Centra Regiono (Ganao)
Centra Regiono aŭ Centra Ganao estas unu el la dek administraj regionoj de Ganao. Ĝi limas kun la historia regiono Aŝantujo kaj Orienta Regiono norde; kun la Okcidenta Regiono okcidente; Grand-Akrao oriente; kaj kun la Atlantiko sude.
En ĝiaj plaĝoj troviĝas multaj el la fortikaĵoj kaj kasteloj konstruitaj de la portugaloj dum la Epoko de Malkovroj.[1]