Ĉemaro (Togolando)

Ĉemaro (Maritime en la franca lingvo) aŭ pli longe ĉemara regiono estas la plej suda el la kvin administraj regionoj de Togolando. Lomeo estas kaj la landa kaj la regiona ĉefurbo. Temas pri la plej malgranda el la regionoj kvankam ĝi estas la plej loĝata. Aliaj gravaj urboj de Ĉemaro estas Tsévié kaj Aného.

Ĉemaro oranĝkolore.

La regiono Ĉemaro situas sude de la regiono Altebenaĵo. Okcidente ĝi limas kun Voltao de Ganao kaj oriente limas kun la departementoj Kouffo kaj Mono de Benino.