Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo
La Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo (france Rassemblement démocratique du peuple camerounais aŭ RDPC) estas la nun reĝanta politika partio de Kameruno, kaj la partio de ties prezidanto Paul Biya. Ĝia eksa nomo (1960-1984) estis "Kameruna Nacia Unuiĝo", kiu estis fondita de la unua ŝtatprezidanto Ahmadou Ahidjo. La partio ekde tiam restis la plej grava politika partio de Kameruno.
Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 1960 vd | |
Lando(j) | Kameruno vd | |
Sidejo | Jaundo | |
Ideologio |
naciismo • francamanto | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Okaze de la prezidanta baloto de 1997, la kandidato Paul Biya (prezidanto de la Respubliko ekde 1982) kolektis 92,6% de la voĉdonoj, kaj RDPC gajnis 123 el la 180 seĝoj de la Nacia Asembleo de Kameruno okaze de la sekvinta asemblea baloto. Paul Biya denove venkis siajn kontraŭulojn en la prezidanta baloto de 2004, kun 70,8% de la voĉdonoj.
La ĝenerala sekretario de RDPC estas René Sadi ekde aprilo 2007.