Nilo-sahara lingvaro
(Alidirektita el Nilo-Saharaj lingvoj)
Nilo-sahara lingvaro estas lingvofamilio de popoloj. do etnoj, kiu dividiĝas je (1) Fura, (2) Maba, (3) Sahara, (4) Sonhaja kaj (5) Ŝari-Nila grupoj. Totala kvanto: 31 mln. La plej multnombraj popoloj de la etna familio estas la luoj, kanuroj, dinkoj kaj sonhajoj.
Etnogrupo | Kvanto (mln) |
---|---|
Fura | 0.46 |
Maba | 0.36 |
Sahara | 5.11 |
Sonhaja | 2.29 |
Ŝari-Nila | 23.10 |
sumo | 31.32 |
(1) Fura grupo
FUROJ ?
(2) Maba grupo
MABA ?
(3) Sahara grupo
- Nomo: [m] beri-beri; [f] Kanouris; [r] kanuri
- Popolo en Niĝerio, Niĝero, Kameruno kaj Ĉado. Totala kvanto: 6 mln, inter ili en Niĝerio 5,1 mln (1992).
- Lingvo: kanura.
- Kredantoj: islamanoj-sunaistoj.
(4) Sonhaja grupo
- Nomoj: [f] Songhay; [r] songaj
- Popolo en Niĝero, Malio, Burkino, Niĝerio kaj Benino; 1,6 mln (1992).
- Lingvo: sonhaja.
- Kredantoj: islamanoj-sunaistoj.
(5) Ŝari-Nila grupo
a. Orientsudana subgrupo
- Nomo: [f] Dinka; [r] dinka
- Popolo de Nilo-Sahara lingvofamilio en Sudano. Loĝas en basenoj de la riveroj Bahr-el-Gazal kaj Nilo Blanka. Totala kvanto: ĉirkaŭ 2 mln.
- Lingvo: dinka, plimulto konas ankaŭ la araban lingvon.
- Nomoj: [m] naas; [f] Nouer; [r] nuer
- Popolo de nilota grupo en la sudo de Sudano (1,6 mln, 1992) kaj en najbaraj regionoj de Etiopio (100 mil).
- Lingvo: nuera.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj.
- Nomoj: [m] luo; [f] Lwo; [r] luo
- (1) grupo de popoloj en Afriko. Dividiĝas je nordaj luoj (ŝilukoj, anuakoj k.a.) - en la sudo de Sudano, kaj sudaj luoj (mem luoj, aluroj, aĉoloj k.a.) - en Ugando, Kongo (Kinŝasa), Tanzanio, Kenjo k.a. Totala kvanto: 5,2 mln.
- Lingvoj: de ŝari-nila branĉo de nilo-saharaj lingvoj.
- (2) Popolo de lua grupo en Kenjo (3,25 mln) kaj Tanzanio. Totala kvanto: 3,47 mln (1992).
- Nomoj: ĝoluo; Lwo; lua lingvo
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj, estas ankaŭ kristanoj (precipe katolikoj) kaj muzulmanoj-sunaistoj.
- Nomoj: [m] maasai; [f] Massai; [r] masai
- Popolo de nilota grupo en Kenjo kaj Tanzanio, 670 mil (1992).
- Lingvo: masaja.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj.
NUBIANOJ ?
- Nomoj: [m] nuba; [f] Nubiens; [r] nubijci
- Popolo en la sudo de Egipto (350 mil, 1992) kaj nordo de Sudano (2,2 mln), ĉefloĝantoj de Nubio.
- Lingvo: nubia.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
b. Centr-sudana subgrupo
BAGIRMOJ ?
- Nomo: [m] barmage; [f] Baguirmi, Sara; [r] bagirmi
- Popolo en Ĉado (530 mil, 1992) kaj Sudano (20 mil).
- Lingvo: bagirma.
- Laŭ religio precipe muzulmanoj-sunaistoj.
MORU-MANGBETOJ ?
- Nomoj: [f] Morou-Mahdi; [r] moru-mangbetu
- Grupo de popoloj en Kongo Kinŝasa (1,25 mln, 1992) kaj Ugando (950 mil). Totala kvanto: 2,35 mln
- Lingvo: de ŝari-nila branĉo de nilo-sahara familio.
- Adeptoj de tradiciaj religioj.