Voduo estas tradicia afrika religio, kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo. Tial ekzistas multe da dioj efektiviĝantaj per naturaj elementoj kiel arbo, ŝtono, serpento, sablo, fero, statueto, ktp.

Voduo
religio
vdr

Kredo redakti

Ekzemple oni povas mencii:

 
  • Sakpata (nomo de serpento), dio de la tero kaj de la variolo,
  • Ksebioso aŭ Ĉango, dio de la tondro,
  • Mamiwata (sireno), ktp.

Tiuj dioj havas monaĥejojn, pastrojn, virajn kaj virinajn adeptojn. Ĉiu monaĥejo havas superan ĉefon nomatan Hungan aŭ Hunnon aŭ Voduklunon, kun la signifo de „la posedanto de la dio”. Alimaniere Voduklunon estas iu kiu superregas la aferojn de Vodu. Sekvas liaj kunlaborantoj kiel Hundeva, sen kiu nenia ceremonio okazas, kaj Hunso, kiu enkorpigas la dion.

La virinaj adeptoj, komune nomataj „vodunsi”, diaj edzinoj, konsistigas la plej grandan parton de la voduanoj. Ili estas konsekrataj kaj rekrutataj en la klano al kiu apartenas la dio kaj ankaŭ en boparencaj familioj. Oni ankaŭ povas per traktado rekruti adeptojn en aliaj familioj. Sed se la varbota virino rifuzas, ŝi malsaniĝas, ĝis ŝi akceptas. Post la rekrutado, komenciĝas la inicperiodo, kiu daŭras tri jarojn, naŭ monatojn kaj naŭ tagojn. Dum tiu periodo la inicotaj virinoj, sub la direktado de Hunnon kaj liaj kunlaborantoj, lernas la sekretojn, la kantojn, la dancojn de voduo ktp. Tie ili devas resti ĝis kutimiĝo al la uzadoj. Dum ilia restado ĉe la monaĥejo, la adeptoj ĝenerale lernas ritan lingvon, Hungbe, kio signifas la „lingvo de dio”, per kiu ili komunikiĝas kun la adeptoj de aliaj monaĥejoj. Tamen indas mencii la fakton ke la dioj faras malbonon kaj eĉ mortigas la anojn, kiuj kontraŭas la kutimojn.

Laŭ la ĉiujare denove decidataj periodoj, la adeptoj de voduo oferbuĉas por siaj dioj kokojn, kokinojn, birdojn, ŝafon kun ruĝa oleo. Tiamaniere ili havigas al si la diajn bonvolemojn aŭ favorojn. Krome, la inicotaj virinoj ankaŭ lernas aliajn metiojn kiel farado de argilaĵoj, korboplektado, teksado, ktp.

Tre interesa estas ankaŭ la religia fenomeno de fantomoj, kiu konsistas el la reapero de mortintoj en spiritaj formoj. Tio estas, la reaperantoj havas homan formon sed estas supernaturaj potencoj.

Resume, la fantomoj enkorpigas la spiritojn de mortintoj. Oni vidas nek la vizaĝon nek la korpon de la reaperantoj pro tio ke ili surhavas konsekritajn vestaĵojn kaj maskojn. Se la vestaĵo tuŝas iun, li spertos malbonon kaj eĉ mortos. Nur la inicitaj adeptoj rajtas kaj povas kuntuŝiĝi kun la fantomoj kiuj povas paroli kaj kanti sed per malklara voĉo. De tempo al tempo ili eliras la monaĥejon por vagadi tra la urbo kun kelkaj adeptoj, ricevante donacetojn. La hejmo de la fantomoj en Benino estas Porto-Novo kun ĝiaj najbaraj urbetoj kiel Pobe, Sakete, Ifangni ktp, kie familioj posedas kaj adoras revenantojn. La komuna nomo por fantomoj estas Egoungoun [egungun].

Etimologio redakti

La vorto Voduo estas mallongigo de la esprimo voo bo dun, kiu en la fonua lingvo laŭvorte signifas: paciencuprenu vian tempon por elĉerpi. Fon-parolantoj diras vodun. Oni konsideras Beninon, iaman Dahomeon, kiel fonton aŭ devenon de Voduo.

En la fonua lingvo la unua duobla oo reprezentas la altan tonon de la vokalo o.

La fina un estas naza u, kaj d antaŭ la un ne estas la dentalokluziva, sed la palatalokluziva.

La trikontinenta sklava komerco iel kontribuis al ŝanĝo de la prononcado precipe kun angla influo. Duobla oo neniel en fonua aŭ joruba estas u. Por eve-parolantoj, Voduo devenas el apudaj orientaj landoj, tiuj estas Benino kaj Niĝerio.

Landoj redakti

Benino redakti

Laŭ oficiala statistiko vuduo estas la tria religio en Benino laŭ nombro de adeptoj (14,2%). Tamen iuj fakuloj opinias ke efektive ĝi okupas la unuan lokon, ĉar ĉiuj beninanoj kredas vuduon kaj iugrade ĝin praktikas. La 10-an de januaro en la lando okazas nacia festo de vuduo. Ĝi estis establita en 1993 de prezidanto Nicéphore Soglo kaj okazas en la urbo Ouidah kaj sur la plaĝoj de la marborda urbo Grand-Popo. Ekde 2024 ĝi ricevis la nomon Vodun days kaj estas festata du tagojn (la 9-an kaj la 10-an de januaro)[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jean Sovon (2024-01-25) En Benino, la nacia festo de vuduo iĝas “Vodun days” (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2024-02-01. Alirita 2024-03-l05.

Eksteraj ligiloj redakti