Alofono (laŭetime "alisono") estas realigo de fonemo per parolsono, kiu ne estas la tipa realigo de tiu fonemo. Alofonoj plej ofte estas kondiĉitaj de la fonetika kunteksto aŭ de dialekta, sociolekta, idiolekta aŭ alilingva influo. Foje oni nomas "alofono" ĉiujn malsamajn realigojn de fonemo, inkluzive de la tipa realigo.

Ekzemplaj alofonoj en Esperanto:

  • Velara [ŋ] estas alofono de la fonemo /n/ en "dankon!" [daŋkon]
  • Uvulara [ʀ] estas alofono de la likvida fonemo /r/ en la parolo de kelkaj esperantistoj germanaj, francaj k.a. : "Li certe pravas!" [li tseʀte pʀavas].