Mardo

la tago de la semajno post lundo kaj antaŭ merkredo

Mardo estas la dua tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca mardi, kiu siavice venas de la latina dies Martis, tago de la dio Marso. El tiu venas la vortojn martes kaj martedì ankaŭ.

Marso, oleopentraĵo de Diego Velázquez.

Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante tial la nordian militdion Tiw anstataŭ Marso, en Tuesday, dinsdag kaj Dienstag.

Simile en Hinda lingvo tio nomiĝas mangalvâr मंगलवार t.e. tago de Marso.

En multaj mondpartoj, mardo estas la dua tago de la laborsemajno.

Mardo sekvas lundon kaj antaŭvenas merkredon. Vidu: Gregoria kalendaro.

En hispanlingvaj kulturoj, mardo estas malbonaŭgura tago. Proverbo diras, En martes, no te cases ni te embarques (marde, nek edziĝu nek enŝipiĝu). La mardo la 13-a estas por hispanlingvanoj malbonaŭgura, kiel vendredo la 13-a por anglalingvanoj aŭ franclingvanoj.

Eksteraj ligiloj redakti