Ĉadio (malofte Ĉado[1], france: Tchad; arabe: تشاد‎, oficiala nomo République du Tchad, جمهورية تشاد, Ǧumhūriyyat Tšād)Republiko de Ĉado estas lando en Saharo en Centra Afriko kiu limas al Libio, Sudano, Centr-afrika Respubliko, Kamerunio, Niĝerio kaj Niĝero . Partoj de la lando kuŝas en zono nomata Sahelo. Geografie kaj kulture Ĉadio konsistigas krucpunkton inter Nord-Afriko kaj subsahara Afriko. Kovranta areon de 1 284 000  km2 ĝi estas la kvina plej granda lando en Afriko.

République du Tchad
جمهورية تشاد
Jumhūriyyat Tshād
Ĉada respubliko

Flago de Ĉado

Blazono de Ĉado

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Tchadienne
(La kanto de Ĉado)
Nacia devizo: Unité, Travail, Progrès
(Unueco, Laboro, Progreso)
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nĵameno
Oficiala(j) lingvo(j) franca
araba
Ĉefa(j) lingvo(j) ĉada araba lingvo, franca lingvo, Bon Gula, Jaya, Horo, Gulay, Koke, Tunia, Karanga, Naba, Kaba So, Zan Gula, Marfa, Surbakhal, Goundo, Dangaléat, Besme, Fania, Lele, Morom, Masmaje, Mogum, Kwang, Mokilko, Ngambay, Mabire, Kabalai, Kajakse, Fongoro, Kimré, Sokoro, Toram, Miltu, Mawa, Gabri, Tamki, Mire, Buso, Tobanga, Mubi, Zirenkel, Sungor, Lagwan, Malgbe, Maslam, Mser, Daju Mongo, Babalia Creole Arabic, Mbay, Mbara, Disa, Tumak, Muskum, Saba, Gula, Nancere, Sila, Kabba, Kaba, Kaba Deme, Somrai, Musgu, Ngam, Mpade, Kuo, Laka, Mangbai, Lutos, Majera, Day, haŭsa lingvo, moderna norma araba lingvo, Dazaga, Masalit, Massa, Azumeina, Kendeje, Sinyar, Sar, Kanembu, Tama, Kim, Karang, Kenga, Maba, Moundang, Beraku, Gidar, Pana, Noy, Nzakambay, Teda, Tupuri, Kera, Peve, Gadang, Boor, Zaghawa, Musey, Mararit, Ndam, Barein, Yedina, Birgit, Mesme, Ubi, Migaama, Jonkor Bourmataguil, Bidiyo, Sarua, Amdang, Bua, Fur, Gula Iro, Kujargé, Laal, Niellim, Sangoa lingvo, Bagirmi, Massalat, Gor, Mango, Bedjond jezik, ĉada signolingvo, Bagirmi Fulfulde, Central Kanuri, Adamaua-Fulfulde, Herdé, Runga, Ngete, Kibet, Bolgo, araba lingvo
Plej ofta(j) religio(j) islamo
animismo
kristanismo
Areo
 % de akvo
1.284.000 km²
1,9 %
Loĝantaro 10.780.600 (2007)
Loĝdenso 7,9 loĝ./km²
Horzono +1
Interreta domajno td
Landokodo TD
Telefona kodo 235
Plej alta punkto Emi Koussi
Plej malalta punkto Bodele
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Idriss Déby
Ĉefministro Djimrangar Dadnadji
Nacia tago 11-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Francio 11-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Centrafrika franko (XAF)
MEP laŭ 2005
– suma $15,260 mlrd
– pokapa $ 1.519
Esperanto-movado
Landa E-asocio Ĉada Esperanto-Asocio
Information icon.svg
vdr

Ĉadio estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo. Ĉadio estas kromnomata "la morta koro de Afriko" pro sia senhavena pozicio en la centro de la kontinento kaj ĝia aparte arida klimato. La franca kaj la araba estas la oficialaj lingvoj.

GeografioRedakti

La nordo de Ĉadio estas parto de la Sahara Dezerto kaj ekzistas ankaŭ la Tibesti-montoj kun la Emi Koussi kiel la plej alta monto en la lando (3415 metrojn alta). En la nordoriento situas la altebenaĵo de Ennedi (ĉirkaŭ 1450 metrojn alta).

La centro de la lando estas formita de sekaj herbejoj, kiuj formas la transiran zonon (ankaŭ nomatan Sahelo). En la sudo de Ĉadio troviĝas la tropika malaltebenaĵo, kie fluas riveroj, kiuj nutras la lagon Ĉado laŭlonge la landlimo kun Niĝerio kaj Kamerunio.

En 2002 estis almenaŭ 134 mamulaj specioj kaj 509 birdaj specioj (354 indiĝenaj specioj kaj 155 migrantaj specioj). La ĉasado de elefantoj fare de ŝtelĉasistoj estas serioza problemo.

KlimatoRedakti

 
Satelita bilod de Ĉadio

Ĉadio havas kvar zonojn de arida (dezerta) klimato en la nordo ĝis tropika klimato en la sudo. En la sudo averaĝe falas 1000 milimetroj da pluvo jare, en la nordo malpli ol 130 milimetroj. Ĉirkaŭ la ĉefurbo Nĝameno averaĝe falas 630 milimetroj da pluvo jare.

Ĉadio periode suferas de akridedaj plagoj kaj de sekeco.

Pro la granda diverseco de klimataj zonoj de nordo al sudo, la lando havas tre diversan vegetaĵaron, de arbaroj en la sudo, savano kaj sekaj herbejoj en la mezo ĝis dezerto en la nordo.

Administraj regionojRedakti

 
Administraj regionoj de Ĉado

La administra partigo de Ĉadio radikale ŝanĝiĝis ekde 2018. Ĉadio nun estas dividita en 17 provincojn, 107 departementojn kaj 377 komunumojn. La regionoj estis alinomitaj provincoj.

DemografioRedakti

LoĝantaroRedakti

En 2011 estis 111 525 000 da enloĝantoj[2].

EtnojRedakti

Ĉadio havas pli ol 200 etnojn. Ĝi estas ĉe la limo de du mondoj, la arab-regataj regionoj en Afriko kaj la regionoj loĝataj de nigraj afrikanoj. La loĝantaro en la orientaj kaj centraj regionoj pli-malpli arabiĝis pro siaj longaj kontaktoj kun Egiptio kaj Sudano. Pli ol du trionoj de la landa loĝantaro loĝas en kamparaj regionoj. La etno sara estas la plej granda etno (20%). Krome ekzistas ankaŭ la etnoj bagirmi, kreish, teda kaj mbum.

LingvojRedakti

La franca kaj la araba estas la oficialaj lingvoj. Krome plej multaj etnoj havas sian propran lingvon. Kvankam la franca kaj la araba estas la solaj oficialaj lingvoj, pli ol cento da lingvoj aŭ dialektoj estas uzataj tra la lando, kiel la sara, la haŭsa, la ngambaja, la mbaja, la kabalaje kaj multaj aliaj.

La franca, enkondukita en la lernejoj ekde 1911 kaj oficiala lingvo de la lando ekde la sendependeco, estas la lingvo de la administracio kaj de la eduksistemo. Kvankam la franca sole estas la denaska lingvo de malplimulto, ĝi estas dua lingvo kiu funkcias kiel lingvafrankao en la pli urbanizita sudo de la lando[3].

EsperantoRedakti

Estas Ĉada Esperanto-Asocio sen rilatoj al UEA.

ReligiojRedakti

Ĉirkaŭ 55% de la loĝantaro estas islama, 40% estas kristana. La islamanoj ĉefe loĝas en la nordo kaj oriento de la lando, la kristanoj kaj animistoj ĉefe sude. Nĝameno (antaŭe Fort Lamy) estas sidejo de ĉefepiskopujo. La lando estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro ekde sia fondo en 1969.

RifuĝintojRedakti

Fino de 2000: 42.000 el Kamerunio, 20.000 el Sudano. Ekde 2003, Ĉadio estas hejmo de grandaj grupoj de rifuĝintoj de la sudana regiono Darfuro, sub la superrigardo de internaciaj organizaĵoj.

SanoRedakti

La troloĝateco de la lando, kiu ne povas produkti sufiĉe da nutraĵoj por sia propra loĝantaro, rezultigas malsaton, malegalecon, socian maljuston kaj minacojn al faŭno kaj flaŭro.

HistorioRedakti

La areo, kiu hodiaŭ inkluzivas Ĉadon, estis origine loĝata de malsamaj triboj. Homaj restaĵoj kaj prahomaj pentraĵoj estas signoj de frua loĝado. Kun la paso de la tempo, formiĝis kelkaj lokaj regnoj, kiujn fine transprenis la granda Kanem-Imperio, kiu regis la sudon de la lando ĉirkaŭ la 8-a jarcento . Kelkaj pli malgrandaj regnoj formiĝis ĉirkaŭ tiu regno.

Ekde la mezepoko, Ĉadio estis influita de "eksteruloj". La tero fariĝis haltejo por arabaj komercistoj, kiuj komercis kun la lokaj homoj.

Fine de la 19a jarcento, francaj komercistoj kaj esploristoj aktivis en la regiono. En 1902 Ĉadio oficiale fariĝis kolonio de Francio. La 11- an de aŭgusto 1960 Ĉadio pace sendependiĝis de Francio.

Interna milito komenciĝis en 1965 post la sendependeco. La interna milito komenciĝis kiel ribelo kontraŭ impostoj en la de islamanoj regata norde de la lando. La ribelantoj estis subtenataj de najbara Libio, kiu postulis la auzu-strion en la nordo de la lando. Ankaŭ okazis bataletoj inter la malsamaj etnoj en la sudo de la lando. Post la Toyota Milito en 1987, Ĉadio kaj Libio konsentis pri armistico, kaj en 1994 la Internacia Kortumo malakceptis la aserton de Libio. La interna milito daŭris ĝis 1996, kiam packontrakto estis finita kaj nova konstitucio estis aprobita. Tiun saman jaron, Idriss Déby estis elektita prezidento de Ĉadio.

En 2003 komenciĝis en orienta Ĉadio la akcepto de granda fluo de rifuĝintoj el la najbara sudana regiono Darfuro. Orienta Ĉadio fariĝis malstabila regiono, eksplodis armitaj ribeloj. En 2006 ribelo el la oriento estis haltigita de la registara armeo. Post intertraktado okazis packontrakto. Fine de 2007, tri ribelaj grupoj kreis aliancon per kiu ili rompis la paco-traktaton. La 2-an de februaro 2008 la ribeluloj antaŭeniris al la palaco de la prezidento. La puĉa provo malsukcesis, sed kreis fluon de rifuĝintoj al najbara Kamerunio.

Dum 1920-1960 Ĉado estis kolonio de Francio[4]. En la 1960-aj jaroj komenciĝis interna milito inter la islamana nordo kaj la kristana sudo, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

PolitikoRedakti

La Konstitucio de Ĉadio estis aprobita en 1996 post jaroj da interna milito, kaj la lando estas oficiale demokrata respubliko. Estas universala voĉdonrajto por iu ajn pli ol 18-jaraĝa. Ĉadio havas unuĉambran parlamenton (la Nacian Asembleon). La juraj instancoj konsistas el supera kortumo, apelacia kortumo, krima kortumo kaj magistrata kortumo. La ŝtatprezidanto en Ĉadio havas rektan potencon. Li respondecas pri la nomumo de la ĉefministro, la privata konsilisto (kabineto) kaj influas la nomumon de juĝistoj, generaloj, provincaj oficialuloj kaj la direktoroj de la ŝtataj kompanioj de Ĉadio.

Ekstera politikoRedakti

Ĉado apartenas al la AKP-ŝtatoj, aro da momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko kiuj ĝuas specialajn rilatojn kaj komunajn instituciojn kun Eŭropa Unio surbaze da la konvencioj de Lomé kaj, poste, de la konvencio de Kotonuo.

Homaj rajtojRedakti

Ĉadio havas aŭtoritateman reĝimon. En la indekso de demokratio de la gazeto The Economist, Ĉadio okupas la 165-an lokon sur 167 landoj en tiu indekso.  Amnestio Internacia raportas limigojn al libereco de opinio kaj senpuneco por krimoj faritaj de la militistaro. La rajtoj de gejoj estas premataj: leĝo estis proponita, kiu punas samseksemajn agojn kun 15-20 jaroj da malliberejo[5].

EkonomioRedakti

Ĝiaj ĉefaj eksportoj estas kotono, viandaĵo, fiŝo, kaj teksaĵoj.

En suda Ĉadio estas naftejoj, kiuj enhavas ĉirkaŭ 1 miliardon da bareloj da nafto . Produktado en ĉi tiuj kampoj komenciĝis en 2003. La kampoj estis disvolvitaj de konsorcio gvidata de du usonaj kompanioj, kiuj investis 3,7 miliardojn da dolaroj. Eksportado de ĉi tiu nafto komenciĝis en 2004 per dukto tra la najbara lando Kamerunio al la atlantika marbordo.

Ĉada ekonomio parte dependas de disvolva helpo. Korupto estas vasta problemo en Ĉadio. En la korupta indekso eldonita ĉiujare de Transparancy International, Ĉadio estas okupas la 154-an lokon sur 175 landoj en tiu indekso[6].  Ĉi tiu korupteco estas konsiderata kiel ĉefa obstaklo por ekonomia disvolviĝo.

TurismoRedakti

Komence de 2012, ĉarta aviadilo unuafoje surteriĝis kun turistoj, kiuj volis viziti la ĉadian saharon. La vaste diverĝaj vidpunktoj pri gastamo, solidareco kaj komforto inter la loĝantaro kaj okcidentaj turistoj klare montris la limojn de ekonomia disvolviĝo per turismo. Turistoj ofte renkontas indiferentecon. La malriĉa loĝantaro kutime vidas ilin kiel ne-invititajn eksterlandanojn.

AmaskomunikilaroRedakti

La televida spektantaro de Ĉadio estas limigita al la ĉefurbo Nĝameno. La sola televidstacio estas la ŝtata televidstacio Télé Tchad. Radio havas multe pli grandan atingon, kun 13 privataj radiostacioj.  Gazetoj estas limigitaj en kvanto kaj distribuo, kaj cirkuladciferoj estas malgrandaj pro transportkostoj, malaltaj legosciaj procentaĵoj kaj malriĉeco.

TelekomunikadoRedakti

Tri poŝtelefonaj kompanioj partumas la merkaton: Airtel, Tigo (Millicom) kaj Salam.

TransportoRedakti

Aŭtovojoj ofte estas neuzeblaj dum kelkaj monatoj de la jaro. Sen propraj fervojoj, Ĉadio dependas multe de la fervoja sistemo de Kamerunio por la transportado de ĉadiaj eksportado kaj importado tra la havenurbo Douala.

Unu internacia flughaveno servas la ĉefurbo kaj provizas regulaj flugoj al Parizo kaj pluraj afrikaj urboj.

KulturoRedakti

Pro sia granda diverseco de homoj kaj lingvoj, Ĉadio posedas riĉan kulturan heredaĵon. La ĉada registaro aktive antaŭenigis ĉadian kulturon kaj naciajn tradiciojn malfermante la Ĉadan Nacian Muzeon kaj la Ĉadan Kulturan Centron[7].

EdukadoRedakti

Kvankam ĉeesto en elementaj lernejoj estas deviga, nur 68 procentoj de knaboj iras al elementa lernejo . Pli ol duono de la loĝantaro estas analfabeta, kvankam kun 33 procentoj da analfabeteco, Ĉadio havas unu el la plej malaltaj analfabeteco-procentaĵoj en Afriko sude de la Saharo[8]. Supera edukado okzas en Universitato de Nĵameno.

BeletroRedakti

Ekde 1962, 20 ĉadiaj aŭtoroj verkis ĉirkaŭ 60 fikciajn verkojn. Inter la plej internacie famaj verkistoj estas Joseph Brahim Seïd, Baba Moustapha, Antoine Bangui kaj Koulsy Lamko. En 2003 la sola literatura kritikisto de Ĉadio, Ahmat Taboye, publikigis sian Anthologie de la littérature tchadienne (Antologio de la ĉadia literaturo) celante pli bonan diskonigon de la ĉada literaturo internacie kaj inter gejunuloj kaj por kompensi la mankon de ĉadiaj eldonejoj kaj marketuma strukturo.

KuirartoRedakti

Mileo estas la ĉefa manĝaĵo de ĉada kuirarto. Ĝi kutime estas farata el pastaj buloj kiuj estas trempitaj en saŭcoj. En la nordo tiu plado estas konata kiel alysh kaj sude kiel biya

MuzikoRedakti

Pro la granda diverseco en diversaj triboj, Ĉadio ankaŭ havas tre vastan varion de muziko kaj artaj formoj. La muzika grupo Chari Jazz formiĝis en 1964 kaj iniciatis la modernan muzikan scenon de Ĉadio. Poste pli famaj grupoj kiel African Melody kaj International Challal provis miksi modernecon kaj tradicion. Popularaj grupoj kiel Tibesti alkroĉiĝis pli rapide al sia heredaĵo tirante sur sai, tradicia stilo de muziko el suda Ĉadio.

FilmindustrioRedakti

La plenlonga filmo A Screaming Man el 2010 gajnis la Jurian Premion ĉe la Festivalo de Cannes 2010 igante Haroun la unuan ĉadian reĝisoron kiu partoprenis kaj gajnis premion en la ĉefa Cannes-konkurso[9].

Vidu ankaŭRedakti

Ĉada baseno

Ĉadio de A ĝis Z

Eksteraj ligilojRedakti

Fotoj de Ĉadio

ReferencojRedakti

  1. Noto: pro la samnoma lago Ĉado kaj por lingve distingi ĝin disde la lando, preferas oni nomas la landon Ĉadio en Esperanto.
  2. (en) Collins School World Atlas (Third ed.). Collins. 2013. p. 90. ISBN 978-0-00-748441-6.
  3. (fr) Ŝablono:Ouvrage.
  4. (en) Central Intelligence Agency (2009). "Chad". The World Factbook.
  5. Amnestia Internacia Raporto 2014/15, la stato de la homaj rajtoj en la mondo
  6. (en) The Economist (2015) Democracy Index 2014, Democracy and its mécontents, raporto de The Economist Intelligence Unit
  7. (en) Spera, Vincent, Ĉada komerca gvidilo, la 8-an de februaro 2004, arkivita de la orginialo, Usona Departemento pri Komerco .
  8. "50 Things You Didn't Know About Africa" (PDF). Monda Banko, arkivita de la originalo (PDF), la 25-an de julio 2013.
  9. Chang, Justin, Uncle Boonmee' wins Palme d'Or, The Vote, la 23-an de majo 2010, arkivita el la originalo la 3-an de decembro 2012 .