Lomeo

la ĉefurbo de Togolo
(Alidirektita el Lomé)

Lomeo (france Lomé) estas la ĉefurbo de la ŝtato Togolando en okcidenta Afriko. Ĝi estas la kultura, politika kaj ekonomia centro de la lando. Krome la urbo ankaŭ estas la administra sidejo de la ŝtata regiono Maritime.

Lomeo
france Lomé
urbo
Vido al Lomeo
Blazono
Oficiala nomo: Lomé
Lando Togolando Togolando
Regiono Ĉemaro
Prefektejo Granda Lomeo
Historia regiono Germana Orient-Afriko
Situo Lomeo
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 06° 08′ 16″ N 01° 12′ 45″ O / 6.13778 °N, 1.21250 °O / 6.13778; 1.21250 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 30 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 90,0 km² (9 000 ha)
Loĝantaro 737 751 (2006)
Denseco 8 197,23 loĝ./km²
Golfo Gvinea Golfo
Fondo 1947
Horzono UTC (UTC+0)
Situo enkadre de Togolando
Situo enkadre de Togolando
Situo enkadre de Togolando
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Lome
Map
Bulevardo 13

Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 837 437 loĝantoj.

Geografio redakti

La urbo situas borde de la Golfo de Gvineo ĉe la marbordo de Togolando, kiu entute longas 52 kilometrojn. La urbo havas grandan havenon, kiu gravas ne nur por la nacia ekonomio, sed ankaŭ tiu de la najbaraj ŝtatoj.

Kolonia epoko redakti

Togolando fine de la 19-a jarcento iĝis kolonio de la eŭropa ŝtato Germana Regno. Dum la jaro 1897 la germana kolonia administrado transloĝis al Lomeo, kio sekve iĝis la ekonomia kaj trafika centro de la lando. En la urbocentro ankaŭ troviĝas konstruaĵoj el la germana kolonia epoko de Togolando - ekzemple la goberniestra palaco aŭ la novgotika katedralo.

Post la Unua Mondmilito la Germana Regno perdis Togolandon kiel ĉiujn aliajn koloniojn. La administradon de Togolando transprenis la Ligo de Nacioj, kiu donis grandan parton de la lando por administrado al Francio, malpligrandan parton al Britio. Dum la brita parto de Togolando nuntempe apartenas al la najbara ŝtato Ganao, la sendependa Respubliko de Togolando korespondas al la franca parto.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

La nacia muzeo kaj la nacia biblioteko vizitindas.

Konstruaĵoj redakti

Vivindaj konstruaĵoj en Lomeo estas la goberniestra palaco, la novgotika katedralo, monumenta skulptaĵo, kiu memorigas pri la ŝtata sendependiĝo, kaj la historia urbocentro.

Village Artisanal redakti

En la urbocentro ekzistas "metiista vilaĝo", Village Artisanal, kie produktiĝas kaj vendiĝas lokaj metiaj artaĵoj.

Marché aux Féticheurs redakti

Iom ekster la urbocentro troviĝas merkato, kie eblas ekhavi ĉiajn kuracilojn de la vodua religio. Vizito indas sole pro la malkutima oferto de ekzemple sekigitaj krokodilaj kranioj aŭ voduaj pupoj. Inter multaj aliaj aferoj, eblas aĉeti personan talismanon, kiu nomiĝas Gris-Gris, kaj peti voduan sacerdoton beni ĝin.

Eduksistemo redakti

Partneraj urboj redakti

Konvencio de Lomeo redakti

En Lomeo la 28-an de februaro 1975 subskribiĝis unu el la plej gravaj interŝtataj konvencioj: inter la Eŭropa Komunumo (la hodiaŭa Eŭropa Unio) kaj la la ŝtatoj de Afriko, la Pacifika Oceano kaj Karibio - la tiel nomataj (AKP-ŝtatoj). En la konvencio fiksiĝis la financa kaj ĝenerala politika kunlaboro por 5 jaroj (poste 10 jaroj). La Konvencio de Lomeo estis nomita laŭ sia subskriboloko.

Konataj urbanoj redakti

Esperanto en Lomeo redakti

Esperantistaj organizaĵoj kun centra adreso en la urbo

En Lomeo inter la 26a kaj la 29a de decembro 2014 okazis Seminario pri Aktivula Maturigo de UEA. Prelegis tiam AGBOLO Apelete : kiel krei retpaghon. Prelegis AFANTCHAO-BIAKOU Raymond (profesoro pri homaj rajtoj en la lomea universitato, prezidanto de la reto de la asociigitaj lernejoj de Unesko de Togolando) : Kiel krei kaj mastrumi klubon kaj asocion. Prelegis ADJE Adjévi; li prezentis la strukturon de UEA en rilato kun la kontinentaj komisionoj kaj prezentis la laboron de la Afrika Komisiono de UEA. Prelegis Mireille Grosjean pri koridora agado (lobiado). Partoprenis 29 personoj el 5 landoj.

Eksteraj ligiloj redakti