Kameruno

lando en okcidenta Afriko

Kameruno (aŭ Kamerunio[1]) oficiale la Respubliko de Kameruno (france République du Cameroun) estas lando en okcidenta Centra Afriko. Ĝi havas landlimon kun Niĝerio okcidente, Ĉado nordoriente, Centr-Afrika Respubliko oriente kaj Ekvatora Gvineo, Gabono kaj Kongo Brazavila sude. La marbordo de Kameruno konsistas el la Biafra Golfo, parto de la Gvinea Golfo kaj la Atlantiko. La lando kelkfoje estas kromnomata "miniatura Afriko" pro sia geologia kaj kultura diversecoj. Inter la ĉefaj geografiaĵoj de la lando estas multaj strandoj, dezertoj, montoj, pluvarbaroj kaj vastaj savanoj. Monto Kameruno estas la plej alta punkto de Kameruno. Dualao, Jaundo kaj Garoua viciĝas inter la ĉefaj urboj de la lando, kie vivas pli ol 200 malsamaj lingvaj grupoj. Kameruno famas pro siaj lokaj muzikaj stiloj, precipe makoso kaj bikutso, sed ankaŭ pro sia sukcesa nacia teamo de futbalo. La du oficialaj lingvoj restas la angla kaj la franca.

Kameruno
france Cameroun, angle Cameroon
Respubliko
Oficiala nomo: Respubliko de Kameruno
Himno: "Ho Kamerunio, Lulilo de niaj Prapatroj" Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres
Parto de Afriko
Najbaras kun
Gravaj urboj Dualao, Jaundo, Garoua
Ĉefurbo Jaundo
 - mezo Jaundo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 52° 00′ 00″ N 11° 31′ 00″ O / 52.00000 °N, 11.51667 °O / 52.00000; 11.51667 (mapo)
Plej alta punkto Monto Kameruno
 - alteco 4 040 m s. m.
Areo 475 442 km² (47 544 200 ha)
Loĝantaro 19 100 000 (2009)
Denseco 40,17 loĝ./km²
Estiĝo 1-a de januaro 1960
Prezidanto Paul Biya
 - Ĉefministro Joseph Ngute
Horzono Okcidentafrika tempo (UTC+1)
Telefona antaŭkodo 237
ISO 3166-1 CM
Interreta domajno .cm
Monunuo CFA-franko
Oficialaj lingvoj franca, angla
Mapo de Kameruno
Mapo de Kameruno
Mapo de Kameruno
Vikimedia Komunejo: Cameroon
Retpaĝo: www.prc.cm/fr/

Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie la Sao-civilizacio ĉirkaŭ la lago Ĉado kaj la Bakaoj, kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Esploristoj el Portugalio atingis la lokan marbordon en la 15-a jarcento kaj nomis la regionon Rio dos Camarões ("Rivero de salikokoj") : de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de la fulba etno[2] fondis la Adamavan Emirlandon en la nordo en la 19-a jarcento, kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kaj fon-landojn. Kameruno fariĝis germana kolonio en 1884.

Post la Unua Mondmilito, la teritorio estis dividita inter Francio kaj Britio kadre de mandato de la Ligo de Nacioj. La Unuiĝo de la Popoloj de Kameruno, aperinta politika partio, subtenis sendependecon de la lando sed estis malpermesita de Francio en la 1950-aj jaroj. En 1960, la parto de la lando administrita de Francio sendependiĝis kiel la Respubliko de Kameruno, estrita de prezidanto Ahmadou Ahidjo. La suda, brita parto fine unuiĝis kun la respubliko en 1961 : tiel naskiĝis la Federacia Respubliko de Kameruno. La lando sekve estis renomigita Unuiĝinta Respubliko de Kameruno en 1972, kaj pli simple Respubliko de Kameruno en 1984.

Kompare kun aliaj afrikaj landoj, Kameruno ĝuas relative altan nivelon de politika kaj socia stabilecoj. Tio ebligis la disvolviĝon de agrikulturo, ŝoseoj, fervojoj, kaj de gravaj industrioj de petrolo kaj ligno. Granda nombro da kamerunanoj tamen daŭre spertas la malriĉegajn vivkondiĉojn de memsubtenantaj farmistoj. Ŝtatpotenco estas entute konservata depost 1982 de despota prezidanto Paul Biya kaj ties Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo. La anglalingvaj regionoj ŝajne pli kaj pli malproksimiĝas el la registaro : lokaj politikistoj petis pli gravan aŭtonomion aŭ eĉ secesion de la eksaj brite administritaj teritorioj.

Geografio redakti

Kameruno estas en la preciza angulo de la Golfo de Gvineo kaj havas preskaŭ triangulan formon kun pli longigita pinto al la Lago Ĉado. Ĝiaj limoj laŭ la horloĝa direkto estas kun la menciita golfo de Gvineo, Niĝerio, Ĉado, Centrafrika Respubliko, Respubliko de Kongolo, Gabono kaj Ekvatora Gvineo. Trairas la landon centre la rivero Sanaga, norde la rivero Benue kaj sude la rivero Ngoko. Tre proksime de la marbordo kaj en la norda duno de tiu estas la Monto Kameruno (4,070 m), kiu estas la plej alta monto de la lando kaj de la tuta Okcidenta Afriko. En la nordo estas kelkaj naciaj parkoj kiel tiuj de Waza, Bouba Njida kaj Benue.

Historio redakti

La Franca Kameruno iĝis sendependa lando en januaro 1960, kaj oni programis la sendependecon de Niĝerio por posta momento samjare, kio starigis la demadon pri la brita teritorio. Post ia disputo oni interkonsentis la okazigon de referendumo kiu finfine okazis la 11an de februaro 1961. La norda regiono ĉefe islama preferis la unuigon al Niĝerio, kaj la suda regiono voĉdonis unuigon al Kameruno. Norda Kameruno iĝis regiono de Niĝerio la 31an de majo 1961, dum Suda Kameruno iĝis parto de la Respubliko Kameruno la 1an de oktobro. Dume, la regiono estis administraciita kiel franca kolonio.

La Brita Kameruno aŭ Okcidenta Kameruno estis teritoria brita mandato en Okcidenta Afriko, aktuale parto kaj de Niĝerio kaj de Kameruno.

Politiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de politikaj partioj de Kameruno.

Vidu artikolojn pri ŝtatestroj Ahmadou Ahidjo kaj Paul Biya. Same pri politikaj partioj Unuiĝo de Afrikaj Popoloj, Alianco por Demokratio kaj Disvolviĝo, Demokrata Unuiĝo de Kameruno, Kameruna Unuiĝo, Kameruna Nacia Demokrata Partio, Nacia Konsilio de Nigerio kaj Kameruno kaj Kameruna Nacia Unuiĝo.

Lingvoj redakti

En la lando estas parolataj pli ol 260 lingvoj, sed oni instruas en lernejoj nur 40 el ili. La oficialaj lingvoj estas la franca kaj la angla, parolataj respektive de 80% kaj 20% de la loĝantaro. La angleparolantoj, loĝantaj precipe en la nordokcidenta landoparto, ribelis en 2017, postulante secesion kaj kreon de aparta angleparolanta ŝtato. En tiu konflikto jam pereis ĉirkaŭ 3 000 homoj. En februaro 2020 la registaro lanĉis programon, kiu celas savi endanĝerigitajn lingvojn. Interalie oni planas doni al unu el ili oficialan statuson, egalan al la angla kaj la franca.

Camfranglais (elp. kamfrangl, kofrovorto de la franclingvaj adjektivoj camerounais, français kaj anglais) estas lingvaĵo parolata en Kameruno, konsistanta el miksaĵo de variaĵoj de la kameruna franca, angla kaj piĝina angla (kreola) lingvoj, krom vortfaradaj kontribuaĵoj el diversaj indiĝenaj lingvoj de Kameruno.

Socio redakti

En Kameruno loĝas multaj etnoj kaj tipoj de civilizacioj. Norde estas hegemonia Islamo, sude estas ĝangala pejzaĝo kaj proksime vivas pigmeoj (ĉ. 50,000), kiuj vivas multe pli proksimaj al natura vivo. Inter naciaj tradicioj aŭ kutimoj estas piedpilko, lukto kaj kurkonkurenco de 3 km al la pinto de la Monto Kameruno. Estas tradicio manĝi viandon de simioj, eĉ grandaj simioj, kiu malhelpas eĉ ekzistadon de gravaj specioj.

Demografio redakti

Regionoj redakti

La administraj regionoj de Kameruno estas:

Urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Kameruno.

Ekstera politiko redakti

  Kameruno apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Sporto redakti

Jean Bernard Djambou

Esperanto en Kameruno redakti

En Kameruno estas Asocio pri Esperanto en Kameruno kun neformalaj rilatoj al Universala Esperanto-Asocio.

Kelkaj nomoj de esperantistoj redakti

Louis Bakemhe;Jean Balaga;Patrice Bilong Bilong;Nyeck Liport;Jean-Marie Mboge Mbelle;Victor Nto-Nto;Augustin Tonga;Thomas Wang;

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Laŭ PIV, Kameruno estas monto en Ekvatora Afriko; Kamerunio estas kaj regiono en Afriko kaj nomo de regno, okupanta la orientan parton de tiu regiono. Reta Vortaro (ReVo), siavice, akceptas Kamerunon kaj Kamerunion kiel nomon de la lando. "La Tero", Enciklopedieto de Monato (Flandra Esperanto-Ligo, eldonjaro: 2013) registras nur la formon "Kameruno".
  2. En la fula lingvo: Fulɓe; en la franca : Peul or Peuhl.

Galerio redakti