Retroflekso

speco de konsonanto

En fonetiko, retrofleksoj (retrofleksaj konsonantoj) estas konsonantaj sonoj uzataj en iuj lingvoj. (Ili fojfoje nomiĝas cerebralaj konsonantoj, precipe en hindologio.) La langon oni metas malantaŭ la alveolara kresto, kaj eĉ eble kurbigas ĝin por tuŝi la palaton: tio estas, oni artikulacias la retrofleksojn en la postalveolara al palatala regiono de la buŝo.

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr
Sub-apikala retrofleksa plozivo

La konsonantoj komune nomataj "postalveolaroj", aŭ pli precize "palato-alveolaroj", aldone al la "alveolo-palataloj", ankaŭ estas prononcataj en la postalveolara regiono. Tamen, ili havas aldonan duan artikulacion, palataligon. La konsonantoj komune nomataj "palataloj" ankaŭ estas prononcataj en la palatala regiono, sed ili pli precize estas "dorso-palatalaj", kio signifas ke ili estas dorsaloj (artikulaciataj per la dorso aŭ malantoro de la lango), anstataŭ koronaloj kiel estas la retrofleksaj konsonantoj.

Alivorte, retrofleksaj konsonantoj estas koronalaj konsonantoj artikulaciataj malantaŭ la alveolara kresto, kiuj ne havas la duan artikulacion, palataligon.

Subspecoj de retrofleksoj redakti

Retrofleksaj konsonantoj, kiel aliaj koronaloj, povas engaĝi kelkajn formojn de la lango.

  • La lango povas esti plata, kun la klingo de la lango (la supra surfaco de la lango proksime al la pinto) tuŝanta la plafonon de la buŝo, kiel en la polaj cz, sz, ż (rz), dż kaj la normĉinaj (mkajarinaj) ch, zh, sh, r. Tio nomiĝas laminala retroflekso.
  • aŭ ilin oni povas prononci per la pinto de la lango, kiel en la hinda. Tio nomiĝas apikala retroflekso.
  • Fine, la lango povas esti tiel kurbita retroen ke ĝia suba flanko tuŝas la alveolaran aŭ pre-palatalan regionon, kiel en multaj dravidaj lingvoj. Tio nomiĝas subapikala retroflekso[1].

Troviĝado en diversaj lingvoj redakti

Kvankam datumoj ne precizas, po ĉirkaŭ 20 elcento de la lingvoj de la mondo havas retrofleksajn konsonantojn iajn aŭ aliecajn[2]. Ĉirkaŭ duono el tiuj posedas nur retrofleksajn kontinuaĵojn, kun la plejo de la resto havanta, kaj haltojn, kaj kontinuaĵojn.

Transkribado kaj la IFA redakti

Ekzistas kelkaj retrofleksaj konsonantoj ankoraŭ ne agnoskitaj de la IFA. Ekzemple, la Iwaidja lingvo de nordokcidenta Aŭstralio havas retrofleksan lateralan frapeton [ɺ̢] aldone al retrofleksan bateton [ɽ] kaj retrofleksan lateralan alproximanton [ɭ]; kaj la dravida lingvo la Toda (tcx) havas sub-apikalan retrofleksan lateralan frikativon [ɬ̢] kaj retrofleksan trilon [ɽ͡r]. Pro la reguleco en la derivado de retrofleksaj simboloj de iliaj alveolaraj respektivaĵoj, homoj fojfoje uzas tipar-redaktilon por krei la konvenajn simbolojn por tiaj sonoj. (Ĉi-artikole ili estas skribitaj per diakritoj.) La Ngad'a lingvo de Floreso estas raportita havi retrofleksan injektivon [ᶑ ], sed en ĉi tiu kazo la atendata simbolo hazarde estas provizita de Unikodo.

Retrofleksaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFA Priskribo    Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo      
  retrofleksa nazalo Sveda Vänern [vɛː.neɳ] Vänern
  senvoĉa retrofleksa plozivo Hinda टापू (āpū) [ʈɑpu] insulo
  voĉa retrofleksa plozivo Sveda nord [nuːɖ] nordo
  senvoĉa retrofleksa frikativo Normĉina
(Mandarina)
上海 (Shànghǎi) [ʂɑ̂ŋ.xàɪ] Ŝanhajo
  voĉa retrofleksa frikativo Rusa
Pola
жаба
żaba
[ʐaˑba] bufo
  retrofleksa alproximanto Tamila தமிழ் (Tamil) [t̪ɐmɨɻ] Tamila
  laterala retrofleksa alproximanto Sveda Karlstad [kʰɑːɭ.sta] Karlstad
  retrofleksa frapeto Haŭsa shaara [ʃáːɽa] balaa
ɺ̢ retrofleksa laterala frapeto Paŝtua ﻛړو [kɺ̢o] fari


Noto: En la Internacia Fonetika Alfabeto, la simboloj por retrofleksaj konsonantoj tipe estas la samaj kiel por la alveolaroj, sed kun la aldono de dekstrenfronta hoko al la subo de la symbol. Iuj lingvistoj limigas tiujn simbolojn por la "veraj" retrofleksaj konsonantoj kun sub-apikala palatala artikulacio, kaj uzas la alveolarajn simbolojn kun la arĥaika subpunkta simbolo de la IFA por apikala post-alveolara artikulacio: [ṭ, ḍ, ṇ, ṣ, ẓ, ḷ, ɾ̣, ɹ̣]. Alia solvo, pli kongrua al la oficiala IFA, estus uzi la rhotika diakrito por la apikalaj retrofleksoj: [t˞, d˞, n˞, s˞, z˞, l˞, ɾ˞, ɹ˞]. Laminalaj retrofleksoj, kiel en la pola kaj la rusa, ofte transkribatas per diakrito de retroigo, kia [s̱], k.t.p. Alie ili tipe sed neĝuste transkribatas kvazaŭ ili estus palato-alveolaroj, kiel *[ʃ], k.t.p.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Peter Ladefoged kaj Ian Maddieson, la Sounds of la World's Languages. Blackwell Publishers, 1996. ISBN 0-631-19815-6
  2. Ian Maddieson (kun ĉapitro kontribita de Skajra Ferrari Disner); Patterns of sounds; Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3
  3. ISO 639-3