Klaketo

speco de konsonanto

Klaketoj estas plozivoj artikulaciataj per du samtempaj fermoj en la buŝa kavaĵo. La aeron enfermitan inter tiuj du fermoj maldensigas suĉado far la lango. (Tio estas, ili havas velo-fontan/langan ingresivan aerfluan meĥanismon.) La ekenlaso ĉe la antaŭa fermo produktas kio povas esti la plej laŭtaj konsonantoj en la lingvo, kvankam en iuj lingvoj kia la hadza, klaketoj povas esti pli subtilaj kaj povas eĉ iĝi interkonfuzitaj kun ejektivaj plozivoj. Klaketoj sonas pli plozivo-similaj aŭ pli afrikato-similaj depende de sia loko de artikulacio: Ĝenerale, klaketoj engaĝantaj apikalajn alveolarajnlaminalajn postalveolarajn fermojn estas akustike abruptaj kaj akraj, kvazaŭ plozivoj, dumke bilabialaj, dentalaj, kaj lateralaj klaketoj tipe havas pli longdaŭrajn kaj akustike pli bruajn eklasojn (ĉes-tenojn) kiuj pli similas afrikatojn.

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Jen ekzemplo pri la klaketoj de la kojsana lingvaro:

Sono IPA-simbolo (malnova) Ekzemplo
bilabialo (en) ʘ Pri tiu ĉi sono aŭskultu
dentalo (en) ǀ ʇ Pri tiu ĉi sono aŭskultu
alveolaro (en) ǃ ʗ Pri tiu ĉi sono aŭskultu
retroflekso (en) 𝼊 ψ
palatalo (en) ǂ 𝼋 Pri tiu ĉi sono aŭskultu
lateralo (en) ǁ ʖ Pri tiu ĉi sono aŭskultu


Distribuo redakti

Vidu artikolon: Klaketa lingvo

Klaketoj troviĝas en ĉiuj tri kojsanaj lingvo-familioj de suda Afriko kaj ankaŭ en kelkaj najbaraj bantuaj lingvoj kiuj pruntis ilin de kojsanaj lingvoj, kia la Nguni-a (zulua, la Xhosa, la svazia, la Phuthi-a kaj la ndebela, kaj la Zulu-bazita piĝino, Fanakalo), la sota, la Yeyi-a de Bocvano, kaj la Mbukuŝa, Kvangala, kaj Gciriku-a lingvoj de la Kaprivia Strio. Klaketoj ankaŭ okazas en la la sandava kaj hadza lingvoj de Tanzanio, kaj ankaŭ en la dahala (dal), la endanĝerita sud-kuŝida lingvo de Kenjo, kiu eble retenas ilin de epizodo de lingva anstataŭo. La sola ne-afrika lingvo sciata uzi klaketojn kiel normalajn parolajn sonojn estas la damina, kiu estas artefarita lingvo (planlingvo) antaŭe uzata inter virseksaj plenkreskuloj de la lardila (lbz) tribo en Aŭstralio. Unu el la klaketoj en la damina estas fakte egresiva klaketo, uzanta la langon por kunpremi la aeron en la buŝo por elira (egresiva) "ŝpruco".

La audaj afrikaj kojsanaj lingvoj utiligas nur radiko-komencajn klaketojn. La hadza, la sandava, kaj kelkaj el la bantuaj lingvoj ankaŭ havas silabo-komencajn klaketojn ene de radikoj, sed en neniu konata lingvo, klaketo fermas silabon aŭ finas vorton.

La angla kaj multaj aliaj lingvoj povas uzi klaketojn en interjekcioj, kia la dentala "tsk-tsk" sono uzata (angle) por esprimi malaprobon, aŭ la laterala klaketo uzata (angle) kun ĉevaloj. En la ningdua ĉina, frapetaj nazalaj klaketoj estas uzataj en bebvartejaj poemaĵoj, kaj en la persa klaketo akompanata de vizaĝ-eklevo signifas "ne". Klaketoj fojfoje troviĝemas aliloke, kiel en la specialaj registroj (situaci-dialektoj) kiajn fojfoje kune evoluigas ĝemeloj.

Tipoj de klaketoj redakti

Kiel notite supre, klaketoj laŭnecese engaĝas almenaŭ du fermojn: antaŭa artikulacio kiun tradicie oni prezentas per speciala klaket-signo en la IFA, kaj malantaŭa artikulacio kiun oni tradicie priskribas kiel buŝa aŭ nazala, voĉa aŭ senvoĉa, ktp. (Ne malfacilas prononci nazalan klaketon, ĉar konservante la duoblan buŝan fermon oni libere povas spiri tra la nazo. Fakte, tiuj estas pli facile prononceblaj por multaj homoj ol buŝaj klaketoj.) La literaturo ankaŭ priskribas kontraston inter velaraj kaj uvularaj malantaŭaj artikulacioj por iuj lingvoj. Tamen, lastatempa esploro montras, ke por lingvoj kiuj faras tian distingon, ĉiuj klaketoj havas uvularan, aŭ eĉ faringalan, malantaŭan fermon, kaj ke la klaketoj eksplicite priskribitaj kiel uvularaj estas fakte klaketo-pulmofontaj konsonantaj aglomeroj/konturoj kun du eklasaj ekblovoj. Kaze de "velaraj" klaketoj en tiuj lingvoj, estas nur unusola eklasa ekblovo, tiu de la antaŭa klaketa eklaso, kaj la ellaso de la malantaŭa artikulacio ne aŭdeblas.

Tamen, en la plejo de la literaturo la deklarita loko de la klaketo estas la antaŭa artikulacio (nomata la ekenfluo, eklaso, aŭ influkso) dumke la manieron oni atribuas laŭ la malantaŭa artikulacio (nomata la akompanaĵoeflukso), kiel en nazala dentala klaketo.

Estas multaj manieroj fari klaketojn, iuj el ili sufiĉe defiaj. Tiuj inkluzivas kion oni priskribis kiel senvoĉan, voĉan, aspiracian, spir-voĉan, nazalan, senvoĉe nazalan, spir-voĉe nazalan, glotaligitan, senvoĉe nazalan glotaligitan, afrikatan, ejektive afrikatan, prevoĉan, prenazaligitan, kaj aldone aliajn, inkluzive de treege kompleksaj kombinaĵoj kiaj voĉa velara klaketo sekvata de senvoĉa afrikata ejektivo, [gǃkx’], kaj velara ejektiva klaketo sekvata de uvulara ejektivo, [kǃ’q’] (Ladefoged kaj Maddieson, 1996). Tamen, iuj el tiuj eble estas konsonantaj aglomeroj anstataŭ individuaj segmentoj.

La grando de klaketaj inventaroj gamas de tiel malmultaj kiel kvar por la dahala lingvo (dal) de Kenjo, ĝis dozenoj en la Dzuuaj kaj Tuuaj lingvoj (Norda kaj Suda Kojsanaj), kaj eble preter cent, depende de tio kiel oni ilin analizas, en la ǃXóõ-a (Ladefoged kaj Maddieson, 1996). En tiu lasta lingvo, pli ol po 70% da vortoj komenciĝas per klaketo.

Transskribado kaj la IFA redakti

La kvin klaketaj ellasoj kun dediĉitaj simboloj en la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) estas

La retrofleksa kaj palatala eklasoj estas "abruptaj"; tio estas, ili estas akraj krevaj sonoj kun malmulta frikado (turbula aerfluo). La bilabiala, dentala, kaj laterala eklasoj, aliflanke, estas "bruaj": ili estas pli longaj, lip- aŭ dent-suĉaj sonoj kun turbula aerfluo, kaj estas fojfoje nomataj afrikatoj. (Tio koncernas la antaŭaj artikulacioj; ambaŭ povas ankaŭ aldone havi aŭ afrikatan aŭ ne-afrikatan malantaŭan artikulacion.) La apikalaj eklasoj, ǃ kaj ǁ, estas fojfoje nomataj "gravaj", ĉar ilian tonalton dominas malaltaj frekvencoj; dumke la laminalaj eklasoj, ǀ kaj ǂ, estas fojfoje nomataj "akutaj", ĉar ilin dominas altaj frekvencoj. (Almenaŭ en la Nǀu-a lingvo, tio estas asociata kun diferenco en la lokado de la malantaŭa artikulacio: "gravaj" klaketoj estas uvularaj, dumke "akutaj" klaketoj estas faringalaj.) Do la alveolara klaketo /ǃ/ sonas kvazaŭ elbotelan tiradon de korko (malalt-tona krevo), almenaŭ en la Xhosa; dumke la dentala klaketo /ǀ/ similas la anglalingvan tsk! tsk!, alta-tona suĉado ĉe la incizivoj. La lateralaj klaketoj estas prononcataj per suĉado ĉe la molaroj de unu aŭ ambaŭ flankoj. La bilabiala klaketo /ʘ/ malsamas de kion multaj homoj asociigas kun kiso: la lipoj estas kunpremitaj pli-malpli plate kunaj, kvazaŭ por [p] aŭ [m], ne rondaj kiel por [w].

La IFA iam provizis aron da Latin-bazitaj simboloj por tiuj sonoj, sed tiuj neniam multe uzatis, kaj iamfine oni forlasis ilin favore al la kojsanistaj simboloj:

simbolo bilabiala dentala alveolara palatala laterala
Kojsanista ʘ ǀ ǃ ǂ ǁ
Malnova IFA ʇ ʗ ° ʖ
Zulua c q x

Estas kelkaj malpli bone atestitaj artikulacioj, kiaj brua laminala dento-alveolara laterala ellaso (<Ⅲ> [triobla pipo] en ad hoc transskribado), kiu kontrastas kun apikala postalveolara laterala en la Mangetti Dune ǃKung-a lingvo; abrupta sub-apikala retrofleksa eklaso, <‼> , en la angola ǃKung-a; kaj "frapita" alveolara klaketo <ǃ¡> en la hadza kaj la sandava, kie la lango frapas la fundon de la buŝo post la eklase. (Tiuj distingoj eble sufiĉas ankaŭ por la Damin-aj eklasoj.) Tamen, la kojsanaj lingvoj estas malbone atestitaj, kaj estas sufiĉe eble ke, kiam ili iĝos pli bone priskribitaj, pliaj klaketaj eklasoj iĝos trovitaj.

Tipe kiam klaketa konsonanto estas transskribata, du simboloj estas uzataj, po unu je ĉiu artikulacio, konektitaj per lig-stango. Tio estas ĉar klaketon kia [ŋ͡ǂ] oni tradicie analizas kiel nazala velara malantaŭa artikulacio [ŋ] prononcata samtempe kun la antaŭa ingresiva eklaso [ǂ].

La simboloj povas esti skribataj en iu ajn ordo, depende de la analizo. Tamen, la ligstangon oni ofte ne uzas praktike, kaj kiam la maniero estas simple [k], ankaŭ tion ni ofte skribe elizias. Tio estas, <ǂ> = <kǂ> = <ǂk> = <k͡ǂ> = <ǂ͡k>.

La maniero de klaketo estas ĝenerale skribata antaŭ la ellaso: <ŋ͡ǂ><ŋǂ>, kaj tio estas preferata de la IFA. Tamen, multaj kojsanistoj preferas skribi la manieron poste: <ǂ͡ŋ><ǂŋ>. Tio estas ĉar iu ajn sekvanta diakrito apartenas al la maniero anstataŭ al la antaŭa eklaso, kaj ili estas pli facile komprenataj kiam ili vidiĝas kiel diakrito de la maniero. Ĉiakaze, elementoj kiuj ja ne samtempas kun la eklaso ĉiam estas skribataj laŭ sia tempa ordo: Prenazaligo ĉiam skribatas unue en <ŋɡ͡ǂ> = <ŋǂ͡ɡ>, kaj la dua ejektivo estas ĉiam skribata due en <k͡ǂ’q’> = <ǂ͡k’q’>.

Kvankam la kodig-sistemo SAMPA por la IFA en ASCII ne havas simbolojn por transskribi klaketojn, la proponita normo X-SAMPA ja havas:

O\, |\, |\|\, =\, kaj !. Iuj homoj anstataŭe sugestas:
||\, #\"\ por la alveolara laterala klaketo.

La sistemo de Kirshenbaum uzas malsaman metodon: klaketoj estas signataj de digrafoj, kun la klaketo simbolo (ĉiam "!") aldonita al la plozivo homorgana al la eklaso, sed kun la maniero de la akompanaĵo. Ekzemple, /t!/ estas senvoĉa dentala klaketo, kaj /m!/ estas nazala bilabiala klaketo. (Tiu transcription estas uzata en la literaturo pri la Damin-a.) Tamen, la Internacia Fonetika Asocio rekomendas uzi la simbolojn de la IFA en Unikodo, aŭ uzi la numeran kodon kiun ili asignis al ĉiu simbolo.

Lokoj de artikulacio redakti

Tiuj ofte nomiĝas klaketaj tipoj, eklasoj,influksoj. Estas ses aŭ ok konataj eklasoj, ne nombrante frapajn aŭ egresivajn klaketojn. Tiuj estas

  • bilabiala afrikata ʘ, aŭ "bilabiala";
  • laminala dento-alveolara afrikatad ǀ, aŭ "dentala";
  • apikala (post)alveolara plosiva ǃ, aŭ "alveolara";
  • laminala postalveolara (palato-alveolar) plosiva ǂ, aŭ "palatala";
  • subapikala postalveolara (retrofleksa) ǃ˞ (en centrala Dzuu-a);

kaj du lateralaj klaketoj, kiuj en la nuraj dialektoj sciataj ilin distingi (la norda Dzuu-a) estas

  • laminala dento-alveolara laterala ǁ̻ kun antaŭa eklaso (aŭ fojfoje palatala klaketo kun laterala eklaso), kaj
  • apikala postalveolara laterala ǁ̺ kun malantaŭaa eklaso.

Povas esti aldona palatal-simila klaketo, signita per ǂǂ, en alia Dzuu-a lekto kiun oni nuntempe esploras. Konsiderante la malbonan staton de dokumentado de la kojsanaj lingvoj, tre eblas ke aldonaj eklasoj evidentiĝos. Neniu lingvo estas sciata kontrasti pli ol kvin eklasojn.

Klaket-eklasa
inventaro
Lingvoj
dentala ǀ nure Dahala
alveolara ǃ nur Sesotho-a
3 eklasoj, ǀ, ǃ, ǁ Sandava, Hadza, Xhosa, Zulua (en la hadza kaj fojfoje la sandava, ǃ estas "frapita";
La hadza ankaŭ havas unusolan vorton kun ʘ)
4 eklasoj, ǀ, ǃ, ǂ, ǁ Korana, Nama, Yeyi-a, Zhuǀ'hõasi-a (la sudorienta Dzuu-a)
4 eklasoj, ǀ, ǃ˞, ǂ, ǁ ǃKung-a (Gradikofontein)
5 eklasoj, ʘ, ǀ, ǂ, ǃ, ǁ ǂHõã-a, Nǀu-a, ǀXam-a, ǃXóõ-a
5 eklasoj, ǀ, ǃ, ǂ, ǁ̺, ǁ̪ ǃKung-a (Angolo)
5 eklasoj, ʘ, ʘ↑, ǀ, ǃ, ǃ˞ Damina

Nomoj trovitaj en la literaturo redakti

La terminoj por la klaketaj eklasoj estis originale inventitaj de Bleek en 1911. De tiam estadas iom da malkonsekvenca variado. Jen la terminoj uzataj en iuj el la ĉefaj referencoj.

Klaketa ellaso Bantuaj literoj Ankaŭ nomata:
ǀ dentala c dentala afrikata/kun frikcio; alveolara afrikata; dento-alveolara; apiko-lamino-dentala; dento-faringala
ǂ palatala palato-alveolar; alveolara; alveolara tuja; dento-alveolara implosiva; palato-faringala
ǃ alveolara q cerebrala; (post-) alveolara implosiva; palato-alveolara; palato-alveolara tuja; palatala; palatala retrofleksa; apiko-palatala; centrala alveolo-uvulara
ǁ laterala x laterala afrikata/kun frotado; alveolara laterala afrikata; post-alveolara laterala; laterala apiko-alveo-palatala; laterala alveo-uvulara

Manieroj de artikulacio redakti

(Datumoj estas primare de Ladefoged; vidu referencojn ĉe la individuaj prilingvaj artikloj.)

Klaketaj manieroj estas ofte nomataj klaketaj akompanaĵojefluksoj, sed ambaŭ terminoj renkontas obĵetojn teoriajn.

Estas granda diverseco de klaketaj manieroj, kaj simpleksaj kaj kompleksaj, tiuj lastaj diversmanere analizitaj kiel konsonantaj aglomerojkonturoj. Kun tiel malmulte da klaketaj lingvoj, kaj tiel malmulta studado de ili, estas ankaŭ neklare ĝis kiom la klaketoj en diversaj malsamaj lingvoj ekvivalentas. Ekzemple, la [ǃkˀ] de la nama, [ǃkˀ ~ ŋˀǃk] de la sandava, kaj [ŋ̊ǃˀ ~ ŋǃkˀ] de la hadza eble estas esence samaj foneme, kiel ankaŭ eble [ǃk͡x’] kaj [ǃq͡χ’]; neniu sola lingvo faras distingon en aŭa aro, kaj la diferencoj en transskribado eble rezultas pli el la aliro de la koncerna lingvisto ol el faktaj diferencoj en la sonoj.

Iuj kojsanaj lingvoj estas tipologie nekutimaj en tio ke ili allasas miksitan voĉadon en ne-klaketaj konsonantaj aglomeroj/konturoj, kia dt͡s’k͡x’, do ne surprizas ke ili allasus miksitan voĉadon ankaŭ en klaketoj.

Okazadas aktuala diskutado pri tio kiuj klaketoj estas plej bone analizindaj kiel konsonantaj aglomeroj. Ekzemple, iuj lingvistoj opinias ke ejektivaj klaketoj ne eblas, kaj ja en multaj kojsanaj lingvoj ili aspektas esti aglomeroj. Tamen, en aliaj lingvoj, fonetikaj mezuroj trovigis al ni ke, kvankam la ejektiva ellaso sekvas la klaketan eklason, estas la malantaŭa fermo de la klaketo kiu estas ejektiva, ne la sekvanta konsonanto. (En la analizo de Ladefoged en la tabelo sube, se estas nur unusola segmento, tion indikas unusola ne-subskripta litero por la akompanaĵo.) Tio estas iu motivo por analizi tiajn klaketojn kiel aerfluajn konturojn anstataŭ aglomerojn.

Koncerne la lingvojn ilustritajn sube,

(ĉiuj parolataj primare en Namibio kaj Bocvano

La kvar Dahalo-aj manieroj okazas nur kun dentala ellaso. La damina havas nur nazalajn klaketojn, sed aldone havas senvoĉan neaspiracian "ŝprucon" kiu eble povus esti konsiderata egresiva klaketo. Tri sandavaj klaketoj (*) unuiĝas (kunflacas?, en:"conflate") en prenazaligitan voĉan [ŋǃg] inter vokaloj. En aliaj lingvoj nazaligo estas varia, kaj plej bone povas esti aŭdata inter vokaloj.

IFA Maniero ǃXóõ-a Nǀuu-a ǂHoan-a Zhuǀ’hõasi-a Korana Nama Gǀui-a Sandava Hadza Dahala Xhosa Damina
[ǃk] Senvoĉa neaspiracia velara plosiva • *
[ǃkʰ] Aspiracia velara plosiva • *
[ǃkˀ] Senvoĉa neaspiracia velara plosiva kaj glotala plozivo
[ǃkˀ, ŋˀǃk] Senvoĉa glotaligita velara plosiva (prenazaligita inter vokaloj)
[ŋ̊ǃˀ] Senvoĉa velara nazala kaj glotala plozivo
[ǃg] Voĉa velara plosiva • *
[ǃĝ,
ǃg͡ɣ,
ǃgʱ]
Voĉa afrikata velara plosiva
[ǃgʱ] Spir-voĉa velara plosiva
[ǃŋ] Voĉa velara nazala
[ǃŋʷ] Labialigita voĉa velara nazala
[ǃŋʱ] Spir-voĉa velara nazala
[ǃŋ̊] Senvoĉa velara nazala
[ǃŋ̊ʷ] Labialigita senvoĉa velara nazala
[ŋ̊ǃh] Senvoĉa prokraste-aspiracia velara nazala
[ŋ̊↓ǃh] Senvoĉa ingresiva pulmofonta nazala kun prokrastita aspiracio
[ʔǃŋ] Preglotaligita velara nazala
[ŋǃŋ̊ʰ] Voĉa velara nazala sekvata de senvoĉa aspiracia velara nazala
[ǃq] Senvoĉa neaspiracia uvulara plosiva
[ǃqʰ] Aspiracia uvulara plosiva
[ǃk͡x] Senvoĉa afrikata velara plosiva
[ǃq͡χ] Senvoĉa afrikata uvulara plosiva
[ǃq’] Uvulara ejektiva
[ǃk͡x’] Afrikacia velara ejektiva
[ǃq͡χ’] Afrikata uvulara ejektiva
[ǃk’q’,
ǃk’k͡x’]
Senvoĉa velara ejektivo, sekvata de uvulara ejektivo
[ǃgh,
ǃgkʰ]
Voĉa velara plosive sekvata de aspiracio
[ǃgk͡x] Voĉa velara plosive sekvata de senvoĉa velara frikativo
[ǃgk͡x’] Voĉa velara plosive sekvata de senvoĉa afrikata ejektivo
[ǃgq’,
ǃgk͡x’]
Voĉa velara plosive, sekvata de uvulara ejektivo
[ɴǃɢ],
ǃɢ
Voĉa uvulara plosiva (kutime prenazaligita)
[(ɴ)ǃɢh,
(ɴ)ǃɢx,
(ɴ)ǃɢʀ]
Voĉa (aŭ prenazaligita) uvulara plosiva, sekvata de aspiracio, velara frikativo, aŭ uvulara trilo

Klaketa genezo kaj klaketa perdo redakti

Ne estas sciate kiel klaketoj estiĝis. Oni ofte sugestas ke ili evoluis el aliaj kompleksaj konsonantoj, sed la disvolviĝo de klaketoj el aliaj konsonantoj neniam observiĝis.

Klaketoj estas ofte taksataj kiel primitiva aŭ pratempa trajto de homa lingvo, sed ni havas nenian pravigon por suspekti ke ili estas tre maljunaj kompare al aliaj parolaj sonoj. Fakte, se konsideri ilian kompleksecon, ili eble estas relative freŝdataj.

Tamen, kelkaj ankoraŭ vivecaj lingvoj montras klaketan perdon. Ekzemple, la orientaj kalaharaj lingvoj estas perdintaj grandan elcentaĵon de siaj klaketoj, supozeble pro bantua influo. Ĝenerale, klaketo iĝas anstataŭata de konsonanto kiu retenas la manieron de artikulacio de la akompanaĵo. Alveolaraj klaketaj eklasoj ǃ emas simple eliziiĝi, postlasante velaran plozivon aŭ afrikaton kia k, ɡ, ŋ, k͡x, dumke palatalaj klaketoj ǂ postlasas palatalan plozivon kia c, ɟ, ɲ, c’, aŭ post-alveolaran afrikaton ʧ, ʤ, kaj dentalaj klaketoj ǀ emas postlasi alveolaran afrikaton ʦ . Tio estas, la rezulta konsonanto emas reteni la manieron de la klaketo aldone al la loko de la antaŭa artikulacio.

Bibliografio redakti

  • Ladefoged, Peter (1968), A phonetic study of West African languages: An auditory-instrumental survey. Cambridge University Press, 2nd edition. ISBN 0-521-06963-7
  • Ladefoged, Peter kaj Ian Maddieson (1996), The Sounds of the World's Languages. Oxford: Blackwell Publishers Ltd. ISBN 0-631-19815-6
  • Anthony Traill & Rainer Vossen (1997), Sound change in the Khoisan languages: new data on click loss and click replacement. JALL 18, 21-56.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti