Jenő Kalmár [Jenoe Kalma:r] (laŭ hungarlingve kutima nomordo: Kalmár Jenő) (naskiĝis la 28-an de decembro 1878 en Csernely, Hungario, mortis la 21-an de oktobro 1937 en Bratislavo) hungara esploristo de afrikaj landoj, etnografia kolektisto.

Jenő Kalmár
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1873 (1873-12-28)
en Csernely
Morto 21-an de oktobro 1937 (1937-10-21) (63-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esploristo • etnografo
vdr

Kariero redakti

Kalmár diplomiĝis en milita akademio, iĝis inĝeniero. Li laboris en Berlino kaj estis parenteze la prezidento de la Berlina Hungara Kompanio. Da 1899 li aliĝis al la Gesellschaft für Südkamerun (Sudkameruna Socio) kaj kiel laborprenanto de ĉi tiu socio li veturis en Kamerunon.[1][2] Li havis la taskon esplori kaj termezuri geografie la teritorion de Malantaŭa-Kameruno, taksi la eblecojn de instalo de faktorioj. La ĉefa produktaĵo de Kameruno estis tiatempe la eburo kaj la kaŭĉuko, la Socio volis aranĝi la eksporton de ĉi tiuj varoj. La leteroj kiujn Kalmár skribis al sia familio raportas pri la vivo en Afriko, la kutimoj de la aborigenoj kaj la bataloj de la fimuloj skermitaj unu kontraŭ la aliaj aŭ kontraŭ la eŭropanoj. Poste Kalmár estis nomumita ĉefdirektoro de la Sudkameruna Socio.

Revenite en 1912, Kalmár prezentis multajn prelegojn de siaj spertojn kaj travivaĵojn, interalie en la Hungara Geografia Socio, la Etnografia Socio kaj en la Komerca Asociiĝo de Szabadka. Kelkaj de ĉi tiuj estis publikitaj en la revuo de la Hungara Etnografia Muzeo (1913) kaj en informiloj de la Elizabeta Popolakademio (1911, 1913).[3][4][5]

Li riĉigis la Etnografian Muzeon kun valora kolekto de objektoj el Kameruno. Kelkaj de liaj vojaĝpriskriboj kaj propramane pretigitaj maposkizoj troviĝas en la Hungara Geografia Muzeo.

Kalmár batalis en la unua mondmilito, grave vundiĝis kaj dekoraciiĝis kun alta ordeno. Kelkajn batalajn "aventurojn" li publikigis en popularaj revuoj. Post la milito li loksidiĝis en Bratislavo, tie fondis familion kaj mortis en 1937.

Fontoj redakti

  1. Kubassek János. Afrika története és földrajza (Historio kaj geografo de Afriko). Műszaki Könyvkiadó, Budapest.
  2. Katharina Gerő. (1933) Erfülltes Leben. Koechler & Amelang, Leipzig.
  3. Jenő Kalmár . “Élményeim a legsötétebb Afrikában (Miaj travivaĵoj en la plej malhela Afriko)”, Erzsébet Népakadémia, az 1910-1911-i működés. Beszámoló az 1911. évi május hó 27-28-iki VIII. évi közgyűlésen, p. 23–26. 
  4. Jenő Kalmár . “Délkameruni élményeimből (El miaj travivaĵoj en Sudkameruno)”, Jelentés az "Erzsébet Népakadémia a Magyar Nép Közművelődési Csarnoka" 1913. évi május 31-ikén megtartott X. ill. XI. évi közgyűlésének, p. 32–52. 
  5. Jenő Kalmár . “Kameruni néger népszokások (Negraj popolkutimoj en Kameruno)”, A Magyar Néprajzi Múzeum Néprajzi Osztályának értesítője, XIV. évf. 3-4. füzet, p. 311–331.