La anuakoj estas nilota etno, kiu vivas en la sudoriento de Sudano kaj en la regiono Gambelo (Gambela) en la okcidento de Etiopio.

Anuakoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La anuakoj vivas laŭlonge de riveroj per agrokulturo kaj bestbredado. En Sud-Sudano ili vivas en ebena, plejparte senarba herblando, kiu dum la pluvsezono ofte inundiĝas kaj marĉiĝas. La anuaka lingvo estas parolata en Sudano de 52.000 kaj en Etiopio de 26.000 homoj.

Estas supozate, ke la anuakoj havas la saman originon kiel la same en Sud-Sudano vivanta etno de la ŝilukoj. La nuaka lingvo similas al la aĉolia lingvo.

Anuakoj en Gambelo redakti

Ĝis en la 1980-aj jaroj la anuakoj estis la loĝantarplejmulto en la etiopia Gambelo. Tio ŝanĝiĝis, kiam la komunisma Derg-registaro sekve de la malsekeco kaj malsatmizero en la Etiopaj Altaĵoj dekmilojn da homoj el aliaj landopartoj setligis en Gambelo kaj krome nueroj fuĝis tien antaŭ la intercivitana milito en Sud-Sudano. Per tio ekestas konfliktoj inter la anuakoj, nueroj kaj la "altlandanoj". Lige kun tiuj konfliktoj "altlandanoj" kaj etiopaj soldatoj en decembro 2003 mortigis centojn da anuakoj en la urbo Gambelo[1][2].

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti