Ganao

lando en okcidenta Afriko en norda hemisfero, bordanta Gvinean Golfon, apud Eburbordo, Burkino, kaj Togolo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la moderna lando Ganao. Por informoj pri la Ganaa Imperio (ĉ. 790–1076), nordokcidente de moderna Ganao, vidu la artikolon Ganaa imperio.

Ganao estas ŝtato en Okcidenta Afriko. Esperantlingva nomo de la ŝtato de 1821 ĝis 1957 estis Ora Marbordo, foje ankaŭ nomita simple Ora Bordo, kiam la regiono estis brita kronkolonio, kaj oficala nomo ekde la 6-a de marto 1957 estas Ganaa Respubliko.[1] Laŭ la stato de 2021 en la ŝtato vivis 32 833 031 loĝantoj sur areo de 238 535 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 138 loĝantoj/km². Ĉefaj eksportaj produktoj estas kakao, kafo, oro, diamanto, mangano kaj baŭksito. La pokapa Malneta enlanda produkto (MEP) laŭ la stato de aprilo 2023 estis 2024 usonaj dolaroj.[2]

Ganao
respubliko
Situo de Ganao
Oficiala nomo: Republic of Ghana
Himno: God Bless Our Homeland Ghana
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Ĉefurbo Akrao
Plej alta punkto Mount Afadjato
 - alteco 880 m s. m.
Areo 238 537 km² (23 853 700 ha)
Loĝantaro 32 833 031
Denseco 137,64 loĝ./km²
sendependiĝo de Britio 6-a de marto 1957
Prezidanto Nana Akufo-Addo
 - Vicprezidanto Mahamudu Bawumia
Horzono UTC+0
Telefona antaŭkodo +233
ISO 3166-1 288 GHA GH
Aŭtokodo GH
Interreta domajno .gh
Monunuo ganaa cedio
Lingvo angla
Vikimedia Komunejo: Ghana
Retpaĝo: www.ghana.gov.gh
Ganaa Esperanto-Movado

Nomo kaj etimologio redakti

La vorto Ganao signifas "Batalantan Reĝon" kaj ĝi estis la titolo akordita al la reĝoj de la mezepoka okcident-afrika Ganaa Imperio, kvankam ĉi tiu imperio estis cetere multe pli norda ol la nuntempa lando de Ganao.[1]

La noma "Ganao" estis la fonto de la nomo "Gvineo", uzita por aludi al la okcidentafrika marbordo ekster la Respubliko de Ganao (kiel en Golfo de Gvineo).

Ganao estis adoptita kiel la laŭleĝa nomo por la teritorio antaŭe konata kiel Ora Marbordo kombinita kun brita Togolando ĉe la deklaro de sendependeco kaj memstareco je la 6-a de marto 1957.[1]

Historio redakti

 
16- ĝis 17-jarcenta akana statuo, Metropolita Muzeo de Arto.

Antaŭ sendependiĝo redakti

Estas arkeologiaj indikoj montrantaj ke homoj vivis en hodiaŭa Ganao je la Bronza Aĝo.[3] Tamen, ĝis la 11-a jarcento, la plimulto de areo de moderna Ganao estis plejparte neloĝata.[4] Kvankam la areo de hodiaŭa Ganao spertis multajn loĝantarajn movadojn, la gravaj etnaj grupoj en Ganao hodiaŭ estis firme establitaj tie de la 16-a jarcento.[5] De la frua 11-a jarcento, la Akanoj estis firme establitaj en ŝtato nomata Bonoman, el kiu la Brong-Ahafo Regiono estas nomita.

Frua eŭropa kontakto de la portugala Imperio, kiu venis al Ganao en la 15-a jarcento, koncentriĝis pri la vasta havebleco de oro. La portugaloj unue surteriĝis ĉe suda marborda urbo kaj nomis la lokon Elmina. En 1481, reĝo Johano la 2-a de Portugalio komisiis al Diogo d'Azambuja konstrui Elminan Kastelon, kiu estis kompletigita en tri jaroj.

De 1598, la nederlandanoj aneksis la teritorion, konstruante fortikaĵojn ĉe Komeda kaj Kormantsi. Aliaj eŭropaj negocistoj aliĝis ekde la mezo de la 17-a jarcento, plej precipe la svedoj, danoj kaj britoj. La eŭropaj negocistoj, impresitaj de la oraj rimedoj en la areo, nomis ĝin la Ora Marbordo.[6] Ekestis la eŭropaj kolonioj Sveda Ora Marbordo (1650 ĝis 1663), Dana Ora Marbordo (1663 ĝis 1850), paralele Granda Frederikurbo, kolonio de Brandenburgio-Prusio (1683 ĝis 1717), kaj ekde 1850 la brita kronkolonio Ora Marbordo.

Pli da ol tridek fortikaĵoj kaj kasteloj estis konstruitaj de la portugalaj, nederlandaj, svedaj, danaj kaj britaj negocistoj. La Ora Marbordo estis konata por jarcentoj kiel 'La Tombo de la Blankuloj', ĉar multaj el la eŭropanoj kiu iris tien mortis pro malario kaj aliaj tropikaj malsanoj. Post kiam la nederlandanoj retiris sin en 1874, la Ora Marbordo fariĝis protektorato, sekvante konkeron de la britoj en 1896 ĝis sendependeco en marto 1957.[6]

 
1989: Sovetunia poŝtmarko markanta la 80-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro.H.C. Kwame Nkrumah (1909–1972).

Multaj militoj okazis inter la brita kolonia potenco kaj la diversaj akanaj nacioj. La aŝantia Reĝlando venkis la britojn dum kelkaj tempoj, sed poste malvenkis dum la Milito de la Ora Seĝo en la frua 1900-aj jaroj.[7] La Akanoj ofte rezistis la koloniajn politikojn de la britoj; tamen, movoj al sendependiĝo intensiĝis post la dua mondmilito. En 1947, oni formis Unuigitan Oran Marbordan Kongreson (UGCC) kiu petis "mem-regadon ene de la plej mallonga ebla tempo."[8] Post tumultado pliigita en 1948, la membroj de la UGCC estis arestitaj, inkluzive de la estonta ĉefministro kaj prezidanto Kwame Nkrumah. Poste, Nkrumah formis sian propran partion, la Kongresan Popolan Partion (CPP) kun la devizo "mem-regado nun". Li komencis kampanjon kaj akiris la subtenon de kamparaj kaj laborklasaj homoj.[6] Li estis denove malliberigita ĉar li estis gvidanto de partio kiu kaŭzis bojkotojn, frapojn kaj aliajn formojn de civila malobeo. Gajninte plimulton en la Leĝdona Asembleo en 1952, Nkrumah estis liberigita kaj elelektita gvidanto de registara komerco. Post postaj intertraktadoj kun Britio, la 6-an de marto 1957 Nkrumah deklaris Ganaon "libera por ĉiam".[6] Formita de la fuzio de la Ora Marbordo kaj brita (antaŭe germana) Togolando laŭ UN-sponsoritaj plebiscitoj en 1956 kaj en 1957, Ganao fariĝis la unua sendependa lando en sub-Sahara Afriko, post aprobo de brita Leĝo de Ganaa Sendependeco 1957.

Post la sendependiĝo redakti

Ekde 1957, Kwame Nkrumah fariĝis prezidanto. En 1960 establiĝis respubliko kaj unupartia ŝtato. Post milita renverso prezidanto Nkruma eksiĝis en 1966. Post tio milita kaj civila potencoj periode prenis la ŝtatregadon. Serio de postaj registaraj demisiigoj de 1966 al 1981 finiĝis per la aliro al potenco de Leŭtenanto [Jerry Rawlings en 1981.[9] Ĉi tiuj ŝanĝoj rezultis en la interrompo de la konstitucio en 1981 kaj la malpermeso de politikaj partioj.[10]

Nova konstitucio restarigis multpartian politikon en 1992; Rawlings estis elektita kiel prezidanto tiam kaj denove en 1996.[11] La konstitucio de Ganao de 1992 malpermesis lin kandidati por tria oficperiodo, do lia partio, la Nacia Demokrata Kongreso, elektis lian vicprezidanton, John Atta Mills, konkuri kontraŭ la kontraŭstaraj partioj. Gajnanta la balotojn de 2000, John Kufuor de la Nova Patriota Partio estis ĵurita en ofico kiel prezidanto en januaro 2001 kaj venkis kontraŭ Mills denove en 2004, kaj tiel ankaŭ servis du oficperiodojn kiel prezidanto.[11]

En 2009, John Atta Mills prenis oficon kiel prezidanto de Ganao kun diferenco de ĉirkaŭ 40 000 voĉdonoj (0,46%),[12] inter lia partio, la Nacia Demokrata Kongreso kaj la Nova Patriota Partio, markanta la duan tempon ke potenco estis translokigita de unu elektita gvidanto al alia kaj sekuriganta la statuson de Ganao kiel stabila demokratio.[13]

La 24-an de julio 2012 John Atta Mills mortis neatendite en Akrao. John Dramani Mahama, la vicprezidanto, estis ĵurita kiel lia anstataŭanto. Mahama gajnis la balotadon en decembro de 2012 kaj estis ĵurita denove en januaro 2013.

Geografio redakti

Ganao troviĝas ĉe la Gvinea Golfo, nur kelkajn gradojn norde de la ekvatoro, kaj sekve tio donas al ĝi varmetan klimaton.[14] Ganao etendas sur areo de 238 500 km² kaj havas Atlantikan marbordon kiu etendas 560 kilometrojn al la Golfo de Gvineo en Atlantika Oceano je sia sudo.[14] Ganao kuŝas inter latitudoj 4° kaj 12°N kaj longitudoj 4°W kaj 2°E; kaj la ĉefa meridiano transkuras tra Ganao, specife tra la industria havena urbo Tema.[14] Ganao estas geografie pli proksima al la "centro" de la mondo ol iu ajn alia lando en la mondo; eĉ kvankam la koncepto centro, (0°, 0°) estas troviĝinta en la Atlantika Oceano proksimume je 614 km el la sudorienta marbordo de Ganao sur Golfo de Gvineo.

Herbejoj miksitaj kun sudaj marbordaj arbustaroj kaj arbaroj superregas sudan Ganaon, kun arbaro etendanta norde de la sudokcidenta marbordo de Ganao sur Golfo de Gvineo en la Atlantika Oceano 320 kilometroj kaj oriente por maksimumo ĉirkaŭ 270 kilometroj kaj suda Ganao estans unuaranga loko por minado de industriaj mineraloj kaj ligno.[14]

Ekologio redakti

Kun 550 kilometrojn longa marbordo kaj kun unu kvarono de la loĝantaro vivanta proksime de la maro, Ganao estas aparte trafata de marborda erozio. Homaj aktivaĵoj, kiuj altigas la akvonivelojn, lige al la tergloba varmiĝo, estas grandparte respondecaj pri tio. Tridek sep procentoj el la marborda tero perdiĝis pro erozio kaj inundo inter 2005 kaj 2017 [15].

 
Anglalingva mapo de regionoj de Ganao.

Administra organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizo de Ganao.

Ganao estas lando kiu administre dividiĝas je dek regionoj, kiuj subdividiĝas je 130 distriktoj. La regionoj de Ganao estas jenaj: Aŝantujo, Brong-Ahafo, Centra Regiono, Orienta Regiono, Grand-Akrao, Norda Regiono, Orienta Supro, Okcidenta Supro, Voltao kaj Okcidenta Regiono.

Politiko redakti

Ekstera politiko redakti

Ganao apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Loĝantaro redakti

Etnoj redakti

Inter la etnoj de Ganao troveblas

Lingvoj redakti

La nombro de lingvoj en Ganao redakti

Informoj pri la nombro de lingvoj en Ganao varias de 46 al pli ol 100, depende de la fonto.

Estas multoblaj kialoj por ĉi tio:

  1. Por multaj lingvoj kaj dialektoj ekzistas diversaj vidpunktoj pri tio, ĉu ili devas esti klasifikitaj kiel sendependa lingvo aŭ kiel dialekto . Ekzemple Ga , Dangme kaj Krobo estas kelkfoje kalkulataj kiel sendependaj lingvoj, sed foje ankaŭ kombinitaj en unu lingvon "Ga-Adangme". Krom lingvaj kriterioj, politikaj faktoroj ankaŭ rolas ĉi tie: Ga kaj Dangme, ekzemple, estas agnoskitaj skribaj lingvoj ("oficialaj literaturaj lingvoj") en Ganao.
Lingvo Nombro de parolantoj
Akana 8,300,000 (2003)
Evea 2.250.000 (2003)
Abrona 1.050.000 (2003)
Fafra[16] 820.000 (2003)
Dagomba 800.000 (2004)
Adangmea 1 000 000 (2004)
Gaa 600.000 (2003)
Konkomba 500.000 (2003)
Hausa 202.000

Nombro de ŝtate subtenataj lingvoj redakti

La angla estas la oficiala lingvo, sed ankaŭ naŭ aliaj lingvoj de Ganao estas oficiale antaŭenigataj kaj uzataj en bazaj kaj mezgradaj lernejoj. Diversaj publikaĵoj aperas en ĉi tiuj lingvoj:

  • akana (foje kiel twi), kun ashanti, fante, nzima, akuapem, akyem-bosome, kwahu, ahafo, asen, ...)
  • dagara-vale (angle dagaare-waale), parolata en la supra okcidenta regiono
  • dagbana (angle dagbane), parolata en la norda regiono
  • dangba (angle dangbe), parolata en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Akrao
  • evea (angle ewe), parolata en la regiono Volta
  • gaa, parolata en la regiono de Akrao
  • gonja, parolata en la norda regiono
  • kasema, parolata en la orienta regiono
  • nzema, parolata en la okcidenta regiono

Nombro de lingvofrankaoj redakti

Aldone al la angla kiel oficiala lingvo, tri afrikaj lingvoj estas uzataj kiel lingvafrankao (angle: lingua franca)

  • En suda Ganao, la influo de la akana etendiĝas preter la ok milionoj da denaskaj parolantoj, ĉar pluraj milionoj da homoj parolas ĝin kiel duan lingvon.
  • En orienta Ganao regas la evea lingvo
  • En okcidenta Ganao la mosia
  • La dagomba (kiu estas ankaŭ komerca lingvo) estas ofte uzata inter la islamanoj kaj en norda kaj centra Ganao ĝi ofte estas uzata inter la etnoj hausa kaj fulana.

Plej multaj ganaanoj kreskas plurlingve eĉ antaŭ ol iri al lernejo kaj poste ankaŭ lernas la loke regantan lingvon la akanan (80 %) kaj/aŭ la anglan (70 %) en la lernejo. Ne malofte ganaanoj flue parolas tri ĝis kvin lingvojn. Multaj lingvoj en Ganao estas minacataj, ĉar la nombro de parolantoj konstante malpliiĝas. La ĉefaj kaŭzoj estas la pli granda socia prestiĝo de unuopaj lingvoj (ekzemple la akana lingvo kiel la lingvo de komerco), intergentaj geedziĝoj kaj la migrado de parolantoj al grandaj urboj, kie infanoj transprenas la lingvon de la plimulto. Krome, la franca akiris pli da graveco flanke de la registaro, precipe en la eduka sistemo.

La angla redakti

La oficiala lingvo de Ganao estas la angla, lingvo kiu estas denaska nur de eta malplimulto de ganaanoj. La kialo por elekti la anglan kiel oficialan lingvon estas la eksterordinare granda nombro de diversaj lingvoj kaj dialektoj en Ganao. Norda kaj Suda Ganao estas lingve apartigitaj en malsamaj lingvaj familioj, la gura lingvaro en la nordo kaj la kvaa lingvaro en la sudo.

La angla lingvo estas ofte deviga instrulingvo en la supera edukado kaj en multaj lernejoj, ĉefe privataj lernejoj, kaj infanoj estas punataj se ili parolas sian denaskan lingvon[17]. Kiel lingvo de la nacia politiko, edukado kaj internacia ekonomio, oni asocias ĝin kun disvolviĝo kaj progreso[18], kvankam ekzemple kuracistoj kaj sanprofesiuloj estas trejnitaj en la angla kaj ofte renkontas komunikajn problemojn dum sia staĝo en hospitaloj, kie pacientoj venas el la tuta lando. Ili ankaŭ ne povas kompreni la tipan "kamparan" lingvouzono de la akana parolata de maljunaj pacientoj[19]. Alia ekzemplo estas la evoluiga sektoro en Ganao, kie la komuniklingvo tre ofte estas la angla kaj kie multaj NRO-j kaj okcidentaj organizaĵoj ofte ekskludas ne-anglalingvanojn[20]. Lokaj radiostacioj ja ĉirkaŭbrakis la ganaajn lingvojn kio permesas precipe por ganaanoj, kiuj ne havis la ŝancon lerni la anglan, havi aliron al informoj kaj aŭdigi sian voĉojn en publikaj debatoj.[18]

La akana redakti

La akana lingvo, ankaŭ nomata tvia (angle twi) estas unu el la ĉefaj naciaj lingvoj, estas siavice parolata inter 16 kaj 47,5% de la loĝantaro.

Ĉar la akana lingvo (ankaŭ ĝia dialekta variaĵo tvia) estas pli ofte uzata ol la angla en komunikado inter parolantoj de malsamaj etnoj en Ganao, la akana estas ofte vidata kiel la 'de fakto' oficiala lingvo de Ganao. Tamen la institucia subteno, kiun la akana kaj ĝiaj parolantoj ricevas, estas ofte konsiderata de parolantoj de aliaj lingvoj kiel malutila al sia propra lingvo kaj kulturo[17].

Ĉar ĝi estas pli ofte uzata ol la angla en komunikado inter parolantoj de malsamaj etnoj, la akana ofte estas vidata kiel la fakta oficiala lingvo de Ganao. Ĉiam pli da universitatoj en Ganao nun disponigas ankaŭ bakalaŭrojn kaj magistrojn pri ganaaj lingvoj, kiel la akana (ekz. Universitato de Ganao, KNUST), kvankam studentoj, kiuj elektas investi en la studon de la akana, devas ofte "defendi" sian decidon kaj superaj edukinstancoj restas anglalingvaj bastionoj kun kolonia pasinteco[17].

La franca redakti

Ganao estas asociita membro de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio[21].

Esperanto en Ganao redakti

Estas Ganaa Esperanto-Movado kun neformalaj rilatoj al UEA. Vidu ankaŭ liston Ganaaj esperantistoj.

Funkcias turismo-servo por esperantistoj, kiu estas prezentata en Fejsbuko [1] kaj havas du retejojn [2], [3] Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine.

 
Subtenanto de la futbalteamo el Ganao, kiu en 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon en Germanio.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 2-an ĉapitron "Du fabeloj el Ganao" al komentoj kaj priskriboj pri Ganao, antaŭ rakonti du popolajn fabelojn, nome unu pri kiel homoj povas lerni kaj la dua pri belulino kiu estas dezirata de multaj viroj.[22] Ekzemple ŝi mencias eksportojn el oro (kaj el tie iama nomo "Bordo Ora"), el kakao, baŭksito kaj popolan heroon aŭ malheroon, nome Anansi, ĉu homo ĉu araneo.[23]

En Ganao ekzistas ekde 2023 oficiala aprobo por enkonduki Esperanton en kvin lernejoj en la ĉefurbo Akrao. Estis subskiribita oficiala letero flanke de la municipa fako pri edukado de Akrao pri difinitaj pilotaj lernejoj[24].

Kulturo redakti

Literaturo redakti

Inter la plej konataj nuntempaj verkistoj troviĝas ofte en la ganaa diaspora: Ayi Kwei Armah, Benjamin Kwakye, Yaa Gyasi, Nana Oforiatta Ayim, Mary Ashun, Ayesha Harruna Attah, Isaac Ayertey, Nana Achampong, Kwei Quartey.

Muziko redakti

Hajlajfo (angle highlife) estas danca kaj muzika stilo en Ganao kaj Sieraleono, kiu estas trovebla ankaŭ en aliaj okcidentafrikaj landoj. La originoj de hajlajfo troviĝas en la 1920-aj jaroj precipe en Ganao. Ekde ĉi tie la stilo disvastiĝis en aliajn landojn de Okcidentafriko. Karakterize por hajlajfo estas elementoj el la ĵazo kaj la uzado de malsamaj gitaroj[25].

Fine de la 1990-aj jaroj, nova generacio de artistoj malkovris la tiel nomatan Hiplife (elp. Hiplajf)[26], kiu esence estis hiphopo kantata en la ganaa loka dialekto subtenata de elementoj de la tradicia hajlajfo[27].  

En la malfruaj 2000-aj jaroj, nova generacio de artistoj enkondukis la afro-ritmojn en la ganaa muzika scenejo, kiu plejparte nomiĝas afro-popmuziko kaj ĝi fariĝis parto de la ganaa muzika kulturo.

 
Fotokunmetaĵo de turistaj lokoj en Ganao

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Etymology of Ghana - Etimologio de Ganao. Douglas Harper. Alirita la 12-an de majo 2012.
  2. pokapa Malneta enlanda produkto (MEP) laŭ la stato de aprilo 2023 en datumbazo de la Internacia Monunua Fonduso
  3. Ghana Museums & Monuments Board - Ganaaj Oficejo pri Muzeoj & Monumentoj. Retejo ghanamuseums.org. Alirita la 15-an de februaro 2012.
  4. Kwamina B. Dickson (1969). A Historical Geography of Ghana - Historia Geografio de Ganao., p. Paĝoj 23 kaj sekvaj. CUP Archive.
  5. artikolo "antaŭkolonia periodo" en la retejo ghanaweb.com] angle
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 History of Ghana - Historio de Ganao. Retejo ghanaweb.com. Alirita la 10-an de januaro 2011.
  7. La Aŝantia Reĝlando, Microsoft Encarta, anglalingva reta enciclopedio, 2009, alirita la 31-an de oktobro 2009.
  8. Roger Gocking (2005). The History Of Ghana - La Historio De Ganao., p. Paĝoj 92 kaj sekvaj. Greenwood Publishing Group - Eldona Grupo Greenwood.
  9. Ghana: Flight Lieutenant Jerry John Rawlings - Ganao: Aviada Leŭtenanto Jerry John Rawlings. Retejo Africa Confidential - Afriko Konfidenca. Alirita la 1-an de junio 2013.
  10. Rawlings: The legacy - Rawlings: La heredaĵo. la brita televida novaĵkanalo BBC News (1-an de decembro 2000). Alirita la 1-an de junio 2013.
  11. 11,0 11,1 Balotadoj en Ganao. Alirita la 1-an de junio 2013.
  12. BBC: Opposition leader wins Ghana poll – BBC: opozicia gvidanto gajnas Ganaan voĉdonadon. Retejo modernghana.com. Alirita la 26-an de junio 2010.
  13. Thousands celebrate as new president takes office - Miloj festas kiam la nova prezidanto prenas oficon. brita gazeto The Guardian, Londono (la 8-an de januaro 2009).
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Ghana: Geography Physical - Ganao: Geografio Fizika. photius.com. Alirita la 24-a de junio 2013 {{{alirjaro}}}., Ghana: Location and Size - Ganao: Loko kaj Grandeco. photius.com. Alirita la 24a de junio 2013 {{{alirjaro}}}.
  15. (eo) Kwasi Addo Appeaning, Marbordo de Ganao, englutita de la maro (PDF), Kuriero de Unesko, paĝo 10, n-ro 1, 2021
  16. Fafra: La malsamaj nomoj por certa lingvo ofte estas problemo, ĉar ekzistas propraj nomoj, oficialaj nomoj kaj esperantigitaj terminoj. Ekzemple, la norda ganaa lingvo 'frafra' ankaŭ estas konata kiel "Farefare", "Gurenne", "Gurune" aŭ "Nankani".
  17. 17,0 17,1 17,2 (nl) Emilie Dewitte, De omstreden positie van het Akan aan een Ghanese universiteit, Stemmen van Afrika, la 12-an de januaro 2016, alirite la 3-an de majo 2021.
  18. 18,0 18,1 (nl) Emilie Dewitte, De omstreden positie van het Akan aan een Ghanese universiteit (La polemika pozicio de la akana lingvo en ganaa universitato), Stemmen uit Afrika, la 12-an de januaro 2016.
  19. (en) Crawford, A. (1999). “We can’t all understand the whites’ language”: an analysis of monolingual health Services in a multilingual society. International Journal of the Sociology of Language 136, 27-45.
  20. (en) Brock-Utne, B. (2012). Language and inequality: global challenges to education. Compare: A Journal of Comparative and International Education 42.5, 773-793.
  21. (fr) Le français, enjeu du XXI siecle Arkivigite je 2011-01-10 per la retarkivo Wayback Machine, La francophonie, marto 2009 (PDF)
  22. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 23-26.
  23. Boulton, 1993, paĝo 23.
  24. (eo) ILEI raportas, 2023 (PDF)
  25. (en) "Ghana and the World Music Boom" (PDF). Helda.helsinki.fi.
  26. (en) "BBC News Africa - Timeline: Ghana's modern musical history", news.bbc.co.uk
  27. (en) Micah Motenko (2011). "Highlife in the Ghanaian Music Scene: A Historical and Socio-Political Perspective". Digitalcollections.sit.edu

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti