Aprilo

kvara monato de Julia kaj Gregoria kalendaroj

aprilo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Aprilo (latine Aprilis) estas la kvara monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 30 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ la latina vorto aperire, "malfermi".

Aprilo
el hor-libro de la duko de Berry

Aprilo estas monato de la printempo en la Norda hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en aprilo estas Ŝafo (= Arieso) kaj Bovo.

Aprilo venas post marto kaj antaŭ majo.

Aprilo komenciĝas per la sama semajntago kiel julio en ĉiuj jaroj, kaj kiel januaro en superjaro.

En iuj landoj la 1-a de aprilo estas ŝercotago.

Burĝono