Valpirja (?)
dupa (?) /ɽupa/ "vento-rompilo" (?)
labiodentala frapeto karanga /ara/ "besto"

Tipoj de frapetoj redakti

Alveolara frapetoj redakti

Vidu artikolon: Alveolara bateto

La hispana fieras pri bona ilustraĵo de alveolara frapeto, kontrastigante ĝin kun trilo: pero /peɾo/ "sed" kontraŭ perro /pero/ "hundo". Inter la ĝermanaj lingvoj, tia alofono troviĝas en la amerika angla kaj en la norda malalt-saksa (“malalt-germana”). En la amerik-angla ĝi emas esti alofono de intervokala /t/ (kiel en "butter," "later," "fattest" kaj "total"). En nombro da malalt-saksaj dialektoj ĝi troviĝas kiel alofono de intervokala /d/ aŭ /t/; e.g. den /beeden/ → ['beːɾn] ‘preĝi’, ‘peti’, gah to Bedde! /gaa tou bede/ → [ˌgɑːtoʊ'beɾe] ‘iru enlitiĝi!’, Water /vaater/ → ['vɑːɾɜ] ‘akvo’, Vatter /fater/ → ['faɾɜ] ‘patro’. (En iuj dialektoj tio rezultis en reanaliziĝo kaj transiĝo ak /r/; do bären ['beːrn], to Berre [toʊ'bere], Warer ['vɑːrɜ], Varrer ['farɜ].) Troviĝado varias; en iuj malalt-saksaj dialektoj ĝi afektas kaj /t/ kaj /d/, dum ke en aliaj ĝi afektas nur /d/.

Retrofleksaj frapetoj redakti

La plejo da hind-arjaj kaj dravidaj lingvoj havas retrofleksajn frapetojn. En la hinda estas tri,

Lateralaj frapetoj redakti

Lateralaj frapetoj povas esti pli komunaj ol emus kredigi multo el la literaturo. Multaj el la lingvoj de Afriko, Azio, kaj la Pacifiko kiuj ne faras distingon inter r kaj l eble havas lateralan frapeton, sed tion ĝenerale malkaptas eŭrop-devenaj lingvistoj, kiuj ofte ne estas familiaraj kun la sono.

Tamen, ankaŭ eblas ke multaj el tiuj lingvoj tute ne havas lateral-centralan kontraston, tiel ke eĉ konsekvence neŭtrala artikulacio povas perceptiĝi fojfoje kiel laterala [ɺ][l], fojfoje centrala [ɾ]. Tion oni jam sugestis kaze de la japana, ekzemple.

La Ivajdja lingvo (Iwaidja; ibd) de Aŭstralio havas kaj alveolaran kaj retrofleksan lateralan frapetojn, kaj eble ankaŭ palatalan lateralan frapeton. (Tamen, tiu lasta raras kaj eble estas palataligita alveolara laterala frapeto anstataŭ aparta fonemo.) Tiuj kontrastas kun lateralaj alproksimantoj ĉe la samaj pozicioj, aldone al centrala retrofleksa frapeto [ɽ], alveolara trilo [r], kaj retrofleksa alproksimanto [ɻ].

Velara laterala frapeto eble ekzistas kiel alofono en kelkaj lingvoj de Nov-Gvineo.

La simbolo por la alveolara laterala frapeto estas la pravigo por la atendata (kvankam ne oficiale agnoskita) simbolo por la retrofleksa laterala frapeto,

 

Simboloj tiaj estas nekomunaj, sed iĝadas pli oftaj nun ke tipar-redakta softvaro iĝis disponebla. Notu tamen, ke aldone al tio, ke ili ne estas sankciitaj de la IFA, estas neniuj unikodaj valoroj por ili. Tamen, la retrofleksa laterala frapeto signeblas per digrafo kun la dekstra-vosta diakrito, [ɺ̢].

La palatala kaj velara lateralaj frapetoj povas esti signataj per breva diakrito super la litero por la homorgana alproksimanto, kvankam la diakrito bezonus aperi sub la palatala simbolo pro ties ascendaĵo: [ʎ̯, ʟ̆].

Ne-rho-aj frapetoj redakti

La sola komuna ne-rho-a frapeto estas la labial-dentala frapeto, troviĝanta trae tra centra Afriko en lingvoj kia Margi-a. En 2005, la IFA adoptis dekstra-hokan vo-on,

 

por tiu sono. Antaŭe, oni ĝin transskribadis per la uzo de la breva diakrito, [v̆], aŭ aliaj adhokaj simboloj.

Aliaj frapetoj estas multe malpli komunaj. Ili inkluzivas la bilabialan frapeton en la banda, kiu eble estas alofono de labial-dentala frapeto, kaj la velaran lateralan frapeton kiel alofono en la Kanite kaj la melpa (med). Tiuj ofte estas transskribataj per la breva diakrito, kiel [w̆, ʟ̆], sed aliaj fojfoje vidataj eblaĵoj inkluzivas la novan simbolon por la labial-dentala frapeto plus antaŭiga diakrito por la bilabialo, kaj [ɹʟ] monogramo (analoga al [ɺ]) por la velaro.

Se aliaj frapetoj trovitos, la breva diakrito uzeblus poe ilin signi, sed pli konvene ĝi estus kombinata kun la simbolo por la respektiva voĉa plozivo, kiel en la hipoteza palatala kaj uvulara frapetoj *[ɟ̆, ɢ̆].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti